Выбрать главу

La morgaŭan vesperon, ili ambaŭ kompreneble sin renkontis en la sama loko.

– Nu, ekkriis Valentino, la hazardo naskas kelkafoje nekredindajn surprizojn. Ni nin retrovas ĵus en la sama loko.

Ameme la junulo respondis:

– Mi konfesas, ke tiun hazardon mi iom helpetis. Ĉu vi min riproĉas?

– Ne, ĉar mi volas vidi en via ĉeesto nur noblan intencon. Kredeble vi timis, ke min terurus vespertoj, fantomoj aŭ aliaj timigiloj.

– Aŭskultante nur mian kuraĝon, mi venis alporti al vi la helpadon de mia glavo.

La junulino ridetis. Tiam rekomencis la hieraŭa silento.

Sed tiufoje ĝi estis tiel terure elokventa, ke la grafo unua ĝin rompis:

– Vi troviĝos tre sola, fraŭlino, kiam via amikino estos edziniĝinta. Kredeble tiu forlaso vin instigos imiti ŝian ekzemplon.

La voĉo de Frederiko malforte tremetis.

– Dio mia, respondis Valentino, eble.

– Ĉu mi povas koni la feliĉulon kiu ...?

– Ho! sinjoro, vi estas maldiskretema.

– Vi estas prava, fraŭlino: sed kiam mi aŭdis de via buŝo la konfeson, ke vi amas aliulon, mi ne povis deteni ...

– Kial do? Ĉu miaj sentoj, ĉu mia estonteco povas vin kortuŝi? Post kelkaj tagoj vi eliros: kredeble neniam ni nin revidos. Vi ne savis mian vivon, kiel vi faris al Matildo. Vi do vidas, ke mi ŝuldas al vi nenion, nek konfidon, nek dankemon, nek eĉ memoraĵon.

Sinjoro do Ruvezo divenis, tra la maldolĉeco de tiuj paroloj, la konfeson, kiun preterlasis la junulino. Tuje li prenis ŝiajn manojn en la siajn, ekkriante:

– Nu, mi ne konsentas kun vi, kaj rajte mi interesiĝas al via estonteco. Ĉar mi estas devigata foriri post kelkaj tagoj, mi ne volas tion fari kaj antaŭe ne konigi al vi miajn sentojn. Mi amas vin, Valentino; mi vin amegas per profunda kaj nepereebla amo. Se mi havus feliĉon inspiri al vi pasion egalan al la mia ni ambaŭ estus tre fortaj por batali kontraŭ la malfacilaĵoj de la vivo: ĉar sento tiel potenca kiel la mia facile triumfas ĉiujn barilojn.

Parolante, Frederiko ŝovis sian brakon ĉirkaŭ la talion de la junulino kaj ŝin alkondukis al benko. Ebria pro ĝojo, Valentino sin demandis ĉu tio ne estas revo. Sed ŝia koro grandfrape batanta pruvis, ke la realeco preteriras ŝiajn esperojn. Duonsvenante, lasante sin faleti inter la brakojn de la junulo, kiu ŝin pasie premis kontraŭ sin, ŝi sentis sin tiel plene feliĉa, ke la ŝajnigo de kontraŭbatalo ne eĉ venis en ŝian penson.

En la ombro de la nokto, pli densigita ankoraŭ de l’ ombro de arboj, ili mallaŭte daŭrigis la balbutadon de tiuj amaj paroloj, maljunaj kiel la amaso de jaroj, sed tamen eterne junaj, ĉar oni ilin elparolas nur dum la dudeka. Ili restis tiel ĝis horo tre vespera, premante reciproke siajn manojn, al si ridetante, sentante sur sin la pezon de siaj rigardoj, kiujn ili ne povis vidi en la senlumeco. Ŝafo, kiun post la ekvespero oni liberigis en la parkon por forkurigi la ĝardenŝtelistojn, mirante pro tiuj du ombroj sidantaj sur benko, kiuj ŝajne faris nur unu, venis ilin flari: ilin rekoninte, ĝi kuŝiĝis antaŭ iliaj piedoj. Kiam, ne sen bedaŭro, ili estis devigitaj reeniri, la junulo altiris al sia brusto sian novan amikinon. Ameme ŝin preminte en siaj brakoj, li almetis sur la frunton de l’ adoratino siajn varmegajn lipojn. Valentino ektremis, kaj rapide sin demetis el la premado ŝin ĉirkaŭanta. Fine, al si ridetinte ankoraŭ dum iom da tempo, la geamantoj senparole disiĝis.

La morgaŭan matenon, la junulino sentis ankoraŭ sur sia vizaĝo la premon de Frederikaj lipoj. Ŝajnis al ŝi, ke tiu kisado profunde penetris en ŝian karnon, kaj ĝin markis kiel ruĝa fero. Ŝi estis konvinkita, ke ĉiuj, kiuj ŝin renkontas, devas ĝin ekvidi.

Kelkaj tagoj fluis. La limtempo fiksita de sinjoro de Ruvezo por lia eliro jam estis pasinta: tamen la grafo ĉiam restis. Ĉiuvespere la juna oficiro kaj Valentino lasis en la salono la reprezentantojn de l’ oficiala amo, kaj rapide sin kaŝis en malluman angulon de la parko, kie ili estis certaj, ke oni ne ilin malhelpos. Tiu loko troviĝis apud la ruinforma dometo, konstruita antaŭ jam kvardek jaroj de la avo de Matildo.

