Выбрать главу

*  “Persistado”.

Van Elshout , la filo, sekve luis apartamentojn en pli bela kvartalo de la urbo kaj eĉ en la pensiono de Bus . Liaj “apartamentoj” konsistis el dormejeto kaj ĉambro elvidantaj sur la postan parton de najbara domo kaj sur malgrandan ĝardenon, en kiu kreskis kaj floris preskaŭ nenio.

Estas la sepa horo de la sekvanta tago, en kiu Johano tiel strange reguligis sian konton ĉe la bela nimfo, kaj sinjoro Van Elshout  vekiĝas.

Li ĉiam vekiĝas la saman horon, ĉar lia vivado estas tre orda kaj tre regula.

Zorge li flanken ŝovas la litkovrilon tre kviete, kaj malrapide li eksidas, kaj karesinte dum unu minuto siajn blondajn lipharojn per la dikaj kaj montraj fingroj, li sin levas.

Ŝajnas, kvazaŭ li timus, ke la planko estus brulige varmega, kun tiom da singardo li ĝin tuŝas per la piedoj. Singarde li aliras al la tablo, sur kiu staras la lavakvo, kaj tuŝante la kruĉon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega, li enverŝas malrapide akvon en la lavovazon kaj sin eklavas. Tio daŭras longe, ĉar kvankam li neniam estas malpura aŭ malpureta, li ĉiumatene lavas al si la bruston, la kolon, la vizaĝon, la harojn, la brakojn kaj la manojn, kvazaŭ tiuj membroj de lia kara korpo apartenus al kamentuba purigisto.

Post la lavado li kviete prenas la kombilon, kvazaŭ ĝi estus brulige varmega, kaj kombas al si la blondajn harojn. Tiam li purigas al si la dentojn kaj la longajn ungojn per ŝajne brulige varmegaj dentobroso kaj tranĉileto, kaj rigardinte kun kontenteco sian purigitan personon en la spegulo, li almetas sinsekve ŝtrumpojn el blua silko, pantalonon kaj cetere, ĝis kiam li estas preskaŭ tute vestita. Mi diras “preskaŭ” tute vestita, ĉar sinjoro Van Elshout , kiam li estas forlasonta la “apartamentojn”, kutimas almeti siajn flavajn gamaŝojn, kaj ĉar li devas ankoraŭ matenmanĝi, li ankoraŭ ne surhavas la gamaŝojn, nek la gantojn.

Ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje rigardinte sin en la spegulo por ekzameni, ĉu la tolaĵo sidas bone kaj ĉu la kravato pendas precize trans la mezo de la surĉemizo, kaj ankoraŭ tri- aŭ kvarfoje montrinte al si la blankajn, ĵus purigitajn dentojn, li suprenŝovas la lipharojn kaj aliras al sia “ĉambro”, kie la matenmanĝo lin atendas.

Van Elshout  ne bezonas mantuŝi la seĝon ĉe la tablo per timantaj fingroj, ĉar la seĝo staras jam tie antaŭ la tablo; li povas tuj eksidi, kaj li eksidas por matenmanĝi.

Per la dikaj kaj montraj fingroj li malvolvas la blankan buŝtukon, skuadas ĝin kelkajn fojojn ĉe sia flanko kvazaŭ por forŝuti polveretojn, kaj kviete-singarde li ŝovas unu el la anguloj de la tuko tra la plej supra butontruo de la blanka veŝto; tiam disvolvante ĝin sur la brusto kaj sur la genuoj, li sin preparas enverŝi tason da teo el la tekruĉo. Ĉar la kurbtenilo de la tekruĉo ĉiam estas varmega pro tio, ke la kruĉo staras sub varmigilo, Van Elshout  elpoŝigas la naztukon, kaj volvinte la manon en ĝin, li spite de tiu protektilo tre singarde kaptas la kruĉon kaj elverŝas por si la vaporantan teon; sed ĉar ĝi estas tro varmega por esti tuj trinkata, li kviete atendas momenton, ripozante per la dorso kontraŭ la seĝapogilo, kaj kun kontenteco li rigardas antaŭ sin, direktante la hele bluajn okulojn (antaŭ kiuj sidas eleganta orita nazumo kun tre maldika ĉeneto) sur la muron antaŭ si, ĉar tie pendas deko da fotografaĵoj. Du el ili prezentas belan knabinon kaj la aliaj prezentas ĉiuj sinjoron Van Elshout  mem en diferencaj sintenadoj.

Estas nun la oka horo, kaj li ektrinkas kaj ekmanĝas.

Per la dika kaj la montra fingroj de la dekstra mano li kviete enbuŝigas la zorge tranĉitajn pecetojn de la buterpanoj, kaj puriginte almenaŭ dekfoje la lipojn per buŝtuko, li fine estas matenmanĝinta. Tiam li ekstaras, rigardas sin en la spegulo, admiras siajn blankajn dentojn, almetas la gamaŝojn kaj sonorigas per eta, sur la tablo staranta sonorilo; post tio li kunvolvas la buŝtukon, kviete ŝovas la blankajn manumojn trans la blankajn manojn en la manikojn de la jako, tiel ke ili ĉiuloke precize elstaras centimetron el ili ĉirkaŭ la pulsoj. Interfingrigante la manojn sur la brusto, li nun gravmiene rigardas la tri orajn, sur la fingroj brilantajn ringojn, kaj pintigante la lipojn kvazaŭ por fajfi, li atendas la alvenon de sinjorino Bus .

