Выбрать главу

Tiun enuigan laboron, kiu postulas nenian sciencon aŭ klerecon, li faras, sidante rekte sur sia seĝo, ĉar se li sin klinus, tiam la kravato nepre devus ŝoviĝi flanken, aŭ la surĉemizo ĉifiĝus, kaj li tre malamas ĉifitan tolaĵon. Neniam li ĵetas unu kruron trans la alian, ĉar per tio la pantalono ĉifiĝus kaj laŭ opinio de sinjoro Van Elshout  nenio estas pli malbela ol pantalono kun ĉifoj kaj sen belaj akraj faldoj en la tuboj.

Ni lasos la kopiiston en sia oficejo kaj returnos nin al la ĉambro de la persono, kies konatiĝon li tiel kore deziregas.

Ĉi tiu sidas sur la kanapo. Li estas vestita per plena kavalira armaĵo kun escepto de vizierhava kasko kuŝanta antaŭ liaj piedoj, kiujn li rekte etendas antaŭ sin. Sur la genuoj li tenas kvadratan pecon da dika kartono, sur kiu estas gluita blanka papero.

Johano skribas sur tiu papero per nigra inko. Li jam skribis la vorton DUELINVITO  per grandaj literoj kaj enkadrigis tiun vorton en rektaj dikaj linioj, desegnitaj kun helpo de liniilo. La tiel per ĉefaj literoj skribita vorto estas tiel granda, ke oni povas legi ĝin de granda distanco.

Ivan , staranta flanke de sia amiko, rigardas kun miro, tute ne sciante, kion signifas tiuj desegnaĵoj.

Johano daŭrigas skribi per malpli grandaj literoj la jenan frazon:

Mi, Don  Kiĥoto, invitas ĉiujn al duelbatalo, kiuj kuraĝas certigi, “ke la granda ekspozicio en Scheveningen  estas malpli grava ol iu ajn ekspozicio jam okazinta!”

– Al kio utilos tio? – fine demandas la kuiristo.

– Por pendigi sur la pinto de tiu lanco.

Johano montras longan lancon starantan en angulo de la ĉambro.

– Kaj kio estas tio? – demandas plue Ivan , direktante la okulojn al la tablo, sur kiu staras stranga por li objekto.

– Artefarita ventrego.

– Ankaŭ por pendigi sur la lancopinto?

Johano ridas kaj respondas:

– Ne, mia kara amiko; tiu ventrego estas por Sanĉo Panza .

– Por Sanĉo Panza ?... Mi ne konas Sanĉo Panza n. Kiu li estas?

– Vi estas Sanĉo Panza . Mi ja diris, ke ni kiel reklamiloj bezonas tiujn objektojn.

– Sed kion mi  do devas fari kun tiu ventrego?

– Almeti sur vin, ĉirkaŭ via korpo.

– Ĉirkaŭ...!?

– Jes, mia kara, ĉirkaŭ via korpo. Vi ja ludos la rolon de Sanĉo , kaj ĉar vi ne havas dikan ventron, vi portos la jenan, kaj vi spertos, kia mirinda Sanĉo  vi estos.

Dirinte tion, li ĵus finskribas la lastan vorton de la duelinvito, starigas la kartonon sur la kanapo kaj ekstaras por admiri ĝin de malproksime; tiam li diras al Ivan :

– Ĉu tio estas sufiĉe legebla?

Ivan  rigardas la invitaĵon konfuzite kaj respondas:

– Tiajn literojn mi neniam lernis; mi povas legi nur rusajn.

– Vi pravas; la rusoj havas apartan alfabeton. Nu, mi povas legi ĝin, sekve: la promenantoj sur la strato ankaŭ povos tion.

– Vi do promenos kun tiu papero sur la stratoj por montri al la preterirantoj?

– Kiel malsaĝa vi estas; ni ja fariĝos promenantaj ... aŭ pli ĝuste dirite: rajdantaj reklamiloj.

– Ni do rajdos?

– Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj vi sur dika grasa longorela grizulo.

– Grizulo!?

– Jes, sur azeno.

Ivan  konsternite rigardas sian amikon, dum li denove demandas:

– Ĉu mi devas rajdi sur azeno? ... kaj en tiu ventrego?

