Pluvetis hodiaŭ. Ha! la melankolio de pluvaj tagoj en griza vintra metropolo! La gutoj sopiras al la grundo kaj al ĝia protekta varmeco, sed povas nur flakiĝi sur la asfalto... Eliza venis por la vespermanĝo. Mi metis fajron en la kameno kaj ni longe duon- voĉe babilis. (enis min konscio pri komplete malsekaj faveloj en tia malvarmo (11°C! Brr!). Mi instigis Elizan rerakonti sian pasintmonatan vojaĝon al Eŭropo. Mia insisto ŝajnis al ŝi suspektinda: "Romo estas sciate kaj daŭre modcentro. Kial vi neniam metis la piedojn tie? Vi videble krevas pro emo." Ne, mi ne emas al Romo, ĉefurbo de modo. Mi emas al iu en Italio, sed ankoraŭ ne estas la tempo... Mi lakone respondis, sed plu petis detalojn pri ŝiaj vizitadoj al artgalerioj. Mi ĵaluzis eĉ la malprobablan eblecon, ke ŝi estu kruciĝinta kun G. sen rimarki lin! Mi febras... verŝajne psikosomate.
Selma rezignis akompani la buskaravanon. Ni kune vojaĝos aviadile, kaj ŝi akceptis, ke mi pagu la hotelon, tiel ke ni duonigos la saman ĉambron. Mi dankas la ĉielojn. Ĉu estas io pli terura ol soleco meze de amaso da "samideanoj"?
Arabela avide serĉis la finon de Julio. Ŝi emis rideksplodi kiam ŝi trovis la tabelon:
" +++ = esperanteca en la inda senco de la vorto. ++ = mezbona, akceptebla en la nomo de respekto al
sincera strebado. + = malfacile englutebla, verdeca. 0 = malpli ol nula, krokodila, klaŭna." Ŝi estis antaŭvidinta malmultan tempon por ĉion detale priskribi ; ŝi do intencis resumi la ĉeestitajn erojn laŭ tiu ĉi kriteriaro. Fakte, la du unuajn tagojn ŝi estis zorge listiginta prelegojn kaj prelegantojn, kaj eĉ la nomon de la ĉambroj, kie ili estis okazintaj, sed kun jena komentario: "Mi formetu la kriteriojn, eble tiel mi eskapos el inkviziciaj persekutoj. Mi jam sufiĉe subversas en la praktiko. Ĉiel, almenaŭ granda emocio kaptis min en la animo antaŭ la ekvido de EBLECO plu etendi la nunan okazaĵon kvante kaj kvalite al ĉiuj, ĉiuj homoj de la mondo — iam. Amen. (Sed, kiel diras "nia" Sanktulo, amen diablon ne forpelas.)" Ekde la tria tago la tuto ĥaosiĝis, nomoj pelmele estis notitaj apud telegrafiaj frazoj: "Inter. K° prenas naciajn karakterizaĵojn de l'lando kie ĝi okazas. Pensi pri." aŭ majuskloj kieclass="underline" "MIReGo K PENTO", kiuj subkomprenigis ŝian surprizon rilate la sindediĉegon de tiomaj personoj por atingi rezultatojn, kiujn ŝi eble ne devus kritiki, pro tio, ke por ĝi ŝi estis farinta "nenion"...
31an de Julio, antaŭlastan tagon en Brazilja. Luizo V. netrovebla. Lia nomo tamen legeblas en la Kongreso-Kuriero. Sed tie mi legis ankaŭ... tiun de G.! Ĉu li fakte "helpcele" pagis la aliĝkotizon? Tio ne similas al li... Dum sekundeto mi eksvenis: ĉu ĉio estas nura... blago?!! Mi volas diri, rilate niajn sentojn... Ĉu mi konas G.-on? La veran G.-on? Ĉu mi imagis ĉion?? Mi ja kredas, ke nia korespondado ekzistas, kvankam memkompreneble liajn leterojn mi ne kunportis kaj ne povas nun konkrete palpi, kajrelegi... Sed ĉu mi konas G.-on? Ĉu ni ne estas simple ludantaj, kaj mi tro naive kaj fideme lasas min kapti de la ludo kiel de seriozaĵo? Mi estas subite lacega, je la limo de ekplorado... Estas nur la 3a kaj 11 posttagmeze. Mi iru ĝis mia ŝatata katedralo, aŭ ĉe ge-sinjoroj S. De O... Ili estos feliĉaj revidi "la brilan filinon de ilia kara amiko Alcides." (Mi aŭdas ilian voĉtonon kvazaŭ mi jam estus kun ili.) Tio certe aerumos mian kapon — aŭ koron, mi ja ne plu scias kion ajn pri mi.
