Dum la trupo kaj filmistoj, fine liberiĝintaj de la solenaĵoj, gaje kaj petole direktiĝis al la aŭtomobil-parko de la komerca centro, Silvanan voris amaso da pelmelaj elvokivaj afekcioj... Ŝi elkore provis koncentriĝi sur la ĉirkaŭaĵo. Ventis en la kvazaŭ elektroŝarĝita nokto ; strange, kiel ĉiam friskas en Brazilja. Ĉiuj monumentoj videblis aŭ diveneblis laŭlonge de la centra akso dank'al siaj enormaj spotoj oranĝigantaj la ĉielon.
Kiom mikroskopa, mikroba ŝi estis, vundebla, vana, sengrava, diseriĝonta tiom baldaŭ, ridinde strebanta al homaj indaĵoj tiom necertaj, hazardaj, tute simple gutaj, personaj, sen la grandiozeco el supera kvalito, el tiuj, kiuj miksas alfrostiĝeton pro la vetero al sento pri rava submetiĝo, angora aŭ terurigita, antaŭ ĉio, kio preterpasas homan komprenon kaj kio surprizige fontis el homoj aŭ ligiĝis al ili...
La amika granda mano de Alceo ĉirkaŭprenis ŝian kolon de malantaŭe dum li deklamis:
"Jen denove nia Silvana graveda je egaj pensoj..."
Huuuu!... For!... Fifanatikulo!... Obseditaĉo!...
Botlekulo!... Obsce-nulo!... Pendumoto!...
Diogo grimpis sur etan tabulon tie kuŝantan kaj per gestadoj ĉesigis la huadojn:
Kara ŝvitadkompanaro! - komencis li meze de ovacio - En la nomo kaj en la alĉeesto de niaj grandanimaj ekspluatistoj, kuj tiel ne povos diri, ke ni klaĉas pri ili malantaŭ ilies dorso, S-roj Kirino kaj De L'Floroj, - li paŭzis por la aplaŭdoj - mi invitas vin ĉampanumi je iliaj kostoj per "PReter-longaj"^) boteloj.
La bruado ree eksplodis :
Prefere Superplenaj ol Preterlongaj!... La skotaj ĉampanoj estas la plej bonkvalitaj!... Pli bone ol tio, nur du tioj!...
Diogo tamen insistis pri la fina parto de sia paroladeto:
Mi dankas por ĉies atento. Rendevuo ĉe De L'Floroj post kvar minutoj. Ne forgesu kunporti digestigajn drogojn, bukli la sekurigzonojn, kaj bonan vojaĝon!
Silvana petis de Alceo porti ŝin ĝis la flughaveno. Novaj tumultoj:
Restu, la nokto estas ankoraŭ infanto!
Kiun vorton uzis vi?! Suĉinfano, analfo!
Johnson-bebo!
Hindenburga ido!
Ej, Hindenburg estas direktebla balono! Vi volas diri Lindenberga, troglodito!
Ne perdu Braziljan nokte, aŭ, por uzi la internacian lingvon, by night!...
Kelkajn duon-horojn poste ŝi atingis Gojanjan kaj sian hejmon. Alirante al la enirpordo, ŝi ne rimarkis la ombron, kiu trans la kurteno gvatis ŝian alproksimiĝon...
Si apenaŭ havis tempon enŝoviĝi en la domon. Jam ŝia mansako estis violente deprenita de ŝiaj manoj por ke Helio freneze ekserĉu mem la ŝlosilojn kaj dokumentojn de la veturilo, dum li kovris ŝin per skoldoj:
— Ĥa! Finfine! Silvana, ĉu vi forgesis, ke mi devas alveni en la grandbieno de la ŝtatestro antaŭ la mateniĝo por la fotadoj? Ĉu vi scias kion tio signifas? Tio signifas sescent kilometrojn en la
mallumo en malpli ol kvin horoj pro via malfruiĝo. Ĉu vi faris Intence?!
Li kaptis sian tornistron, kuris eksteren kaj saltis en la ĵipon.
Silvana havis ŝtonigitan animon. Tamen io, el la fundo de
bildo pri tri-jara harmonia kunestado, pelis ŝin sekvi lin:
Helio, mi ne eltenas plu. Atendu momenteton, rigardu min, mi petas. Ĉu vi komprenas, ke...
Ne! Ne nun. Dimanĉe vespere mi estos reveninta. Sciu tamen, ke mi transloĝiĝos merkrede, se tio povas feliĉigi vin. Eble vi havos tempon por ekpaki miajn librojn, dokumentojn, tekojn kaj la ceteron, ĉu ne, morgaŭ aŭ poste. )is. Ripozu bone!
Li stride grincigis la radojn kaj baldaŭ malaperis de ŝia vido.
Post tio, ŝi ree eniris, kaj sidiĝis. Ŝi longe sidadis. Verdire la tutan semajnfinon tute ne moviĝis. Ŝi lasis sin flosi inter la manoj de sia sensorio. Restis nenio plu por fari. La nura vojo estis tiu de akcepto. De submetiĝo. Senmovo. Por ke ĉio daŭrigu okazadi kaj disponu je ŝia ekzisto laŭvole. Kiel je botelo en la maro, kun SOS-mesaĝo interne, kiun ĉiuj fiŝoj vidos sed kiun neniu homo deĉifros.
