– Sed sinjoro, vi do ne povas tiel gradmalaltiĝi...! Via rango en la societo kiel aktoro...
– Ne parolu pri gradoj aŭ rangoj, sinjorino, ĉar ili ekzistas nur image; mi jam pruvis al vi, ke ĉiuj rangoj estas egalaj kaj same altaj.
– Jes, vi pruvis, sed malgraŭ tio mi ne samopinias.
– Mi scias tion. Vi prefere servas tiel nomatajn “grandajn sinjorojn” ol “promenantajn reklamilojn”, ĉu ne vere?
– Pardonu al mi, sinjoro, al neniu mi servos kun pli da plezuro ol al vi, eĉ se vi estus tia “ilo”, sed kion diros la homoj, vidante vin tia? ... kaj via amiko ja tute ne taŭgos por esti tia “ilo”.
– Vi eraras, mi pruvos al vi, ke ni kune estos la plej taŭga reklamilo, kiu iam marŝis tra la urbo; sed mi bezonos la helpon de du kvarpieduloj.
– Du kvar...!?
– Jes, ĉar ni same kiel Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza bezonos malgrasan ĉevalaĉon kaj azenon.
– Por kion fari?
– Por rajdi sur ili same kiel faris tiu Don kaj lia Sanĉo .
Sinjorino Bus altigis ambaŭ manojn pro surprizo; ŝi tamen tuj rekrucigis ilin sur sia brusto, dirante:
– Estas feliĉe, ke mi vin konas kiel ŝercemulon, alie mi ja kredus, ke vi perdis la prudenton.
– Sinjorino, ni ne interdisputu pri tio, ĉu mi perdis la prudenton aŭ ne; mi volis nur komuniki al vi, ke ni ŝanĝos la pensionon kiel eble plej baldaŭ. Post la manĝado mi serĉos tre malmultekostajn ĉambrojn en alia kvartalo de la urbo kaj tuj post kiam mi estos trovinta ilin, mi adiaŭdiros vin. Ĝis nun mi elspezis multan monon, mi povis tion fari, sed la cirkonstancoj aliiĝis; mi devas de nun esti ŝparema, sekve mi estas devigata lui aliajn apartamentojn.
– Nu, sinjoro, mi bedaŭras vian foriron; eble vi revenos post kelka tempo.
– Tio dependos de cirkonstancoj; tio dependos de cirkonstancoj.
Sinjorino Bus malrapide turnis al li la dorson kaj eliris la ĉambron.
Ivan , kiu komprenis nur malmulte la holandan lingvon, precipe ĉar la temo, pri kiu oni parolis, estis iom stranga, ĝis nun kviete manĝis kaj trinkis. Ŝajnis, ke li ĵus satiĝis, ĉar li formetis la forkon, ŝovis la teleron kaj la glason flanken kaj diris:
– Benitan manĝadon, kamarado.
– Mi dankas, Ivan .
Johano same satiĝis kaj la du viroj ekstaris.
– Ivan , mi tuj refoje devas eliri, sed mi vidas, kiel laca vi estas ankoraŭ; do ripozu komforte sur la kanapo, dormu momenton, se tio plaĉas al vi kaj atendu mian revenon.
– Mi spertis, ho ve, ke mi neeble povus piediri al Patersburgo –, diris la kuiristo, kaj li eligis duan ĝemegon. – Mi bedaŭras, ke per tio..., ke per tio ... ke mia brusto..., ke..., ho ve... –
Li traserĉis sian tutan germanan konon por trovi la esprimon, kiun li bezonis por komprenigi, kion li tiel volonte klarigus al sia kunulo, sed li malsukcesis, grimace ridetis, svingis la brakojn kaj estis ploronta.
– Ho, mi komprenas, mia amiko... Ne melankoliiĝu, mi petas; ĉio ja fariĝos bona. Lasu min nur fari kaj agi, kaj ĉio aranĝiĝos per si mem. – – – Dormu bone!
Johano surmetis la ĉapelon kaj eliris la ĉambron, dum la kuiristo kuŝiĝis sur la kanapo por ripozi aŭ dormi.