1an de Aŭgusto. Selma ronkas en funda, tute kmprenebla dormegado. Estas ankoraŭ relative frue kaj mi ne deziras veki ŝin. Tial, mi skribas en la banĉambro, sufiĉe malkomforte... sed ĉio belas en la mondo! Mi faris hieraŭ ambaŭ vizitojn. Unue al la
Katedralo. Mi eniris kaj eliris plurajn fojojn por ĝui kaj reĝui la kontraston inter la malagrabla grizaĉa kaj eĉ sordida, fuma koloro de ĝia stranga ekstero (jes, mi scias, temas pri manoj en preĝado — konsentite, sed la scio ne forigas la strangecon) kaj subite, post la enirkoridoro, la lumo de la tuta universo, ne laŭ faskoj, sed ja inunda, inda je filmarto ankoraŭ ne realigita pri la sekundeto, dum kiu homo merg- iĝas en la econ mem de la vivo, per sen-mezura konsciiĝo... Ve! ĉiu vivanta ero akiras grandioz- econ tie el la simpla fakto, ke ĝi estas vivanta ero... Kaj G., mia kara, mia unika G., estis apud mi, kun mi, en mi! Mi neniam forgesos tion... Poste mi iris ĉe la paro Sales de Oliveira. Ambaŭ estis hejme kaj ambaŭ ekploris pro ĝojo kaj saŭdado, kvankam ni estis vidintaj nin antaŭ 2 jaroj. (ojo kaj saŭdado ankaŭ ĉe mi. Mi saŭdadis la tempon, kiam mi estis knabino fiera loĝi en fascinanta ĉefurbo, meze de triopa familiharmonio baldaŭ ĉesonta... Denove mi travivis ŝiran miksaĵon de fremdeco kaj identiĝo rilate al mi mem, kaj eksaltisĉiufoje kiam unu el la maljunuloj prononcis mian nomon. Kiom malsimilaj Arabelaj en ununura Arabela! Dum taksio rekondukis min al la hotelo, mi estis subite sieĝita de unu el miaj tipaj fantaziadoj: KAJ SE G. MEM ESTIS LA "SURPRIZETO"? Kaj se li estis tiun tutan tempon en la kongreso observanta min en anonimeco, kaj atendanta la ĝustan horon por...?! (uste, ĉi- nokte estis okazonta la adiaŭa bankedobalo. Li alproksimiĝos al mi de malantaŭe, flustre invitos min al danco, mi turniĝos kaj...! Mi freneziĝis je ĉi tiu penso. Mi malpermesis al mi nutri tian sensencaĵon, sed malgraŭvole kroĉiĝis al ĝi. Mi klopodis pruvi al mi mem, ke mi estus vidinta kaj rekoninta lin, spite ĉiun lian diskreteco-provon... Selma jam estis komplete preta kaj ne ŝparis amikajn insultojn kontraŭ mia forfuĝo. Mi haste duŝiĝis, ĉiam tremanta pro nemastrebla emocio. Mi apenaŭ havis tempon sekiĝi kaj ekvesti la ŝtrumpojn: sonis la telefono. ESTIS LUIZO VENTURINI! Senkulpigoj, klarigoj, ktp. Li difinis rendevuon al mi en la klubo, kie jam estis komenciĝanta la bankedo. Kaj mi, stultega mi, reĝino inter la stultulinoj, plu esperis, ke li transdonos ne koverton senditan de G., sed lin mem, G.-on en karno kaj ostoj, al mi! Fuŝ! Selma ekbruas... mi finu resume: delicoplena vespero! La nomo de G. flugadis de mia buŝo al tiu de lia amiko kaj returne, Luizo kaj mi multe dancadis, mi drinkis kiel neniam en mia vivo, suferas pro ega postebrio, sed estas la plej feliĉa persono sur la tero! Ĉar en la koverto estis memportreto de G. kun la plej ama amletero jam de amatino ricevita tra la jarcentoj...
La linioj nebuliĝis. Dikaj larmoj perlis sur la vangoj de Arabela. Ho! ŝi, reĝino de la stultulinoj! Ŝi klakfermis la taglibron, pene retenante plorsingultojn. Tiam ŝi leviĝis, duon-stumblis je la unuaj paŝoj, iom post iom helpis sian spiradon normaliĝi, rektigis la korpon, haltis ĉe necesejo por viŝi la vizaĝon, plu daŭrigis sian vojon al la kuirejo, per aŭtomatecaj gestoj preparis grandan glason da lakto kun du kulerplenoj da kakao-pulvoro, kaj revenis kun ĝi al la blanka ĉambro, kie ŝi ekbruligis incens-stangon. )ia maldika fumkolono fragile dancetis el la inkandeska punkto, sed tuj gracie kaj rapide flugis alten en la aeron por diŝutiĝi en liberajn spacojn, fandiĝi ĉiudirekten per volutoj baldaŭ ne plu videblaj, kiuj supervivis kiel subtilaj parfumeroj, pli kaj pli densaj, preskaŭ volumenohavaj, akumuliĝintaj ĉie, formantaj bonodornubojn ĉe la plafono, kontraŭ la muroj, molajn, ripozigajn nubojn... Arabela forlekis ioman ĉokoladŝaŭmon el la supro de sia preferata refreŝigaĵo, sorbis dufoje el la glaso, per fingropinto desegnis girlandojn en la rosumo kiu kovris ĝin, denove trinkis, gluton post gluto sian malvarman dolĉan nepenton, ĉion, eĉ la feĉon, kiu estigis puran kanaleton meke de la opakigita vazovitro... Kaj ja ŝia reagemo pliakriĝis, ŝi sentis sin kun taŭga vigleco por elteni plu, sen interrompj, la lastan etapon de ĉi tiu pilgrimado. Kion ŝi akuŝos, tion ŝi devis nek timi, nek eviti: estis jam, kaj de longe!, tro malfrue por retroiri...