Выбрать главу

63. — Novembro

La laman lumon trenas tra la valo La kripla suno de fantoma palo. Arb’ nuda tremas en la tranĉa vento, Sopiras je la ŝirm’ de blanka ŝalo.

64. — La 2ª de Novembro

Ho trista tag’ de kolektitaj ĝemoj! La homoj, por sin savi de korpremoj, Hororon hidan de la tomboj kovras Per la acerba pomp’ de krizantemoj.

65. — La 7ª de Novembro

Amas’ ribela sturmas por la gloro Triumfa de Libero kaj Laboro. Fendante la obskuron de jarmiloj Per ruĝaj salvoj fajras la Aŭroro.

66. — Novembra Humoro

Adventaj ventoj frido-spire siblas, La ploraj nuboj plumban pluvon kribras, La mondo mornas en melankolio, La meĉo de l’ esper’ apenaŭ vibras.

67. — Pasero

Hirundoj nin forlasis sen skrupulo. Vi, pasereto, restis fidelulo. En frosto vi malsate ĉirkaŭsaltas Ĉevalon, ĝin petante pri manĝbulo.

68. — Kornikoj

Super la kampoj de dezerta vak’ Kornikoj flugas en funebra jak’. «Oj! kio finas ĉion belan, bonan!» Suspiras mi. Respondas ili: «Krak’!»

69. — Novembra Suspiro

Nenio estas, vere, pli dolora, Ol rememori pri feliĉo fora En la mizer’: pri Majo en Novembro Senflora, senbirdkanta, senkolora.

70. — Decembro

Maljuna av’, li portas, neĝo-ŝuta, Kovrilon blankan al la branĉo nuda, Al la infanoj sledon, glitumilojn Kaj neĝopilkojn por batalo luda.

71. — Vintraj Floroj

Hej, blankbarbul’, vi iĝis jam moroza! Vi vipas nin per vento furioza. Jen, tamen — floroj, sur knabinvizaĝo, Kiun la freŝa frosto pinĉis roza.

72. — La 6ª de Decembro

Nik-Nikolao, kun la barbo avo, Vi donas el tronistro riĉenhava El vergoj vipon al la knab’ malica, Abundan bonon al la bubo brava.

73. — La 15ª de Decembro

Naskiĝis en ĉi tiu tag’ la koro Sopira venki en decida horo: La kuracisto de l’ homaro muta, Kaj en la blinda mond’ okuldoktoro.

74. — La Gnomoj

Neĝas, neĝegas, preskaŭ dronas domoj. La frostajn flokojn kirlas vento-gnomoj Kaj krias moke: «Hejho! Ne kuradu Zigzage tiom, sidu hejme, homoj!»

75. — La Spitantoj

Kiel de spir’ de morto, tremas membro. Sternita la tombtolo de Decembro. «Eĉ sub la neĝo oni povas verdi» — Admonas la abio, pino, cembro.

76. — Kristnasko

Nun ĉiun domon faras fe-palaco Plezur’ de dono-preno de donaco. De du jarmiloj unu nokto jare Estas la via, Paco, Paco, Paco!

77. — Silvestro

La jar’ maljuna, morna muzikestro, Neĝŝtormojn blekis per la blovorkestro, Sed gaje, kun tintila ĉap’ surkape, Li mortas nun, en nokto de Silvestro.

Feliĉan Novan Jaron!

Feliĉan Novan Jaron! Jar’ feliĉa, Demandas mi kun timo superstiĉa, Ĝis kiam, diru do, simile al vi, Mi povos morti, ĉiam reviviĝa?