Kara leganto, botvestu vin per imagaj sepmejlaj botegoj, kaj sekvu min al la vilaĝeto Brej , kiun ni forlasis antaŭ kvin jaroj. La domareto kuŝas tie ankoraŭ tiel same kiel en tiu tempo, ĉar vilaĝetoj kiel Brej preskaŭ neniam ŝanĝiĝas. La tieaj homoj ne loĝoŝanĝas, ĉar kiu en tia vilaĝeto posedas aŭ luis hejmon, tiu preskaŭ ĉiam restas tie, ĝis kiam la morto vokas lin al la komuna loĝejo, el kiu ankoraŭ neniu revenis.
Brej tute ne ŝanĝiĝis. La rektaj longfosoj duone plenaj je purega, kvankam senmove staranta akvo, kie nenio maltrankviligas la grasajn ranojn, portadas sur siaj deklivoj ankoraŭ la same aspektantan verdaĵon de antaŭe, ĉar neniam falĉisto forfalĉis la longan herbon, nek la malbonherbojn, kreskantajn tie en plena abundo. Sur la vojo sterniĝanta inter tiuj longfosoj ankoraŭ ĉiam kuŝas la sama griza makadamo, sur kiu aŭtunon post aŭtuno veturadis la farmejaj veturiloj, pezaj pro la riĉa rikoltaĵo, kiu estas la fonto de la prospero karakterizanta ĉiujn vilaĝojn kaj vilaĝetojn en la norda parto de la provinco Groningen .
La pinta tureto elstaras ankoraŭ super la arboj ĉirkaŭantaj la silentan mortintejon, kaj ĝia koko, turniĝanta mil fojojn ĉiutage de nordo al nordokcidento, de nordokcidento al nordo kaj cetere, ankoraŭ ĉiam klopodas aŭdigi al la Brej anoj sian unutonan grincadon, kiun tamen aŭdas nur la birdo, kiu okaze fariĝis sufiĉe kuraĝa por eksidi sur ĝia kapo, dorso aŭ vosto. La pastrejo same kiel la preĝejo portas la saman grizan koloron, kiun vidis sur ili jam multajn jarojn la malmultaj preterpasantoj. La samaj nestoj, kiujn jam antaŭ multaj printempoj konstruis la birdoj sub la elstarantaj tegmentaj tegoloj, ankoraŭ troviĝas sur la samaj lokoj, ĉar neniu ruinigis ilin. La laboristaj dometoj ĉiuloke semitaj trafe maltrafe kvazaŭ de giganta mano transe de la longfosoj kaj ĉe la bordo de la sablaj vojoj kondukantaj al multaj farmejoj, estas preskaŭ la samaj, kiujn ni vidis antaŭ kvin jaroj, ĉar eble unu ruiniĝis pro malnoveco kaj eble unu nova ĝin anstataŭis, sed kun escepto de tiu ne en la okulojn falanta ŝanĝo ĉio estas ankoraŭ kiel en la tempo, kiam ni forlasis Brej on.
Estas en aŭtuno kaj la oka horo en la vespero. La vetero estas belega, kvankam iom malvarma kiel multfoje en la nordo de la provinco Groningen , post kiam la somero estas pasinta.
La luno, staranta plendiske sur la ĉielo, palhele lumigas sub si la tutan vilaĝeton kaj ĉirkaŭaĵojn. Nur de tempo al tempo sole ŝvebanta nubo por momento ĵetas vastan antaŭen rapidiĝantan ombron sur la belan domareton, sed tuj poste la arĝenta lumo de la luno disverŝiĝas sur la tutan pejzaĝon. Ĉio estas kvieta kaj silenta. La birdoj jam longe dormas, kaj nur kelkaj strigoj, sidantaj sur la arboj de la mortintejo aŭ sur la preĝeja tegmento, interrompas ĝin per siaj tirtonaj u-krioj. Preskaŭ ĉiuj loĝantoj dormas, ĉar jam frue la sekvantan matenon ili devos leviĝi por eklabori ĉe la farmistoj. Nur la fenestroj de la pastrejo estas lumigitaj, ĉar la pastro ankoraŭ ne kuŝiĝis.
Ni laŭiras la sablan vojon al la dometo de la mutulino. Jam de malproksime ni vidas ĝin konturiĝantan kontraŭ la lumigita ĉielo. Ankaŭ en tiu dometo la loĝantoj ne dormas ankoraŭ, ĉar ankaŭ tie brulas lampo en la ununura ĉambro kaj ĵetas siajn flavajn striojn tra la fenestroj sur la strateton kondukantan de la pordo al la vojeto.
Ni eniras. Post la tablo sidas Rika . La kavetoj de ŝiaj vangoj kaj la brilo de ŝiaj okuloj plibeligas ankoraŭ ŝian vizaĝon. Ŝiaj manoj rapidmove aŭdigas mallaŭtan tiktakadon de tri trikiloj, ĉar Rika trikas ŝtrumpojn por sia Moseo.
Moseo sidas inter la fenestro kaj la fajrujo, kie brulas gaja fajro, kaj antaŭ liaj disstarigitaj kruroj li tenas belan violonĉelon, sur kiu li ludas. Rika aŭdas nenion de la belaj tonoj, kiujn li triligas tra la ĉambro; tamen ŝi konscias, ke tiu sur la kordoj moviĝanta arĉo povas ravi tiujn, kiuj estas kapablaj senti per la oreloj.
