Ve! la plendinda junulino amis la junan grafon: ŝi lin tiel amis, ke pro tio ŝi ne dormis plu, precipe de tiu momento kiam ŝi kredis, ke ŝi ne estas malŝatata de li. Tio alvenis tuje, en la momento mem, kiam minacis ŝian amikinon mortiga danĝero, kiam ŝi vidis Frederikon rapidantan al la apro kaj enigantan en ĝian flankon la tranĉilon svingatan de lia pugno. Ĉar la koro de Valentino enhavis trezorojn de ameco, kiuj petis nur eltrovanton. Malvarmigite de tiu tomba atmosfero, kiun oni spiris ĉe ŝia onklino, ĝi estis iom varmetigita de l’ amikeco de Matildo. Sed la natureco de la junulino, ardanta kaj pasia, bezonis senton multe pli vivigan. Pro tio, kiam la juna venkanto sin prezentis al ŝi, aŭreolita de sia triumfo, tiu dudekjara koro eksplodis.
La manpremo, per kiu la junulino sin donis tutan, ekbruligis saman amegon en la koron de Frederiko. Ĝis nun, koninte nur garnizonajn amrilatojn, la juna oficiro estis preparita al la ekokupo de tiu venkanta sento, kiu sin oferis kun sintenadoj de preĝanto.
Dum fraŭlino de Prelongo pie metis en akvoplenan vazon la oficialan blankan bukedon, kiun ĉiuvespere al ŝi alportis ŝia fianĉo; dum ŝi aŭskultis kun rideto iom senmova la korektajn amkonfesojn, kiujn la juna duko sin kredis devigata fari al ŝi, antaŭ la konsentaj okuloj de gepatroj kunsidantaj en la saloneto, Frederiko kaj Valentino, pretekstante, ke ili ne devas ĝeni per sia ĉeesto la amelmontrojn de geamantoj ambaŭ reeniris en sian ĉambron. Poste, ĉar ili ambaŭ bezonis spiri aeron, ili el ĝi eliris iom samtempe, kaj neeviteble sin renkontis en la parko.
Ĉar ambaŭ penis ne perfidi siajn sentojn, kaj repuŝis la vivegajn parolojn, kiuj el iliaj koroj supreniris ĝis iliaj lipoj, ili rifuĝis malantaŭ frazoj nur ĝentilaj kaj tute negravaj. Kun elementoj tiel senvivaj la interparolado ĉiumomente haltis, kaj estis anstataŭita de peza silento, kiun nek unu nek alia kuraĝis rompi.
– La vetero estas tre bela, tiuvespere, fraŭlino.
– Tre bela, sinjoro.
– Vi do venis spiri aeron sur la teraso?
– Kiel vi vidas.
– Estas tiel varme en apartementoj.
– Oni sufokiĝas.
– Mi eliris, ĉar mi timis, ke mia ĉeesto estus maldiskreta.
– Mi same.
– Oni ne devas ĝeni geamantojn.
Frederiko rigardis Valentinon; kaj la junulino ruĝiĝis.
– Ja, ŝi respondis.
Denove fariĝis silento. Ambaŭ, sin apoginte sur la balustradon, supre de kiu oni superis la tutan valon, aŭskultis tiujn malprecizajn kaj melankoliajn bruojn, kiuj estas la voĉo de belaj someraj noktoj. De la senluma kamparo, tra kiu Violano lumigata de la luno desegnis longan arĝentan rubandon, iliaj rigardoj supreniris al la ĉielo borita de brilaj punktoj, kiujn la nokta astro estingis unu post la alia, plialtiĝante el horizonto.
– Mi kredas, ke la luno troviĝas en sia unua kvarono.
– Ha! vi kredas.
– Jes, mi tion vidis hodiaŭ sur la kalendaro. Kiel poezia estas bela somera nokto.
– Jes, sed iom malvarmeta. Mi foriras, daŭrigis Valentino, feliĉa, ĉar ŝi trovis tiun rimedon por rompi embarasantan interparoladon. Mi estas maldike vestita; kaj mi timus malsanigon.
Kaj ne eĉ vidinte la respektan kaj amplenan saluton, kiun al ŝi sendis la junulo, ŝi forkuris, kiel frenezulino, tra la parko, kaj rapide ŝi sin enfermis en sian ĉambron. Ŝi sufokiĝis.
Restinte sola, sinjoro de Ruvezo ekbruligis cigaron. Dum li ĵetis tra la spaco odorajn fulmelspirojn, li lasis erari siajn okulojn al la nigra kamparo kuŝanta sub liaj piedoj. Kubutapoginte sur la balustrado al kiu li revenis, li pripensis:
– Ne, li diris post iom da tempo, tio estas neebla. Se mi estas riĉa per nobeleco, per moneroj kontraŭe mi troviĝas tute malriĉa. Mi havas nur mian sub-leŭtenantan soldon; kaj tio estas maldika. Pri Valentino, ĉu ŝi havas la postulitan doton? Mi dubas. Kun tiaj vivrimedoj, ni ambaŭ mortus pro mizero antaŭ la malplena telermeblo. Poste, ĉu mi povas ŝin treni el garnizono en garnizonon, precipe en Afriko? Ĉu mi scias kie mi troviĝos post unu monato? Eble en Laghonat , eble pli malproksime. Ne, decide, mi ne povas edziĝi. Sed tiam, kion fari? Ŝi estas diable ebriiga, tiu junulino; kaj mi amegas ŝin kiel frenezulo. Certe pli bone estus foriri morgaŭ. Sed kiun pretekston prezenti? Antaŭ la ĉaso, mi promesis, ke mi restos ankoraŭ dum dekkvin tagoj, kaj ke mi poste iros en mian familion, por en ĝi pasigi mian lastan monaton da libertempo. Se li vidus min forirantan nun, la markizo kredus, ke mi tiel agas pro ĉagreno, ĉar lia filino edziniĝas kun Gastono. Nu, ni enlitiĝu: la nokto alportos bonan konsilon.
La grafo ĵetis malproksimen la brulantan pinton de sia cigaro, kiu eksaltegante el roko al roko naskis en la nokto garbaron de fajreroj.
Dum li monologis en la parko, Valentino reenirinte en sian ĉambron, sin ĵetis en apogseĝon, mordante sian naztukon por malaŭdigi siajn ploregojn.
– Ha! estas finite! Li ne min amas. Tiuvespere li ne diris al mi tri parolojn: tamen estis favora la okazo. Ĉu iam oni ĝin retrovos? Ve! mi kredis, ke mi estis leginta amon en liaj okuloj. Mi eraris. Laŭ la famo, li estas malriĉa, kiel mi: do por li mi ĉiam estos nur la birdeto, kiun oni vundas pasante, kiun oni forgesas, kaj kiu agonias en nekonita angulo. Ho! Frederiko mia, mia amato, mi tion komprenas; vi bezonas, ne malriĉulinon kiel min, sed riĉan heredantinon kiu reorumos vian blazonon. Vi estas prava; vi tion meritas; tion al vi ŝuldas la Fatalo. Ĉar vi estas la plej bela, la plej nobla, la plej kuraĝa: kaj mi estus krimulino, se mi vin embarasus per mia mizero.
Subite ŝi aŭdis pordon malfermiĝantan: estis sinjoro de Ruvezo, kiu reeniris. Ŝi aŭskultis, detenante sian spiron, imagante, ke li alvenas por ŝin surprizi, por ŝin formeti. Ŝi estas konvinkata, ke li troviĝas ĉi tie, malantaŭ la pordo, aŭskultante. Ŝi diras tre laŭte, ke tia ago estas tre malĝentila, ke reale li estas nur komuna deloganto, nur rabisto de ina honoro. Sed, post tiu penso, ŝia koro saltegis pro espero. Fine, ne povante sin deteni, volante montri al li, ke ŝi sin gardas, ke ŝi ne lin timas, ŝi tiris la riglilon kaj tuje larĝe malfermis la pordon. Sed ŝia lampo lumigis nur al koridoro tute senhoma. Frederiko estis reenirinta en sian apartementon, kaj ne pripensis al ŝi. Ne, vere, li ŝin ne amis.
Larmoj de ĉagreno supreniris al la okuloj de la junulino. Kial li venis en la kastelon? Antaŭ kiam ŝi lin renkontis, ŝi estis feliĉa en la societo de Matildo: la amikeco de ŝia elekta fratino sufiĉis al ŝiaj deziroj. Dum nun, kion do ŝi bezonas? Nur pripensante al tio, ŝi ruĝiĝis. Ho! nun ŝi vidas klare en sia animo. Tio, kion ŝi kredis esti amo, estas malamo kontraŭe. Ŝi lin malamas, ĉar li ŝin malfeliĉigis, ĉar li ŝin plorigis, ĉar li sin ŝovis en ŝian estaĵon tiel rapide, ĉar li penetris en ŝian koron tiel profunden. ke li kaj li sola ĝin tutan hodiaŭ okupas. Jes, ŝi lin malamas, ŝi lin malamas funde de sia animo.
Subite ŝi memoris, ke la ŝtuparo kondukanta al la ĉambro de la grafo ne estas la sama ol la ŝia. Pro sento de alta konveneco, la markizino ne volis, ke la gejunuloj, kiujn ŝi akceptis en sia kastelo, estu devigataj toleri la malagrablaĵojn de senĉesaj renkontoj tra la koridoroj. Por aliri el la ĉambro de Frederiko al tiu de Valentino, oni estis devigata ĉu malsupreniri en la korton, ĉu trairi la ĉambraron de sinjoro de Prelongo. Sed tiam tie kuŝis nesingardemo kaj samtempe malkonveneco, kies estis nekapabla sinjoro de Ruvezo.
Iom rekuraĝigite de tiu ideo, Valentino enlitiĝis, kaj post iom da tempo ekdormis, farante orajn revojn. Ŝi vidis sin glitantan kun Frederiko sur smeralda maro, en ŝipeto ornamita de multekostaj ŝtonoj, provizita de veloj purpuraj, de silka ŝnuregaro. Kaj ili reciproke amegis unu la alian; senlace ili al si tion konfesis; ĉar ili troviĝis en la lando de la revo, en kiu oni ne bezonas monon por ami kaj esti feliĉaj.