Tion memorante, Valentino ruĝiĝetis, kaj respondis ridetante:
– Fidu min; mi havos la ŝlosilon.
– Nun, katineto mia, ekenlitiĝu, kaj dormu. Miaflanke mi same agos. Ĉar vi estas rekuraĝigita, rapide, al la lito.
Bedaŭrinde la junulino estis tre malmulte vestita: konfuza pro feliĉo, rapidinte por revidi pli frue tiun, kiun ŝi amas, ŝi neniel atentis sian tualeton. Ŝin kisante, antaŭ kiam li eliros, Frederiko pli kaj pli malfruiĝis.
Plie li ekpuŝis mem la riglilon, murmurante:
– Nu, mi riskas.
Post unu horo, la ĉambristino frapis sur la pordon, mirante ĉar ĝi estas ŝlosita. Eniriginte sian amanton en larĝan ŝrankon malplenan, troviĝantan funde de sia tualetejo, Valentino malfermis al la servistino, kaj al ŝi rakontis, ke ŝi estis timigita de bruo aŭdita en la koridoro. Poste al ŝi komisiinte ian tujan aĉetadon, por ke ŝi foriru, ŝi liberigis la junulon, kiu, lasante sian amantinon, murmuris en ŝian orelon:
– Nu, karulino, malgraŭ tio, tamen petu la ŝlosilon.
La junulino dormis ĝis la tagmezo. Kiam sinjorino de Prelongo, mirante ĉar ŝi ne malsupreniras, petis sciigojn pri ŝi, la ĉambristino respondis ke fraŭlino petegas de ŝia markizina Moŝto, ke ŝi bonvolu ŝin senkulpigi, se ŝi ne montriĝas por la tagmanĝo; sed iom malsaneta pro kapdoloro, ŝi pli amas ripozi.
La servistino iom mensogis. Ŝia mastrino nenion diris pri tio, ĉar antaŭ kiam la ĉambristino estis reveninta el sia komisio, jam Valentino dormis pugnoferme. Tiam tiu sindonema knabino, vidante la junulinon senmovigitan de dormo profunda, kompateme ne kuraĝis ŝin veki.
Kiam, glutinte en sia ĉambro kelkajn manĝaĵojn al ŝi alportitajn de la kuiroficejo, fraŭlino de Savinako malsupreniris en la salonon, ŝi havis okulojn tiel lacajn kaj mienon tiel palan, ke inter la ĉeestantoj neniu dubis; kaj ĉiu estis konvinkita, ke la junulino, dirante ke ŝi estas malsaneta, diris nur la ĝustan veron.
Por forkuri la atestojn de simpatio, kiujn oni al ŝi malŝparis, sed kiuj pligrandigis ŝian embarason, Valentino altiris Matildon aparten. Pretekstante, ke la malsaneto, kiun ŝi suferas, ne estas ankoraŭ tute resanigita, ŝi petis, ke ŝi bonvolu al ŝi komisii la ŝlosilon de la dometo, por ke ŝi povu ripozi dum la tuta tago, for de maldiskretaj rigardoj.
– Certe, mia kara Valentino; jen estas ĝi. Nur, kiam vi eliros, zorge fermu la pordon.
– Trankviliĝu; mi ne forgesos la rekomendon. La salono malpleniĝis. Kiam sinjorino de Prelongo estis sola kun sia filino:
– Kie do estas Valentino? ŝi demandis.
– Ŝi petis de mi la ŝlosilon de la ruinaĵo, respondis Matildo. Kredeble ŝi troviĝas en ĝi.
La markizino nenion respondis, sed restis revema. Tiu malsaneto de fraŭlino de Savinako, kiu ordinare ĝuis bonegan farton, tiu bezono al la soleco tiel malbone rilatanta kun ŝia karaktero pozitiva kaj praktika, ĉio tio ŝajnis al ŝi tre stranga. Aliparte, la morgaŭan tagon eliros sinjoro de Ruvezo. Devige Suzano starigis inter tiuj du fariĝoj senperan rilaton.
