Tia estas la opinio pri tiu elpenso, ke kelkaj amikoj de la direkcio tuj telefone gratulas pro la trafa maniero, per kiu ĝi (la direkcio) reklamas. Kaj la direkcio komprenas nenion pri la telefonaj gratuloj; ĝi komence ekpensas pri ŝercado, tamen, post kiam multaj tiaj gratuloj sinsekve estas telefonitaj inter Daguerrestraat kaj Scheveningen , ĝi (la direkcio) irigas serviston per biciklo renkonte al la mistera reklamilo por tuj eksciiĝi kaj eksciigi, el kio konsistas la nekonata reklamilo.
Unu horon poste Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza , ĉirkaŭataj de centoj da buboj, bubinoj kaj aliaj scivolemuloj, alvenas ĉe la enirejo de la ekspozicio, kie la ravita direkcio akceptas ilin kun ĉiu honoro, kiun ili indas. La turnkrucoj, starantaj ĉe la enirejo, estas forigataj, kaj la ĉevalaĉo kaj la azeno eniras la konstruaĵon, kie ĝis tiu tempo estis akceptitaj nur dupieduloj.
Ĉiuj volas admiri kaj rigardi la denove naskiĝintajn heroojn de Saavedra ; ĉiuj eniras la konstruaĵon, kaj post kiam en la vespero la kasistoj sumigis la ricevitan enirmonon, ili sciigas al la direkcio, ke tiu mono estas la kvaroblo de la plej alta taga sumo, ĝis nun ricevita dum la tuta ekspozicio.
Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza estas akceptataj kiel reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus , per kio la kontrakto povus esti nuligata, kaj je tiom da salajro, ke ili post tiu tempo sen peno povus fari trifoje la vojaĝon al Patersburgo per la unua klaso de la vagonaro.
Laŭ Johano (kiu estis postulinta tiun kondiĉon) ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj li estis prava, ĉar tre stranga cirkonstanco estis la kaŭzo, ke la reklamiloj laboris nur kvin tagojn por la direkcio, kaj ni legos en la sekvanta ĉapitro, kiel tio okazis.
Kvina Ĉapitro.
La sukceso de la rajdantaj reklamilojLa fraŭlino de la ekspozicioLa loteria bileto kun la kvar sepojLa granda premioKiel filozofo pagas servojn, kiujn oni faris al liKiel Sanĉo estas senigata de peza ŝarĝoRehejmiĝo de la reklamilojGesinjoroj Bus estas invitataj al festenoRefoja forkuro de sinjoro Van Elshout .
Kiel ni diris en la kvara ĉapitro, la du rajdantaj reklamiloj devus reklami per la ekspozicio dum du semajnoj, kaj la sekvantan tagon ili komencis sian rondrajdadon tra la tuta urbo, eĉ ne evitante la plej maleminentajn stratojn, ĉar precipe tie ilia celo estis plej efike trafita. Personoj, kiuj ne legas gazetojn kaj ne ekaŭdis pri la ekspozicio, fariĝis scivolaj ĉe la apero de la strangaj kavaliro kaj armilservisto, kaj kredante, ke la ekspozicio estas io sama eksterordinara kiel la rajdistoj, multaj aliris al Scheveningen por viziti ĝin.
La direkcio estis kontentega, kaj ĉiufoje en la posttagmezo, kiam Don Kiĥoto kaj Sanĉo Panza aperis antaŭ la konstruaĵo, la turnkrucoj estis forigataj, por ke la kvarpieduloj sen kontraŭstaro povu eniri, kaj tiam la du rajdantoj estis regalataj kiel veraj herooj. Kaj tion ili indis, ĉar la kaso montriĝis post ĉiu tago pli kaj pli plena, tiel ke la akciuloj de la entrepreno, kiuj komence jam estis kontentaj kun kvar procentoj, povis antaŭvidi kaj antaŭkalkuli, ke tiuj procentoj almenaŭ plialtiĝus ĝis dek.
Tamen ne ĉiutage la suno brilas kaj ne ĉiam daŭrus la jam por la direkcio komenciĝinta prospero. Tio veriĝis, post kiam en la kvina tago la reklamiloj revenis en la konstruaĵon post okhora rajdado tra la urbaj stratoj.
Apenaŭ Don Kiĥoto deĉevaliĝis kaj apenaŭ li estis enmaniginta al sia armilservisto la kondukilojn de Rosinanto, kiam alkuretis al li juna fraŭlino.
Ivan tuj rekonis ŝin. Ŝi estis la sama, al kiu li antaŭ kelkaj tagoj estis montrinta la internajn partojn de siaj poŝoj por montri, ke ili estas tute sen mono. Ŝi ankaŭ lin rekonis, ĉar ŝi ridetis afable al li. Tiam ŝi direktis sin al Johano kaj tuŝante lian kupre kovritan brakon, ŝi diris:
– Sinjoro, unu vorton mi petas.
Johano rigardis de supre malsupren, ĉar la fraŭlino estis kompare kun li tiel malgranda, ke ŝi povus stari sub lia etendita brako. La fraŭlino siaflanke rigardis de malsupre supren, kaj tuj kiam iliaj okuloj sin renkontis, ili ambaŭ ridetis unu al la alia. Johano rekonis ŝin ankaŭ. Spite al la reciproka rekoniĝo, ŝi diris:
– Ĉu vi min rekonas, sinjoro?
– Jes, fraŭlino.
– Ĉu vi memoras, ke antaŭ kelkaj tagoj vi vizitis la ekspozicion kaj ke vi tiam rigardis la librojn sur tiuj tabloj?
– Mi memoras.
– Vi sen dubo ankaŭ memoras, ke mi ĉe tiu okazo ĝenis vin momenton por vendi al vi bileton de la ekspozicia loterio?
– Jes, mi memoras.
– Ĉu vi memoras ankaŭ la numeron de via bileto?
Johano ridetis dirante:
– Ne, fraŭlino, kiel mi memorus? Mi ja tute ne atentis tion, ĉar mi aĉetis tiun bileton nur por fari plezuron al vi.
La fraŭlino frapetadis al si la manojn kaj ruĝiĝis pro plezuro, tiam ŝi diris plue:
– Rigardu foje, mi petas, ĉu via bileto surhavas la numeron sep mil sepcent sepdek sep, ... kvar vosthavajn ciferojn * . Mi okaze memoras tion, ĉar tia numero estas eksterordinara pro la kvar vosthavaj ciferoj.
* La tiel nomataj vosthavaj ciferoj 7 kaj 9. Ili alportas feliĉon, oni diras, al posedantoj de loteriaj biletoj.
Johano momenteton pripensis; tiam li diris:
– Nu, fraŭlino, kio estas kun tiuj kvar sepoj?
– Sinjoro, rigardu foje vian bileton: povas esti, ke mia memoro min trompis, sed mi estas preskaŭ certa pri tio, ke vi estas la gajninto de la granda premio.
– Ĉu vere!? Nu, mi tuj ekzamenos, sed antaŭe helpu al mi formeti mian kirason, ĉar la bileto sidas en mia veŝta poŝo, se mi ne perdis ĝin.
– Se vi ne perdis!? – La fraŭlino diris tion paliĝante. Ŝi tamen nerveme helpis forigi la kirason, kaj la bileto estis trovata.
– Rigardu al la numero! ... la numero! diris la fraŭlino, frapetante la manojn kaj piedfrapetante pro senpacienco.
– Vi pravas: Kvar sepoj!
– Antaŭen! ... tuj! ... al la direkcio kaj montru vian bileton.
Johano rigardis al sia bileto kaj al la fraŭlino, faris du paŝojn antaŭen, sed subite ekhaltis, dum li demandis:
– Kiom do mi gajnis?
– Ĉu vi ne scias?... Kvin dek mil guldenojn!
– Kvin dek mil guldenojn!? – Kaj rigardante al Ivan , li diris: – Ĉu vi aŭdis? ... kaj ĉu mi ne certigis al vi, ke ĉio finiĝos bone?
– Mi ne bone komprenis tiun fraŭlinon –, diris Sanĉo .
– Nu, sekvu min kaj vi komprenos –, diris Don Kiĥoto.
Ili iris, kaj la ravita fraŭlino, kiu ŝajnis esti pli feliĉa ol la longa kavaliro, sekvis je kelka distanco por ĝui la plezuron vidi, kiel la sinjoro, kiu gajnis la premion pere de ŝia bileto, ricevas la grandan sumon, kiu tiel neatendite faris lin riĉulo. Multaj vizitantoj same sekvis.
Johano kaj Ivan eniris kiel laŭkutime la oficejon de la direkcio, kaj la direkciestro jam ekstaris por saluti la revenantajn reklamilojn; sed antaŭ ol li eldiris unu vorton, Johano prezentis sian bileton, dirante:
– Sinjoro direkciestro, kiam mi proponis al vi niajn servojn, ni estis akceptataj kiel viaj rajdantaj reklamiloj por la daŭro de du semajnoj, se ne io eksterordinara okazus, per kio mi povus nuligi la kontrakton, kiu nin ligas. Mi intence postulis tiun kondiĉon, ĉar kiel filozofo mi scias, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj jen, sinjoro, la fortuno sin montris favora al mi: Mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur ĝin falis la granda premio. Per tiu bileto mi fariĝis la posedanto de kvindek mil guldenoj, kaj ĉar posedanto de tiom da mono ne bezonas esti rajdanta reklamilo, mi konsideras min kaj mian amikon kiel eksigitaj, kaj petas vin ĝentile sciigi min, kiam kaj kie mi povos ricevi la gajnitan sumon.