Ŝi baldaŭ frapas sur la pordo.

La pintigita buŝo ŝanĝiĝas, la maldikaj lipoj dispartiĝas kaj ellasas mallaŭtan “Jes”, elparolitan laŭ demanda maniero.

Sinjorino Bus  estas enironta, sed restas staranta sur la sojlo.

– Bonan matenon, sinjoro Van Elshout ... Ĉu vi sonorigis?

– Jes, sinjorino ... hm!... Bonan matenon... Jes, mi sonorigis... Mi petas: eniru, sinjorino, kaj venu pli proksimen; mi havas ion por demandi vin...; por informiĝi..., hm!

Ŝi obeas kaj ekstarante antaŭ la sinjoro, ŝi atendas la demandon.

– Sinjorino Bus ..., hm!

Van Elshout  multfoje tusetas, kiam li parolas, sed ĉiufoje ĉe tiuj tusetoj li dece kovras al si la buŝon per la dekstra mano. Post la mallaŭta “hm”, li diras plue:

– Jen pri kio mi deziras informiĝi... En via pensiono estas, kiom mi scias, longa sinjoro ..., hm!..., mi ne scias lian nomon; mi tre dezirus konatiĝi kun li. Antaŭe tamen ... hm!... antaŭe mi volas informiĝi pri tio, kio li fakte  estas.

– Vi intencas, mi kredas, informiĝi pri sinjoro Johano Dusburg .

– Hm!... Ĉu lia nomo estas Johano Dusburg ?

– En mia pensiono estas nuntempe nur unu longa sinjoro, tiu estas Dusburg .

– Hm!... Kio fakte  li estas?

– Li diris al mi, ke li estas aktoro.

– Aktoro!?... Ĉu teatra aktoro?

Van Elshout  ekpensas tuj pri invitaj biletoj, kiujn aktoro rajtas disdoni al amikoj, sed pri tio sinjoro Van Elshout  ne parolas al sinjorino Bus .

– Jes, ĉar li rakontis al mi, ke li ludis en “Vilhelmo Tell ”.

– Povas esti ... hm!... Tamen “Vilhelmo Tell ” estas opero; mi neniam ekaŭdis kaj legis pri la teatraĵo “Vilhelmo Tell ”.

Van Elshout  pravas: Li neniam ekaŭdis kaj legis pri tiu teatraĵo, ĉar li tute ne okupas sin pri kiu ajn literaturo, kaj la dramo, portanta tiun nomon, neniam estis ludita en la Haga teatro.

– Li tamen kunludis en ĝi; li tion certigis al mi.

– Hm!... Li estas afabla homo kaj bonmaniera sinjoro, ĉu ne vere?

– Kompreneble, tre afabla kaj tre bonmaniera.

– Sufiĉe, sinjorino ...; mi petas: prezentu al li mian nomkarteton kaj bonvolu informiĝi, ĉu konvenos al li, ke mi vizitos lin hodiaŭ en la posttagmezo, post kiam mi estos reveninta de la ministrejo ... hm!... je la kvina horo kaj duono.

Sinjorino Bus  akceptas la elegantan nomkarteton, promesas plenumi la deziron de sinjoro Van Elshout  kaj foriras.

Sinjoro Van Elshout  malrapide ekstaras, rigardas sin dum kvin minutoj en la spegulo, montras refoje al si la brilantajn dentojn, ĵetas rigardon sur siajn fotografaĵojn kaj eliras la ĉambron. En la koridoro li prenas tuŝotime sian ĉapelon, kvazaŭ ankaŭ tiu estus brulige varmega kaj ĝin metas sur la glatajn blondajn harojn; tiam li pendigas sian nigran bastonon sur la dekstran brakon kaj malsupreniras la ŝtuparon por aliri al la ministrejo. Li marŝetas per rapidaj dancetantaj paŝetoj, kaj ĉar li amas rigardi kaj admiri sin mem, li enrigardas en ĉiujn fenestrojn, ekhaltas antaŭ ĉiuj butikoj por ekzameni en la grandaj spegulvitroj, ĉu liaj vestoj kaj kravato sidas bone, kaj ĉu liaj lipharoj estas ŝovitaj sufiĉe supren. Post duona horo da marŝetado, dum kiu li renkontas multajn gekonatojn, kiujn li ĉiujn grave salutas, li atingas la oficejon en la ministrejo, kie li ĉiutage pasigas sep sinsekvantajn horojn. En tiuj horoj li transskribas leterojn aŭ plenigas statistikajn listojn per miloj da ciferoj sumigotaj kaj aranĝotaj laŭ difinitaj reguloj de la statistiko.