de la kolosa akvario.
— Belajn sonĝojn al ĉiuj! Kaj ne forgesu teni viajn okulojn malfermataj, kiel bonaj, saĝaj Fiŝfiŝoj, tio ne estas peniga ĉe mirlando...
La akvujo plu elitre scintiladis en la modere lumita salonego: Galatea ekregnis en la ŝtona turo de la subakva kastelo, ŝiaj mincaj regnanoj ekludis ĉirkaŭ la dentovica frontono... Aparta vivomondo komenciĝis, en novaj elanoj, novaj harmonioj de bonfaroj kaj kruelaĵoj, mondo, kiu tamen ne rifuzis integriĝon al la ŝia. Kiom korvarmiga la translimiĝo de vekstato kaj revoj al dormo kaj sonĝoj, kiom etera la septo inter ili! Eĉ la plej mordantaj suferigadoj entenas potencialan bonecon... Cetere al tiu ĉi scio ŝi provis alkroĉiĝi ekde la komenca linio de "Karuselo": al la latenteco de virtoj, kies realigad-ebleco, eĉ se nur pere de virtualaj, ŝajnaj bildoj, valoras ĉiujn penojn. Beleco kaj bono, konsolaj kaj stimulantaj, atingeblaj, atendindaj...
1-
1
h
J,
a
2-studo por liturgia tablotuko destinita al la Kapelo de Vence - Francio. 3-Desegnaĵo de Henri Michaux : "Alfabeto".
([10])
Kaj se por ŝi ili efikis tiel, ili certe same burĝonis ĉe aliaj, aŭ povos ekestiĝi dank'al ŝiaj persistaj strebadoj. Jes, ĉio, ĉio devis esti dirita ; pocion post pocio la magion de la vivo ŝi trinkigos al multaj koroj, kaj ĉiuj pleniĝos per poezio! Ŝi ne hontu, ŝi memoru ĉion, ĉion, ree kaj ree ; ŝi fidu al la elokvento de sia sincereco. Ŝi
verku kiel ŝi leteris al Gerardo ; kalaĵoj formiĝos sur ŝiaj fingroj, ekscitita sendormeco sang-suĉos ŝin, duboj formanĝos ŝian intelektan kaj sentan valoraron, ŝi sentos sin pli mortema ol iam — sed la eliksiro estos fine prilaborita, al angoroj titanaj respondos lirlantaj, dorlotaj karesoj... kiel la liaj.
Reveme Arabela direktiĝis al sia privata restoĉambro. Tie blanke satenis la lilioj de la felta murpapero, la muslina edziniĝo- robo de la fenestro, la rozbutonoj milde aromantaj en la kristala ĵaro kaj balzamantaj la ŝtofon de la foteloj de kiam ili estis tie teksitaj. Ŝi ĉiam sentis sin paca ĉi-tie, meze de pura, konstanta heleco... Ŝi estis nun fronte al la ŝranko glacikolore lakita, kaj larĝe malfermis la centran pordon. Antaŭ ŝiaj okuloj kuŝis jarlibro- kolekto ; ŝi rapide surgenuiĝis sur la ŝaflanan laktan tapiŝon: la nomon de Gerardo, de la sendependa, nekonata Gerardo, kiu troviĝis nete presita meze de la itala delegitaro, ŝi ne volis hodiaŭ alfronti. Ĝi estis je la dispono de ĉiuj por oficiale kaj neŭtrale respondi pri pentroarto, ĝi estis kiraso surmetita sur ŝia plejamata kaj plejama Gerardo... Tial, el la plej malsupra breto, ŝi deprenis ledbinditajn kajerojn — sep, kiuj korespondis al la ora sepjaro, tiu de ŝia akurata plumrilato kun li. De post 1985 — do de tri jaroj jam! — ŝi estis definitive rezigninta pri taglibro-tenado: nenio plu inda je registrado okazis en ŝia vivo, krom la ĉiutaga moto "atendo — sensenca, malsaneca, neforigebla, senespera kaj... esperoriĉa atendado"...
Longe kaj lante ŝi trafoliumis paĝojn dense plenigitajn per ŝia svelta kaj belregula kaligrafio. Mencioj pri "G." prisemis ilin kiel lampiroj kaj lucioloj noktan ebonon. Pasia frostiĝo elpaĝiĝisĉie, kvazaŭ elŝvitanta terebinto, kiu neniam sekiĝas sur arbotrunko. Arabela eĉ ne bezonis relegi sin: ŝi estis plene grimpanta sur la ramplo, kiu kondukis al la nedifektebla, eterna kaj grandioza statuo, kiu estis ŝi tra la jarosinsekvo, kaj kies koro stoike memstimulis sin al brula vivado. La simpla tuŝado kaj vidado de la kajeraro vekis komplete ŝian pasintecon ; la fingroj, kiuj zorge iam dancetis super la linioj laŭ la moviĝo de la skribilo, estis la samaj kiel tiuj, kiuj turnis nun la foliojn, la koloro de la verniso sur la ungoj ŝanĝiĝis de jaro al jaro, sed nur ĝi, la kromo integre konserviĝis, kaj nomiĝis Belnjo...
