Выбрать главу

K. Kalocsay

Kalendaro

Dediĉo

De kor' akceptu kore ĉi robajan Kolekton, iom galan, iom gajan, Amik', en «intelekta simbiozo», Waringhien, drogman' de Omar Kajjam!
──────
La kalendar’ surtabla al mi diras: «La tagoj unu post alia iras, Kaj ĉiutage vi deŝiras tagon, Ĝis fine unu tago vin deŝiras.»

1. — Januaro

Per frostpikil’ nin pelas Januaro Rapidi sur la glita trotuaro Al hejmo, kie sonĝas la fenestroj Floretojn blankajn, brilajn de muaro.

2. — Epifanio

Kasparo, Baltazaro, Melĥioro Pilgrimis puranime por adoro, Sed ve! la Stelon kaj la Vojon perdis, Nun staras kun la mirho, nard’ kaj oro.

3. — Voko

Ho Sun’, returne de la Kaprikorno, Rapidu, premas min la frosta morno, Rapidu, rekonvertu la adeptojn El la hereza kulto de la forno!

4. — Oranĝo

Dum Vintro sur la branĉoj de l’ aleo Prujnreton teksas, morna araneo, Oranĝo, vi elsorĉas la aroman Lazuron de la Mediteraneo!

5. — Tento

Frostintaj longaj flakoj min inviti Ne ĉesas sur glacio glata gliti: «Nu, startu brave! Tiel bele estas La aĝon spiti, kaj la ostojn spliti!»

6. — Februaro

Tiran’ reganta per nebul’ kaj gelo, Nur furiozu! Vana la kruelo. Degelos gard’ poltrona: la neĝhomoj, Kaj vin ne savos de l’ printemp-ribelo.

7. — Nebulo

Mi vade vagas tra nebula denso. Ĉu estas vero aŭ nur tromp’ de senso, Ke min en juna pompo preterŝvebis Anĝelo inter nuboj el incenso?

8. — Karnavalo

Danc’, kanto, ŝercoj sparkaj kiel tindro. Princ’ Karnavalo ĵetas el cilindro Konfetojn al la homamas’ jubila. Kaj morgaŭ — nur ĉifonoj, ruboj, cindro.

9. — La Aŭdaca

Ankoraŭ froston blovas la trumpeto De l’ vento, sed la Vintron malkvieto De tim’ ekregas: jen, impertinente Tra l’ neĝo boris sin la galanteto.

10. — Degelo

Ĉip, ĉir, ĉip, ĉir, ĉip, ĉir — senĉese laŭtas. De l’ tegmentar’ falante plaĉe plaŭdas La gajaj gutoj… El degelmuziko Jam la hirundan ĉirpon mi elaŭdas.

11. — Marto

Fendiĝis la enua nubkovrilo Kaj sub la varma varto de l’ sunbrilo En la animo vintrolaca ŝvelas La saŭmo de la Marta maltrankvilo.

12. — Printempa Rivero

El la rivero por moment’ emerĝas Arĝenta perĉo, kiu certe serĉas La dolĉon de l’ printempo: sur la ondojn La ora sun’ mielon puran verŝas.

13. — La Ŝtelisto

Stratbubo Vent’ kun fajfa kapriolo Galopas, haltas nur ĉe kariolo, Kaj huŝ! plu kuras kun odoro dolĉa, Ŝtelita de vendisto en violo.

14. — Ekscito

Ho Marto, kiel vi tra l’ vejnoj pulsas! Pro vi eĉ la maljuna kor’ ekskursas Al vojoj de la vivplezur’. La mondon Por amo kaj ribelo vi impulsas.

15. — La Rivereto

Senbride kuras freŝa rivereto. «Ho restu!» flustras floroj kun koketo, Sed tiu bubo saltas plu senbride, Neretenebla per amloga reto.

16. — La Kverko

Engravurita koro, ama kverko De juna paro, flavas sur la kverko. La arb’ ilian amon ombris foje, Por la pranepo estos eble ĉerko.

17. — Aprilo

En blu’ alaŭdo kantas kun delico. Nubet’ subita ĝin kun ŝercmalico Alŝprucas, oj! Sed baldaŭ la kantiston Karesas ree bril’. April-kaprico.

18. — Hirundoj

Hirundo! Eĉ hirundoj! Ho, salutojn! Plezure vidi viajn fulmajn flugojn. Kun ĉarma ĉirp’ alportas vi someron Kaj kun ĝi por knabinoj la lentugojn.

19. — Arĝento Aprila

El krispa greg’ de nuboj el arĝento Ekduŝas dense pluvoj el arĝento. La sun’ ridetas dume al la flakoj, Kaj ili brilas — ruboj el arĝento.

20. — Palmarum

Li venas, venas! Homamasoj svarmaj Palmbranĉojn sternas kun glorigoj psalmaj. Kvin tagoj pasas, kaj azen’ senmastra Paŝtiĝas sur sternitaj frondoj palmaj.

21. — Pasko

Jubilas ĥor’: la Morton venkis Pasko! Inundas la animojn la lumfasko De l’ Revigiĝo. El la lumo ridas La Morto, kiel el sub ora masko.

22. — Georgo

Georga tago, brilu per sunrido! Georga tago, venku super frido! Ni vee vokas vin, ho venu varme! Jen kiel frostotremas la kaprido.

23. — Akacioj

La akacioj blankas en florado. Se vi enspiros, olda kamarado, Ĉi florparfumon per maljunaj pulmoj, Vi sentos ja la sencon de saŭdado.

24. — Majo

Ho Majo, sorĉa Maj’, sub via ĉarmo La larmo iĝas dolĉa ĝojolarmo. Memoroj svarme en la koro hantas, Fantomoj, jes, sed kia brila svarmo!

25. — La Unua de Majo

Flagranta ruĝ’ de vivo kaj de vero, Lazur’ de revoj, verdo de espero — Kolorebrie la homaro sonĝas La sonĝon de eterna primavero.

26. — Konvaloj

Aŭskultu bone: la konvaloj per la Sonoriletoj de l’ floraro perla Kun fee fajna tinto akompanas La trilfontanon de l’ orkestro merla.

27. — Siringoj

El lila floropompo de siringoj Ondas parfum’ en ventlulataj ringoj. Ĝin enspirante oni ebriiĝas Kaj ekdeziras ajfi kiel fringoj.

28. — Pentekosto

Okazis foje — Kunfandiĝis ĝoje Per fajrolangoj ĉies kor’ aloje. Okazis foje — kunfandiĝis ĝoje Kaj flustras homa rev’: okazos foje…

29. — La Najtingalo

En nokta bosko sonas kantsignalo: Pri l’ amo trubaduras najtingalo. Ho ve, ne eble trovi jam komparon Ne eluzitan pri ĉi madrigalo!

30. — Malkuraĝo

La ruĝa roz’ en plena peza pompo Koketas kaj min tentas por derompo. Ne, kara! ĉar mi sangos, kaj vi velkos. Ni gardu nin de reciproka trompo.