Выбрать главу

— Ha-lo?

(Ĉu lia patrino? Amikino, edzino?... Aj, aj, rapide, ŝi faru ion, iomete da memrego. Si tremis komplete.)

Ha, hm, bon... bonan tagon. Hm, ĉu vi parolas esperanton? (Si balbutis, sed klopodis nete silabi la vorton "esperanton". Si sentis duon-embarason ĉe la alia.) Gasparo, Kasper, ĉu? Paroli al Kasper, jes? (Lian familinomon ŝi ne riskis eldiri, ŝi fatale ĝin misprononcus. Ĉi-foje mallonga frazo kun plej afabla tono montris komprenon kaj konsenton. Hooo ve! Se ŝi postvivos al tio ŝi neniam plu malsaĝe agos en sia vivo... Baldaŭ nova bruo, kvazaŭ oni prenus la parolilon post ioma miskaptado, eble multaj objektoj kuŝis sur la tablo aŭ la planko, kie troviĝis la aparato... Lia hejmo plej verŝajne estis vera pelmelo, tipe artista. Ĉi tiu penso ege amuzis ŝin — eĉ tro, histeriece.)

Ha-lo!

(Forta voĉo. Nekredeble, ŝi aŭdis lin!! Silenta rideto kun tiko je la maldekstra komisuro igis ŝin senti sin des pli stultega.)

...Gasparo?...

Jes. Kiu parolas? Ĉu vi, Olga? Kie vi estas?

(Je la nomo de eterna damno! Kion ŝi havis komune kun li? Kial, ho, kial ŝi estis faranta tion?!)

— Ne, ne. Gasparo, ĉi-tie parolas Silvana. El Brazilio. (Kaj nun, kaj nun? Li mutis du-tri sekundojn. Ĉieloj! Ili estis fremdaj unu al la alia. Kial ŝi ne cerbumis malvarmkape antaŭ ol preni sian decidon...?)

Anjo! Ĉu eblas?! Hej! Tio feliĉigas min pli ol io ajn en la mondo. Mia Anjo, kiel ci fartas? Ĉu io malbona okazis? Parolu, mi volas aŭskulti cian voĉon!

Uf! Gasparo, jen granda pezo demetita de miaj ŝultroj. Mi verdire nenion specialan havas por sciigi al ci. Tute simple mi lasis min konduki de subita emo voki cin.

Karulino, al frenezaĵoj tiaj ni jam estas alkutimiĝintaj, ĉu ne? Ilin ni ĉiam bonvenigos!

(Grandega rido ligis ilin trans la distancoj. Nur ili ekzistis en la universo. Silvana vidis plu nenion ĉirkaŭ si ; la kato iam estis saltinta al la tapiŝo, ŝi duon-konsciis pri tio, kaj eĉ provis iel teni sin al ĉi tiu percepto, kiel pruvo, ke ŝi estis fakte travivanta la momenton. Si tamen trovis neniajn vortojn pliajn. Gasparo rekomencis, ŝajne kun ioma peno:)

Do, bone!... Ci de longe ne skribas plu, Anjo.

Saman riproĉon mi rajtas fari al ci. Ĉiel, ŝajnas malfacile skribi sporade. Oni emas taksi ĉion malgrava... Eĉ nun, en ĉi tiu nia persona kontakto, se tiel diri, la unua afero, kiu venas al mi sur la langon, estas priskribi la veteron: hieraŭ pluvegis, hodiaŭ ni ĝuas belan sunon... (Huŝ! Ŝi abomenis ŝin. Ĉu nenion pli brilan ŝi havis por diri? Kion eksterordinaran ŝi atendis do de ĉi tiu proksimiĝo inter ili?!)

Ja, ja. Tamen tarifoj trokostigas tiajn bagatelaĵojn. Mi eĉ kompatas cian monujon!

Ne zorgu, oni laboras ĝuste por elspezi sian salajron, ĉu ne? Ĉiamaniere, ni certe ne interparolos denove dum longa tempo... (Tristo, granda tristo. La konversacio jam ekĉesis. Silvana klopodis, kiel ekdronanta homo, kia ŝi fakte sentis sin, trovi savtabulon.) Gasparo, ĉu... bone, ĉu ĉio iras glate por ci? La pentrado, esperanto... Hm, jes kaj ne, jes kaj ne, Anjo. Mi diru, ke la arta merkato estas eterne sendanka, dum esperantistaj medioj ĝenerale estas sangosuĉantoj — aŭ inverse, laŭ cia plaĉo. Aŭ oni elturniĝas por elteni, aŭ oni pafas al si kuglon en la kapon. Ne ekzistas tria elekto. Kvankam mi ne povas sincere aserti, ke mi travivas speciale malfacilan periodon. Kelkaj homoj multe kuraĝigas min, tiel ke mi kontentige elmerdiĝas.

Jes, mi vidas. Kiom feliĉige estas havi eblecon kalkuli je personoj pretaj etendi la manon, ĉu ne? (Denove banalaĵoj! Ŝin premis inklino rapide meti finan punkton al la turmento. Tiam, preskaŭ aŭtomate, ŝi ekmenciis la filmon.) lo tre komfortiga okazis al mi. Mi laboras ĉe sendependa kinematografia kaj televizia entrepreno, ci scias pri tio, ĉu?

