Выбрать главу

Kiam Johano kaj Ivan  du horojn post sia alveno ĉe Klajn  adiaŭis la instruiston, lian edzinon kaj Stanislas , tiam nia filozofo jam estis fordoninta ok biletojn po mil guldenoj, ĉar krom la ses, pri kiuj la legantoj eksciis, li postlasis du pluajn ĉe Klajn , por ke Stanislas  senbarile povu daŭrigi sian studadon en la konservatorio de Posen . Tiu monsumo estus, laŭ Klajn , sufiĉe granda, ĉar post du jaroj da diligenta studado Stanislas  facile estus kapabla fari sian elirekzamenon, post kiu li povus komenci sian muzikan karieron kiel artisto; kaj neniu dubis pri la sukceso, ĉar la talentoj, kiujn la knabo ĝis nun montris, estis tiaj, ke la estonto promesis nur brilajn rezultatojn.

Sekve Johano, tute ne malkvietiĝante pro la iom post ioma plimalgrandiĝanta sumo, kies posedanto li estis, kun kontenteco kaj bonhumore reiris kun Ivan  al la stacidomo de Posen , lasante post si la feliĉan kaj dankeman knabon, kiun la stranga sorto tiel subite ĵetis sur lian vojon.

La vagonaro, per kiu niaj vojaĝantoj estis alvenintaj en Posen , jam longe estis for sur la vojo al Varsovio, sed tio ne malbonigis ilian humoron. Pacience ili atendis du horojn la alvenon de la sekvanta vagonaro al Varsovio. Ivan  prefere tuj vojaĝus al Patersburgo, sed opiniante, ke en Varsovio refoje okazus miraklo, li sin submetis kun plezuro al la decido de Johano.

En Varsovio tamen okazis nenio eksterordinara. Ili rigardis la urbon, kaj pasiginte tie unu nokton, ili en la sekvanta mateno ekvojaĝis Patersburgon. Kiam ili alvenis tie je la vespero, Johano demandis Ivanon, kion unue fari.

– Ĉu mi povas decidi tion? – li diris.

– Jes.

– Nu, unue ni vizitu mian patrinon.

– Bone, mia amiko, mi ĝojas pro tiu via decido; ĝi pruvas al mi, ke ankaŭ vi estas bona filo, kiu ne forgesis sian patrinon. Kaj kion ni faros poste?

– Ĉu mi refoje povas decidi?

– Jes, kondiĉe, ke ni ne eniros trinkejon.

– Ho sinjoro, vi juĝas pri mi malĝuste; vi konsideras min kiel ordinaran drinkulon, sed vi eraras.

– Vi tamen ebriiĝis antaŭ ol vi perdis nian knabon, kaj same vi ebriiĝis antaŭ ol mi trovis vin en Hago sub tiu arbo.

– Vi pravas, tiam mi ebriiĝis; sed mi ne ĉiam ebriiĝas, kiam mi eliras por mia plezuro. Mi nur fariĝas ebria, kiam mi jam trinkis unu glaseton da brando; kaj mi nur trinkas brandon, kiam mi estas en societo de brandon trinkantaj maristoj, kun kiuj mi amuzas min. Sed, ĉar vi  ne trinkas brandon, ankaŭ mi  ne trinkos nun mian unuan glaseton, sekve, se mi eliras kun vi, mi ne ebriiĝos, eĉ se ni enirus trinkejon.

– Tio estas dirita logike kaj filozofie, mia amiko, sed diru al mi: Ĉu vi neniam ebriiĝas surŝipe?

– Neniam, pro mia honoro!

– Mi komprenas, tie ne estas brando.

– Vi estas granda filozofo, kiel mi opinias, sed rilate al la provizoj de ŝipoj vi maltrafis. En mia ŝipa kuirejo estas tiom da brando, ke centoj da maristoj povus ebriiĝi tie, sed tie mi neniam ĝin tuŝas.

– Nu, ne ofendiĝu, mia kara. Nun decidu, kion ni faros, post kiam ni vizitis vian patrinon?

– Post kiam ni pasigis la tutan vesperon ĉe ŝi, ni dormos en ŝia domo, kie sin trovas malgranda subtegmentejo kun bona lito. Vi dormos en la lito kaj mi sur du seĝoj. La sekvantan matenon mi laŭ mia kutimo lasos al ŝi mian mo...; ho ve! mi ja posedas plu neniom por lasi..., la belaj fraŭlinoj prenis ĉiom kaj mi eĉ ŝuldas al vi la monon, kiun mi donis al tiu holanda maristo, por ke li povu aĉeti okulvitrojn por sia edzino... – Ivan  estis melankoliiĝonta, sed Johano ekridis dirante:

– Kion vi kutime donas al via patrino?

