– Vi trafis.
– Jes, dank’ al Dio, mi estas tre riĉa; tamen –, kaj ŝi eksilentis.
– Nu?
– Tamen oni povas esti riĉa kaj samtempe sin trovi en financaj maltrankviliĝoj, ĉu ne vere!
– Homoj kun maltrankviliĝoj estas kelkfoje malriĉaj, sed la viaj do ne estos tiel gravaj, mi supozas.
– Sinjoro, mi ne aludas ĉiujn homojn troviĝantajn en tiaj cirkonstancoj, ĉar mi pruvus per tio, ke ankaŭ mi estus malkontenta kun mia sorto; sed ŝajnas al mi, ke vi estas persono, al kiu oni malkaŝe povas eldiri siajn maltrankviliĝojn... Ne estas pro mi, ke ili estas tiel pezaj, sed pro miaj filoj.
– Eble mi komprenas.
– Ne, tion vi ja ne povas kompreni, tial mi klarigos miajn vortojn.
– Ne faru tion, patrino –, interrompis ŝin la filo, – niaj familiaj aferoj ja tute ne povas interesi la sinjoron.
– Jes, ili tamen min interesas –, diris Johano.
La maljunulino diris plue:
– Miaj filoj havis proceson antaŭ du jaroj, kaj kvankam ilia afero estis justa, ili malgajnis tiun proceson, kaj nun ili devas pagi altan monsumon, tiel altan, ke spite al sia laboro ili pli kaj pli malriĉiĝos.
– Sed panjo, do ne rakontu pri tio al la sinjoro, li...
– Jes, mi ĝin rakontos; mi volus rakonti pri tiu proceso al ĉiu, kiu deziras aŭdi ĝin. La juĝisto estis trompata, Melĥior trompe ĵuris antaŭ la tribunalo... Melĥior estis ilia kontraŭulo. Ho li estas tiel malbona viraĉo!... Kaj per flamaj vortoj ŝi rakontis ĉion, kio koncernis la proceson. Johano aŭskultis pacience kaj ridetante, kaj kiam ŝi finis, li demandis:
– Ĉu viaj filoj devas pagi multon?
– Imagu la sumon, sinjoro; ĉiumonate ili havas por pagi po dudek guldenoj, ĝis kiam ili estos kvitaj.
– Kaj kiam ili estos kvitaj?
– Post dek jaroj, ĉar sen la rentoj la pagota sumo estas du mil guldenoj... Ĝi ne estas bagatelo!
– Kaj ĉu ne estas homoj, kiuj volas helpi al vi?
– Kiu volus? – respondis la virino. – Ĉiu scias, ke miaj filoj estas tro malriĉaj por repagi.
– Mi konas tre riĉan homon, kiu volas helpi al vi –, diris Johano, – kaj mi skribos al li; bonvolu sciigi al mi la adreson de unu el viaj filoj.
– Sed miaj filoj prefere ne pruntoprenos, ĉar se iliaj aferoj estos malprosperaj, ili neeble povus repagi.
– Sinjorino, mi pruvos al vi, ke vi estas riĉa kaj prospera pro viaj filoj... Havu paciencon kaj kuraĝon, kuiru viajn pizojn, kaj ĉio fariĝos bona.
Dirante tion, Johano elpoŝigis notlibreton kaj diris plue:
– Kiel estas la adreso?
Post hezito la virino respondis: Petro Velt , ŝuisto en Arnhem , Vilhelmina strato, numero tria.
Johano notis la adreson kaj diris:
– Sinjorino, mi refoje certigas, ke mi pruvos, ke vi estas riĉa, vi nepre devas esti tia; ĉiu, kiu posedas tiajn bonajn filojn, kiajn vi, ne povas esti malriĉa.
La virino ridetis malkonfide. Ŝi tamen estis tre danka pro la afabla maniero, laŭ kiu la sinjoro parolis kaj agis al ŝi kaj al ŝia filo, kaj kiam Petro en Arnhem malsupreniris la kupeon, li etendis al Johano kaj al Ivan la manon, dezirante al ili feliĉan kaj agrablan vojaĝon. Kiam li staris sur la perono kun la patrino sur la brakoj, la virino same etendis la manon; ĝi tamen estis tiel malgrasa kaj velkinta pro longdaŭra laboro, ke Johano kaj lia kunulo apenaŭ kuraĝis premi ĝin, timante, ke tia forta ektuŝo kaŭzus doloron al la maljunulino.
La vagonaro denove ekmoviĝis antaŭen kaj la du vojaĝantoj starantaj ĉe la fenestro postrigardis la ŝuiston, kiu malrapide laŭiris la peronon kun la patrino sur la brakoj.
– Ĉu vi komprenis, kion rakontis tiu virino, Ivan ?
– Nur malmulton mi komprenis; ŝi parolis tro rapide...; sed kion vi notis?
