Выбрать главу
730 Ankaŭ el oro — traĵetis, kaj Hero submetis sub jugo Diajn ĉevalojn rapidajn, flamantajn batali kaj brui.   Dum la filino de Zeŭso la Ŝildoportanto, Ateno Lasis ruliĝi ĝis sojlo de l’ patra domego la veston Belan kaj multekoloran, de ŝi mem artege faritan; 735 Poste, vestinte kirason de l’ nubkolektulo Kronido, Prenis armilojn, la fonton de plorelvokanta milito Kaj sur la ŝultron surĵetis la ŝildon, de franĝ’ ornamitan Timoportantan kaj de teruraĵoj de ĉie sekvitan: De la Disigo kaj Forto, de la Persekuto terura, 740 Kaj de l’ Gorgona kapego, ĉi tiu monstrego terura, La mirindaĵo minaca de l’ ŝildoportanta Kronido. Poste ŝi sur sian kapon surmetis kvartufan kaskegon, Oran, povantan surkovri viraron el cento da urboj. Jen en la flaman kaleŝon ŝi iris kaj prenis ponardon 745 Grandan, multpezan, potencan, per kiu amason da viroj, Kolerigantaj ŝin, punas l’ idino de l’ Patro potenca. Hero, svinginte la vipon, kurigis la belajn ĉevalojn, Kaj malfermiĝis krakinte la pordo ĉiela, al Horoj Alkonfidita por gardi ĉielon kaj altan Olimpon, 750 Por ĝin malfermi kaj poste refermi per nubo densega, Tra tiu pord’ la diinoj pelis la belajn ĉevalojn.   Jen ili trovis Kronidon aparte de dioj aliaj Sur montosupro tre alta de la multekapa Olimpo. Tie ĉi Hero blankmana siajn ĉevalojn haltigis 755 Kaj la potencan Kronidon tiel demandis, dirinte:   «Ho, patro Zeŭso, ĉu vi ne koleras Areson kruelan? Kiom da viroj Aĥajaj kaj kiajn ĝis nun li ekstermis Arogantege, maljuste! Suferas mi, sed sen zorgeto Ĝojas Kiprido kaj Febo-Apolo l’ arĝentopafarka, 760 Kiuj ekscitas la malbonfarulon, kontraŭan al leĝoj. Ho patro Zeŭso, ĉu vi min kolerus, se mi nun Areson De la batalo forpelus per ekbatego kruela?»   Al ŝi eldiris responde Zeŭso la nubkolektulo: «Bone, vi iru eksciti Atenon l’ akirforportantan, 765 Kiu kutimis lin ĵeti en ĉiajn malbonajn dolorojn.»   Diris li; ne malobeis al li la blankmana diino, Svingis la vipon, kaj tuj la ĉevaloj volonte ekflugis Inter la tero kaj la ornamita de steloj ĉielo. Kiom da spaco aera travidas okuloj de homo, 770 Kiu, sur supro sidante, rigardas sur maron malluman, Tiom per unu eksalto trapaŝis la diaj ĉevaloj. Sed alveninte al Trojo, kie la ambaŭ riveroj Kunemetiĝas, Skamandro kun Simoiso rapida, Hero, diino blankmana, siajn ĉevalojn haltigis, 775 Ilin maljungis kaj per multedensa nubaĵo ĉirkaŭis, Kaj Simois’ ambrozion elmetis por ilin nutradi.   Ili nun iris, similaj per paŝoj al timaj kolomboj, Kaj flamdeziris tuj helpi al la herooj Arganoj. Sed alveninte al tie, kie plej multaj, plej gloraj 780 Viroj ĉirkaŭis Tididon, kuraĝan ĉevalobridulon, Amasiĝintaj, similaj al bestmanĝegantaj leonoj Aŭ al aproj kun forto, facile ne kontraŭbatebla, Hero blankmana haltinte ekkriis per voĉo laŭtega, Similiĝinte Stentoron potencan kun voĉo el kupro, 785 Kiu kriegis laŭtege kiel dekkvino da homoj:   «Honto al vi, malhonoraj Arganoj, nur ŝajne tre belaj! Kiam la dia Aĥilo partoprenadis batalon, La Trojoviroj ne havis kuraĝon le pordo Dardana Iri, ĉar ili timegis lian ponardon teruran. 