1981 — la stampitaj ciferoj bele orumis sur la kovrilo. Arabela rapide traserĉis la notlibron ĝis ŝi trovis la juniajn paĝojn... Jen! Jes, ŝi estis priskribinta la okazaĵon per simpla krajono, kaj kun tiom ega kolero, ke la vortoj funde enkrustiĝis en la paperon kaj fojfoje duon-ŝiris ĝin...
Finite! Finite! Almenaŭ mia kontraŭvoia partopreno en tiu pli- ol-stultaĉa pseŭdo-festo de Sankta Johano utilis al io. Enio, iru al la diablooo! Dioj! Mi ankoraŭ bolas pro la blasfemoj, kiujn li prononcis, kun tiu naŭza lispado lia krome! Kaj tute fiere kiel pavo, memkonfide kiel... azena snobo! "Pardonu Arabelan, karaj! Ŝi havas ankoraŭ multon por lerni en la vojo de amo al la patrio. Esperanto forgesigas al ŝi, ke ŝi estas brazilino. Sed feliĉe $i havas ĉi tiun brilan fianĉon, nome min, kiu ja malmistifikigos tiun klaŭnaĵon pri internacieco. Arabela, vi lernos ami vian patrolandon, kaj konsekvence ankaŭ futbalon, NIAN BRAZILAN futbalon : la nura bona futbalo en la mondo!" Ĉiuj petole, sed memevidente en la fundo tute aprobe, aplaŭdis! Aj!! Kiam do la homoj komprenos la manipuladojn, kiuj ludas per ili kiel futbalistoj per pilko?! Ili amu futbalon, bonege, kio pli sana ol sportoj? Sed NE NACIAJN kompeticiojn, merrrdooo! kaj merdrrrooo([11])! Kaj ili trinkis la bonegan punĉon sed sopiris al importita viskio! Kaj manĝis maizajn kukojn kaj kokosajn aŭ arakidajn dolĉaĵojn sen eĉ pensi pri ties folkloraj radikoj, kiuj al la tuta mondo devus esti gustumigataj! Kaj hontis danci la kvadrilojn! Ĉu tion ili nomas identiĝi al sia lando kaj tradicioj?! Nur esperantistoj, nur la veraj esperantistoj konas la valoron de landaj kulturoj kaj scias ilin prizorgi por tutmonda kunĝuado! Mi pied-al-pugas vin, Enio!
Arabela plu legis partetojn el la sekvantaj paĝoj.
Antaŭe, kiam mi konfrontis la korpan ĉeeston de Enio kaj la imagan — kvankam dum momentetoj plene, ĝismedole realan — de G. kaj demandis min al kies kolo mi spontanee alsaltus, tiam mi supozis, ke mi plejverŝajne elektus tiun de Enio. Ĉar kutimo nepre diktus mian impeton ; ja Enio ekzisitis tagon post alia dum jaroj en mia vivo, kaj mia korpo konis la lian eĉ kun okuloj binditaj, kaj tiel lernis frandi lian korpon, dum rilate G.-on... Kiu estas G.? Ĉu li permesus mian alsaltadon al sia kolo? Mi daŭre timas G.-on... Sed mi abomenas katenigajn kutimojn: Enio forstrekita por ĉiam.
Mia marko ekfamiĝas. Marcia diras, ke bonŝance mi heredis la sepan sencon de paĉjo por negocoj, ja la monstra investado por partopreni en la Nacia Foiro de Teksila Industrio plu alportas siajn fruktojn (amasajn mendojn el Rio kaj Salvador). Mi komencis tri leterojn al G., disŝiris ĉiujn. Mia malkapablo sintezi por li purajn emociojn distancigas nin, ĝuste nun... Kial do ne estas sepa senso por amrealigado en la familio? Povra panjo... Kaj mi do? Mi kompatas min...
Ne estas espero, ke li venu... Li ne donas klarigojn, estas ja nenecese: ni ne bezonas pretekstojn, ĉefe ne tiujn destinitajn al ŝafigado. Nia horo alvenos, por ni solaj. Li tamen avertas min, ke li preparis surprizeton: mi serĉu Luizon Venturini. G., G., G.! Ĉu mian frenezon por ci kapablas moderigi incitoj al pacienciĝo aŭ ĝentilaj surogatoj?
Korpa soifo ronĝas min. Enio venas fojfoje, sed mi definitive emancipiĝis: ne, mi ne sukcesus plu fari kion ajn, des malpli amori, kun li. Norberto akompanis min al koktelo ĉe Braŭlio de Almeida Prado Nevo. (Mi apenaŭ povis interŝanĝi salutojn kun Braŭlio, kaj eĉ tiel post iom humiliga ĉasklopodado. Eble li invitis min ĉar lastatempe "ĉiuj" invitas min...) Pli kavalira viro ol Norberto ne ekzistas ; sed li estas tute fremda al miaj emoj. (Mi hontetas pri ĉi tiuj vortoj. Kia kontrasto kun mia efektiva kaj sincera pudoro ĉe la mondo ekstera al miaj karaj kajeroj! Kiuj el miaj mioj estas aŭtentikaj, kiuj subpremataj...?) En la asocio ili nur priparolas la kongreson. Kian miraklon ili atendas do? Mi tenas min per ungoj kaj dentoj al la "surprizeto" de G. Mi ne atendu tro, ankaŭ mi, venta napokapulino! Nenio anstataŭos lian faktan ĉeeston. Dolĉa G. Sen li, ĉio nigra en mia monduma kaj vanta ekzisto.