– Ilian adreson.
– Por skribi al ili?
– Ne; nur por poŝtmandate sendi al tiu virino du biletojn po mil guldenoj. Mi faros tion en Berlino, aŭ en alia urbo.
– Ni do ne rekte vojaĝos Patersburgon?
– Estos tro longa vojaĝo. Ni mezvojaĝe rigardos kelkajn urbojn. Niaj biletoj valoras ĝis Berlino. Tie ni pasigos eble unu tagon kaj unu nokton. De Berlino ni daŭrigos vojaĝi al Varsovio kaj eble haltos en alia urbo.
– Ĉu vi ne decidis ankoraŭ?
– Kiel mi povus decidi, tio kompreneble dependos de cirkonstancoj.
Ivan rigardis antaŭ sin kaj iom post iom dronis en pensojn.
Li pensis pri nova miraklo; sendube (tiel li pensis) Johano intence haltos en alia urbo. Io mistera (laŭ lia opinio) sin kaŝas sub tiu vorto “eble” kaj li revis tiel longe pri tio, ke fine liaj okuloj per si mem fermiĝis kaj... Ivan dormis.
Johano, pensante, ke lia amiko estas laca, lasis lin dormi, tiris “Etika” de Spinoza el la poŝo kaj eklegis.
Je la vespero niaj vojaĝantoj alvenis en Berlino kaj elvagoniĝis. Tiun nokton ili pasigis en hotelo apud la stacidomo kaj preskaŭ la tutan sekvantan tagon ili rigardis la urbon. Intertempe Johano forsendis la poŝtmandaton al sinjorino Velt . Post dua nokto ili je la oka matene sidis en la vagonaro al Varsovio. Ili pasigis la tempon kiel eble plej agrable, ĉu parolante kun aliaj vojaĝantoj, ĉu rigardante ekster kupeon por vidi la pejzaĝojn, urbetojn kaj vilaĝojn kuŝantajn laŭlonge de la fervojo. Fine la vagonaro haltis en stacidomo de urbo, kies nomon ili ne legis sur la anonca breto. Ivan ne atentis ĝin, ĉar li ne povis legi latinajn kaj germanajn literojn, kaj Johano, preterveturante ĝin, okaze legis al li tre interesan tezon en Etika.
Tuj post kiam la vagonaro estis haltinta, Ivan malaltigis la fenestron de la vagona pordo kaj klinis la kapon eksteren. Johano fermis la libron, kaj same estis klinonta la kapon ekster kupeon, sed ekvidante subitan ŝanĝon sur la vizaĝo de Ivan , li restis sidanta, rigardis dum momento la vizaĝtrajtojn de sia kunulo, kiuj montris neesprimeblan surprizon, atendis momenton kaj diris:
– Kio estas, amiko, ĉu promenas elefanto sur la perono?
Ivan ne respondis tiun demandon, sed daŭre fiksante la okulojn sur la sama loko, li altigis mistere la fingron kaj diris:
– Jen nova miraklo.
– Miraklo?
– Rigardu mem –. Kaj la kuiristo fingre montris antaŭ sin.
– Mi ne vidas la miraklon, kamarado.
– Jen!... Sur tiu benko, ĉu vi ne lin vidas?
– Kiun do?
– Nian knabon. Jen li sidas sur tiu benko.
Johano okule sekvante la direkton de la fingro, kiun Ivan ankoraŭ etendis antaŭ sin, vere ekvidis sur benko sidantan knabon, kiu estis tre simila al Jafet . La ĉapelo de la knabo kuŝis ĉe lia flanko, kaj la belaj krispaj haroj pendis ĉiuloke ĉirkaŭ lia kapo. Sur la genuoj li tenis malfermitan notlibron, kiun li ŝajne studadis.
– Estas li! – diris Ivan . – Mi lin vidis antaŭ du jaroj en Patersburgo; estas li, mi ne povas trompi min..., nur rigardu.
Johano malfermis la pordon kaj malsupreniris la kupeon. Ivan lin sekvis. En la sama momento la knabo fermis la libron, ekstaris kaj eniris la atendejon.
– Estas li! – refoje diris Ivan , – tiel li marŝas, tiel li aspektas. Ni tuj lin sekvu!
Kaj ili sekvis la knabon, kiu jam estis trairinta la atendejon.
– Li iras sur la straton –, diris Ivan .
– Nu, li iru; ni povas sekvi... Mi vere kredas, ke tiu knabo estas la insulano; pasis jam kelkaj jaroj, post kiam mi vidis lin, sed li ŝanĝiĝis tiel malmulte, ke eraro estas preskaŭ neebla.
La knabo malrapide kaj kun klinita kapo daŭrigis marŝeti, kvazaŭ li estus revanta pri siaj notoj. La du vojaĝantoj sekvis lin de malproksime.