Выбрать главу
Tamen la dekan deĵetos ni larĝastratan Trojurbon.» Tiel Kalĥaso parolis, kaj ĉio fariĝas hodiaŭ. 330 Tial atendu kaj restu, ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj, Tie ĉi ĝis almilito de granda urbo Priama.»   Tiel li diris. L’ Arganoj laŭte ĝojegis; ĉirkaŭe Krioj iliaj de ĝojo terure resonis de ŝipoj, Kaj Odiseon la dian ĉiuj Aĥajoj laŭdadis. 335   Poste al ili eldiris la estiminda Nestoro: «Dioj! Vi en la konsilo kiel infanoj parolis, Kiuj, malartaj, tute ne zorgas aferojn militajn. Kio fariĝos el niaj kontraktoj, elniaj ĵuradoj? Ĉu kiel fumo foriĝos konsiloj kaj zorgoj de viroj, 340 Kaj vinoferoj kaj manopremadoj neekrompeblaj? Ĉar nur vanvorte disputas ni tie ĉi kaj ni ne povas Peron eltrovi, kvankam de longe ni tie ĉi estas. Estu malmola, decida, Atrido, kaj tiel antaŭe Vi nin, Arganojn, denove konduku en sangan batalon, 345 Tiujn do (du — eble tri) lasu iri for, kiuj aparte Volas (ne efektiviĝos tamen espero ilia) Hejmen, en Argon, reveni antaŭe ol ili sciiĝos, Ĉu estas vera aŭ ne la promeso de Zeŭso potenca; Ĉar ni konfirmas, ke al ni Zeŭso balancis la kapon 350 Tiun ĉi tagon ĵus, kiam eniris ni ŝipojn rapidajn, Argopopoloj, por porti al Trojo pereon kaj morton; Ĉar dekstraflanken surĵetis li fulmon, la signon feliĉan. Tial neniu el ni forrapidu hodiaŭ al hejmo, Antaŭ ol tie ĉi kun ia Troja virino kunkuŝi, 355 Ke ni ekvenĝu malĝojon kaj larmojn de bela Heleno. Se iu tamen fortege deziras en hejmon reveni, Li kuraĝiĝu tuŝeti sian ŝipon nigretan, Ke li antaŭ ol ĉiuj trovu pereon kaj morton. Reĝo, proponu konsilon vi mem, sed nin ankaŭ aŭskultu. 360 Certe ne malestimeblan vorton mi volas eldiri: Vi militistojn dividu laŭ popoloj kaj gentoj, Ke al popolo — popolo helpu kaj gento al gento. Se tion faros vi kaj l’ Aĥajidoj obeos, vi scios, Kiu el ĉefoj kaj kiu el popolaroj timemas 365 Kaj kiu estas kuraĝa, ĉar ĉiu batalos pro si mem. Ankaŭ vi scios, ĉu laŭ dia volo ne prenas vi l’ urbon Aŭ pro timeco de viroj kaj manko de arto milita.»   Al li respondis la ĉefo de viroj, Agamemnono: «Ree, grizulo, vi venkas per via konsilo l’ Aĥajojn. 370 Ho, Kronido potenca, Apolo kaj Palas-Ateno! Se dekon da konsilistoj similaj mi nur posedus, Tuj inkliniĝus la urbo fortmura de reĝo Priamo, Per niaj manoj premita kaj disrabita ĝis fino. Sed nur mizerojn alsendis al mi la Ŝildotenanto, 375 Kiu en vanan disputon kaj malpacigon min ĵetas. Tiel ni, mi kaj Aĥilo, pro la knabino disiris, Unu alian insultis, mi faris ofendon l’ unua. Se iafoje kun li ni denove konsente konsilos, Tiam ne unu minuton prokrastos pereo de Trojo. 380 Nun do vi tuj matenmanĝu, ke povu vi fari atakon; Vi ponardegojn akrigu ĉiu kaj ŝildojn pretigu, Donu al viaj ĉevaloj rapidaj bonegan nutraĵon, Ĉirkaŭrigardu kaleŝojn bone, prizorgu batalon, Ke tutan tagon ni povu dediĉi al sanga batalo, 385 Ĉar jam ne estos ripozo tiam eĉ unu minuton, Antaŭ ol nokto venonta disigos malicon de viroj; Ŝvito de viroj riĉege tiam surkovros rimenon, Ŝildon tenantan, kaj mano laciĝos ĉe ponardego, Ŝvito surkovros ĉevalon, jungitan en bela kaleŝo. 390 Sed se ekvidos mi iun, for de la batalo starontan Ĉe krutanazaj ŝipoj, estos al li jam ne eble Sin forekkaŝi de hundoj kaj de birdaro rabema.»   