Выбрать главу
Apud la tomb’ de Epito, patrujo de viroj kuraĝaj, Anojn de kampoj Fenosaj kaj de Orĥomenoj multbrutaj, 605 Anojn de Ripo, Stratio, Enispo, blovata per ventoj, Virojn el urbo Tegeo, el Mantineo gajega Kaj el Stimfalo kaj fine el Parasio agrabla. Tiujn ĉi Agapenoro Akeido kondukis Kun ses dekoj da ŝipoj; en ĉiu el ili alvenis 610 Multo da Arkadujanoj, lertegaj en arto milita. Al ili donis mem Agamemnono, la ĉefo de viroj Ŝipojn belege armitajn, por maron la nigran trairi Al Trojurbo, ĉar ili la marajn aferojn ne sciis.   Virojn el Bupraziurbo, el Elidujo sanktega, 615 Virojn el landoj, havantaj Herminon, ŝtonegan Olenon, Alizion kaj fine Mirzinon, limurbon de l’ lando: Tiujn ĉi virojn kvar ĉefoj kondukis, kaj sekvis al ili Deko da ŝipoj, en kiuj estis multegaj Epeoj. Du ĉefoj estis: Talpio kaj Amfimaĥo; la duan 620 Naskis Kteato, l’ unuan la Arktorido Eŭrito. L’ Amarinkido Dioro kuraĝa estis la tria, Kaj Polikseno la kvara, belega, al dio simila; Lin Agasteno naskigis, reĝ’ Aŭgeido kuraĝa.   Virojn el Duliĥiono kaj el Eĥinadaj insuloj 625 Sanktaj, kuŝantaj en maro kontraŭe la Elidujo, Tiujn ĉi virojn kondukis Megeso Aresosimila La Fileido; lin naskis Fileo ĉevalobridulo, Foje kurinta en Duliĥionon pro tio de l’ patro. Al li alsekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj. 630   Sed Odiseo kondukis la Kefalenojn kuraĝajn, Parte loĝintajn Itakon, ĉe bruaj arbaroj Neritaj, Parte el Krokileo kaj el sovaĝa Eglipo; Kelkaj elvenis Lakinton kaj multeloĝitan Samoson, Ankaŭ Epiron kaj l’ bordon de tero kontraŭekuŝanta; 635 Kaj Odiseo, egala al Zeŭso, ilin kondukis. Kun siaj viroj li venis en dekdu ŝipoj ruĝnazaj.   L’ Etolujanojn kondukis Toaso la Andremonido. Kelkaj el ili loĝis Pleŭronon, Olenon, Pilenon, Kelkaj la maran Ĥalkidon kaj la Kalidonon ŝtonegan; 640 Jam plu ne vivis nek filoj de grandanima Eneo, Nek mem Eneo, nek Melagoro, la blonda heroo; Tial la supran estrecon ricevis post ili Toaso. Al li alsekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.   Kretojn kondukis l’ heroo kuraĝa Idomeneo. 645 Tiuj ĉi viroj elvenis el Gloso, fortmura Gortino, Likto, Mileto kaj ankaŭ el urbo blankmura Likasto; Kelkaj elvenis la multeloĝitajn Rition kaj Feston; Multaj aliaj elvenis el cento da urboj sur Kreto. Tiujn ĉi regis Idomeneo, la arta ĵetisto, 650 Kun Meriono, simila al virmortiganta Areso. Ili kondukis al Trojo ok dekojn da ŝipoj nigretaj.   Sed l’ Heraklido, la granda kaj alta la Tlepolemo En naŭ ŝipoj kondukis la fieregajn Rodosojn, Kiuj en sankta Rodoso dividas sin en tri popoloj 655 Kaj kiuj loĝis Jalison, Lindon kaj blankan Kamiron. Ilin kondukis nun Tlepolemo, heroo potenca, Al grandfortulo Herkulo naskita de Astioĥeo; Ŝin en Epiro li prenis, sur bordo de Seleiso, Detruinte urbaron de viroj — Zeŭsoamatoj; 660 Sed, viriĝinte apenaŭ en domo de patro Herkulo, Li, Tlepolemo, subite mortigis Likimnionon, L’ onklon de l’ patro, grizulon kaj Aresposteulon. Tuj, konstruinte rapide ŝipojn, kolektis li virojn Kaj sur la maron forkuris, ĉar timis li venĝon: minacis 665 Lin la filaro kaj ankaŭ neparo de granda Herkulo. Fine, vagante kaj doloradante, li venis Rodoson, Tie ĉi koloniiĝis, trioble dividis la virojn, Multeamatajn de Zeŭso, reganta la diojn kaj homojn. Zeŭso al ili donacis multegajn, senfinajn riĉecojn. 