Выбрать главу

– Jes, en sia ĉambro; li ĵus rehejmiĝis kaj atendas vian respondon.

– Li estos bonvena, sinjorino.

La sinjorino eliras kaj minuton poste modesta frapo anoncas, ke Van Elshout  staras en la koridoro ĉe la pordo.

– Eniru! – vokas Johano.

Malrapide malfermiĝas la pordo, kaj eniras riverencante sinjoro Van Elshout . Liaj vestoj kaj tolaĵo estas kiel ĉiam sen ĉifoj. Li ekhaltas kaj preskaŭ lasas fali la dekstran nigran ganton, kiun tenas lia maldekstra gantkovrita mano, ĉar la renkonto de la strangaj sampensionuloj tre lin surprizas.

– Pardonu! – li diras balbute... Pardonu!... hm!..., ĉu mi havas la honoron renkonti sinjoron Dusburg ?

Johano ekstaras.

– Jes, mia nomo estas Dusburg , kaj tiu de mia amiko (li montras lin per mangesto) estas Ivan Ivanoviĉ .

Ivan  kapsalutas, sed restas sidanta, ĉar la dika ventro malhelpas al li tuj ekstari.

– Tre agrable, sinjoroj ... hm!

– Eksidu sinjoro –, diras Johano, montrante seĝon tuj apud la tablo. Van Elshout  eksidas tre ĝenate, dirante:

– Mi do ne venas malĝustatempe? ... hm!

– Ho ne; neniu venas ĉi tie malĝustatempe, kaj ĉiu, kiu deziras fari mian konon, estas bonvena.

– Mi dankas ... hm!... Mi ekaŭdis antaŭ kelkaj tagoj, ke ni estas sampensionuloj, kaj ĉar mi kutimas konatiĝi kun ĉiuj miaj sampensionuloj, mi prenis la liberecon prezenti mian nomkarteton pere de sinjorino Bus .

– Mi ĝin ricevis.

– Mi estas, kiel vi sendube legis, ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo.

– Tion mi ne atentis, mi nur rapide legis vian nomon.

– Hm!... Ĉu vi loĝas jam longe en Hago, sinjoro?

– Nur malmultajn semajnojn.

– Vi estas aktoro, ĉu ne vere?

– Mi estis aktoro.

– He! ... hm!... Vidante vin en tiu kostumo, mi ekpensis, ke vi estas tia ankoraŭ nun, kaj ke vi kun via amiko estis studantaj viajn rolojn.

– Vi trafis, ni estis studantaj.

– Mi do ne eraris... Vi sekve estas ankoraŭ nun aktoro... Mi tre ŝatas la teatron ... hm! ... hm!

– Mi same, sed nun ni ne studadis teatrajn rolojn.

– He! ... hm!

– Ĉar ni estas nun reklamiloj; ni ekzamenis, kiel sidas niaj vestaĵoj kaj cetere.

Sinjoro Van Elshout  kredas, ke li malbone aŭdis; li sekve demandas:

– Kion!? ... hm!... Reklam...!?

– Jes, rajdantaj reklamiloj. Mi estos Don  Kiĥoto kaj mia kamarado estos Sanĉo Panza . Ni intencas labori por la granda ekspozicio, kiu, kiel vi scias, nuntempe okazas en Scheveningen , kaj se oni akceptos niajn servojn, kaj pri tio ni ja ne dubas, tiam ni...

– Pardonu! ... hm! ... hm!... Vi estas reklamilo!?

La dandeto posten ŝovas sian seĝon. Ŝajnas, kvazaŭ venena serpento subite ekrampas antaŭ liaj galoŝkovritaj ŝuoj; ĉar li ekstaras, rigardas al la pordo kaj montras per sia tuta teniĝo, ke li estas tuj forkuronta el la ĉambro.

Johano rigardas mokridetante la vireton kaj diras:

– Jes, ni estas reklamiloj, ... rajdantaj reklamiloj. Tiu titolo ŝajnas malplaĉi al via moŝto.

– Verdire ... hm!... Mi devas konfesi, ke mi venis por konatiĝi kun aktoro. Se mi antaŭe scius, ke vi estas ... hm!... reklamilo, tiam mi memkompreneble ne estus prezentinta mian nomkarteton.

Johano ekkoleretas, sed li tuj ekpensas, ke fakte la konduto de la dando ne indas lian koleron, tial li jam sin regas kaj kviete demandas:

– Kial?

– Nu, ... hm!... Ŝtata oficisto ĉe la financa ministrejo ja ne povas konatiĝi kun ... hm!...

– Kun reklamilo, vi estas dironta, ĉu ne vere!

Sinjoro Van Elshout  ne respondas tiun demandon, sed diras:

– Se sinjorino Bus  ne estus trompinta min, tiam ... hm!

– Tiam vi ne estus prezentinta vian nomkarteton.

– Memkompreneble. Tiam mi ne estus veninta ... hm!

– Nu, vi estas libera tuj foriri; mi ne vokis vin kaj mi ne vin retenos.

