Kiam la operacio estis finita, la ĉasgardisto, dank’ al sia fortika natureco, ne estis plu baldaŭ minacita de ia danĝero. Tamen li restis ĉiam pala; kaj la forteco ne revenis. Tio, kio pligrandigis lian fizikan doloron, estis morala sufero: ne sin senti en sia hejmo, ĉar la nova gardisto, nomita Mareĉalo, atendis senpacience, ke la loĝejo estu malplena. Ĉar la kuracistoj certigis, ke la mara aero estos por la malsanulo kuracilo potenca kaj rapidigos lian resanigon, Matildo decidis, ke ŝi efektivigos projekton de kelka tempo jam elpensitan.
Ĉerpinte en la patran kason, antaŭ ŝi larĝe malfermatan de sinjoro de Prelongo, ŝi aĉetis dometon konstruitan supre de krutaĵo. De tiu alta supraĵo, la rigardo vastiĝis super Oceano ĝis dekmejla horizonto; dum dufoje ĉiutage la marfluo frapis ĝian fundamenton per la senĉesa movado de alfluo kaj de elfluo.
Kiam ĉiuj aranĝoj estis finitaj, fraŭlino de Prelongo akompanata de Valentino, sia sendisiĝa amikino, veturigis ge-Kamuŝojn en sia propra kaleŝo. La du junulinoj kun granda plezuro loĝigis mem tiujn bonajn geedzojn, kiuj ploris pro ĝojo, ilin dankante.
– Nun, ili diris, nia dankemo pereos nur kun nia vivo. Ĉu okaze vi bezonos nin, ni estas pretaj. Kion ajn vi petos, ni ĝin plenumos senŝancele, kiam eĉ ni devus rompi niajn ostojn.
Matildo kaj Valentino ridetis. Ili ambaŭ sentis sin tiel ŝirmitaj kontraŭ ia ajn malfeliĉaĵo, ke kredeble neniam Kamuŝo aŭ lia edzino trovos okazon ekzerci sian sindonemon.
Dum fraŭlino de Prelongo iom post iom aliformiĝis en junulinon mirinde belan, Ludoviko Linŝardo finis siajn studadojn en la terkultura lernejo. Reveninte en sian landon, li edziĝis kun infaneca amikineto, Eŭlalio Grosklaŭdo, kiu, post kvin jaroj da edziniĝo jam naskis kvar infanojn. Dum la junan edzinon okupadis la zorgoj de la patrineco, ŝia edzo antaŭenirigis la patran farmodomon per neatendita puŝado. Li anstataŭis la homajn brakojn per vapormaŝinoj nove elpensitaj kaj uzis specialajn ternutrilojn. De lia ĥemia laborejo, en kiu li pasigis la plej agrablajn horojn de sia vivo, eliris produktaĵoj ĝis nun nekonitaj, kiuj redonis al la tero nekonsumeblan fruktodonecon, aŭ protektis la rikoltojn, detruante iliajn parazitojn. En la terkulturaj kunvenoj, en la regionaj ekspozicioj, li nepre ricevis ĉiujn premiojn, dank’ al la supera kvalito de siaj greneroj aŭ de siaj brutaroj. La registaro, dezirante kuraĝigi la kulturarton, kaj montri, ke ĝi tre ŝatas la laboremajn homojn, kiuj ĝin pliperfektigas, sendis al Andreo la rubandon de la Honora Legio.
Dum la lastaj balotoj por la ĝenerala konsilantaro, preskaŭ ĉiuj voĉdonoj kolektiĝis sur lian nomon. Liaj politikaj amikoj eĉ lin antaŭsciigis, ke ĉu li dezirus sin prezenti por la deputateco, li havas multajn ŝancojn kaj kredeble estos nomita. Sed Linŝardo, kiu jam suferis, ĉar li estis devigata porti ordenon merititan nur de lia filo, malakceptis tian proponon, opiniante ke la situacio de ĝenerala konsilanto lin famigas multe pli ol li tion dezirus, kaj kaŭzas al li sufiĉe da zorgoj.
La novaĵoj ricevitaj de Afriko same preteriris liajn esperojn. Dank’ al tiu singarda maltimo, kiun li montris dum la brulado, Viktoro plenumis agojn de nekredebla kuraĝo, kiuj, multajn fojojn, savis el certa pereo la korpuson de li komanditan. En okazoj en kiuj la kuraĝo estis senutila aŭ eĉ malutila, li ne ŝanceliĝis kaj uzis la ruzon, kiu same bone taŭgis. Pro tio li ĉiumomente estis nomita sur la militaj notoj; kaj oni lin konsideris, ĉe la ministraĵo, kiel unu el plej bravaj, plej inteligentaj, unu vorte plej sukcesontaj oficiroj. Kiam oni kaptis Konstantinon, li ricevis sur la batalkampo la krucon de Honora Legio. Lian rapidan altgradiĝon neniu ĵaluzis, ĉar oni konfesis, ke ĝi estas plene meritita. Nur dudeksesjara, la filo Linŝardo jam estis kapitano, kaj enskribita sur la tabelo por la komandanta grado.
