Inter la lernantinoj, kiuj vizitadis la pentran kurson partoprenitan de Matildo, troviĝis junulino, iom pli maljuna ol fraŭlino de Prelongo, kiun duobla malfeliĉo ekfaris orfinon.
Valentino de Savinako vidis sian patron, maristan eksoficiron, alportitan hejmen kun brusto borita de glava frapo ricevita en duelo: kaj ŝia patrino, kaptita de subita frenezo antaŭ la kadavro de tiu, kiun ŝi amegis, estis enfermita en frenezejon, en kiu, post tre mallonga tempo, ŝi mortis pro ĝenerala paralizo.
Restinte sola en la mondo, kun malgranda heredaĵo, kiu apenaŭ liveris la monon necesan por ŝia vivado, Valentino estis filinigita de maljuna onklino, Artemiso de Savinako, fratino de ŝia patro; kaj ĉi tiu lasta kare pagigis al sia nevino, per sia kolerema kaj malgaja karaktero, la maldolĉan panon, kiun ŝi al ŝi donis. Okupita nur de bigotaĵoj, la maljuna fraŭlino vivadis en monaĥejaj parolejoj aŭ funde de preĝejaj oficejoj. Kia ajn estu la horo de la tago, en kiu oni eniris en ŝian hejmon, oni estis certa, ke en ŝia salono troviĝas aro da flatemaj abatoj, kiuj atente observis neeviteblan heredon.
Valentino sola sciis tion, kion ŝi suferis en tia societo. Malboneta artistino, ŝi tamen obstine ĉeestis ĉe ĉiuj desegnaj kursoj; ĉar nur tie ĉi ŝi trovis alian vivmanieron, kiu ŝin ripozigis el la ekzistado unutona kaj monaĥa vivita de ŝi ĉe ŝia onklino.
Post kelkaj semajnoj, Matildo kaj Valentino fariĝis sendisiĝaj amikinoj. Ĉi tiu rakontis al sia nova kunulino ĉiujn malfeliĉaĵojn, kiuj sur ŝin ekfalegis. Fraŭlino de Prelongo estis kortuŝita pro kompato, kiam ŝi vidis tiun senlaciĝon de la Fatalo kontraŭ malfeliĉan kaj senkulpan knabinon: ŝi ŝin ameme kisis, petante de ŝi, ke ŝi bonvolu ŝin ami kiel fratinon. La koron de Valentino, premitan de kelkaj monatoj, plilarĝigis la varmo de tiu nova amelmontro; kaj ŝi ĵuris al Matildo eternan amikecon.
Preskaŭ ĉiutage Valentino vespermanĝis en la hotelo de la Grenela strato. Kiam la somero realvokis al Prelongo la gemarkizojn, Raŭlo, cedante al la deziroj de sia filino, konsentis klopodi mem apud fraŭlinon Artemison, kaj ŝin petis, ke ŝi bonvolu al li prunti Valentinon ĝis la novembra monato, por ke li ŝin konduku en la kamparon.
La maljuna fraŭlino opiniis, ke pro ĝentileco ŝi devas montri kelkajn ŝanceliĝojn. Sed funde de sia koro, ŝi sin sentis kontentega, renkontinte tiujn komplezulojn, kiuj ŝin liberigis el ŝia nevino. Ĉar dank’ al la beleco vivega kaj brunhara de Valentino, la vizaĝo de ŝia onklino ŝajnis kompare ankoraŭ pli difektita, streketita kvazaŭ malnova pomo, dum maldensaj grizaj haroj ĝin superis de malkombita harkrono.
La diversaj societrilatoj, kiujn Raŭlo realligis dum lia ĉeesto en Parizo, lin devigis sendi multajn invitojn al personoj, kiuj larĝe malfermis antaŭ li la pordojn de siaj salonoj. Opiniante, ke ne sufiĉas redoni en sia hotelo la ĝentilaĵojn de li ricevitajn, la markizo decidis, ke li organizos en sia sinjorega kastelo de Prelongo grandajn kamparajn festojn, kunigitajn de ĉasoj al la cervo. Li samtempe pensis, ke post nelonga tempo alvenos la momento serĉi edzon por lia filino. Kvankam li jam elektis sinjoron de Blasano, tamen li deziris, ke Matildo povu lin kompari kun aliaj junuloj.
Filo ununura, portante unu el plej famaj nomoj de la Franca nobelaro, Gastono de Blasano tre bone realigis tiun edzon revitan de Suzano, kiam naskiĝis ŝia filino. La karaktero nobla kaj grandanima de la juna duko plaĉis al Raŭlo, kiu, kvankam partoprenante la ideojn de la markizino pri la nobeleco de sia bofilo, postulis samtempe viron kun kiu Matildo kredeble estos feliĉa. Pri tio li zorgis, ke la nomo de tiu junulo estu skribita sur la unua etato de invititoj. Tute fiera pri tia honoro, kiu al li pruvis, ke liaj esperoj estas kuraĝigitaj, Gastono montriĝis unu el plej diligentaj inter tiuj, kiuj alvenis al la kastelo. Li estis junulo havanta belecon iom virinan, preskaŭ malsaneman. Liaj grandaj nigraj okuloj, interniĝantaj en la okulejon, brilis kelkafoje pro febra belo, kiu faris ankoraŭ pli pala la senkoloran palecon de lia vizaĝo. Ĉar li estis heredanto de famaj nobelecaj familioj, kiuj, por konservi la senmiksecon de sia raso, nur inter si konsentis geedziĝon, lia nervaro delikatiĝis, kaj ĉefis estre malriĉigitan sangon.
