Выбрать главу

– Por kvar?

– Jes, mi invitas vin ambaŭ por manĝi kun ni en mia ĉambro.

– Sed sinjoro!...

En tiu momento mallaŭta brueto aŭdiĝis sur la koridoro. Sinjorino Bus , kiu havis bonegajn orelojn, ekaŭdis ĝin tuj. Ŝi ekhaltis paroli kaj rigardis trans la klinitan dorson de Johano en la koridoron, kaj tie, mallaŭte kaj singarde kiel muso, sinjoro Van Elshout  elŝteliĝis el sia ĉambro, rapidiĝis al la ŝtuparo kaj malaperis kvazaŭ la diablo persekutus lin. Johano, vidante laŭ la surprizita vizaĝo de la sinjorino, ke io stranga okazis post li, sin turnis kaj ekvidis la malaperantan kapon de la forkuranto. Li laŭte ekridis. Tuj poste la pordo malsupre fermiĝis kun bruego.

– Kio okazis!? – demandis ŝi.

– Ho, li timas, ke mi refoje ĉifu lian blankan tolaĵon; sed li ne bezonas timi, mi ja ne atentos tiun dandon plu.

Ŝi suprentiris la brovojn kaj malfermis la buŝon kvazaŭ por peti klarigon.

– Mi rakontos al vi pri tio dum nia festeno.

Johano ekstaris, aliris al sia ĉambro, demetis la armaĵon kaj malsupreniris tiam la ŝtuparon per kvar longaj paŝoj.

Sesa Ĉapitro.

EkvojaĝanteVojaĝanto kun stranga, sed kara ŝarĝo sur la brakojKunvojaĝantoj kaj ilia interparolado kun niaj herooj Ivan  ekpensas pri miraklojIama konato reaperasMiksitaj “Idoj de Orfeo”Nova bonfaro de JohanoKiun Ivan  unue volas viziti en Patersburgo Ivan  refoje melankoliiĝas, sed Johano kuraĝigas lin.

Estis dum bela, suna dimanĉo, kiam Johano kaj Ivan  ekvojaĝis al Patersburgo. Volonte ili estus vojaĝintaj jam du tagojn pli frue, sed Johano estis riĉulo kaj tial li deziris, ke Ivan  kaj li alvenus ĉe Jafet  dece vestitaj, tiom pli, ĉar tiu ĉi estis nun fama artisto, al kiu ili volis fari ĉiun honoron, kiun li indis. Tial la tajloro loĝanta en strato tuj apud la pensiono de Bus , estis farinta por la du vojaĝontoj tute novajn kostumojn laŭ la lasta modo. Johano aspektis kiel vera ĝentlemano kaj Ivan , malgraŭ sia pinta dorso kaj siaj altaj ŝultroj, havis gravan aspekton en sia nova nigra kostumo, kiu estis tiel farita, ke lia ĝibo ŝajnis malpli granda ol en lia ordinara marista vestaĵaro.

Johano havis belan odorantan rozon en la butontruo de sia jako, kaj lia kostumo estis griza.

Estis je la deka horo en la mateno, kiam la du amikoj supreniris la duaklasan kupeon de la ekspresa vagonaro al Germanujo. Johano eksidis komforte sur angula loko ĉe la fenestro kaj diris al la lin sekvanta kunulo:

– Eksidu tie tuj kontraŭ mi, Ivan , por ke ni povu plej komforte paroli dumvojaĝe, kaj por ke vi povu pli bone rigardi la pejzaĝojn, laŭ kiuj ni iros.

Ivan  eksidis spiregante; li estis iom laca kaj la mallarĝa veŝto premis lian elstarantan bruston. Lia vizaĝo tamen ne montris plu la melankolian esprimon de antaŭe, ĉar tuj post kiam li ne plu bezonis rajdi kiel dikventrulo sur azeno, lia melankolio estis malaperinta. Li ridetis kontente kaj diris:

– Bela kupeo, sinjoro, kaj molaj kusenoj; neniam mi vojaĝis en la dua klaso.

– En realo tio estas la sama, ĉu oni vojaĝas en la dua aŭ en la tria klaso –, filozofie respondis Johano.

– Tre povas esti; tamen mi preferas la duan –, diris la kuiristo, tirante el la poŝo cigaredujon kaj prezentante cigaredon al Johano. Ili ambaŭ ekfumis.

En tiu momento Johano rigardis eksteren sur la peronon. Tie alproksimiĝis vilaĝane vestita viro, kiu portis sur la brakoj maljunan virinon. Ili serĉis lokon en la tria klaso, sed ŝajne ĝi ne estis plu havebla, ĉar la viro kuris tien kaj returnen, ŝajnante preskaŭ malesperanta pro timo, ke la vagonaro forveturus sen li kaj lia ŝarĝo. Johano rapidis al la kupea pordo kaj vokis:

– Ĉi tien, sinjoro!

