Выбрать главу

Kanto sesa

Kunvido inter Hektoro kaj Andromaĥo.
La batalkampon teruran forlasis la dioj senmortaj, Sed la viraroj ĉi tie kaj tie ankoraŭ batalis Kaj sovaĝege direktis la kupre-brilantajn ponardojn Inter la bordo de Ksanto kaj Simoiso bruema.   Telemonido Ajakso, l’ Aĥaja apogo, l’ unua 5 Siajn amikojn ĝojigis, la Trojan falangon rompinte, Viron trafinte, plej bravan el ĉiuj Trakiaj herooj, Lin, Eŭsoridon Akamon, teruran per kresko kaj forto; Li en komenco lin trafis en supron multharan de l’ kasko Kaj lian frunton trapikis; en lian kranion profunde 10 Iĝis la kupro, kaj liajn okulojn mallumo vualis.   Post ĉi tio mortigis heroo Tidido Aksilon La Teŭtrasidon, loĝinton de l’ belkonstruita Arisbo, Riĉan je multaj trezoroj kaj ankaŭ amatan de homoj, Viron gastaman, loĝintan sur vojo tre oft-vizitata; 15 Sed el la gastoj neniu de li la pereon forigis, Al li veninte kun helpo. Kaj lin Diomedo mortigis Kun la servant’ Kalezio, lia ĉevalkondukisto, Kaj ili ambaŭ sendise eniris en teron malluman.   Sed Eŭrialo mortigis Ofeltion kaj Dreson 20 Kaj al Petas’ kaj Esepo sin ĵetis, kiujn la nimfo Abarbareo al Bukoliono multglora naskis; Bukoliono, la ido de Laomedono noblega, Filo unua, naskita sekrete de sia patrino, Estis paŝtisto kaj ame kuniĝis kun tiu ĉi nimfo. 25 Ŝi gravediĝis kaj metis en mondon al li dunaskitojn; Nun ili estas rabitaj je l’ forto kaj membroj de korpo Per Mekistido, preninta l’ armilojn de ŝultroj iliaj.   Post tio ĉi Astilaon mortigis la vir’ Polipeto, Kaj la Perkosan Pediton renversis la reĝ’ Odiseo 30 Per ponardego, kaj Teŭkro mortigis Aretaonon. La Nestorid’ Antiloĥo trapikis Ableron kuraĝan, Kaj Atreido, la reĝo de viroj, l’ heroon Elaton; Tiu ĉi loĝis sur bordoj de l’ belekuranta Satnio En la altega Pedaso. Leito mortigis Filakon. 35 Post tio ĉi Melantion mortigis l’ hero’ Eŭripilo.   Sed la hero’ Menelao ekkaptis la viron Adraston Tute vivantan, ĉar liaj ĉevaloj forkuris pro timo: Ili subite metiĝis en branĉojn de tamariso Kaj, la timonon de lia kaleŝo rompinte, foriĝis 40 Rekte al Trojo, sekvante aliajn timintajn ĉevalojn; Li mem ruliĝis rapide al rado de sia kaleŝo Per la vizaĝo en polvon, kaj apud li baldaŭ stariĝis La Atreid’ Menelao kun la ponardego longombra. Liajn genuojn Adrasto ĉirkaŭe ekprenis petante: 45   «Ŝparu, Atrid’, mian vivon kaj prenu por ŝanĝo depagon. Mia patro posedas en hejmo multegajn trezorojn, Multe da kupro kaj oro kaj fero, tre arte forĝita, Kaj mia patro el tio ĉi donos grandegan depagon, Se li sciiĝos ke mi sur la ŝipoj Aĥajaj troviĝas.» 50   Tiel li diris kaj tuŝis la koron de la Atreido; Li jam intencis lin doni al unu el siaj servantoj Por lin konduki al ŝipoj Aĥajaj. Sed Agamemnono Venis kurante kaj al Menelao minace ekkriis:   «Ho Menelao! malforta! Pro kio kompatas vi tiel 55 Tiujn ĉi homojn? Ĉu tial, ke hejme vin multe honoris L’ homoj de Trojo? Neniu saviĝu de l’ sorto terura, De niaj manoj eĉ idoj, trovantaj sin en la internoj De Trojaninoj gravedaj, eĉ tiuj ĉi mortu! Pereu Ĉio de Trojo en kuno, sen tombo, sen resto de signo!» 60   Tiel li diris kaj ŝanĝis l’ intencojn en koro de l’ frato Ĉar li parolis tre juste. Kaj jen Menelao ekpuŝis Foren Adraston, kaj Agamemnono la reĝo lin pikis Per ponardego en ventron; li falis, kaj la Atreido Sur lian bruston stariĝis kaj la ponardegon eltiris. 65   En tiu tempo Nestoro laŭtvoĉe ekscitis l’ Arganojn: «Ho Danaidoj kuraĝaj, anaro de l’ dio Areso! Pro akiramo neniu haltiĝu kaj tie en posto Restu por pli da kaptaĵoj al ŝipoj fleksitaj forporti! Ni militistojn mortigu kaj poste vi povas trankvile 70 Preni l’ armaĵojn de la mortigintaj, kuŝantaj sur kampo.»   Tiel li diris kaj vekis kuraĝon en koroj de viroj. Baldaŭ la viroj Trojanoj de la Argoanoj kuraĝaj Estus pelitaj en Trojon, venkitaj de propra malforto, Sed al Ene’ kaj Hektoro alkuris kun vorto konsila 75 La Priamido Heleno, la birddivenisto tre arta.   «Aŭdu, Ene’ kaj Hektoro (pli ŝarĝas ja vin la laboroj De Trojaviroj kaj de Likianoj, ĉar vi pli prosperas En ĉiaspeca afer’, en batalo kaj en konsilado), Vi nun ĉi tie stariĝu, detenu ĉe l’ urbo la virojn, 80 Urben kurantajn, ke ili en brakojn de l’ Trojaj virinoj Time ne kuru sub ĝoja mokado de la malamikoj! Sed post konvena ordigo de la disiĝintaj falangoj Ni nin pretigu batali kontraŭ la viroj Danaoj, Kvankam nin premas mizero: ĉar tio ĉi estas necesa. 85 Sed dum ĉi tio, Hektoro, vi iru en Trojon kaj diru