– Ĉu vi povas legi? – li demandis.
– Mi lernis literojn –, mi respondis.
Li fingre montris kelkajn, kiujn mi bone konis, sed baldaŭ li eksciis, ke mi ne povas silabi.
– Ĉu vi legis multajn librojn? – mi demandis.
– Ho jes.
– Ankaŭ pri fabeloj?
– Kompreneble.
– Ĉu vi povas rakonti fabelojn?
– Kelkajn mi memoras, sed ne ĉiujn, kiujn mi legis –, li diris afable ridetante, kaj li diris plue: – Ĉu vi amas fabelojn?
– Jes, mi amas.
– Morgaŭ mi rakontos kelkajn al vi.
– Ĉu ne hodiaŭ?
– Tio ĝenus vian patron, kiu nun legas.
– Nu, mi povas montri al vi la Insulon, kaj intertempe vi povos rakonti –, mi proponis naive.
– Vi estas prava –, kaj turnante sin al mia patrino, li diris plue:
– Vi do konsentas, ke ni promenados kelkan tempon?
– Nu bone! – diris mia patrino, kaj ni eliris.
Johano aspektis tre stranga en la vestoj de mia patro. Liaj kruroj estis multe tro longaj por la pantalono, kaj marŝante ĉe mia flanko, mi komparis lin kun la cikonio, kiun mi vidis iam sur unu el la bildoj de “Mil kaj unu noktoj”. Li mem tamen tute ne rimarkis, kiel strange li aspektas, ĉar refoje kuirante siajn pizojn, li estis feliĉa, ke la vestoj, kiujn li lasis sur la ŝipo, estis anstataŭigitaj de aliaj, tute egale, ĉu ili vestas bone aŭ malbone.
– La Insulo ŝajnas al mi malgranda –, diris Johano.
– Ŝajnas tamen, ke ĝi estas granda –, mi diris.
– Kial?
– Tion mi ne scias; ĉu Hamburgo estas pli granda ol la Insulo?
Johano rigardis min ridetante, kaj li diris post momento:
– Hamburgo estas eble centfoje pli granda.
– Ĉu loĝas tie multaj homoj? – – pli ol cent?
– En Hamburgo loĝas duono da miliono.
– Ĉu tio estas tre multe?
– Ĉu vi ne scias, kiom estas miliono?
– Ne.
– Kiom estas milo?
– Milo?... Mi pripensu! – mi respondis. Mi ja devis pripensi, ĉar eble mi ankaŭ ne sciis, kiom ĝi estas; pri tiom multe mi ja preskaŭ neniam aŭdis paroli.
– Mi klarigos –, li diris, vidante, ke mi ankaŭ ne scias, kiom tio estas.
Ni estis nun en la dunoj kaj Johano ekhaltis, rigardante ĉirkaŭ sin.
– Kiom da paŝoj ni faris de via domo ĝis tie ĉi? – li demandis, mezurante la distancon per la okuloj.
– Kvincent! – mi diris, feliĉa, ke mi fine povis doni bonan respondon.
– Nu –, li diris. – Kvincent kaj kvincent faras milon. Imagu ke vi staras ĉi tie kaj mi je distanco de mil paŝoj.
– Mi povas tion.
– Bone. Imagu plue, ke je ĉiu paŝo staras unu homo.
– Mi povas ankaŭ tion.
– Bone; tiam vi vidus mil homojn, ĉu ne vere? Imagu poste kvincent tiajn vicojn da homoj, unu vico flanke de alia.
– Mi povas imagi tion.
– Nu, vidante ĉiujn tiujn homojn kune, vi vidas la homojn loĝantajn en Hamburgo.
Mi devis bone pripensi por formi al mi ĝustan ideon pri tiom da homoj, kiuj eble nur kun peno povus stari sur la Insulo.
– Pri kio vi revas? – li demandis, ekstarante kaj sidigante min ĉe sia flanko.
– Pri tiom multe da homoj –, mi diris, – ĉar mi kredis, ke tiom da ili tute ne ekzistas. Mi vidis nur vin kaj miajn gepatrojn.
