La fulmotondro kvietiĝis, aŭdigante nur post longaj intertempoj ian malproksiman tondreton. Post kelkaj minutoj Valentino ekpuŝis grandan kriadon: kaj la silento refalis, peza, premeganta, kiel tiu de tomboj.
Kiam, post du horoj, la junulino eliris sur la terason por elmeti sian varmegan frunton al la malvarma aero de la nokto, nur vidante ŝiajn brilajn okulojn, ŝiajn purpurajn vangojn kaj ŝian iom lacetan sintenadon, estis facile diveni, ke en la ama batalo la neriparebleco estis plenumita, kaj ke ŝi eliris estrine el brakoj de tiu, kiu ŝin venkis.
Tria horo matena eksonis. De longa tempo estis fermitaj la diversaj enirejoj en la kastelon. Ĉar pro honto Valentino estus mortinta prefere ol malfermigi al ŝi la pordon, ŝi reeniris en la dometon, en kiu ŝi atendis kune kun sia amanto la leviĝon de la matenruĝo. Kiam eksteraj bruoj al ili sciigis, ke la servistaro estas ellitiĝinta, kaj sekve, ke la pordoj estas malfermitaj, ambaŭ geamantoj, por realiri al sia ĉambro, alpaŝis sin klinante al la tero kaj sin kaŝante malantaŭ la kreskaĵaroj, por eviti, ke oni ilin vidu.
La morgaŭan tagon, sinjoro de Blasano petis sian fianĉinon, ke ŝi bonvolu kanti romancon, kiun li speciale ŝatis. Por al li plezurigi, Matildo serĉis en sian muzikaĵon la verkon petitan. Sed ĝin ne trovinte, ŝi memoris, ke ŝi ĝin lasis en la ruinaĵo. Do ŝi petis la dukon, ke li bonvolu atendi dum kelkaj minutoj, alkuris al sia ĉambro, serĉis sed vane en siaj poŝoj kaj tirkestoj la ŝlosilon de la dometo, kiun ŝi kutime portis sur si. Tiam ŝi pensis, ke kredeble ŝi ĝin forgesis en la seruro, malsupreniris en la parkon, kaj sin direktis al la buen -retiro. Enirinte en sian laborejon, ŝi estis tre mirigita, konstatante postsignojn de neklarigebla malordo. Ŝi diris al si, ke estontece ŝi estos pli singardema, kaj ne lasos malfermita ĉambron, kiu estus ebla rifuĝejo por ia ĝardenŝtelisto. Poste, certiĝinte ke al ŝi oni ŝtelis nenion, ŝi prenis sian muzikaĵon, fermis la pordon, kaj tiufoje ne forgesis meti la ŝlosilon en sian poŝon.
Tuj ŝi rakontis tiun historion al fraŭlino de Savinako. Feliĉe tiu junulino prezentis sian dorson al la sunlumo: sen tio Matildo estus estinta tre mirigita pro la sintenado de ŝia amikino, ne komprenante kial subita ruĝiĝo kovris ŝiajn vangojn.
Kiam vespere la geamantoj, ankoraŭ tremetantaj pro la memoroj de l’ antaŭtago, sin ĵetis en la brakojn unu de la alia, ili konsentis ke, ĝis la eliro de la juna oficiro, iliaj sinvidoj okazos, nokte kompreneble, en la ĉambro de Valentino.
Sinjoro de Ruvezo estis tre malkontenta pro tiu kontraŭaĵo, kiu, ilin senigante da loko senhoma kaj facile alirebla, malfaciligis iliajn amrenkontojn, kaj ilin faris tre danĝeraj. Ĉar por aliri nokte al sia amantino tra la internaj apartementoj, la grafo devis trairi la tutan ĉambraron de sinjoro de Prelongo, sekve peti de la markizo la du ŝlosilojn, kiujn li bezonis por tion fari. Kompreneble tia farmaniero estis tute neebla. Aliparte por ŝin vizitadi dum la tago, li devis unue malsupreniri lian ŝtuparon, poste transiri la korton, fine supreniri la ŝtuparon de la junulino, kaj fari tian kurbaĵon tra koridoroj pli malpli plenaj da servistoj. Li sentis ke post tri tagoj de tiaj vojaĝoj tra la kastelo, ilia kara sekreto fariĝos la temo de ĉiuj interbabiladoj. Do tiu dua rimedo estis tiel neefektivigebla kiel la unua.
Sekve dum la tuta tago Frederiko promenadis laŭlonge kaj laŭlarĝe antaŭ la malnova konstruaĵo, studante tre atente ĉiujn arĥitekturajn elementojn, ornamaĵojn, kornicojn, balkonojn kaj elstaraĵojn: okule li mezuris la altecon de etaĝoj, notante en sia memoro la plej etajn kaj ŝajne plej senvalorajn detalojn. Poste li supreniris en grenejojn kaj penetris ĝis la plej alta teraso de la granda turo, de kiu li superis la vastan tutecon de la tegmentaro. Li similis arĥitekturiston studantan la elementojn de arĥitektura plano. Sed sur tiun planon sinjoro de Ruvezo notis nur kelkajn partojn elstarantajn, neniel zorgante pri ĉiuj aliaj detaloj, kiuj lin ne speciale interesis. La morgaŭan tagon, pretekstante ke li bezonas sigeligi sian permesaĵon per la milita estraro, li veturis Rouen ’on kaj revenis alportante pakaĵon, kiun li mistere kaŝis en sian ĉambron. Ĝin malferminte, li eltiris tuberŝnuron, unu el tiuj dikaj manteloj por veturigistoj, nomitaj limusinoj, kaj paron da Strasburgaj lanŝuoj.
