Poste ŝi aŭskultis. Sed ŝi aŭdis neniun bruon, krom la regula tik-tako de l’ horloĝo, krom la blekadoj de la ventego krakiganta la arbojn. Malrapide la horoj sonoris post la horoj. La vento malaperis. Nun ŝi aŭdis la unutonan kantadon de pluvaj gutoj fluadantaj sur la folioj.
Kaj ŝi atendis. Ŝiaj okuloj penadis sondi la senlumecon. Ĉiumomente ŝi kredis, ke nigra profilo aperas malsupre de ŝia fenestro: ŝi sin klinis eksteren por al ĝi prezenti la brakojn. Sed ĝi estis nur fantomo kreita de ŝia deliranta imago. La horoj daŭrigis sian sonoradon unuj post la aliaj. Li ne venis.
Kaj ŝi atendis. Ho! ŝi lin konas; ŝi konas sian Frederikon: ŝi scias kiel li estas kuraĝa. Se li ne troviĝas tie ĉi, ŝin premante en siaj brakoj, ŝin kovrante per pasiaj kisadoj, tio okazas nur ĉar estas li, kiu antaŭnelonge puŝis tiun kriadon, ĉar li glitis, ĉar li falis, ĉar li mortis.
Li mortis! Li estas malviva! Ŝi tiel ofte ripetadis tiujn tri vortojn, ke fine la senco de ili tute konfuziĝas en ŝia cerbo. Cetere voĉo sekreta diras al ŝi, ke tia afero estas neebla; ke, malgraŭ ŝia maltrankvileco, ŝi certe estus sentinta en sia tuta estaĵo pli grandan disŝiron. Tiam ŝi genufleksas sur sian preĝoseĝon kaj, per ĉiuj fervoroj de sia animo entuziasma kaj kredema, ŝi preĝegas la Dion de sia infanaĝo. Iom rekuraĝigite, ŝi diras al si ke bezone estas varme rezoni. Se ŝia amanto estus rapidigita en la abismon, ŝi estus aŭdinta la bruon de korpo peza rulanta el roko al roko. Sed vane ŝi serĉas en sia memoro, ŝi nun estas certa pri tio, ŝi nenion aŭdis. Plie se Frederiko estas kuraĝa, li same estas tre singardema. Li ne estus riskinta neeviteblan morton, estante certa, ke li ŝin revidos la morgaŭan tagon. Ne; li ŝin obeis: li trankvile restis en sia lito. Sendube li venos baldaŭ: nun ŝi estas certa pri tio.
Kaj ŝi lin atendas.
Kiam la grafo sentis sin ruliĝantan sur la deklivo de la tegmento, ne povante sin deteni, li komprenis ke li estas pereonta. Sentante teruran impreson de malplenaĵo, li senvole ekpuŝis grandan krion, tuj haltigatan de kruelega doloro, kiu ĉesigis lian spiron. Estis la ŝnurego, alligita ĉirkaŭ lia zono kiu tuje, brute, haltigis lian falegon. Duonsvenante, sufokiĝante, Frederiko ĝin ekkaptis instinkte. Subite la horizonto ŝajnis rapide turniĝadi ĉirkaŭ li, dum li sentis sin balancitan en la spaco per la vento, kiu daŭris fortegan blovadon. Unue li neniel komprenis tion, kio okazas: senmova, li toleris, fermante la okulojn, la duoblan movadon, kiu lin skuis. Sed subite la vero lumigis al lia spirito: kaj, malgraŭ lia kuraĝo, varma ŝvito perliĝis el la radiko de liaj haroj. La ŝnuro estis streĉita de la pezo de lia korpo sur la tranĉanta rando de la defluilo: en la loko mem sur kiu ĝi faldiĝis, la senĉesa movado de eliro kaj de aliro naskis senĉesan frotadon, kiu ĝin rapide eluzis. Ĝi tranĉiĝis. Ĉiufoje kiam rompiĝis ŝnurero, la ŝnurego maltordiĝis, kaj estis tiu maltordiĝo, kiu ĝin turniĝadigis. Kaj supre de abismo de ducentmetra profundeco lin pendigis tiu rompebla ligilo, kiu pli kaj pli maldikiĝis. De tempo al tempo, malgranda skueto lin avertis, ke ekrompiĝas unu el fadenoj, kiuj ankoraŭ lin detenis al la vivo.
Per tiu superhoma forteco, kiun naskas la instinkto por la konservado, la grafo febre ekkaptis la ŝnuregon, kaj sin suprentiris sur ĝi per la fortikeco de siaj manradikoj, ne zorgante pri ekskuoj, kiujn li al ĝi trudis, kaj kiuj rapidigis ĝian rompeblecon. Kiam li trafis la defluilon, li sur ĝin sin forte alkroĉis per la maldekstra mano, dum lia mano dekstra ekkaptis la ŝnuron supre de la loko tranĉita. Feliĉe ne estis tro malfrue. Sed post kelkaj sekundoj, la ŝnurego, malplilarĝigita ĝis dikeco de ŝnureto, estus rompiĝinta definitive, lasante la malfeliĉan junulon fali kaj premegiĝi en la profundegaĵon.