– Hm!

Tute ne senkulpigante sin, sinjoro Van Elshout  estas forlasonta la ĉambron, sed ŝajnas, ke li tro multe prokrastas sian foriron, ĉar Johano, konsiderante, ke ne penvaloras disputadi kun li pri la diferenco inter aktoro kaj reklamilo, ekstaras per la rapideco de fulmo, kaptas la dandeton ĉe la kolumo, tiel ke la tolaĵo de lia blanka surĉemizo en terura maniero ĉifiĝas, levas lin de la planko kaj per antaŭen streĉita brako portas al la pordo, kiel oni portas dronigotan hundon. Tiam li ellasas la teruritan vireton en la koridoro, tute ne atentante, ĉu li rompas al si la krurojn aŭ la nukon. Feliĉe la falanta dando tuŝas la tapiŝon per la piedoj, ne perdante la egalpezon, li ŝanceliĝas momenton, sed ne renversiĝas kaj rapide kiel leporo kuras al sia ĉambro, kie li malaperas.

Johano kviete refermas la pordon, dirante:

– Jen, li estas for. Ni konatiĝis, sed ho ve! la konatiĝo ne estis laŭ reciproka plaĉo. Li jam neniam revenos.

Ivan , kiu nur duone estas kompreninta la mallongan interparoladon de Johano kaj la dandeto, sidas sur la kanapo kaj rigardas sian amikon kvazaŭ por peti klarigon pri la stranga okazintaĵo, kiun li ĉeestis.

Johano ridetas kaj diras:

– Jen la maniero, per kiu mi kutimas reguligi mian konton kun tiaj homoj!

– Mi ne komprenas...

– Ne estas necese, ke vi nun komprenu tion. Poste, se ni okaze havos nenion por fari, mi klarigos al vi tiun aventuron; sed niaj bestoj estas tuj venontaj, ĉar estas la kvina kaj duono.

Laŭta sonorado ekster la ĉambro anoncas, ke sur la strato staras persono.

– Jen la viro kun niaj bestoj –, diras Johano, kaptante la kaskon kaj metante ĝin sur la kapon –. Nun ni povos rajdi, Ivan .

Al Ivan  tute ne plaĉas la rajdado, sed li ne kuraĝas kontraŭstari al Johano, kiun li estimas, amas, sed samtempe iom timas pro la maniero, laŭ kiu li reguligas sian konton “kun kelkaj homoj”.

En tiu momento laŭta bruo, ridado kaj vokado estas aŭdataj sur la strato. Johano alligas la kartonon sur la pinto de la lanco kaj diras al Ivan :

– Antaŭen, kamarado, sekvu min!

Ili malsupreniras la ŝtuparon, sur kiu staras la geedzoj Bus , kiuj jam malfermis la stratan pordon, sed kiuj ne komprenas, kial antaŭ la domo staras malgrasa ĉevalo kaj grasa azeno.

– Ki... ki... ki...? – balbutas Bus .

La silabo “ki” – sen finiĝo estas kelkfoje tre malklara, sed en ĉi tiu cirkonstanco Johano komprenis ĝin bone.

– Mi mendis ilin –, li diras, kaj preterirante la geedzojn, li iras sur la straton, kie multaj scivolaj buboj amasiĝis ĉirkaŭ la du kvarpieduloj.

Johano helpas al Ivan  supreniri la azenon, kaj post kiam li mem estas eksidinta sur sia Rosinanto, ili ekrajdas, laŭte aplaŭdataj de multaj buboj, kiuj ne komprenas, kion signifas tiu stranga rajdado. Ĝi tamen estos kiel triumfa rajdado. Johano en plena armaĵo el kupro kun longa glavo ĉe la flanko, brilanta vizierhava kasko sur la kapo kaj longa lanco en la mano, rajdas kiel vera kavaliro kaj rigardas la rigardantojn kun rava rideto. Ivan  tamen, kiu pro la dika ventro sidas tre malkomforte sur sia azeno, aspektas kiel vera mizerulo kaj martiro, sed ĉar la rigardantoj kredas, ke lia malĝoja vizaĝo apartenas al la rolo, kiun li ludas, aplaŭdadas lin laŭtvoĉe, dum Don  Kiĥoto diras al li:

– Kuraĝon...! kuiru ilin, mia kara; vi ja vidas, ke ĉio marŝas bone kaj ke ĉio finiĝos laŭ deziro.

Neniam reklamiloj havis tian sukceson. Ĉiuj preterpasantoj ekhaltas por postrigardadi ilin kun miro kaj atento. Ĉiuj pordoj malfermiĝas kaj post ĉiuj fenestroj aperas kapoj de scivolemuloj, kaj ĉiuj legas kun rido la duelinviton de la kavaliro. Neniu tamen akceptas ĝin, ĉar ĉiuj unuvoĉe samopinias, ke tiu reklamilo estas la plej trafa kaj la plej originala, kiun povus elpensi la direkcio de la ekspozicio.