La viro alproksimiĝis al li, sed estis denove forironta, dirante:

– Tiu ja estas duaklasa kupeo; mi havas biletojn por tria.

– Ĉu ne estas plu lokoj disponeblaj en la tria?

– Mi timas ke ne; ĉiuj vagonoj estas plenplenaj.

Johano eksaltis sur la peronon kaj alkuris al konduktoro.

– Konduktoro, ĉu ĉiuj kupeoj estas okupitaj? ... tiuj viro kaj virino serĉas lokon.

– La tria klaso estas plena.

– Nu, ili ja ne povas resti tie ĉi?

– Mi ekzamenos, ĉu...

– Sed la viro ja ne povas resti staranta pli longe kun tiu virino sur la brakoj... Ĉu ili povas eniri mian kupeon?

– Kie ĝi estas?

– Tie ... tiu duaklasa.

– Ĉu ili havas triaklasajn biletojn?

– Jes, sed ĉar en la tria klaso ne estas plu lokoj, vi ja povas konsenti, ke ili eniros duaklasan kupeon.

La konduktoro, antaŭvidante bonan trinkmonon, konsentis kaj Johano enirigis la viron kun la virino en sian kupeon, kaj post kiam la viro sidis, Johano sekvis. Li estis tamen surprizita vidante, ke la viro tenis la virinon sur la genuoj, li sekve diris:

– Estas loko por via patrino sur tiu benko... Ŝi ja estas via patrino, ĉu ne vere?

– Ŝi estas, sinjoro, sed ŝi ne povas sidi tie. Ŝi renversiĝus.

– He!

– Jes, ŝi estas preskaŭ lama pro malsano en la koksoj. Hejme ŝi povas sidi sur apogseĝo, sed ne en ruliĝanta vagonaro. Mi do ŝin tenos sur miaj genuoj... Ne vere panjo? Sur miaj genuoj vi sidas pli oportune.

La maljunulino ridetis kaj diris:

– Jes –. Tiam turnante la okulojn al Johano, ŝi diris plue:

– Kaj li estas forta, sinjoro, tre forta, kaj ĉar mi estas malmultepeza, mi ne ĝenas lin..., ĉu ne vere, Petro?

La lastajn vortojn ŝi diris al sia filo.

– Ho ne, panjo, vi tute ne ĝenas min, kaj eĉ se vi ĝenus min, tio ja ne estus grava, ĉar en mia infaneco mi tiom da fojoj ĝenis vin, kaj tiom da fojoj mi sidis sur viaj genuoj, ke miavice volonte mi havas vin sur la miaj –. La viro karesis la velkiĝintajn manojn de sia patrino, kaj ŝi toleris tion kun ĝojo kaj fiereco.

– Mi havas bonan filon, sinjoro –, ŝi diris plue al Johano.

– Tre bonan, ne ĉiuj patrinoj estas tiel feliĉaj; ĉu vi ne samopinias Ivan ?

Ivan  samopiniis; li ne diris tion, sed pro emocio liaj okuloj malsekiĝis. Li pensis pri sia patrino, kiun ankaŭ li amis kaj kiun li volonte portus sur siaj genuoj, sed, ho ve, li ne estus sufiĉe forta kaj la patrino estis tro malproksime. Feliĉe li revidos ŝin post du tagoj, kaj sekigante la okulojn per la maniko de sia nova jako, li ridis kaj fumis kiel kamentubo.

La maljuna virino ektusis. Johano demandis:

– Ĉu la fumo de niaj cigaredoj vin ĝenas?

– Ne, sinjoro.

Sed spite al ŝia respondo, refoja tuso klare montris la malon, kaj Johano kaj Ivan  forĵetis la cigaredojn el la fenestro.

– Kien vi vojaĝas? – demandis Johano.

– Al Arnhem , sinjoro. Tie loĝas mia filo. Oni atendos min tie kun veturilo ekster la stacidomo... Mi havas du filojn; ambaŭ estas ŝuistoj, kaj laŭvice mi loĝas ĉe ĉiu kvar monatojn. Petro, kiu loĝas en Arnhem , nun iras kun mi al sia hejmo kaj post kvar monatoj Hejn , kiu estas ŝuisto en Hago, siavice rekondukos min al sia hejmo ... kaj tiel plu.

– Vi estas tre riĉa, kiel mi vidas –, diris Johano.

– Riĉa?... Ho ne, ni tute ne estas tiaj.

– Riĉeco dependas de la vidpunkto, laŭ kiu oni ĝin konsideras. Mi konas personojn, kiuj estas milionuloj, sed tamen ili estas pli malriĉaj ol vi.

La virino ridetis.

– Mi komprenas –, diris ŝi. – Eble tiuj personoj ne havas tiajn bonajn filojn, kiajn mi havas.