La vetero estis varma, sed spite al tio Johano marŝis per siaj regulaj, longaj paŝoj tra multaj stratoj, sed la nova, serĉota pensiono ne povis sin trovi en la belaj kvartaloj de la urbo. Li tial trairis ilin tute ne serĉante. Li laŭiris fine la belan “ Wagen strato”n ĝis la alta ponto, sed opiniante, ke ankaŭ ne trans la ponto estas troveblaj meble provizitaj ĉambroj je malalta prezo, li turnis sin dekstren, trairis la “ Dunne Bierkade ” kaj ekhaltis momenteton tie, kie ĝin krucas la “ Paviljoensgracht ”; tiam li turnis sin maldekstren, transiris la tie kuŝantan ponton, ĉar ŝajnis al li, ke en tiu kvartalo eble troviĝas la ĉambroj, kiujn li bezonas. Li rigardis supren al la fasado de la unua domo por vidi, kiu nomo staras sur la breteto, indikanta la nomon de la strato, kaj legis: “ Spinozastraat ”. – He! – li ekkriis –, ĉu oni nomas tiun ĉi straton laŭ la granda holanda filozofo?
Se li scius, ke Spinoza estis loĝinta kaj mortinta en unu el la apudaj domoj, tiam li ne mirus, sed li neniam ekaŭdis pri io tia; li eĉ ne sciis, ke la filozofo estis loĝinta en Hago kaj ke lia tombo staras tie en unu el la plej grandaj preĝejoj.
Johano laŭiris ambaŭ stratflankojn, refoje transiris la ponton kaj rigardis esplore la suprojn de la domoj por vidi, ĉu ie post fenestro staras la sciigo, ke la loĝantoj luigas meble provizitajn ĉambrojn. Subite liajn okulojn trafis granda kvadrata marmora ŝtono, masonita sur la fasado de malnova konstruaĵo. Li posteniris kelkajn paŝojn por legi la skulptitajn vortojn sur tiu ŝtono, kaj je sia surprizo tiuj vortoj sciigis al li:
Hier woonde
Spinoza
van 1675 tot zyn dood
1677 * .
* Ĉi tie loĝis Spinoza de 1675 ĝis sia morto 1677.
Dum kelkaj minutoj li rigardis la marmoran ŝtonon, la fasadon kaj la fenestrojn, post kiuj la verkinto de “Etiko” verŝajne verkis sian neforgeseblan filozofiaĵon. Tiam li iris plue kaj jen li staris flanke de la statuo, prezentanta la sidantan, meditantan scienculon mem.
– Jen lia statuo! – tio estis la vortoj, kiuj vole-nevole eliĝis el la buŝo de Johano, kaj li aliris al ĝi, ĉirkaŭiris la feran kradon, en kies mezo sidis sur piedestalo kaj en antikva seĝo la filozofo, droninta en pensojn kaj kun krajono en la dekstra mano.
Haltante antaŭ la flanko de la krado, al kiu la statuo turnas la klinitan vizaĝon, li vidis, ke la bronza kapo estis makulita sur tri lokoj: Grandaj sekiĝintaj tabakmaĉaĵoj estis ĵetitaj sur unu okulon, sur la frunton kaj sur la vangon; krom tio kuŝis sur la genuo de la statuo malpura folio de brasiko.
Johano ekmiris: Kiu povus esti la ĵetinto de tiaj malpuraĵoj –, kiam malrapide alproksimiĝis promenanta maljuna sinjoro.
Johano lin salutis kaj demandis:
– Kiu do tiamaniere malpurigis tiun statuon!
La grizulo haltigis sian promenadon, rigardis supren al la kapo de Spinoza kaj respondis:
– La judoj.
– La judoj!?
– Jes, ili ĉiam ĵetas malpuraĵojn sur ĝin.
– Sed kial do?
– Ĉar ili malamas Spinozan.
– Mi petas, sinjoro, pruntedonu al mi dum unu minuto vian bastonon.
La grizulo ridetis surprizite, sed prezentis la bastonon, mirante pri la stranga peto de la longa fremdulo.
Johano forigis la malpuraĵojn per la bastona pinto kaj redonante la bastonon, li diris:
– Mi dankas, sinjoro... Vi vere opinias, ke la judoj malamas tiun statuon?
– Ne la statuon, sed lin mem ili malamas.
– Kial?
– Spinoza estis mem judo, sed li malfideliĝis..., oni ekskomunikis lin, ĉar li verkis filozofiaĵojn, kiuj kontraŭdiras la religiajn principojn de la judoj.
– Mi scias, ke la judoj de lia tempo malamis kaj ekskomunikis lin, sed mi ne sciis, ke la nuntempaj judoj estas tiel malsaĝaj, ke ili ankoraŭ nun sin venĝas, malpurigante la statuon de la filozofo.
La maljunulo skuis la kapon kaj diris:
– Ĉu vi estonte preteriros pli ofte tiun statuon?
– Tio dependas de cirkonstancoj.