Kiam alvenis la vespero, li petis Valentinon, ke ŝi lasu malfermita ĝis la mateno ŝian tualetejan fenestron, dirante ke ŝi ne maltrankviliĝu se ŝi ne vidas lin aperantan, ĉar la sukceso de lia entrepreno ne estas certa; sed tamen ke ŝi ne teruriĝu se, dum ia horo de la nokto, viro paŝegas la apogilon de ŝia fenestro; ĉar tiu viro estos li. La apartemento loĝita de fraŭlino de Savinako estis lokita en la parton de l’ antikva kastelo, kiun ne faligis la eksplodo ordonita de la kardinalo. Tuŝante la grandan nordan turon, ĝi estis kun ĝi konservita en la restarigo farita de Ludoviko de Prelongo. La ronda ĉambro, kiun formis tiu turo ĉe ĉiu etaĝo estis eĉ aliformigita de la junulino en tualetejon. Ĝuste malsupre de la fenestro, kiu al ĝi lumigis, troviĝis la fama blazono, kiun la markizino tiel ame rigardadis dum la unuaj monatoj de sia edziniĝo. Ĝi okupis la tutan spacon ekzistantan inter la supro de la enireja pordo kaj la malsupro de la fenestro Valentina. La tri leonoj pasantaj skulptitaj en la granito faris tri profundajn reliefaĵojn, sur kiujn la piedo povis sin apogi. Plie la supera rando de la larĝa ŝtonplato faris sur la muro elstaraĵon, sur kiun povis krampiĝi la manoj kaj sin apogi la genuoj de iu, kiu estus dezirinta sin suprentiri ĝis la fenestro.
Kiam la grafo estis certa, ke ĉiuj dormas en la kastelo, li vestis sian limusinon super siaj vestoj, kaj ĝin premis per ligilo ĉirkaŭ sia talio, por ke ĝi ne flirtadu. Anstataŭinte siajn pantoflojn per la Strasburgaj lanŝuoj, li volvis la tuberŝnuron kaj metis la ringegon tiel formitan ĉirkaŭ sian bruston, ĝin apoginte sur sian maldekstran ŝultron. Tion farinte, li estingis sian lumaĵon, malfermis la pordon tre antaŭzorge, certiĝis ĉu la koridoro estas senhoma, kaj same senbrue refermis la pordon. Palpetante per manoj etendataj, li trafis la ŝtuparon al la tegmento, penetris en la grenejon, kaj sin direktis al fenestreto, kiun, dum la antaŭtago, li speciale ekzamenis tute atentege. Li sublevis la vitraĵon, kiu malfermiĝis kiel kovrilo de tabakujo. Ĉar la junulo estis maldika kaj facilmova, li sen malfacileco penetris tra tiu malvasta malfermaĵo, kaj sin starigis sur la mallarĝa randaĵo.
Nun li devis ekkapti per ambaŭ manoj la randon de la tegmento, kaj eksaltegi sur la azenan dorson sammaniere, kiel rajdanto saltegas sur sian ĉevalon, kiam li volas ĝin ekrajdi, ne uzinte la piedingon. La entrepreno estis danĝera. La antaŭensalto estu malbone kalkulita, okazos falo sur la tegmenton, rulado sur la kruta deklivo, sekvita de timeginda saltego en la malplenaĵon, kun morto malsupren. Frederiko momente ŝanceliĝis. Subite li eksaltis, turnis sur siaj manradikoj, kaj refalis rajde sur la randon, ĝuste sur la lokon celitan. La antaŭensalto estis bone kalkulita.
Tion farinte, li ĉiam rajde sin direktis al la parto de la tegmento, kiu plej proksimiĝis la grandan turon. Ĝin trafinte, li malvolvis la tuberŝnuron, firme alligis unu el ĝiaj ekstremajoj al la granda monumenta kamentubo, datumanta de la XIII a jarcento, fiksis la alian ekstremaĵon ĉirkaŭ sia zono, por esti certa ke, ĉu okazus duonsveno, li ne estus rapidigita en la abismon, kaj ĵetis en la spacon la ŝnurrondon tiel formitan.
Tiam ekkaptinte plenmane la ŝnuregon, poste ĝin premante per siaj kruroj, li sin lasis gliti sur la dorso, laŭlonge de la tegmenta deklivo, ĝis la defluilo. Sen la dika teksaĵo per kiu li zorge sin vestis, li estus alveninta malsupren kun vestoj ŝiritaj kaj sangiga haŭto.
Tien alveninte, li stariĝis sur la zinka defluilo, kiu iom faldetis sub lia pezo, sed ja estis sufiĉe firma por lin porti: tiam li sin senigis da sia ŝnuro kaj da sia limusino, kiujn li zorge kunrulis kaj lasis en tiu loko, por ilin retrovi, kiam li revenos. Li alpaŝis laŭlonge de tiu danĝera vojeto, havante dekstre la tegmenton kaj maldekstre nenion, la profundegajon. En tiu loko la kastelo estis konstruita sur la krutega roko, kies ĝi ŝajnis esti nur la daŭrigo. Okazu malĝusta paŝo aŭ ardezo glitiga, kaj la junulo estos rapidigita el ducent metroj da alteco, trovante sub sia mano nenion al kio li povos alkroĉiĝi.