670   Kun egalgrandaj tri ŝipoj elvenis el Simo — Nereo, Li, de Aglao kaj reĝo Ĥaropa en mondon naskita; Tiu Nereo, kun viroj armitaj veninta al Trojo, Estis plej bela el ĉiuj aĥajoj krom Agamemnono. Sed dorlotita li estis kaj arojn malmultajn kondukis. 675   Virojn, loĝintajn Niziron, Karpaton, Kazoson kaj Koson, Urbon de Eŭripilo kaj la insulojn Kalidnajn, Tiujn ĉi virojn kondukis Fidipo kaj kun li — Antipo, Ambaŭ filoj de reĝo Tesalo l’ Herkulposteulo. Ili kondukis tri dekojn da ŝipoj nigretaj fleksitaj. 680   Nur ni kalkulos la virojn el la Argujo Pelazga. Virojn, loĝintajn Alopon, Aloson kaj Traĥinion, Ankaŭ Ftion kaj gloran per belaj virinoj Heladon (Tiuj ĉi nomis sin Mirmidonoj, Helenoj, Aĥajoj), Ilin kun kvindek ŝipoj kondukis la glora Aĥilo; 685 Sed ili nun eĉ ne pensis pri iaj bataloj teruraj, Ĉar estis for tiu viro, kiu ilin ordigus: Kuŝis trankvile en ŝipoj Aĥilo rapidopieda, Pro la knabino kolera, pro belabukla Brizido, Kiun post longa batalo li el Lirneso forprenis, 690 Detruinte Lirneson kaj ankaŭ la murojn de Tebo Kaj mortiginte Mineton kaj Apostrofon kuraĝajn, Filojn de reĝo Eveno, naskita de Selepiono. Li dolorante koleris, sed baldaŭ li ree leviĝos.   Virojn, loĝintajn Filakon kaj la florantan Pirason, 695 De Demetro amatan, Itonon la multebrutaran, Maran Antronon kaj ankaŭ la riĉepaŝtejan Pteleon, Tiujn ĉi Protezilao kuraĝa antaŭe kondukis, Kiam li estis vivanta, nun kaŝis lin tero la nigra. Hejme li lasis edzinon, vizaĝon al si disŝirantan, 700 Kun ŝi la domon dezertan, kaj falis de viro Dardana, Kiam, unua el ĉiuj, li saltis el ŝipo sur bordon. Lin liaj viroj sopiras, kvankam ĉefon havante. Ilin Podarko kondukis, ido de dio Areso, Filo de la Filakido Ifiklo brutaroriĉega, 705 Frato de la heroo kuraĝa Protezilao, Sed pli juna ol li; la pli aĝa kaj la pli forta Estis Protezilao. Perdinte lin, liaj popoloj Havis ĉefon, certege, sed pri l’ kuraĝulo sopiris. Tiuj ĉi viroj armigis kvar dekojn da ŝipoj nigretaj. 710   Virojn, loĝintajn Ferurbon apud la lago Bebeo, Virojn el Bebo, Glafiroj kaj urbo belega Jaolko, Tiujn kondukis Eŭmelo, amata de l’ patro Admeto, Kune kun dek unu ŝipoj. Lin naskis en mondon Alkesto, La plej bela virino el ĉiuj filinoj Peliaj. 715   Viroj, loĝintaj Metonon kaj kampojn de Taŭmakio, Viroj el Molibeo kaj el Olizono sovaĝa Estis de Filokteto 1’ artarkopafanta regitaj. Li kun sep ŝipoj alvenis, en ĉiu po kvindek remistoj, Kiuj artege pafadis per arkoj kaj estis kuraĝaj. 720 Sed Filokteto mem kuŝis sur sankta insulo Lemnoso, Suferanta fortege, lin tie l’ Aĥajoj forlasis, Turmentatan de vundo, al li de serpento farita. Tie dolore li kuŝis. Sed baldaŭ la viroj Aĥajoj Ĉe la ŝiparo memoros pri Filokteto la reĝo. 725 Ili sen ĉefo ne restis, sed multe sopiris l’ antaŭan. Ilin regis Medono, flankfilo de Oileo; Al Oileo, la urbdetruanta, lin Reno eknaskis.   Viroj, loĝantoj de Triko kaj de Itomeno montega, Viroj el Eĥalio, kie reĝadis Eŭrito, 730 Estis de Podaleiro kaj de Maĥoono regataj, Ambaŭ Eskulapidoj, sciantaj la arton kuracan. Tiuj ĉi viroj kondukis tri dekojn da ŝipoj fleksitaj.   Virojn el Ormeniono kaj fonto de Hipereo, Virojn el Asteriono kaj el la blankdoma Titano, 735 Tiujn ĉi la brileganta Eŭemonido kondukis, Kaj al li sekvis al Trojo kvar dekoj da ŝipoj nigretaj.   Virojn, loĝintajn Argison kaj ankaŭ la urbojn Girtonon, Orton, Elonon kaj Oloosonon, la urbon blankdoman, Tiujn ĉi la kuraĝulo Polipeto kondukis,