Li alvenis akompanata de sia servisto Laŭrento, kiu neniam lin ellasis. Tiu obstineco troviĝi konstante en ombro de lia mastro naskis diversajn komentariojn pli konjekteblajn unuj ol la aliaj. Tiuj babiladoj tute indiferentigis la junulon: kaj por ne respondi pri ili, li ŝajnigis ilin malkoni.
La festoj estis tre brilaj: Matildo kaj Valentino treege amuziĝis. Tamen, kiam la lasta invitito estis foririnta, fraŭlino de Prelongo sentis kvazaŭ senton de ripozo.
Ne vane junulino kreskis sola inter sia patro kaj sia patrino, sen fratino, sen amikino. Nesenteble ŝi prenas kutimojn, en kiujn koncentriĝas ŝia melankolia karaktero. Do kun plezuro ŝi retrovis sian karan solecon, kiun la amikeco de Valentino ĝojigis per senĉesa rideto.
Ofte la celo de iliaj promenadoj estis la Kamuŝa gardistodomo. Tie Matildo retrovis sian maljunan nutristinon, al kiu la alveno de du junulinoj kaŭzis ĝojon ĉiam novan. Ili ambaŭ petolante kaj ridegante englutis plenan tason da lakto ensorbitan en grizan panon, kaj poste revenis al la kastelo.
Ŝi same rekomencis kune kun sia patrino kaj sia elekta fratino la ĉiutagajn vizitojn faritajn al la malriĉuloj kaj al la malsanuloj. Kiam la vintro ŝin revenigis en Parizon, la malfeliĉuloj, kiujn ŝi lasis post si en Prelongo, ploris pro ŝia eliro, kvazaŭ ĝi estus malfeliĉego.
La boneco de la juna kastelmastrino estis tiel agema, ke ĝi sin turnis ne nur al homoj sed okaze eĉ al bestoj.
Ian tagon, ŝi veturis en kaleŝo laŭlonge de Violano, kiam ŝi vidis aron da malbonaj knaboj, kiuj turmentis junan hundon, per tiu krueleco speciala al la infaneco. Ili rompis unu el ĝiaj antaŭaj piedoj, kaj, malgraŭ tiu vundo, ĝin devigis kuri, ĝin persekutante per ŝtonbatoj. La malfeliĉa besto terurita penis, sed vane, sin liberigi el siaj turmentistoj; sed tuj kiam ĝi marŝis dum tri paŝoj, saltetante, skuante ĝian sangoplenan piedon, kiu pendetis kiel ĉifono, ĝi falis, flanken ruliĝante, kaj puŝis dolorajn blekegojn. Tiam denove la ŝtonoj are pluvis. Fine, lacaj pro tiu ludo, kiu prezentis ĉiam saman vidaĵon, unu inter ili ekkriis.
– Ni ĵetu ĝin en akvon.
– Vi estas prava; ni tre amuziĝos, respondis ĥore la bando.
– Nu, finu tiun kruelan petolaĵon, ekkriis Matildo indignanta, kaj lasu trankvila tiun mizeran beston.
– Nu, fraŭlino, respondis la ĉefo de la knabaro, ĉu ni maldiskrete partoprenas viajn aferojn? Kial do vi metas vian nazon en la niajn, kiuj neniel vin koncernas?
– Silentu, Nikolao, diris alia. Ŝi estas la kastela fraŭlino. Ŝi montriĝis kompatema al mia maljuna patrino, kiam ŝi rompis sian kruron. Mi malpermesas, ke oni ŝin malrespektu. Aŭdu min.
Alproksimiĝante respekteme al Matildo:
– Dio mia, fraŭlino, li diris, ni ĵus estis ĝin ĵetontaj en akvon. Se vi ĝin volas, vi povas ĝin preni.
La junulino ne deziris sin embarasi per tiu malpura hundo, kovrita de sango kaj de koto; sed tiu bonfaro estis la sola rimedo por ĝin savi. Aliparte la malfeliĉa besto ŝin rigardis per okuloj tiel petegantaj, ke ŝi sin lasis kortuŝi:
– Vi estas prava, ŝi diris; ĝin al mi donu. La veturigisto pruntis sian kovrilon por ke la kusenoj ne estu malpurigitaj: oni sur ĝin kuŝigis la vunditan kvarpiedulon; kaj la kaleŝo revenis kastelen.
Kiam Matildo montris al siaj gepatroj sian novan protektiton, ĉi tiuj unue ekgrimacis pro malŝato. Sed ambaŭ tiel amegis sian filinon, ke ili ŝin ŝercis nur modere, kontentegaj funde de sia koro pro tiu ago, kiu unu fojon plie montris la bonecon de ŝia natureco.