Diris li. Laŭte ekkriis l’ Aĥajoj; tiel ondegoj Bruas ĉe bordo altega, ĵetitaj per Noto kolera 395 Kontraŭstarantan ŝtonegon, senĉese de ondoj batatan, De kie ajn blovas ventoj, de ĉi tiu flanko aŭ tiu. Ili leviĝis, disiris, rapide alvenis al ŝipoj. Fumo leviĝis el tendoj: ili tuj prenis la manĝon. Ĉiu el ili oferis al sia dio senmorta, 400 Ĉiu petegis linsavi de morto kaj batoj Aresaj. Ankaŭ oferis Agamemnon, la ĉefo de viroj, Bovon kvinjaran kaj grasan al Kronido potenca; Li plej maljunajn kaj plej eminentajn Aĥajojn invitis, Antaŭ ol ĉiujn Nestoron kaj Idomeneon, la reĝon, 405 Poste ambaŭ Ajaksojn kaj Diomedon Tididon, Sesan do — Odiseon, egalan al Zeŭso per saĝo. Sed Menelao al li seninvite volonte alvenis: Sciis en koro li, kiel la frato pri li zorgadis. Ili ĉirkaŭis la bovon, prenis la sanktan hordeon, 410 Kaj Atrido potenca laŭte preĝante eldiris:   «Zeŭso, plej glora, plej granda, eteroloĝant’ nigranuba! Ke ne kaŝiĝu la suno kaj ne subenvenu mallumo Antaŭ ol tute deĵetos ni la domegon Priamon, Eknigrigitan de fumo, kaj forbruligos pordegojn; 415 Antaŭ ol mi ekdeŝiros kirason de brust’ de Hektoro, Trabatita per kupro, kaj ĉirkaŭ li liaj amikoj Tere, en polvo kuŝante, mordos per dentoj la koton.»   Tiel li preĝis, sed lin Kronido ne volis atenti, Sed, la oferon preninte, al li multajn zorgojn difinis. 420 Post la petego surŝutis ili la sanktan hordeon, Kolon defleksis al bovo, ekbuĉis kaj felon deprenis Kaj, eltranĉinte femurojn, ilin envolvis per graso Duobligite, de pecoj da kruda viando kovrinte, Tion ĉi ili sur ŝtipoj senfolietaj bruligis 425 Kaj, trapikinte internon, turnadis la korpon sur flamo. Forbruliginte femurojn kaj internaĵon provinte, Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn, Rostis penade kaj fine ili ĉion demetis. Post la laboro ili aranĝis festenon, kaj tiam 430 Ili festenis, al koroj iliaj mankis nenio. Post kvietigo de la malsato kaj de la soifo, Tiel al ili aldiris la maljunulo Nestoro: «Ho vi, Atrido plej glora, ĉefo Agamemnono, Ke tie ĉi ni ne perdu pro vortoj la tempon, kaj pli ne 435 Malrapidigu l’ aferon, de dio al ni konfiditan! Ke la heroldoj la kuproarmitajn Aĥajojn per krio Tuj rapidege kunvoku ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj. Ni do, kolektiĝinte, en vasta tendaro Aĥaja Tiam irados kaj tuj rapidigos batalon kruelan.» 440   Tiel li diris; atentis lin Agamemnono la ĉefo Kaj ordonis rapide l’ heroldojn sonorekkriantajn Voki por tuja batalo Aĥajojn la buklokapajn. Laŭte l’ heroldoj vokadis, l’ Aĥajoj kuniris rapide. La diaj reĝoj, starintaj ĉirkaŭe Agamemnon, 445 Ĵetis sin l’ arojn ordigi, al ili aliĝis Ateno Kun karega senmorta ŝildo nepereebla, Sur kiu pendis cent franĝoj, el pura oro plektitaj Bele, kaj ĉiu el ili kostis po hekatombo; Kun ĝi Ateno bruege traflugis la militistaron 450 Kaj ilin igis batali, en bruston de ĉiu enspiris Fortan kaj ne laciĝantan deziron iri batali, Kaj la milito al ĉiu en koro fariĝis pli dolĉa Ol la reveno en ŝipoj rapidaj en landon de patroj.   Kiel fajrego eksterma senliman arbaron bruligas, 455 Sur supraĵojn de montoj sendante flamegon ĉirkaŭen, Tiel same de l’ aroj irintaj, el kupro brilanta Lumo radia leviĝis ĉielon tra la aero.   Kiel sennombraj amasoj da birdaroj flugilaj Da anseraroj sovaĝaj aŭ gruoj aŭ cignoj longkolaj 460 Super herbejo Azia ĉe larĝefluanta Kaistro Svingas fiere flugilojn, ĉi tien kaj tien flugante, Kaj malleviĝas, l’ herbejon plenigante per krioj: Tiel same rapidis aregoj el ŝipoj kaj tendoj