– Mian tutan kuiristan salajron kun escepto de kelkaj rubloj por vestoj kaj tabako kaj por amuzi min kun miaj kamaradoj.

– Nu, mia kara, vi ne povas lasi vian lastan salajron, sed mi posedas tiom da biletoj po mil guldenoj, ke...

Ivan  metis manon sur la brakon de sia kunulo kaj diris:

– Vi do ne intencas postlasi ĉe ŝi da tiuj biletoj!?

Johano refoje ridis, sed ne respondis, kaj la kuiristo diris plue:

– Ĉar tion farante hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ kaj cetere al multaj personoj, vi refariĝos almozulo mem en malpli ol unu monato.

– Tio estas dirita malfilozofie, mia kamarado, ĉar ĉio dependas de cirkonstancoj, ankaŭ tio, ĉu mi fariĝos almozulo aŭ ne; krom tio, se la sorto jam decidis, ke mi fariĝos tia, tiam ĉiuj miaj klopodoj malebligi tiun decidon estus vanaj; do lasu min agi kaj fari laŭ mia bontrovo kaj deziro.

Ivan  silentis kaj ili ekpromenis.

La leganto jam unufoje vizitis la patrinon de Ivan  kun Jafet  kaj la kuiristo mem. Sekve li scias, kie ŝi loĝis, kaj li povas imagi kun kiom da ĝojo la filo kun la longa fremdulo estis akceptataj de la maljuna virino.

Johano, kiu ĉiam tuj sentis sin kvazaŭ samhejmano ĉe ĉiuj homoj, sin sentis tamen iom ĝenata ĉe la rusa virino, ĉar li ne povis paroli la rusan lingvon. Li do ĉeestis la por li nekompreneblan interparoladon de siaj gastigantoj, kiuj rapide kaj senhalte babiladis la tutan vesperon ĝis noktomezo. Por la unua fojo Johano aŭdis la rusan lingvon, kiu sonis tre strange en liaj oreloj pro la abundo da siblataj konsonantoj, per kiuj ĝi estas karakterizata. Kelkfoje ŝajnis al li, kvazaŭ du birdoj flutadis inter si kaj li opiniis, ke tiu flute-parolata lingvo nepre devas esti mirinde belsona, kiam ĝin parolas inter si aro da babilantaj knabinoj.

Je la deka horo en la sekvanta mateno Ivan  kaj Johano kune iris sur la straton por viziti Jafeton, la Insulanon... Sed kie li estus trovebla? La patrino de Ivan  ne sciis tion. Ili do informiĝis ĉe multaj lokoj, sed nenie oni povis doni informojn pri la loĝejo de la violonisto. Fine ili iris al la teatro kaj tie la pordisto sciigis, ke la familio Romeskaŭ  antaŭ monato estis forlasinta la urbon. Li tamen ne sciis, kien ili estis vojaĝintaj.

– Ĉu la familio vojaĝas pro plezuro? – demandis Ivan .

– Ne, la violonisto Romeskaŭ  la juna intencas doni koncertojn en multaj urbegoj de Eŭropo ekster Rusujo.

– Kiel longe daŭros la vojaĝo?

– Duonan jaron, eble pli longe.

– Ili neniam postlasas adreson?

– Mi kredas ke ne, ĉar ili mem antaŭe ne scias, kiam ili estos en Parizo, en Berlino aŭ en alia urbo.

Ivan  tradukis al Johano la respondon de la pordisto. La filozofo pripensis momenton, tiam li diris ridetante kiel kutime:

– Nu, spite al tio, ni lin trovos.

Kaj la duo, Johano bonhumora kaj ridetante, Ivan  malbonhumora kaj ploronte, iris for; kaj Johano, frapetante sian kunulon sur la ŝultron, diris:

– Antaŭen, kamarado! ne melankoliiĝu, mi petas. Kuraĝon! Kuiru viajn pizojn kaj ĉio fariĝos bona! –

Fino de la Kvara Parto.

Kvina Parto

Idoj de Orfeo

Unua Ĉapitro.

En Brej Ĉe la mutulinoMoseo, vera ido de Orfeo Kovács  ekpromenas en la lumo de la lunoMaltrankvileco en la dometo de Rika Malfrua vizito ĉe la pastroTerura noktoStranga trovaĵo de leterportistoLa farmisto Klomp Ido de Orfeo kaj ... de MarsoPri tio, kion revadas la mutulino.