– Ni ne tuj alparolos lin –, diris Johano. – Ni sekvos lin, kiam li eniros domon; eble li jam ne loĝas en Patersburgo, sed en ĉi tiu urbo.
– Sed en kiu urbo ni estas? – demandis Ivan .
– Mi ne scias –, respondis Johano.
La knabo marŝetis ankoraŭ dekon da minutoj, eniris malgrandan parkon kaj eksidis sur benko sub dika arbo.
– Jen li eksidas, ni surprizu lin –, diris la kuiristo.
– Kiamaniere?
– Vi ekstaru post li kaj mi antaŭ li; mi ekkrios “ Ja- !” kaj tuj poste vi ekkrios “ -fet !”
Johano ridis pro la naiva surprizo, sed li konsentis.
Singarde ĉiu iris sian vojon, kaj post kelka tempo ĉiu alvenis sur la indikita loko. La knabo, kiu legis sian notlibron, tute ne rimarkis tion, kio okazas antaŭ kaj malantaŭ li. Tial surprizite li levis la okulojn, kiam tuj antaŭ li nekonata voĉo laŭte ekkriis:
– Ja- !
La surprizo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam tuj poste, malantaŭ li, alia nekonata voĉo ekkriis: “ -fet !”
Li rigardis la vokintojn, fermis la notlibron kaj ne sciis, kion ekpensi. Antaŭ li staris malgranda ĝiba viro, malantaŭ li eksterordinare longa sinjoro, kaj ambaŭ estis al li nekonataj. Ili tamen ridetis tiel afable, ke li ne bezonis timi ion malbonan.
Li laŭvice rigardis al ili, fine ridetis ankaŭ, sed ne parolis, pensante ke la fremduloj volis nur ŝerci kun li.
– Jafet ! – ekkriis Ivan .
– Jafet ! – ekkriis Johano, sed la knabo, kiu ne sciis, kion signifas tiu nomo, ĉar en Posen ne estis knaboj portantaj tiun nomon, refoje pensis pri ŝercado.
– Ĉu vi ne rekonas min? – demandis Ivan .
La knabo kapskuis nee.
– Ĉu vi ne rekonas vian amikon Johanon? – demandis la filozofo, sed refoje la knabo kapskuis nee.
– Ĉu vi ne rekonas tiun ĉi ĉenon!? – demandis Johano, kaj malbutonumante sian jakon, li tintadis per la bela ĉeno, farita el moneroj.
– Eble vi miksas min kun aliulo –, subite la knabo diris germane.
– Vi do estas muzikisto! – diris samlingve Johano.
– Jes, sinjoro, mi estas muzikisto.
– Vi do loĝis antaŭe sur la Insulo, ĉu ne vere?
– Sur Insulo!?... Mi estis neniam sur Insulo.
Johano eksidis ĉe la dekstra flanko de la knabo, kaj Ivan , kiu estis certa pri tio, ke la knabo estas Jafet , eksidis ĉe lia maldekstra flanko.
– Aŭskultu foje, mia amiketo –, diris Johano. – Vi ja estas Jafet , naskita sur la Insulo! Mi bone scias, ke vi fariĝis fama muzikisto, sed mi tre bedaŭras, ke vi hontas rekoni vian iaman amikon Johanon, kiu kuris kun vi sur la dunoj por serĉkolekti ovojn de marbirdoj, kaj al kiu mi rakontis tiom da fabeloj.
– Sed mi ne estas Jafet , mi estis neniam sur Insulo por serĉkolekti ovojn; mia nomo estas Stanislas Mareau .
– Stanislas Mareau ?
– Jes, sinjoro.
– Kaj vi ne naskiĝis sur la Insulo?
– Eble mi naskiĝis sur Insulo, sed tion mi neniam eksciis.
– Ĉu vi loĝas tie ĉi ĉe via patro?
– Mia patro mortis, sinjoro.
– Kaj via patrino?
– Ŝin mi preskaŭ ne memoras; ankaŭ ŝi mortis.
– Ĉe kiu vi do nun loĝas?
– Ĉe Klajn , la instruisto.
– Ĉu vi jam longe loĝas ĉe li?
– Dum unu jaro. Antaŭe mi loĝis ĉe la doktoro Stuthejm , sed li mortis same kiel lia edzino. Mi estis ĉe ili kiel ilia infano, sed post ilia morto sinjoro Klajn konsentis, ke mi iras al li...
La lipoj de la junulo ektremetadis, kaj larmoj transkuris liajn vangojn.
– Nu, mia knabo, ne ploru; ĉio fariĝos bona. Diru foje: ĉu vi ne amas esti ĉe tiu instruisto?
– Ho jes, li estas tre bona al mi, sed antaŭe, kiam mi estis ankoraŭ ĉe la doktoro, mi regule vizitis la konservatorion, kie mi studadis je kostoj de la doktoro; sed post kiam li kaj lia edzino mortis, mi ne povis daŭrigi la studadon, ĉar tio estus tro multekosta por sinjoro Klajn .