790 Nun malproksime de l’ urbo, ĉe ŝipoj ili batalas.»   Tiel ŝi diris, ekscitis kuraĝon en koro de ĉiu. Sed al Tidido rapidis Ateno la bluaokula. Ŝi lin tuj trovis ĉe lia ĉevalojungita kaleŝo Dum li la vundon freŝigis, al li de Pandaro faritan, 795 Ĉar lin la ŝvito tre ŝarĝis kaj ankaŭ la larĝa rimeno De lia ŝildo, la mano kruel-rigidiĝis pro laco; Li la rimenon formetis, forviŝis la sangon malluman, Sed la diino tuŝetis la jugon ĉevalan kaj diris:   «Vi tre malmulte similas, Tidido, al via naskinto, 800 Kiu, malgranda je kresko, estis bravega heroo; Vane al li unufoje mi malpermesis batali, Kiam li tre malproksimen foriris de la Aĥajidoj Kiel sendito en Tebojn, al la Kadmeanoj multnombraj (Mi al li diris trankvile ĉe lia festeno domresti), 805 Li, enhavante senĉese kuraĝon en sia animo La Kadmeidojn elvokis batali kaj ĉiujn li venkis Sen ia peno, ĉar mi al li tre potencege favoris. Nun mi por vi tiel same faras favoron kaj gardon, Kontraŭ la Trojourbanoj al vi mi ordonas batali, 810 Sed aŭ la manoj laciĝis al vi pro penega laboro Aŭ vin la korpereiga teruro haltigas. Al fino Vi pli ne estas naskito de la Eneido Tideo.»   Al la diino respondis Tidido, l’ heroo kuraĝa: «Mi vin rekonas, filino de Zeŭso la ŝildotenanta, 815 Tial mi al vi sincere kaj rekte eldiras la veron: Min nek la korpereiga teruro, nek timo haltigas, Mi nur memoras la vortojn, kiujn vi mem al mi diris: Vi malpermesis al mi kontraŭagi la diojn feliĉajn Ĉiujn, sed se Afrodito la Zeŭsofilino alvenos 820 En la batalon, mi povas ŝin vundi per mia ponardo. Tial mi mem nun depaŝas kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj Viroj Arganoj konsilas al mi tie ĉi amasiĝi, Ĉar mi rekonas Areson, en la batalo regantan.»   Al li respondis la bluaokula diino Ateno: 825 «Ho Diomedo Tidido, vi, kara al mia animo, Vi nun ne timu Areson, ne timu vi ankaŭ aliajn Diojn senmortajn, ĉar mi al vi estas fidela helpanto, Kuru vi kontraŭ Areso kun viaj fortegaj ĉevaloj Kaj lin ekvundu, ne timu vi la frenezantan Areson, 830 Tiun ĉi vipon kaj multfuriozan malkonstantulon, Lin, kiu de nelongtempe al mi kaj al Hero promesis Kontraŭbatali Trojanojn, kaj Argoanojn kunhelpi. Nun li Trojanojn defendas kaj la aliajn forgesas.»   Tiel dirinte, ŝi puŝis Stenelon de lia kaleŝo, 835 Lin per la mano tirinte; li teren kun ĝojo subsaltis. Tiam Ateno suriris kaleŝon al la Tideido, Flame volante batali; ekkrakis la akso el fago Sub la diino terura kaj la kuraĝega heroo. Palas-Ateno ekprenis la vipon kaj la kondukilojn 840 Kaj al Areso direktis la bruegantajn ĉevalojn. Tiu ĉi ĵus ekmortigis Perifon, heroon plej bravan El Etolanaj, la filon de Oĥesio multglora, La sangavida Areso mortigis lin. Palas-Ateno Kovris sin de l’ Tumultulo per kasko de dio Aido. 845   Kiam la virmortigulo Areso ekvidis Tididon, Tuj li forlasis Perifon, la viron grandkreskan en polvo Kuŝi sur loko, sur kiu li lian vivon forrabis, Kaj al heroo Tidido ĉevalobridulo