Interne de ĝi troviĝis ĉambro, okupita de fraŭlino de Prelongo, kiu ĝin aliformigis en specon da buen -retiro , por ŝia propra uzado. Ofte la junulino ĉi tie pasigis la varmajn horojn de la tago.

Vagigante siajn fingrojn sur la fortepiana klavaro, ŝi rigardadis la belegan vidaĵon, kiu, de tiu loko alta kaj elstaranta, vastiĝis sub ŝiaj okuloj. En angulo, pentrostablo; kontraŭ muroj, pentrotolaĵoj ne finitaj; sur la mebloj, iom ĉie, kolorskatoloj, paŝteloj, muzikaj kajeroj, elmetis tiun ĉarman malordon de l’ artistino, kiu sin sentas en sia privatejo, kaj kiu, certa ke ŝi ricevos neniun viziton, ne perdas en zorgega ordigo de siaj laboriloj, tempon pli bone uzatan por la revado. Fine, funde de la ĉambro, vidiĝis larĝa turka kanapo, sur kiun Matildo plezure kuŝiĝis, kiam ŝi estis laca, aŭ kiam mankis la inspirado.

Ian vesperon, Valentino alvenis al la kunvenejo, nervincitata, agitata, maltrankvila. La vetero estis sufokanta. De pli ol du horoj, pezaj nuboj kuprokoloraj mallumigis la atmosferon, rondiris malrapide ĉirkaŭ la plataĵo, kaj ŝajnis pezi sur la teron kvazaŭ plumba kloŝo. Sinjoro de Ruvezo diris al sia amikino ke, eĉ en Alĝerio, kiam blovas siroko, li ne memoris esti spirinta aeron tiel varmegan.

De kvarono da horo apenaŭ ili sidis, kiam subita fulmofajro disŝiris la nubon, tuj sekvita de tondra frapo seka, bruta, krakeganta, kiel kanona bruego eksplodanta en orelo. La junulino puŝis krion de teruro; Frederiko mem eksaltis.

– Ni reeniru, ŝi diris; mi timas. Certe Valentino estis kuraĝa, eĉ tre kuraĝa kontraŭ vera danĝero. Sed estis teruro, kiun neniam povis venki ŝia voleco: ĝi estis la teruro pro la fulmotondro. Kiam la tondro bruegis, kiam la fulmoj blindigis ŝiajn okulojn, ŝi sin metis en angulon, kaŝis sian kapon inter siajn manojn kaj ne moviĝis plu. Ĉar sur ŝian naturecon tro nervinciteblan la atmosfera elektro agis laŭ eksterordinara potenco.

– Ni reeniru, ŝi ripetis; ni reeniru rapide. Jam leviĝinte, la junulino ekeliris, kiam vera trombo falegis sur la terason. Blindigite de fulmofajroj kaj de hajleroj, kiuj skurĝis lian vizaĝon, la grafo havis nur tempon malfermi la pordon de la dometo, kiu feliĉe ne estis ŝlosita, kaj diri al sia amikino:

– Eniru tien. Sed en la ĉambro regis plena senlumeco. Valentino, kiu konis ĝian aranĝon, trafis palpetante la larĝan turkan kanapon, sur kiun ŝi faletis; dum la grafo, kiu, kiel ĉiuj fumantoj, portis sur si alumetojn, ekbruligis unu el ili. De tempo al tempo la lumego de fulmofajro, enirante tra la mezepokaj fenestretoj, eklumigis al la ĉambro, per rebrilo dubeblua de bruligita sulfuro.

Ĉar Matildo venis en sian buen -retiron nur dum la tagmezo, ŝi opiniis, ke estas senutile meti en ĝin ian lumigilon. Tie do vidiĝis nek lustro, nek kandelabro, nek eĉ lampo. Fine tamen, en unu el kandelingoj de la fortepiano, Frederiko trovis malnovan peceton da kandelo, ĉi tie forgesitan kredeble de multaj monatoj, kaj ne superantan la vitroringon de l’ ingo. Li ĝin ekbruligis.

Lumigite de tiu ŝanceliĝanta flamo, kies malforta lumeto ne povis kontraŭbatali la lumegon de la fulmotondro, la angulo de la ĉambro. en kiu troviĝis la turka kanapo, restis en la duonombro. La junulo tien sin direktis, sidiĝis apud sian amikinon, kaj ŝin altiris al sia koro. Pro la nekonscio kaŭzita de la teruro, Valentino sin kaŝis sub la veston de Frederiko, apogis sian kapon kontraŭ lian bruston kaj fermis la okulojn. El ŝiaj haroj, el ŝia tuta persono eliĝis malkvietiga parfumo, kiu supreniris al la cerbo de la junulo kaj fine lin malsaĝigis. Li sin klinis, renversis malantaŭen la kapon de la junulino, kaj almetis sur ŝiajn lipojn longan kisadon, kiun ŝi nevole redonis, kiam la kandelo tute brulita subite estingiĝis.