Kiam, post lasta penado, Frederiko sin vidis en la de fluilo, liaj fortoj estis eluzitaj. Liaj oreloj zumis; flamoj pasis antaŭ liaj okuloj. Timante, ke li svenos, li kuŝiĝis en la defluilon, en kiu li troviĝis ŝirmata kontraŭ la vento, kaj sekve senriska. Li fermis okulojn, kaj sentis sin ekokupitan de sensenta rigideco.
Post unu horo lin vekis sento de glacia malvarmo, kiu lin penetris ĝis ostoj. La pluvo ekfalis. Ĉar li okupis la tutan fundon de la defluilo, li baris la akvan fluon, kiu povis eliri, nur pasinte sur lia korpo. Feliĉe li konservis sian limusinon, kies dika teksaĵo lin ŝirmis kontraŭ la malsekeco, sed nur neperfekte. Tiu horo da ripozo al li redonis novajn fortojn. Li malalligis la ekstremaĵon de la ŝnuro, kiu pendis el lia zono, realligis ĉirkaŭ si la ekstremaĵon sendifektan, kiu, de la kamentubo ĝis la defluilo, kuŝis sur la tegmento, kaj komencis sian supreniron sur la glitigaj ardezoj. Kiam li alvenis sur la tegmentan randon, ĉar la vento ne blovis plu, ĉiu danĝero malaperis. Li retransiris tra la fenestreto. Kaj kiam li estis reenirinta en sian ĉambron, li sin ĵetis sur sian liton, kaj dankis la Dion de l’ Amo, kiu lin tiel videble protektis. Sed, meze de sia dormeto, la junulo estis okupita de unu nura ideo: vekiĝi samtempe kun la servistaro. Ĉar li volis malsupreniri en la korton, tuj kiam la afero estos ebla, por rekuraĝigi Valentinon.
La suno jam estis levita, kiam pordo malfermiĝis por trapasigi la taĉmenton de ĝardenistoj. La junulino ĉiam troviĝis apud sia fenestro, kiun ŝi ne forlasis dum la tuta nokto. Subite, apud kurbiĝo de aleo, ŝi ekvidis viron rapide marŝantan kaj al ŝi sin direktantan. Kvankam ŝi ne povis vidi lian vizaĝon kaŝitan de kreskaĵaro, ŝia koro eksaltegis. Tiu viro estas li, ŝi tion sentis; li estas ŝia Frederiko. Kiam ŝi lin rekonis, eble iom palan, sed reale vivan, la malfeliĉa knabino kiu, dum tiu tuta longa nokto plena da kortuŝaĵoj, ne verŝis unu larmon, subite ekploregis. Falante sur siajn genuojn, antaŭ sia krucifikso, ŝi ekkriis:
– Danke, Dio mia, danke! Kaj ŝi senprokraste malfermis la pordon. La grafo troviĝis jam en la koridoro. Li rapidis en la ĉambron de Valentino, sublevis sian amantinon en siaj brakoj, kaj ŝin kisadis, kiel oni kisas tiujn, kiujn oni ne kredis revidi.
– Ha! mia adoratino!
– Fine, mia amegato, vi estas ĉi tie; mi vin sentas; vi ne estas malviva.
– Ho! mi povas diri senmetafore, ke mia vivo estis detenita nur de unu fadeno.
– Kio do okazis? Altirinte la junulinon sur siajn genuojn, la grafo al ŝi rakontis la danĝerojn de li riskitajn, kaj per kiu maniero vere mirakla li estis savita.
Valentino, pendante al liaj lipoj, trinkis liajn parolojn, dum tremeto de teruro ŝin skuadis tra ŝia tuta korpo.
Subite ŝi paliĝis, ekkriante:
– Plendinda karegulo, kiel kruele vi suferis? Kaj tio estis pro mi. Ho! se vi estus mortinta, mi ne vin postvivus.
– Ni ne parolu pri tio, karulino. Vi scias, ke mi eliros morgaŭ, ve! Sed antaŭ mia eliro, mi volus vin vidi aparte unufojon ankoraŭ. Nun ne estos ebla reveno per la tegmentoj.
– Ho! ne, mi tion malpermesas.
– Mi, por tion fari ne havus plu kuraĝon. Vi diros ke mi estas timulo, kaj vi estos prava; ĉar nun la timo ĉefas mian volecon. Post tio, kio okazis, mi antaŭsentas teruron, kiu paralizus miajn movadojn kaj senripareble kaŭzus mian pereon. Estas idiote, sed estas tiele.
– Ne, kara amato; tio ne estas idiota, sed nur prudenta.
– Jen estas tio, kion vi faros. Tage mi ne povas veni ĉi tien. En tiu momento, ni faras grandegan malprudentaĵon. Via ĉambristino povas alveni kaj nin surprizi. Mi forkuros tuj kiam mi estos dirinta per du vortoj tion, kio estas farota de vi. Provu vin provizi, por la venonta nokto, de la ŝlosilo de la nenatura ruinajo. Ĉar ne nur tiu loko estas tre taŭga, sed plie mi sentus min vere feliĉa, dirante al vi adiaŭ sur la turka kanapo, sur kiu mi vin amis la unuan fojon.