– Nu, se jes, tiam mi konsilas al vi aĉeti bastonon, ĉar la statuo preskaŭ ĉiam portas sur si tiajn signojn de la juda malamo..., hodiaŭ vi forigis ilin per mia bastono, morgaŭ vi denove povos tion fari kaj tiel plu... Bonan tagon sinjoro!
Li levis la ĉapelon kaj ekpromenis plue.
La sonorilo de la alta “Sankta Jakobo-preĝejo” en tiu momento sonigis la kvinan horon, kaj ĉar Johano deziris trovi siajn ĉambrojn antaŭ la vespero, li same eklevis la ĉapelon kiel signo de resaluto kaj daŭrigis sian iradon laŭlonge de la domoj; sed nenie post la fenestroj li ekvidis la anoncon, ke tie estas haveblaj meble provizitaj apartamentoj.
– Ĉu sinjoro serĉas ion? – Virina voĉo flanke de Johano subite faris al li tiun demandon.
– Ĉambrojn.
– Iru tien! – La sinjorino fingre montris proksiman domon duetaĝan, post kies fenestro tamen ne staris anonco.
– Ĉu vi konas la loĝantojn?
– Mi loĝas tie.
– Des pli bone; la serĉado jam tedas min.
– Ĉu vi deziras vidi mian ĉambron?
– Volonte... Vi havas nur unu disponeblan ĉambron?
– Mi havas pli ol unu, sed unu sola eble sufiĉos –, ŝi respondis, mistere ridetante kaj okulumante per unu okulo.
Johano, kiu ne rigardis ŝin, sed la domon, ne vidis la palpebrumon, kiun ŝi ĵetis al li, kaj demandis:
– Kaj la prezo?
– Ni ja interkonsentos –, ŝi diris, – nur sekvu min, la cetero ja aranĝiĝos.
Ili jam atingis la pordon; la sinjorino malŝlosis ĝin, eniris kaj Johano sekvis.
– Mi petas, sinjoro: supreniru!
Li supreniris kaj la sinjorino, ferminte post si la pordon, sekvis. La tapiŝe kovrita ŝtuparo, kondukanta krute supren, estis tiel mallarĝa, ke du homoj apenaŭ povis supreniri unu flanke de la alia. Johano sekve unua atingis la supron kaj atendis. La sinjorino kuratingis lin tuj, kaj ambaŭ staris sur malluma koridoro.
– Nur antaŭen, sinjoro, mi petas.
Johano trairis la koridoron, kiu estis longa ĉirkaŭ ses metrojn. Ĉe la fino li ekhaltis antaŭ pordo. La sinjorino malfermis ĝin kaj ambaŭ eniris ĉambreton, tiam ŝi, ferminte la pordon, montris al Johano kanapon, invitante lin geste, ke li eksidu.
Li eksidis. La ĉambro estis malgranda kaj havis nur unu fenestron, kiu sin trovis tiel alte, ke estis neeble rigardi tra ĝi eksteren. Sur la planko kuŝis diketa tapiŝo multkolora, kaj sur ĝi staris unu kvadrata tablo, tri seĝoj kaj la kanapo, sur kiu estis sidanta Johano. Sur la muroj pendis speguleto kaj kelkaj ilustraĵoj post kadro. En la ĉambro estis, krom la pordo kondukanta al la koridoro, unu alia kontraŭ ĝi, kiun la sinjorino malfermis, dirante:
– Mi petas, sinjoro, atendu unu minuton, mi tuj revenos al vi, intertempe rigardu la ĉambron.
Ŝi eliris, ne fermante post si la pordon, kaj Johano restis sola.
Li ĵetis unu kruron trans la alian, metis antaŭ la pli supran genuon la interplektitajn manojn, kaj kviete rigardante antaŭ sin, li atendis la revenon de la sinjorino.
Li pensis pri la strangaj aventuroj de la insula knabo kaj pri la surprizo, kiun li kaŭzos al li ĉe la neatendita revido en Patersburgo.
Post kvarono da horo li aŭdis mallaŭtajn paŝojn ekster la ĉambro, kaj la sinjorino reaperis; sed kiel Johano estis surprizata, vidante, ke ŝi revenas kun libere sur la dorso ondiĝantaj haroj, kaj vestita en negliĝo. Anstataŭ la altaj botetoj ŝi surhavis ruĝajn pantoflojn el veluro, kontrastantaj pentrinde je la blankaj travideblaj ŝtrumpoj elstarantaj el sub la blanka robo. La tuta virina aperaĵo aspektis kiel vera nimfo.
Sin ŝajnigante ne rimarki la surprizon de la antaŭ si sidanta viro, ŝi eksidis senĝene ĉe lia flanko kaj flustris koketvoĉe:
– Pardonu, ke mi vin atendigis tiel longe.
Strangaj pensoj eniris en la kapon de Johano, sed opiniante, ke la virino verŝajne ne estus tia, kia li nun nepre devis ŝin konsideri, li respondis kviete:
– Ĉu ĉi tiu estas la ĉambro, pri kiu vi parolis al mi?