Eksterordinare severa pri la disciplino, kiam oni manovris en militagoj, li postulis de siaj viroj superhoman penadon, pro kiu ili ne plendis, ĉar li ilin instigis ne nur per paroloj, sed per ekzemplo, partoprenante iliajn danĝerojn kaj iliajn malkomfortaĵojn. Sed kiam li ne troviĝis antaŭ la malamiko, li montriĝis bonkaraktera kaj patra: kaj tiamaniere li egalsukcese sin timigis kaj samtempe sin amegigis. Plezure oni ripetis en tendaroj, ke la kapitano Linŝardo estas trihara kuraĝulo, tute bonulo, sed kun kiu, Dinome! ne estas saĝe petoli.
Heleno pensis, ke estas alveninta la tiel dezirita momento. Fraŭlino de Prelongo estis edziniĝebla: Viktoro, kapitano, kavaliro en Honora Legio, atendante ĉiutage sian elekton al la komandanta grado, realigis ĉiujn revojn, kiujn ŝia ekscitita imago iam kareseme naskis. Pli longa prokrasto estus neriparebla malprudentaĵo: sinjorino Linŝardo tion komprenis. Ŝi skribis al sia filo, ke li revenu kiel eble plej rapide, dum la markizo ankoraŭ troviĝas en Prelongo, kaj risku sian edziĝan peton.
Pretekstante negravan vundeton ricevitan dum la lasta batalo, Viktoro petis pro resanigo libertempon, kiun lia ĉefo tuj konsentis.
Dum li transiris plenvapore la kvincent mejlojn, kiuj lin disigis el sia familio, lia animo naĝis en la bluaĵo: ĉar li vidis sin alvenintan al la celo, kiun de sia infanaĝo li penadis trafi. Kiam li alvenis Prelongon, la akcepto al li farita de la markizo ŝajnis plej kuraĝiga. Pro tio, kiam li decidis, ke li sendos la leteron, en kiu li respekte petis la manon de fraŭlino de Prelongo, en lia koro la espero superis la timon.
Kiam Raŭlo finis la legadon de tiu letero, li restis momente mireganta. Ia Linŝardo kuraĝis levi okulojn al Prelongino. Tia maltimego lin sufokis. Dum interparoladoj, por inciteti la markizinon, li plezure proponis paradoksojn, kaj tiamaniere kredigis, ke li estas multe pli egalecema ol li estas reale. Sed, en tiu momento, tiuj teorioj, kiujn li kredis konsenti, vaporiĝis subite sub la puŝo de lia malnova nobela sango, kiu suprenfluis al lia cerbo.
– Nu, sinjorino, li diris, prezentante al la markizino la leteron de Viktoro, kion vi opinias pri tio?
– Mi ĝin atendis, respondis senkolere Suzano, ĝin al li redonante.
– Sed fine, kio al vi povis kredigi ke ...
– Nenio, amiko mia, nur antaŭsento.
– Sed kion respondi ?
– Sidiĝu kaj skribu:
“Sinjoro, Estas petolaĵoj, kiuj preteriras ĉiujn limojn; ĉar vi devus kompreni, ke markizo de Prelongo ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo.
RAŬLO, markizo de Prelongo.”
ĈAPITRO KVINA
Ĝin leginte, Viktoro sin sentis kvazaŭ ekbatita de bastonego. La sango alfluis al lia kapo; li kredis ke ĉiuj objektoj turnas ĉirkaŭ li. Per rapida ekmovo li tiregis sian kravaton por spiri, ĉar li sufokiĝis. Liaj krispiĝantaj pugnoj direktiĝis al la malplenaĵo, minacantaj. Balbuto, raŭka kiel stertoro, eliris el lia gorĝo:
– Mi min venĝos! Mi min venĝos! Subite li leviĝis, promenadis grandpaŝe tra sia ĉambro, puŝegante la meblojn, tiregante la kurtenojn, rompante, en lia kolerego, ĉiujn objektojn troviĝantajn sub lia mano.
Terurite pro la bruego, kiun ŝi aŭdis en la apartemento de sia filo, Heleno rapide supreniris. Meze de la ĉambro, Viktoro, kun vestoj ŝiritaj, inter la mebloj rompitaj kaj la kurtenoj dispecigitaj, agitiĝis kiel frenezulo: skuate de koleraj movadoj, havante la okulojn for de la kapo, la vizaĝon kuntiritan de demona rideto, la lipon pendantan kaj sputetantan, li estis reale malbelega. Sinjorino Linŝardo ektimis kaj forkuris. Sed ŝi aŭdis la kapitanon, kiu malantaŭ ŝi trombe malsupreniris la ŝtuparon. Kiam ŝi volis lin haltigi, li ŝin brute repuŝis, ekkriante:
– Vi estas mia malbona genio. Se mi ne estus vin aŭskultinta, mi ne troviĝus en tia stato.
Heleno sin apogis kontraŭ la muron por eviti falon. Ne penante deteni sian filon, kiu forkuris rapidege, ŝi balbutis: