– Sed kion do li havas? Kion do li havas? Ĉu li estas freneza? Por koni la kaŭzon de tiu neklarigebla ekscitego, ŝi resupreniris al la ĉambro de sia filo.
Dum sinjorino Linŝardo penade reordigis tiun elrenversitan ĉambraron, ŝi ekvidis paperan buleton, kiu ruliĝis ĝis la fenestro. Instinkto ŝin avertis, ke en ĝi ŝi trovos la vorton de l’ enigmo. Ŝi do malleviĝis, prenis la objekton, ĝin zorge malfaldis, legis kaj komprenis. Ja ĝi estis la markiza letero, ĉifita de Viktoro kaj malproksimen ĵetita.
Siavice la riĉa farmomastrino paliĝis: flavaj fajreroj eliris el ŝiaj okuloj; ŝiajn manojn agitis konvulsia tremado; sufokiĝante, ŝi estis devigita sidiĝi en apogseĝon. Sed rapide ŝi resaniĝis: malamegema, ŝi murmuris:
– Ha! markizo, vi pentos pri via aroganta letero; iam vi komprenos, ke vi estus estinta pli prudenta tranĉinte vian manon ol ĝin skribinte.
En tiu momento, Andreo, kiu de malproksime ekvidis sian filon kuradantan kvazaŭ frenezulo, senprokraste revenis, timante malfeliĉaĵon. Kiam li vidis sian edzinon kun brovoj krispiĝantaj, kun malbona vizaĝo, sidantan meze de mebloj duonrompitaj do la Viktora kolerego, li ekkriis:
– Kio do okazas? Kion tio signifas?
– Tio signifas, karulo, ke por sinjoro de Prelongo vi estas ĉiam nur la filo de lia iama lakeo.
Andreo eksaltegis pro la insulto.
– Kiu diris tion?
– Legu.
Heleno prezentis al sia edzo la leteron de la markizo. Tiam ŝi devis liveri klarigojn, ĉar Linŝardo ne konis la klopodon provitan de Viktoro. De la unuaj vortoj, li respondis, ke lia filo estas juna malhumilulo, kiu ricevis nur tion, kion li meritis. Tamen ge-Prelongoj povus uzi terminojn malpli ofendajn. Ili estas tre feliĉaj, havinte lakeon, kiu bonvolis al ili redoni ilian aŭ prefere sian kastelon. Poste li bedaŭris la neeblecon de tiu geedziĝo, kiu sola povis kvietigi la riproĉojn de lia tro delikata konscienco.
Vespere Viktoro revenis, rompita de lacego. Dum la tuta tago, li marŝis rekten antaŭ si, nesciante kien li iras. En lia cerbo ekscitegita, la letero de la markizo estis kvazaŭ fotografiĝinta: li ĝin senĉese relegis. Do oni forĵetis ne la militiston kiel ne sufiĉe gloran, sed la nepon de la iama lakeo. Tiom da laboroj, da penadoj, da kuraĝo, da ruzoj estis senutilaj. Por la aristokrata malhumilaĉo de tiuj nobeluloj, la malnobeleco de la nomo superis la valoron de la viro. Oni al li riproĉis devenan makulon, da kiu nenio povus lin senigi; oni ĵetis sur lian vizaĝon antikvan kotaĵon, el kiu li kredis sin purigita de tempo tre longa, aŭ prefere kiun li neniam konis.
Pereigaj projektoj ruliĝis en la kapo de la junulo. Elĵetitaj kiel neefektivigeblaj tuj kiam naskitaj, ili estis anstataŭitaj de aliaj, laŭ senĉesa randirado.
Unue la kapitano pensis elvoki la markizon al duelo; poste, komprenante kiel estus ridinda duelpeto sendita al maljuneta viro, li volis trapuŝi ponardon en lian gorĝon, bruligi la kastelon, aŭ prefere eniri en la subterajn galeriojn, ilin plenigi da pulvo, kaj eksplodigi la antikvan domegon kun ĝiaj loĝantoj.
Sed iom post iom la aera blovo kaj la marŝado, lacigante liajn muskolojn, samtempe kvietigis la perforton de lia unua incitego. Kiam li revenis en la farmodomon, li estis preskaŭ trankvila.
Heleno lin atendis.
– Aŭskultu, ŝi diris; antaŭnelonge vi nomis min via malbona genio; vi ...
– Ha! patrino, kiam vi scios.
– Mi scias ĉion: mi trovis la leteron.
– Kaj vi estas kvieta: vi do ne komprenis?
– Jes; nur mi trovis rimedon por ĉion aranĝi.
– Kiun?
– Necese estas, ke la edziniĝo fariĝu neevitebla.
– Sed kion fari? ekkriis la junulo mirante.
– Ha! ne estas mi, kiu al vi tion klarigos. Ĉar vi ne divenis, ekenlitiĝu kaj dormu. Morgaŭ via spirito estos pli komprenema.
Sinjorino Linŝardo rigardis sian filon, ridetante laŭ maniero tiel mistera, ke Viktoro eksaltis, dirante:
– La rimedo estas malmulte certa kaj tro danĝera.