Eble jes, jes, ŝajnas ke ci foje diris al mi ion tiurilate. Bone, ni nun faris longdaŭran filmon en esperanto, ne entute pri, nek por, sed en... Ĉu vere? Sed tio estas escepte eksterordinara! Fakte, fakte. Espereble ci havos eblecon vidi ĝin, ni intencas venontjare cirkuligi kopiojn en eŭropaj esperanto-medioj. Ĝi titoliĝas "Karuselo". (Fek! Ŝi

instigis lin atenti pri la film-ekzisto, ŝi jetis sin en sian propran embuskon!)

Jen simpatia nomo. Mi nepre spektos ĝin kaj mi garantias al ci, ke ci ricevos miajn impresojn pri ĝi, ĉu bone, Anjo?

(Malbonege, terure! Ŝi ne volis, ke li spektu la filmon, ŝi ne volis scii, kion li pensos pri ĝi!)

Mi sincere dankas cin, Gasparo. Kvankam ne eblas fidi al ciaj promesoj...

Ho, ho! Plej bone ridas, kiu laste ridas. Ne dubu pri mi!

Do, ni vidos. Intertempe, ĉion bonan al ci, Gasparo. Mi plej elkore deziras tion. Kiom mi saŭdadas pri ci fojfoje...! (Ĉiam, ĉiam! Se li povus kompreni, se li...)

Anjo, ne malesperu... Tio estas... eble ci venos al Germanio iam, ĉu ne? Do, estu saĝa, feino. Ĉu komprenite? Mi kisas cin, nimfeto...

Tiam, fojon plian, simultane, ili ĝisis. Poste... finite!

Ega kapdoloro martelis ŝin. Finite. Nenia espero, neniu signo, krom ĝuste en la fino... Kaj tie kaj jene io, speco de interkompreno, simpatio. Amikeco tre pura, tre tre funda, kvazaŭ pretervorta... Sed nun ŝi ne kapablus retrovi la vortojn uzitajn, ĉio estis envolvita en kotono, ju pli ŝi baraktis por apartigi la filamentojn, des pli ŝi enkaptiĝis en ilin, kiel mizera insekto. Ĉu ŝi fakte estis tridek-du-jara ? Ŝi reagis knabinece. Li tute ne pensis pri ŝi kiel ŝi pri li, kiom malsimilaj korinklinoj! Jen kien portis ŝin fantaziadoj, revadoj, tipe aĉa sindediĉo ekskluziva al serĉo pri la sorĉa princo...

Li neniam cinikis aŭ egoismis, male. Konstante li agis spontanee, nature, de la komenco, sincere, kun ambaŭ piedo^ surtere malgraŭ lia - kiel diri? — loga, eĉ tro loga... strangeco aŭ radiado, brilo, ĉe neniu alia homo retrovebla, kiu ŝin alŝraŭbis al li. Ŝi perfekte memoris iajn frazojn, tuj en la dua aŭ tria letero: "Anjo, ne insistu, por mi ci ne estas Silvana, mi ignoras kiu estas Silvana. Mi eĉ volonte nomus cin Elizabeta aŭ Gertruda, aŭ... Bah! Kial ne Anjo? Parto de ci estas An(n)a, kaj parto plia estas mia Anjo. Anjo, Anjo, Anjo, Anjo... nimfeto, silfo, ci frenezigas min, amu, amu min. Per amo laŭ ĝusta amo, sankta, ankaŭ kosma. Pri sankta venontfoje. Pri kosma: ne laŭ racio aŭ modelo homa, sed laŭ kurentoj ekster la leĝoj de fiziko kaj sciencoj, kurentoj nekontroleblaj kaj neripeteblaj, kiuj inter ĉiuj homoj de la planedo kunligis cin kaj min. Trinku el ĉi tiu miraklo, kiu transcendas eĉ esperanton, sed nur povis realiĝi ene de ĝi.

Naturo ordonis. Mi trovis cin kaj reciproke. Mi plu serĉos cin kaj reciproke."

Alivorte: mi amas cin, Anjo mia, sed...

Kaj ŝi sciis la korektan interpreton ekde ĉiam, subkonscie, repuŝite! Al Natalia ŝi estis konfidinta la taskon tion klare vortigi, por ke la evidentaĵo estu je ŝia dispono kiam ŝi estos matura por ĝi. Silvana nun vidis ankoraŭ pli foren ol sia kreaĵo. Ja Natalia tre tre sekrete plu kultas esperon iam vidi sian grandan amon realigitan, dum ŝi mem... Silvana spertis kiom relative facile oni akceptas eksedzon, kiu tri jarojn forgesigis eĉ la plej intima^n amosopirojn, kiu ŝajne destiniĝis al plenumado de la rolo de eterna kompano, kiel bonan amikon kaj nenion plu. Kaj Silvana ĵus konstatis kiom simple montriĝas rigardi la superan, la legendan, mitan, absolutan amaton ne kiel malpermesatan frukton, kies posedo-soifo egalas fonton de vivo-fortoj, sed — jes! — kiel nekompareblan originon de amikeco, tiu amikeco, kies signifon oni ĝenerale miskomprenas pro tio, ke oni ĝin baptas amo, vulgara, tumulta amo, ne amo laŭ kosma, kaj laŭ sankta, ĉiopova sencoj... Al Gasparo ŝi malkaŝe rajtis diri, ke ŝi lin amis ; vivu li en paco ; kaj ĉefe ne zorgu li pri la filmo, Natalia ne estis Anjo, Gastono ne estis li. Li ne estis Gasparo, sed Kasper, ŝi ne estis Anjo, sed Silvana. Ili neniam estos sep kaj sep...