Выбрать главу

– Kaj se mi ne pagas?

– Ho, vi pagos!

– Ĉu vi estas certa pri tio?... Supozu, ke mi ne havas ĉe mi tiun monsumon.

La homo ekridis pikmoke kaj diris:

– Sinjoro kiel vi, kiu loĝas en vilao...

– Kiu diris al vi, ke mi loĝas en vilao?

– Vi mem diris tion al mia edzino.

– Ah! vi aŭskultis post tiu pordo; vi kaj tiu virino sekve agas en interkonsento!

– Tio koncernas nur min.

– Via kolero kontraŭ ŝi do estis komedio!

– Kio ajn ĝi estu, mi ne ludas komedion kun vi. Pagu la luprezon kaj foriru.

Johano sidis sur pingloj. Li povus pagi la postulitan sumon, sed lia karaktero kontraŭstaris. Li rimarkis tamen, ke li estis kaptita en reto kaj pripensis rimedon senigi sin de la fripono sidanta antaŭ li, kaj por lin puni samtempe. Kiel vera filozofo li retenis sian indignon kaj kuiris kiel eble plej bone siajn filozofiajn pizojn, kiuj tamen nun estis tre malmolaj. Fine li diris:

– Kaj se mi rifuzas pagi?

– Vi pagos por eviti skandalon.

– Kiun skandalon? Mi ne komprenas vin.

– Mi esprimos min klare kaj malkaŝe. Se vi ne pagas, tiam via edzino ricevos post du aŭ tri tagoj belan fotografaĵon, sur kiu vi kaj mia edzino sidas kune sur kanapo. Sen dubo ne plaĉos al via edzino, vidi vin en societo de negliĝe vestita virino.

– Mi nun komprenas vin –, diris Johano ŝajne kvieta, – vi volas eldevigi de mi skandalminace dudek guldenojn.

– Mi povus postuli cent guldenojn.

– Vi ŝercas.

– Por pruvi, ke mi estas sincera, mi montros al vi amikon, kiu devigos vin pagi sen hezito. – Dirinte tion, li prenis revolveron el tirkesto de la tablo.

Johano ekbolis pro indigno kaj kolero, sed ŝajne restis kvieta.

– Nu –, li diris, – nur por eviti la skandalon, kiun vi aludis, mi kontentigos vin –, kaj li ekstaris.

La homo same ekstaris.

Johano enpoŝigis la maldekstran manon, kvazaŭ por eltiri monujon; samtempe li ekkaptis la seĝon, starantan apud la tablo, kaj antaŭ ol lia kontraŭulo tion suspektis, li svingis ĝin supren kaj per la rapideco de fulmo frapis per ĝia ligna sidplato la kapon de la fripono kun tia forteco, ke la sidplato rompiĝis en pecetojn. Laŭtega krakado aŭdiĝis, la seĝo malsupreniĝis laŭ la kapo kaj ŝultroj de la trafito, kaj jen li staris kaptita inter la kvar piedoj de la meblo. Liaj manoj sidis kiel ligitaj ĉe la korpo kaj la pintaj splitoj de la rompiĝinta sidplato ĉiuloke minacadis lin tiamaniere, ke ĉiu klopodo sin senigi de la meblo estis absolute neebla. Li lasis fali la revolveron kaj dum momento ŝanceliĝis sur la piedoj, sed restis staranta. Surprizita pro tia neatendita, rapida atako de nia filozofo, li rigardis lin kvazaŭ sonĝanto, tuj poste kelkaj strioj da sango kuris trans lia vizaĝo.

Johano piede forpuŝis la revolveron, rigardis la kaptiton kun pikmoko kaj diris kviete:

– Jen la maniero, per kiu mi pagas –. Tiam li kaptis la revolveron, malfermis la pordon, tra kiu la bela nimfo estis malaperinta, ŝlosis ĝin per la ŝlosilo, kiu sidis ankoraŭ en la ŝlosiltruo, kaj malfermante la koridoron, li ĵetis lastan rigardon sur la kaptiton kaj diris:

– Mia konto kun vi estas reguligita, sed ne tiu, kiun la polico estas ankoraŭ reguligonta. Mi revenos tuj por aranĝigi la ceteron. Tiam li trairis la koridoron, malsupreniris la ŝtuparon kaj volis iri sur la straton, sed la pordo estis ŝlosita kaj la ŝlosilo malestis. La nimfo estis eltirinta kaj kunportinta ĝin.

Johano per kelkaj bategoj de sia peza ŝuo rompis la panelojn, kaj rampinte tra la truo, kiun li faris tiamaniere, li staris sur la strato. La stranga maniero tamen, en kiu li forlasis la domon, altiris la atenton de la preterpasantoj, kaj en kelkaj sekundoj amaso da homoj kolektiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis knabo kun bicikleto. Johano sin turnis al li kaj petis, ĉu li volas venigi tuj policanojn pro mortiga afero. La knabo rapide forveturis kaj baldaŭ alvenis polica inspektoro kun du policanoj. Ili iris kun Johano tra la truita pordo kaj suprenrapidis al la malluma ĉambro.