alkuris. Jen kiam la alkurintoj alvenis la unu alian, 850 Super la jugon kaj la kondukilojn ekĵetis Areso La ponardegon por el Diomedo la vivon eltiri, Sed ĝin per mano ekkaptis la bluaokula diino Kaj de l’ kaleŝo ĝin metis: sentrafe kaj preter ĝi flugis. Nun siavice ĵetiĝis heroo kuraĝa Tidido 855 Kun ponardego, kaj Palas-Ateno ĝin forte direktis Rekte Areson en ventron, zonitan de kupra bandaĝo; Tien entrafis heroo, kaj jen, traŝirinte la haŭton, La ponardegon eltiris. Laŭtege ekkriis Areso Tute simile al laŭta kriego de naŭmil aŭ dekmil 860 Viroj kuraĝaj, farantaj grandegan teruran batalon. Tremo ekprenis l’ Aĥajojn kune kun la Trojanoj Pro terurego: tiele kriegis Ares’ sangavida.   Kiel nigraĝas vaporo, iranta de nuboj malhelaj, Se post premanta sufoko leviĝas ventego malluma, 865 Tiel ekŝajnis Areso al la kuraĝulo Tidido, Kiam la dio en nuboj leviĝis al vasta ĉielo. Li rapidege forflugis al suproj de dia Olimpo Kaj alsidiĝis malĝoje, mallume al Zeŭso Kronido, Al li montrante la sangon diecan, de l’ vundo fluantan 870 Kaj eldirante kun plendo kaj ĝemo la vortojn flugilajn:   «Patro Kronido, ĉu vi ne koleras je tiaj perfortoj? Ĉiam ni dioj senmortaj devas terure suferi Unu pro alia, al homoj volante favori. Vi indignigas nin ĉiujn, naskinte frenezan filinon, 875 Kiu en koro malica havas nur nigrajn intencojn. Ĉiu alia diaĵo, ĉiuj Olimpaj loĝantoj Al vi obeas kaj ĉiu estas je vi submetita, Nur unu ŝin vi ne bridas per ago aŭ sole per vorto, Ŝin dorlotante, ĉar vi la pereigulinon embriis. 880 Ŝi Diomedon kuraĝan, la filon de l’ glora Tideo, Igas sovaĝe batali kontraŭ la dioj senmortaj. En la komenco li trafis Kipridon, la manon vundinte, Nun li, simila al dio potenca, min ankaŭ atakis, Nur la rapidaj piedoj min baldaŭ forigis, alie 885 Longe mi kuŝus sufere en mezo de korpoj teruraj Aŭ mi kripliĝus je ĉiam pro liaj bategoj per kupro.»   Lin ekrigardis minace la nubkolektulo Kronido: «Gardu vin, malkonstantulo, apud mi tiel krieti! Mi malestimas vin multpli ol ĉiujn Olimpajn senmortajn! 890 Ĉiam vi amas malpacon, batalon kaj sangan militon: Per la senbrida spirito similas vi vian patrinon Heron; mi mem ŝin apenaŭ prosperas per vortoj pacigi. Ŝi ankaŭ nun eble estas la kulpo de viaj suferoj! Sed mi ne povas pli vidi kiel vin pikas doloro. 895 Naskis vinvia patrino al mi, kaj mi estas la patro. Se vin, terurmortigulo, embrius alia senmorta, Ho, vi de longe jam kuŝus pli sube ol la Uranidoj!»   Diris li kaj al Peono ordonis kuraci la vundon; Kaj, surmetinte rimedon dolorforigantan, Peono 900 Lin elkuracis, ĉar li ja ne estis naskita por morti. Kiel la suko de fig’ koagulas la lakton blankegan Tute fluidan, se ĝin la miksanto rapide ekskuas: Tiel rapide Peono sanigis la vundon de l’ dio; Poste lin lavis Hebo kaj donis tre belajn vestaĵojn, 905 Kaj li sidiĝis al Zeŭso, fiera de gloro multgranda.   Nun ankaŭ venis en belan palacon de Zeŭso potenca Hero, diino de Argo, kaj l’ Alalkomena Ateno, La homovipon bridinte, Areson la virmortigulon.