– Jes; ni foje ekzamenos, ĉu ĝi bone sidas –, kaj kaptante la ventregon, kiu sur la scenejo multfoje servis al Falstaf , li diras plue:

– Ĉirkaŭmetu ĝin; mi helpos.

Ivan , fine komprenante, ke Johano ne ŝercis, obeas.

– Ĝi sidas perfekte, mia rusa amiko. Se Falstaf  povus vidi vin en ĉi tiu momento, tiam li krevus pro ĵaluzo...; ĝi sidas des pli perfekte, ĉar vi estas malgranda... Ni havos sukceson, mi certigas tion al vi; ni havos sukceson kaj perlaboros tiom da mono, ke post unu monato ni povos vojaĝi kune al Patersburgo por surprizi nian amikon.

Ivan  tamen ne partoprenas la entuziasmon de sia longa kunulo; li aspektas tiel melankolia, ke Johano lin kompatas.

– Kio estas? – li demandas. – Tiu ventrego espereble ne ĝenas vin?

– Ĝi ne ĝenas; sed mi ja ne povos montri min tiel al la homoj –. Li eksidas kun peno sur la kanapo kaj grimace ridetas por ne ekplori.

– Nu, do, kamarado, kuraĝon! ... Kuiru viajn pizojn ...! vi ja nur rajdos... Ĉio fariĝos bona; pripensu, ke ni faros tion pro la bono de Jafet .

– Ho jes ... pro Jafet ...; sed mi ne povas rajdi, mi neniam rajdis.

– Vi povos; ĉiu povas rajdi sur azeno, vi ankoraŭ pli bone ol multaj aliaj, ĉar dank’ al via dika ventro kaj viaj longaj kruroj vi sidos sur via grizulo kvazaŭ alnajlita.

Mallaŭta frapo sur la pordo interrompas la interparoladon.

Ivan  rigardas ĉirkaŭe por ekzameni, ĉu ie estas loko por sin kaŝi, sed eĉ se tiu loko ekzistus, li ne havus la tempon por forkuri kaj por sin kaŝi antaŭ la okuloj de la frapinto, ĉar la pordo malfermiĝas kaj sinjorino Bus  staras sur la sojlo de la ĉambra pordo. Ŝi restas staranta, rigardante la du tiel strange vestitajn virojn.

Johano ridas kaj demandas:

– Nu, sinjorino, kion vi opinias pri niaj kostumoj?... Ĉu ni ne aspektas kiel veraj Don  Kiĥoto kaj Sanĉo Panza ?

– Ĉu vi refariĝis aktoro, sinjoro? – fine ŝi demandas.

– Ne; ni fariĝis rajdantaj reklamiloj –, lakone respondas la filozofo. Mi ja parolis al vi pri tio.

– He! ... vi rajdos en tiuj kostumoj?

– Jes; mi sur ĉevalaĉo kaj li sur azeno.

Ivan  honte kaj konfuzite ruĝiĝas kaj sinjorino Bus , ne povante jam ne ridi, ekridegas tiel laŭte, ke ŝi same ruĝiĝas.

– Pardonu al mi, sinjoroj –, ŝi fine diras, ... pardonu al mi, ke mi tiel ridas, sed mi ne povis reteni min. Vi efektive aspektas kiel veraj arlekenoj. Se vi montros vin en tiuj kostumoj, tiam vin sekvos ĉiuj buboj de la urbo.

– Nu! – diras Johano al Ivan  –, ĉu mi ne certigis, ke neniam pli belaj reklamiloj promenis aŭ rajdis tra la stratoj de Hago?... Mi rediras: La sukceso estos giganta.

– Sinjoro –, diras sinjorino Bus , – mi devas enmanigi al vi ĉi tiun nomkarteton. Ĝi estas de sinjoro Van Elshout , unu el miaj pensionuloj. Li tre deziras konatiĝi kun vi kaj petigas, ĉu vi povos akcepti lin je la kvina kaj duono.

Johano akceptas la karteton, ĵetas sur ĝin rapidan ekrigardon, ĝin metas sur la tablon kaj diras:

– Kial li volas konatiĝi kun mi?

– Mi ne scias.

– Nu, li venu.

– Ĉu vi povas akcepti lin tuj ... en tiuj kostumoj?

– Li atendas?