La loĝanto estis sveninta kaj sidis inter la kvar seĝopiedoj sur la planko; lia sangkovrita kapo estis klinita sur la bruston. Li estis morte pala kaj jam ne montris signon de vivo.

Kun peno la policanoj forigis la seĝon. La inspektoro alportigis akvon, la sango estis forlavata kaj post kelka tempo la vundito rekonsciiĝis, sed la vundo sur lia kapo estis tiel grava, ke li ne estis kapabla paroli.

Ekzamenante la forŝoveblan pordon de la flanka ĉambro, oni rimarkis en ĝi du truojn.

La inspektoro eniris la ĉambron, sed ĝi estis tiel malluma, ke komence li vidis nenion en ĝi. Li bruligis alumeton kaj ekvidis ĉe la muro tuj apud la pordo malgrandan tablon, sur kiu staris fotografilo.

– Ĉu li vere fotografis min? – demandis Johano, kiu estis rakontinta detale la tutan okazintaĵon.

– Sendube –, respondis la inspektoro, – sed mi kunportos la fotografilon por esplori, ĉu mia supozo veriĝos; ne dubu pri tio, ni konas ĉi tiun domon kaj la loĝantojn, ili estas danĝeraj krimuloj, sed ĝis nun ni ne sukcesis kapti ilin ĉe la freŝa faro. Dank’ al via flegma agado, ni fine senigos la urbon de paro el la plej danĝeraj skandalminacantoj, kiuj vivas kaj “laboras” tie ĉi.

– Ĉu ili estas geedzoj?

– Ne, ilin kunligas nur ilia “laboro”.

Johano transdonis la revolveron, kaj ĉar lia afero estis finita por tiu ĉi momento, li foriris, lasante solaj la policanojn, kiuj poste per homportilo forportis la vunditon al la malsanulejo.

Kiam nia filozofo por la tria fojo trarampis la pordon, li vidis, ke la amaso de scivolemuloj fariĝis tiel granda, ke li nur kun peno povis al si liberigi vojon tra ĝi. Inter la homoj staris ankoraŭ tiu sama knabo kun la bicikleto.

– Mi vin dankas, mia amiketo, vi faris al mi grandan servon, sed mi bezonas refoje vian helpon. Montru al mi domon, kie oni luigas aŭ vendas teatrajn objektojn.

– Mi ne konas tian domon, sinjoro.

– Sed mi! – diris aliulo. – Tia domo troviĝas en la Amsterdama- Veerkade ; la numeron de la domo mi ne scias, sed antaŭ la fenestro pendas kavaliraj vestoj kaj armaĵoj. La strato estas tute proksima –, kaj li fingre montris la direkton.

Johano salutis kaj iris for.

Kvara Ĉapitro.

Sinjoro Van Elshout , kiel li sin levas, sin lavas kaj matenmanĝasSinjoro Van Elshout  deziras konatiĝi kun la “novulo”La ĉiutaga okupado de Sinjoro Van Elshout La nova Don  Kiĥoto kaj lia servistoSinjorino Bus  sciigas al Johano la deziron de Sinjoro Van Elshout Reciproka konatiĝoDu kvarpieduloj aperas sur la scenejoLa promenantaj reklamiloj kaj pri ilia sukceso.

En la pensiono de Bus , sur la dua etaĝo estis la apartamentoj de Sinjoro Van Elshout * . Ĉi tiu sinjoro estis skribisto ĉe la financa ministrejo, sed sur la nomkarteto, kiun li ĉiam montris, kiam la okazo sin prezentis, staris, ke li estas: “Ŝtata Oficisto ĉe la Financa Ministrejo”. Tiu titolo estas tre multe signifa, tiel ke ricevintoj de tiu nomkarteto neeble povis ekscii, ĉu Van Elshout  estas altranga, aŭ malaltranga oficisto, aŭ ĉu li estas tute senranga, ĉar ordinaraj skribistoj ĉe la ministrejoj, same kiel la referatistoj, komizoj, adjunkt-komizoj kaj cetere, povas uzi la titolon, kiun surhavas la nomkarteto de Van Elshout .

*  elparolu: Van Elshaŭt .

Van Elshout  estis dudek-kvinjara pedanta dando, havanta apenaŭ sufiĉan salajron por loĝi en “meble provizitaj ĉambroj”, ĉar ĉiumonate li ricevis nur okdek guldenojn, kaj tiu sumo estas tre malalta por persono, kiu deziras esti konsiderata kiel eminentulo. Ĉar li vivis en malpaco kun siaj gepatroj, loĝantaj same kiel li en Hago, li forlasis la gepatran hejmon, kie li laŭ sia opinio ne povus dece vivi kaj akcepti amikojn pro la maleminenta kvartalo, kie loĝis la patro, kiu estis bakist-servisto ĉe la granda Haga koopera societo “ Volharding ” * .