– Ni nun ne parolu pri ĉambroj –, ŝi diris, kokete ŝovante sian manon inter la brakon kaj bruston de Johano. – Ni prefere parolu pri aliaj temoj –, kaj kokete ridante per arĝenta rido, ŝi diris plue: – Ĉu vi ne memoras min?
Johano rigardis ŝin kaj respondis:
– Kiom mi scias, ni neniam antaŭe konatiĝis.
– Tio estas vera –, ŝi diris, elegante forĵetante per la piedo pantoflon, kiun ŝi antaŭe balancadis momenton sur la piedfingroj, kaj priskribante poste per la belforma piedo imagajn figurojn sur la tapiŝo. – Neniam antaŭe ni faris nian reciprokan konon... Spite tion mi renkontis vin multfoje.
– He!... Kie?
– Ho, eksterdome, sur la strato, dum vi promenadis... Vi loĝas je la Placo numero dektria, ĉu ne vere?
– Ĉu tiu virino estas frenezulino? – ekpensis Johano, kaj li respondis:
– Vi ŝercas, sinjorino.
– Kie do vi loĝas?
Trafe-maltrafe li respondis:
– Mi loĝas en Scheveningen .
Ŝi ridis denove, kaj ŝoviĝante pli proksimen al li, ŝi diris:
– Jes, mi memoras..., en vilao, ĉu ne?
– En “Mia Ripozejo” –, respondis Johano.
– Kion do dirus via ĵaluza edzino, se ŝi scius, ke mi sidas tiel tutproksime ĉe via flanko? – Refoje la virino ridis per sia arĝenta voĉo, kaj premante al sia brusto la brakon de Johano, sur kiu ripozis ŝia mano, ŝi diris plue, svingante la senpantoflan piedon:
– Ŝi nature farus skandaleton.
Johano estis dironta, ke li prefere parolus pri la luota ĉambro, sed li diris nenion, ĉar tuj antaŭ li, post la tablo, parto de la tapetpapere-kovrita muro ŝoviĝis flanken, kaj en la kadro de la pordo, ĝis nun kaŝita al liaj okuloj, ekaperis viro. Li estis unu el tiaj homoj, kiuj ĉe la unua rigardo naskas malfidon. Li estis larĝŝultra, sed de meza kresko; lia senbarba vizaĝo surhavis ĉiujn postsignojn de supermezura uzado de alkoholaĵo, kaj liaj mallongaj haroj staris brosforme sur lia kapo. Kun premitaj lipoj kaj sulkigita frunto li staris tie kaj rigardis la antaŭ si sidantojn kun kolero. Farante unu paŝon antaŭen, li ŝovfermis post si la strangan pordon. La virino videble ektimiĝis ĉar vidante la viron, ŝi eligis ekkrion kaj salte leviĝis. La homo rigardis ŝin kaj diris kolere:
– Iru for!!
Ŝi tuj malaperis tra la pordo, per kiu ŝi estis enirinta kaj fermis ĝin. La larĝŝultrulo faris duan paŝon, ekhaltis antaŭ la tablo staranta en la mezo de la ĉambro, kaj demandis Johanon:
– Kiu vi estas?
Johano respondis per la sama demando:
– Kiu vi estas?
– Vi ne havas la rajton demandi tion.
– Kaj vi?... Ĉu vi havas tiun rajton?
– Mi havas, ĉar mi estas la edzo de la virino, ĉe kiu mi vin trovis sur tiu kanapo.
– Vi tamen scias, ke mi venis por lui ĉambron.
– Mi scias nenion pri io tia.
– Vi tamen luigas apartamentojn.
Johano, kiel vera filozofo, restis kvieta, kvankam la situacio, en kiu li sin trovis, estis al li malagrabla kaj neordinara. La homo ne tuj respondis, sed eksidante ĉe la tablo, tuj kontraŭ Johano, li atendis momenton; tiam li diris:
– Ĉu vi jam antaŭe luis tiun ĉi ĉambron?
– Kial tiu demando?... Vi bone scias ke ne. Mi rediras, ke mi venis por lui ĉambrojn; jen mia tuta motivo.
– Se vi intencas lui ĝin, tiam vi povus vin turni al mi kaj ne al mia edzino.
– Ŝi alparolis min sur la strato kaj proponis al mi ĉi tiun ĉambron.
La viro ridis insulte kaj diris:
– Kompreneble, ŝi proponis tion, kaj vi akceptis... Nu tio estu; pagu al mi la luprezon kaj ĉio estas finita.
– Ĉu pagi!?
– Nature, pagi; la luprezo estas dudek guldenoj po-monate kaj oni luigas por almenaŭ unu monato, pagigante antaŭe. Se vi pagas al mi tiun sumon, mi estos kontenta, forgesos pri via konduto kaj vi povos forlasi mian domon.