Al ili restis nur plenigitaj kajeroj kaj rememoroj... Tiel funebre tamburadis melankolio, kiu hakis al ŝi dolorajn spronojn en la karno, dum adiaŭa vespero de la kolegaro post studoj komune faritaj de la primaraj klasoj ĝis la kurso en la Fakultato pri Komunikado kaj Artoj. Por la aliaj, ĝojo eniri veran vivon, sendependan, aŭ angoro rilate profesion. Por Silvana, la certeco, ke peco de ŝi mem disiĝis de ŝi, nereakireble. Kiel apreci tiajn radikalajn ŝanĝojn?? En personaj rilatoj ŝi ne kapablis pace reagi: dekutimiĝo similis al pereo. Ĉefe, ho jes! ĉefe pro... Gasparo. Gasparo kaj esperanto, la du ringoj de ŝia mankateno, mirakle amindaj kaj sordide sendankaj, mizerikorde amonaskaj ene de dieca rifuzo de signodono. Kiu scias? Eble ĝuste dank'al neklarigebla frenezeco, kiam ĉia logiko vaporiĝas kaj kiam ĝia mikrobo ĉion kontaĝis, homoj produktas tiun antiksenon, kiun oni nomas vivoamo, eltenebleco-elano, intima impeto. La solsola abismo, kie dum falado la fortoj revigliĝas ; kaj la descendo iĝas apoteoza apogeo... Ĉar ĉi tiu demenco dementas la ciklojn de vivo kaj morto. )i ne estas eterna nur dum ĝi daŭros pro tio, ke ĝi daŭros tiom longe kiom la koro pulsos kaj la pulmoj spiros...
Katulo senesperiĝe, hurlece miaŭis en la koridoreto. Silvana prenis ĝin en la brakoj kaj varmigis lakton por ambaŭ, ĉiam kun la kato alkroĉita al ŝi. Poste ili revenis al la salono. "Katula Katulo mia, ĉu ci konscias, ke ci estas la unua donaco, kiun Helio donis al mi? Kion ci havas por deklari tiurilate, kat-ulo?" Verdire, nenion. Ĝi felise kuŝis, ruliĝis, frotis sin kontraŭ la tapiŝo kaj atakis l'aeron por kapti la ŝnuretojn, kiujn ŝi skuis super ĝia kapo, per sovaĝaj krifoj, kiuj tamen neniam gratis ŝin. Post ioma ludado, la besto iris akrigi al si la ungojn sur sia preferata flanko de la sofo. Ŝi tro lacis por protesti. Ŝia menso jam plu treniĝis en la cirkonstancoj, kiuj antaŭvenis al la delico de... jes, de amo inter ili.
Eĉ antaŭ ol diplomiĝi ŝi jam estis laboranta ĉe regiona filio de aĉa komerca televizio. Ŝi tie estis ŝimanta kaj langvoranta de du-tri jaroj. Vizito al esperanto-grupo en Brazilja tute hazarde konatigis ŝin kun De L'Floroj, Diego kaj aliaj... Kaj ĉio subite akceliĝis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis tuj dungita ĉe ilia kinematografi- entrepreno, kies sidejo estis translokiĝanta en sian propran urbon kaj kiu baldaŭ trovis esperantistan produktoron, nome Kirinon, ankaŭ por televid-programoj. La intenco estis profesie labori kun la plej granda nombro ebla da profesihavaj esperantistoj ; kiam mankis verdaj —kvankam maturaj — homoj, oni esperantigis per devigaj kursoj dum laborhoroj la dungitajn profesiulojn, kiel kameraistojn, teknikistojn ĉiufakajn... Eĉ la virino de la kafo tre rapide kapablis demandi ĉu oni preferas kafon aŭ teon en esperanto, kun akuzativoj kaj ĉio ; ŝi amuzis ĉiujn kiam ŝi prezentiĝis dum leciono kiel "kafetino", laŭ tute persona vort- kunmetado: ĉu ŝi ne estis la "ino de la kafetoj"([2])? La regulaj klientoj, t.e. reklamistaro de la televizi-produktaĵoj, kaj liveristoj, surprizige iom post iom tiom impresiĝis pri la neordinareco de esperanto-uzado en komerca, normala medio, ke eĉ ili neniam perdis la okazon saluti en la internacia lingvo, peti ke oni informu al ili kiel oni diras tion aŭ jenon (ĉefe fivortojn aŭ amdeklarojn) en esperanto... Frandinda, ĝiskerne frandina iniciato. Unu tagon oni bezonis fotiston por specialaj propagand-flugfolioj. Helio prezentiĝis. Silvana ne estis vidinta lin de post la epoko de la fakultataj studoj. Al kreiva laboro sufiĉe bone mone kompensita, al ĝojo vivi ĉiutage malutopiigadon de tiu kara, karega esperanta revo, aldoniĝis fulma, delira, fantasta, reciproka enamiĝo.
Kiu kredas, kiu komprenas, kiu pretas interesiĝi aŭdante tion? Ĉu eblas ankoraŭ, preter impreso pri kuranta kliŝo, komuniki per simplaj vortoj la absurde simplan tamen neklarigeblan fajreron, kiu ne ekzistis, kaj subite ekzistas, kaj ekas novan eraon, kie ĉio, absolute ĉio resumiĝas al kompleteco kaj al feliĉo, kie la tempo daŭre forfluas tiom normale tamen aliel, kun sekundoj plenplenaj, kiuj amuziĝas vidante, ke ju pli la malsato ŝajne ekskluzive korpa serĉas satiĝon, des pli ĝi kreskas kaj furiozas kaj orgias kaj orgasmas kun koraj melodramoj, kiuj iĝas senmezuraj eksplodoj de amo kaj amoro sen sindetenoj, kaj nepraj signoj pliaj de pasiego. Soifo je amo egalas serĉon pri la Sankta Gralo: malfeliĉe, tre, treege malfeliĉe, oni estas tro blindaj por koni ĝian esencon ; oni uzas ĝin, oni ne realigas ĝin...