– Vi do jam ne studadas?
– Jes, sed nur malmulte. Mi devas kunlabori en koncertoj, kaj parton de mia salajro mi donas al sinjoro Klajn ; la ceteron mi bezonas por mia studado, ĉar kelkfoje mi sekvas la kursojn je la konservatorio.
– Ho ve! li ne estas nia Jafet ! – diris Ivan , – sed li estas tiel simila al li kiel du akveroj unu al la alia.
– Ĉu vi havas fratojn? – demandis Johano.
– Mi ne scias, sinjoro.
– Ĉu vi ne scias tion!? – ekkriis Johano. – Ĉiu tamen scias tion.
– Mia infaneco estis tiom stranga, ke mi scias nenion pri tio, sinjoro. Eble mi havas fratojn kaj fratinojn, kiujn mi ne konas, same kiel mi preskaŭ ne konis mian patrinon.
– Sed ĉu via patro neniam parolis pri tio?
– Mi prefere neniam parolas pri li, sinjoro.
– Ĉu li estis malbona al vi?
– Jes; li estis akrobato en cirko, ĉiam li ebriiĝis, kaj post kiam li mortis en tiu ĉi urbo, la doktoro trovis min malsana en la cirka veturilo, kaj li min adoptis kiel sian filon. Sed, kiel mi jam diris: la doktoro mortis pro apopleksio, kaj la sinjorino mortis semajnon poste pro ... pro io tre stranga.
– Pro ĉagreno?
– Ne, sinjoro... pro monomanio. Ŝi ĉiam laboradis..., la tutan tagon kaj super siaj fortoj, ĝis kiam krevis ŝia koro.
– Kie loĝas tiu Klajn ?
– En vilaĝeto ekster la urbo.
– Ĉu vi volas konduki min al li?
– Jes, sinjoro –, kaj la knabo ekstaris.
Johano ekstaris kaj pensis: Se ĉi tiu knabo ne estas frato de Jafet , tiam mi jam neniam kuiros miajn pizojn.
Ivan ankaŭ ekstaris kaj li pensis pri tiu ĉi nova miraklo, kaj strabe rigardante sian longan kunulon, li diris al si mem: Se tiu knabo ne estas frato de mia kuirista servisto kaj amiketo Jafet , tiam (li estis dironta: oni pendigu aŭ senkapigu min, sed, ĉar tiaj ekzekutadoj estus neeblaj pro lia tro mallonga kolo kaj tro altaj ŝultroj, li diris:) oni min dronigu kiel rabian hundon.
Marŝante plue, li de tempo al tempo ĵetis rigardon al la juna knabo, kaj la simileco inter li kaj Jafet estis laŭ lia opinio tia, ke li kelkfoje dubis pri la certigo de Stanislas , kredante, ke li pro ia ajn motivo kaŝas la veron. Li memoris, kiel la artisto Jafet Romeskaŭ estis vizitinta lin sur lia ŝipo, kaj kiel li estis vidinta lin la antaŭan vesperon en la teatro, kaj kiel ravige li tiam estis ludinta sur sia violono. Kaj tiu violonisto ne estus ĉi tiu flanke de li marŝanta knabo? Ho, li estis preskaŭ certa pri tio, ke li estas tiu sama, kaj fine jam ne povante reteni sin, li subite demandis lin:
– Ĉu vi parolas ruse?
– Ne, sinjoro, nur germane kaj pole.
– Vi estas violonisto, ĉu ne vere?
– Mi estas pianisto, kviete respondis la knabo.
Ho ve, jen ĉiu dubo estis forigita. Jafet estis violonisto, ĉi tiu knabo sekve ne povus esti lia iama amiketo. Li do rezignaciis kaj ne parolis plu, sed aŭskultis la interparoladon de Johano kaj Stanislas dum ilia promenado al la vilaĝeto, kie loĝis la instruisto Klajn .
Estas homoj en la mondo, kiuj tute ne ŝatas monon tiel longe, kiel ili posedas sufiĉe da ĝi. Ni konas ekzemplojn de maristoj, kiuj elspezas en unu semajno la tutan salajron por kiu ili laboris duonan jaron. Post tiu semajno ili kun plezuro refoje komencas labori, tute ne konsciante, eĉ ne pensante unu momenton pri tio, kion ili faros kun la perlaborota mono ĉe la fino de la sekvanta duonjaro. Preskaŭ ĉiuj tiaj homoj sencele aŭ nur por amuzaĵoj elspezas la fruktojn de sia laboro kaj okazas nur tre malofte, ke ni renkontas personon kiel Johanon, kiu laboras por poste kviete kaj filozofe pasigi la tempon, ĝis kiam la mono estas for, aŭ ke li elspezas parton de sia havaĵo pro agoj, al kiuj lin instigas lia bona koro.