– Ĉu vi jam longe loĝas sur la Insulo?
– Mi ne scias, neniam ekpensis pri tio.
– Kiom da jaroj vi havas?
– Kiom da jaroj? ... Patrino neniam ĝin diris.
– Kaj la patro?... Ĉu li neniam diris tion?
– Li preskaŭ neniam diras ion al mi ..., nur se mi demandas.
– Ĉu vere ili estas viaj gepatroj? – li diris post momento, rigardante min kun atento.
– Kial ili ne estus?
– Ĉar vi estas tiel bela knabo, kaj ĉar vi tute ne estas simila al via patro, nek al via patrino.
– Ĉu ili do ne estas belaj?... Kaj “li” havas tiel belajn mentonharojn.
Johano ridis.
– Mi eble diris sensencaĵon, demandante, ĉu ili estas viaj gepatroj –, li diris tiam. – Vi nepre devas esti tia, ĉar vi ja naskiĝis ĉi tie. – La lastan frazon li eldiris laŭ duone demanda tono, kaj li daŭrigis:
– Ĉu vi memoras ĉion pri via plej juna aĝo? Kiel vi venis sur ĉi tiun insulon? – li diris, refoje rigardante min atente.
– Per si mem –, mi respondis, post kio li ridis laŭte.
– Vi estas vera naivulo! – li diris, – kaj bona knabo, vi ja ebenigos al vi la vojon tra la mondo. Sed diru al mi, kiel estas via nomo?
– Mia nomo?... Mia patrino nomas min ĉiam “knabo” –, mi respondis.
– Kaj via patro?
– Mi ja diris, ke li preskaŭ neniam parolas al mi, sed kiam li parolas pri mi al la patrino, tiam li min nomas “li”.
Mi rigardis Johanon kaj al mi ŝajnis, ke stranga ŝanĝo subite fariĝis en la ridetantaj trajtoj de la maristo, li dum momento fikse rigardis min, tiam deturnante la okulojn de la miaj, li pripensadis kaj aspektis, kvazaŭ io ekĝenus lin. Estante jam intima kun li, mi fine kuraĝis interrompi lian revadon kaj mi demandis:
– Pri kio vi pensas?
– Pri vi, mia knabo.
– Pri mi!?
– Jes; io mistera sin kaŝas sub tio, ke la gepatroj tiel malzorgas vin.
– Ĉu ili ne estas sufiĉe bonaj al mi?
– Jes, sed kial vi lernis ankoraŭ nenion? Kial vi neniam iras vilaĝon? Kial ... – Li ekhaltis kaj subite diris:
– Aŭskultu, knabo; ne diru al viaj gepatroj ke mi parolis al vi pri tiuj aferoj, kiuj ja ne devas tuŝi min. Krom tio, mi sendube trompis min.
– En kio? – mi demandis kun surprizo.
– Ne demandu. Poste ili memkompreneble prizorgos vian edukadon, tio estas nun eble tro malfacila sur ĉi tiu insulo, kaj eble mankas al ili la mono por irigi vin al la vilaĝo, por ke vi povu vizitadi lernejon.
– Mi ne scias –, mi diris.
Johano refoje meditis momenton kaj dum li karesis la kapon de mia hundo, kiu same kiel mi jam amikiĝis kun li, mi demandis:
– Ĉu vi restos ĉe ni tutan monaton?
– Jes.
– Kaj post la monato?
– Tiam mi iros Londonon al la ŝipanaro, kiu nun kredas min droninta; sed feliĉe mi ne dronis; mi naĝis al via insulo, kie mi vidis vin sidantan sur la sablo kaj rigardantan min, kvazaŭ mi estus la plej stranga kaj la plej teruriga besto, kiu iam staris antaŭ vi.
– Mi kredis vin hommanĝanto.
– Ho ne –, li diris ridetante, – mi ne manĝas homojn –, kaj kaptante mian brakon, li starigis min kaj ni triope iris laŭ la dunoj.
– Morgaŭ mi serĉkolektos ovojn –, mi diris.
– Mi vin akompanos.
– Ĉu vi tiam rakontos?
– Sendube.