De tempo al tempo la mutulino ĵetas rigardon al la pordo, sur kies sojlo staras Kovács . Li tenas la manojn sur la dorso kaj Rika rimarkas, ke la ludado de Moseo kontentigas lin, ĉar tion ŝi legas sur liaj trajtoj, tion ŝi vidas je la kapmovadoj, kiujn li faras ĉe belaj melodioj de la muziko.
Moseo ludas sian amatan Kol-Nidrej de Max Bruch , tiun saman muzikaĵon, kiu logis lin de la subtegmenteja lito, kiam li kiel knabo por la unua fojo aŭdis la violonĉelon de Kovács . Li ĝin ludas ĝis la fino kaj Kovács diras:
– Brave, Moseo, brave! vi trafis la ĝustan tonon, neniu povas plibonigi vian ludadon, ĝi estas perfekta.
Moseo, kiu nun estas dekokjarulo, la plej bela junulo de la tuta ĉirkaŭaĵo, modeste ripozigas la arĉon kaj diras:
– Mi tamen timos ludi ĝin por la publiko.
– Kompreneble; komence ĉiu iom timas, sed baldaŭ oni kutimas, fine eĉ la ludanto jam ne plu atentas la publikon, ĉar tiam li ludas nur kvazaŭ por si mem, forgesante, ke antaŭ li sidas aŭdantaro.
Moseo ne respondas; tuŝetante per la fingroj kelkajn kordojn, li ludas antaŭludadon de alia verko kaj denove la maljuna artisto aŭskultas, kaj Rika , ekzamenante lian vizaĝon, legas sur liaj trajtoj, ke la ludado al li plaĉas.
– Bonege! – li diras, kiam la juna violonĉelisto finis; – bonege! ... mi ne povus ludi tion pli bele kaj pli ĝuste.
La junulo, kiu estas nelacigebla ludanto, daŭrigas sian studadon kaj la instruisto turnas al li la dorson; li malrapide eliras por aŭskulti eksterdome. Tion li faras ofte, precipe kiam la vetero estas bela. Kelkan tempon li restas staranta sur la strateto, rigardante la helan lunon kaj la pentrindan pejzaĝon ĉirkaŭe. Li pensas pri la sorto, kiu tiel strange lokis lin al ĉi tiu trankvila regiono; li pensas pri la jaroj, kiujn li pasigis tie ĉi, instruante la junan troviton, el kiu li faris veran artiston, kvankam la juna “Ido de Orfeo” ankoraŭ ne konscias tion mem. La talentoj de la juna artisto estis montriĝintaj super ĉiuj atendoj, kaj la rezultojn, kiujn li ( Kovács ) akiris post sia kvinjara instruado, estis tiaj, ke laŭ lia opinio neniu en la nuntempa muzikmondo superus lian lernanton. Moseo fariĝis artisto laŭ la vera signifo de tiu vorto, kaj baldaŭ venus la tempo, en kiu la juna violonĉelisto sin montrus antaŭ la publiko, unue por kunlabori en koncertoj por venki sian tro grandan timon, kiun li sentas pro la aŭdantaro, kaj poste kiel solludanto. Kovács jam estas korespondinta kun la orkestrestro de “Harmonio” en Groningen , sub kies gvidado la junulo baldaŭ komencus sian publikan muzikokarieron. Kovács , kiu estas certa, ke Moseo estos la plej lerta el ĉiuj membroj de la orkestro, jam antaŭe ĝuas la plezuregon, ke la junulo kiel astro brilos inter ĉiuj artistoj, kaj ke Moseo fine, kiam li aperos kiel solludanto, estos sama famulo, kia li estis mem antaŭ ol tiu terura malsano lin atakis. Revante pri ĉio tio ĉi, li forgesas pri sia malfeliĉo, ĉar lin kontentigas la penso, ke liaj lastaj jaroj ne estas pasintaj senfrukte; la celo, por kiu li estas travivinta siajn lastajn jarojn, estas trafita, li mem ne povos plu ravi la mondon per sia muziko, sed lin anstataŭos lia lernanto. Dum sia revado li malproksimiĝis tiom de la dometo, ke li ne plu aŭdas la ludadon de la junulo. Sed li ĝin aŭdas image tiel kiel ĝi sonis dum la solludado, kaj dum rideto kuras sur la vizaĝtrajtoj de Kovács , li marŝetas plue, ĉiam plue sur la sabla vojeto al Brej .
Kutime li neniam promenas sola, ĉar tion toleras nek Rika , nek Moseo. Ili scias, ke tiu terura malsano ĉiuloke kaj ĉiuminute povas refoje lin ataki, kaj en tiaj cirkonstancoj ili volas esti tuj apud li por eviti eventualajn malfeliĉaĵojn, kiuj daŭre minacadas apopleksiulon. Ili tamen kredas nun, ke li estas ankoraŭ proksime de la pordo, aŭskultante la ludadon, kaj tute ne maltrankviliĝas, tiom pli, ĉar la atakoj de la malsano revenis nur tre malofte en la lastaj jaroj.