– Kion vi riskas nun? Neniel vi sukcesos alimaniere. Kiu volas la finon volas la rimedojn.
– Estas vere, patrino.
– Ni supozu, ke la edziniĝo ne sekvos, vi ĉiam havos la venĝon kiel konsolon.
– Vi estas prava! Ha! malhumila familio, vi scios kiel kare pagigas insultojn la kapitano Linŝardo!
Se la sento reganta en la farmodomo estis la kolerego, en la kastelo ĝi estis la malkvieteco. Apenaŭ Raŭlo sendis la leteron, jam li estus volinta ĝin deteni. Li prave pensis, ke viro simila al Viktoro neniam pardonos la insultojn en ĝi enhavatajn. Pro tio, li volis doni al Matildo kiel eble plej rapide naturan protektanton. De kvar jaroj, sinjoro de Blasano vizitadis en la kastelo; do ambaŭ gejunuloj kredeble sin reciproke studadis sufiĉe bone. La markizino, kiun li komisiis por sondi pri tio la koron de sia filino, sen malfacileco konstatis, ke ĝis nun ĝi ne batis. Sed se la amo estis ankoraŭ nur burĝono, la tempo en kiu ĝi floriĝos alproksimiĝas. Inter ĉiuj adorantoj, kiujn ŝi renkontis, sinjoro de Blasano estis certe ĉi tiu, kiun ŝi plej vole estus akceptinta kiel edzon.
Raŭlo parolis aparte kun la juna duko, kaj al li diris ke, se la intencoj iam elmontritaj de li ne ŝanĝiĝis, li povos peti sian patrinon, la dukinon de Blasano, ke ŝi bonvolu veturi Prelongen por fari edziĝpeton, kiu estos favore akceptita.
Ebria pro ĝojo, Gastono skribis al sia patrino dum la vespero mem. Post du tagoj, sinjorino de Blasano sin prezentis en la kastelon, kaj petis por sia filo la manon de fraŭlino de Prelongo.
Oni decidis, ke la juna duko estos permesita al regula amindumo dum la kelkaj semajnoj ankoraŭ vivotaj en la kamparo. La geedziĝo festiĝos en Parizo, post la reveno de la vintra sezono. Ĉar sinjorino de Blasano estis restonta en Prelongo kun sia filo, oni por ŝi preparis plenan ĉambraron.
Timante unu el tiuj ruzoj, kiujn tiel ofte kutimis la kapitano Linŝardo, Raŭlo rekomendis, ke oni konservu pri tiu projekto la plej absolutan sekreton. Al neniu inter la invititoj ankoraŭ loĝantaj en la kastelo oni do faris konfidencion.
Oni esceptis nur la grafon, intiman amikon de la duko, kaj fraŭlinon de Savinako, al kiu Matildo daŭre sentis fratinan amikecon.
Eble sinjoro de Prelongo estus pli aminta militistan bofilon, ekzemple sinjoron de Ruvezo. Savinte la vivon de lia filino, la junulo estis preskaŭ rajtigita peti ŝian manon. Sed, kaj tio grande mirigis Raŭlon, li sin detenis el ĉiu klopodo. Cetere, laŭ sociala vidpunkto, la grafo multe malsuperis sian amikon: certe lia nobeleco estis tre rajta, sed ne komparebla al tiu de Blasanoj, kiu estis unu el plej antikvaj de Francujo, pli antikva eĉ ol tiu de Prelongoj. Pri la riĉeco, tiu de la juna duko estis vastega, dum la grafo trovis nur ŝuldojn en la patra heredo. Cetere la markizino ne ŝanceliĝis. Ĉar sinjoro de Blasano ja estas perfekta kaj nobla nobelulo, Raŭlo al si diris, ke oni ne povas ĉion posedi, ke ne estas li kiu edziĝas sed lia filino kiu edziniĝas, kaj ke nur estas celotaj la ŝatoj de Matildo.
Fraŭlino de Prelongo akceptis tiun edziniĝan proponon sen ĉagreno sed samtempe sen entuziasmo. Sciante ke la sorto de junulino, kiu alproksimiĝas la plenaĝon, estas edziniĝi, ŝi akceptis fermokule la edzon al ŝi prezentitan, certa ke gesinjoroj de Prelongo celis nur ŝian feliĉecon kaj ne povis erari.
Ne estis same por Valentino. Kun veraj ĝojaj elmontroj ŝi eksciis tiun novaĵon. Ĉar ne nur ŝi estis vere feliĉa, vidante, ke ŝia amikino faros edziniĝon, kiun multaj junulinoj estus enviintaj, sed ankaŭ tiu finiĝo liberigis ŝian konsciencon el premanta pezo. Momente, post la bela konduto de sinjoro de Ruvezo, ŝi timis, ke Matildo enamiĝos al la juna oficiro. Dum la kelkaj tagoj fluintaj de la kuradĉaso, ŝi atentis la fariĝojn okazantajn en la kastelo kun vera kortuŝeco.