La tuta direkcio gratulis la gajninton, kaj la direkciestro proponis elpagi tuj, kion nia heroo akceptis kun plezuro.
Paketo kun kvindek monbiletoj po mil guldenoj estis transdonata al Johano, kaj post peto de la direkciestro li rekalkulis la biletojn kaj trovis, ke la paketo enhavas la ĝustan nombron. Johano, la eksreklamilo rigardis ĉirkaŭe. Li serĉis per la okuloj la fraŭlinon, kaj ekvidante ŝin, li geste alvokis ŝin al si. Ŝi alproksimiĝis ankaŭ ruĝiĝante pro plezuro, sed ŝia plezuro ŝanĝiĝis en ĝojon, kiam Johano diris al ŝi:
– Fraŭlino, pere de vi mi gajnis kvindek monbiletojn po mil guldenoj, kaj pere de vi mi eksciis, ke mi estas la gajninto, ĉar sen via bona memoro mi neniam estus pensinta pri la tuta loterio; sekvas el tio, ke vi faris al mi du gravajn servojn. Mi do estas via ŝuldanto kaj petas vin, ke vi permesas, ke mi tuj reguligu kun vi vian konton, prezentante al vi po unu monbileton por ĉiu al mi farita servo.
Ridetante li eltiris el la paketo du biletojn, kaj kun gracia movo de la mano prezentis ilin kun la vortoj:
– Fraŭlino, faru al mi la honoron akcepti ilin.
– Ho, sinjoro, tio estas multe tro multa.
– Fakte ĝi estas tro malmulta, sed pri tio ni ne disputu, la ĉefa afero estas, ke vi estas kontenta.
La fraŭlino akceptis konsternite kaj konfuzite; ŝi balbutis kelkajn vortojn pro dankemeco, post kiuj Johano ridetis afable. Tiam sin turnante refoje al la direkcio, li diris:
– Sinjoro direkciestro, bonvolu diri al mi, kiu turnis la loteribiletujon kaj kiu elprenis mian bileton kun la kvar sepoj, kiuj riĉigis min.
Du knabegoj sidantaj ĉe aparta tablo, kie ili aranĝis leterojn, gazetojn kaj aliajn paperaĵojn, subite ekstaris.
– Mi ne bezonas montri ilin –, diris la direkciestro; ili jam montras sin mem; jen ili staras.
– Alproksimiĝu, miaj amiketoj –, diris Johano, ... – ankaŭ vi faris al mi grandan servon, ankaŭ vian konton mi devas reguligi –, kaj al ĉiu li donis unu bileton po mil guldenoj.
Laŭta aplaŭdado ĉiuloke aŭdiĝis, precipe ekster la oficejo, kie staris la scivolemuloj. Ĉiuj admiris la malavarecon, per kiu la reklamilo rekompencis la al li faritajn servojn. Eĉ tiuj, kiuj mem agus tute alie kaj kiuj eble ne estus donintaj unu centimon, kriis “brave!!” kaj “longe li vivu!!”. Sed la reklamilo, kiu kiel filozofo konis la homajn karakterojn, ne atentis tiujn aplaŭdojn, kaj salutinte la direkcion, li kviete per siaj kutimaj longaj paŝoj foriris, sekvate de Ivan , kiu, forgesante por momento pri sia dika ventro, pensis sonĝi.
Dum la malmultaj tagoj, kiam li konis sian longan amikon, li travivis tiom da mirakloj, ke li fine kredis, ke Johano estas magiisto, kiu antaŭvidas la estonton, aŭ sanktulo, kiu estis veninta teren por puni netaŭgajn bubojn, dandojn kaj malicajn nimfojn, kaj por rekompenci ĉiun, kiu honeste kaj sincere promenas la vojon de la virto.
Veninte ekster la konstruaĵon, Johano ekhaltis, pripensante kion fari kun la bestoj, kaj li diris al Ivan :
– Nu, mia rusa dikventrulo, kion ni nun faros?
Ivan , aŭdante la aludon al sia ventrego, subite respondis:
– Mi petas, forigu mian ventraĉon!
– Ĉu ĝi ĝenas vin?
– Jes, ĝi ĝenas. Ĝis nun mi ĝin portis kun rezigno kaj submetiĝo por esti agrabla al vi kaj por vin servi, sed ĉar ĝi fariĝis superflua, mi prefere iros sen ĝi –, kaj li malligis la ŝnuretojn, per kiuj ĝi estis ligita sur lia korpo. Laŭta kaj profunda elspirego eliĝis el lia brusto, kiam la ventrego rulfalis teren, kaj por montri sian abomenon kaj malamon, li piede puŝegis ĝin for kvazaŭ por diri: – Neniam plu tiu ventraĉo turmentos min.
Johano ridetante kaptis ĝin kaj metis antaŭ la selon de Rosinanto; tiam li surĉevaliĝis kaj diris:
– Antaŭen Sanĉanto * , surazeniĝu por la lasta fojo kaj sekvu min; ni rekondukos la bestojn tien, kie ni luis ilin, kaj kiel eble plej baldaŭ ni aranĝos niajn preparaĵojn por ekvojaĝi Patersburgon.
* “ -anto ” estas hispana sufikso, kiu signifas “antaŭe”. Rosin anto = besto, kiu antaŭe estis “ rocin ” = ĉevalo. Sanĉ anto = persono, kiu antaŭe estis Sanĉo .
La kuiristo-eksreklamisto obeis tuj, kaj duonan horon poste ili haltis en Daguerre strato, antaŭ la pensiono de Bus .
Ivan sonorigis, kaj post kiam la pordo estis malfermita, li restis gardanta la bestojn, por ke Johano povu supren porti la ventregon kaj la lancon, ĉar li estis aĉetinta tiujn objektojn same kiel la armaĵon, kiuj laŭ lia opinio estonte servus al li ĉiam, kiam mankus al li mono por pasigi sian tempon promenante kaj vivante kiel eminenta sinjoro.
Sur la koridoro okaze sin trovis Van Elshout , kiu estis elironta por ekpromeni, sed apenaŭ la elegantulo ekvidis supreniri la filozofon, li ekpaliĝis kaj forkuris terurite al sia ĉambro kun la vortoj: Ho fi! ... la viraĉo! ... li ... La cetero de lia frazo perdiĝis post la pordo, kiun li tirfermis post si.
Johano ne ekvidis la forkurinton kaj aliris al la kuirejo, kie gesinjoroj Bus laboradis. La sinjorino, vidante la ŝarĝitan kavaliron, demandis:
– Ĉu la rajdado jam finiĝis hodiaŭ, sinjoro?
Li eksidis kun dorso turnita al la kuireja pordo, kaj etendante rekte antaŭ sin la longajn krurojn, li sin klinis antaŭen, metis la lancon kaj la ventregon teren, kaj restante en klinita sintenado, li respondis:
– Ĝi finiĝis, eble por ĉiam; ni ĉi tiun someron ne rajdos plu.
– Vi tamen rajdis nur kvin tagojn.
– Jes, sed vi scias, sinjorino, ke ĉio dependas de cirkonstancoj, kaj stranga okazintaĵo decidigis min eksreklamistiĝi. Mia amiko staras kun la bestoj sur la strato antaŭ via domo, kaj ni rekondukos ilin al la posedantoj.
– Sed..., kio do okazis?
– Mi tuj klarigos; antaŭe mi devas demandi, ĉu vi povos gardadi por mi miajn teatraĵojn; ĉar provizore mi ne uzos ilin plu.
– Kompreneble; mi povas gardadi ilin por vi. La subtegmentejo estas tiel vasta, ke mi sen peno kaj ĝeno trovos lokon por meti ilin tien.
– Bone; mi dankas... Post du tagoj mia amiko kaj mi vojaĝos al Patersburgo en Rusujo; ni sekve devos forlasi jam baldaŭ vian pensionon.
La sinjorino altigis la manojn pro surprizo, kaj Bus , kiu estis muelanta kafon, ekhaltis; li volonte demandus, kial la sinjoroj faros tian longan vojaĝon kaj li jam movetadis la lipojn kun grimacoj, jam premfermis la okulon, jam elĵetis la kutimajn kraĉerojn, sed antaŭ ol li eligis unu silabon, lia edzino ordonis al li:
– Silentu!... Mi ja povas paroli!
Ŝi tamen ne parolis, ĉar Johano diris:
– Mi gajnis la grandan ekspozician premion; mi sekve ne bezonas esti pli longe reklamilo... Ni vojaĝos pro aferoj al Patersburgo.
– La grandan ekspozician premion!?
– Jes, antaŭ kelkaj tagoj mi aĉetis bileton de loterio, kaj sur tiun bileton falis la kvindek mil guldenoj.
Refoje la manoj de sinjorino Bus altiĝis kaj ŝi diris:
– Sed, sinjoro, tiam vi ja subite fariĝis riĉulo!... Mi gratulas.
– Dankon!... Kaj nun mi rekondukos la bestojn. Mi revenos post unu horo. Ĉu vi povos pretigi en tiu tempo eksterordinaran manĝon por kvar personoj?