Dum la mateno, oni alportis en la kastelon belegan kolekton da azaleoj, kiujn la grafo de Roŝbrulo, klera floramanto, donacis al sinjorino de Prelongo. La ĉefĝardenisto venis averti ŝian markizinan Moŝton, ke la floroj estis metitaj en la florejon, kaj atendis ŝian viziton.
Ŝi do malsupreniris en la parkon. Ŝi pasis antaŭ la dometo, kiam subite ŝi haltis, senmovigita de miro kaj de admiro, aŭdante, elirantajn el la laborejo de ŝia filino, sonorojn de melodio plenumita per neordinara majstreco. Ĝi estis la tria Noktaĵo de Chopin . Certe Valentino estis sufiĉe bona muzikistino; sed ĉu en muzikarto, ĉu en pentrarto, ŝi neniam montris tre superan talenton; kaj tio, kion aŭdis la markizino, ŝajnis al ŝi vera malkovraĵo. La junulino, kredante sin sola, sin liveris al la impresoj de sia animo: kaj sub ŝiaj fingroj la malesperigaj frazoj de la majstro kortuŝe ploregis.
– Nu, murmuris Suzano, mi ne eraris. Por ke neniu vidu ŝiajn larmojn, Valentino volis pasigi tiun tagmezon en la buen -retiro. Ŝi amas Frederikon, la plendinda knabino; ŝi amas lin profundkore, kaj lia eliro ŝin malsanigas. Aliparte tiu amo estas certe partoprenita: sen tio la ĉeesto tre daŭra de sinjoro de Ruvezo estus neklarigebla.
Dio mia, ŝi aldonis ridetante, ili estas ĉarmaj; bedaŭrinde ambaŭ posedas neniun riĉaĵon.
Post kelkaj horoj, ĉar fraŭlino de Prelongo diris, ke ŝi deziras realiri al ŝia amikino, en la dometon, por fini desegnaĵon komencitan de la antaŭtago, la markizino rimarkigis:
– Ĉar Valentino petis de vi por la hodiaŭa tago la ĝuon de via laborejo, laŭ mia opinio, estus maldelikate, ke vi ŝin malhelpu en ŝiaj okupoj per via ĉeesto.
Matildo silentis: ŝia patrino parolis, kaj tio sufiĉis. Tamen ŝi miris pro tiu pripenso. Ĉar la amikeco, kiu alligis la du amikinojn estis tiel senpera; ili havis unu por la alia tiom malmulte da sekretoj, ke laŭ la opinio de Matildo, nenia maldiskreto estis ebla inter ili.
Dum tiu tempo fraŭlino de Savinako tualetigis sian aman neston. Ŝi amasigis en angulon muzikajn kajerojn, pastelajn skatolojn, pentrotolaĵojn kaj skizojn. Novajn kandelojn ŝi metis en la kandelingojn de la fortepiano; dum dekduo da bukedoj, freŝe kolektitaj en la bedoj, balzamumis la aeron per siaj ebriigaj parfumoj. La amejo estis preta: la amato povis alveni.
Dum la vespero, kiam la geamantoj retroviĝis en la mallarĝa ĉambro, ilia reciproka amo altiĝis al deliro ne ankoraŭ konita de ili. Sed kiam tiu febro estis iom kvietigita; kiam ambaŭ sidiĝis sur la turkan kanapon kiel malnovaj geamikoj, interparolado pli grava komencis inter ili:
– Ne, karulino, diris la junulo: tio, kion vi petas, estas neebla: mi ne povas skribi al vi. Ĉiuj leteroj, kiujn vi ricevas, devige estas vidataj de sinjoro de Prelongo aŭ de la markizino, kiuj ordigas mem la leteraron, antaŭ kiam oni ĝin disdonos.
– Estas vere, sopiris Valentino ĉagrena. Kion fari? Sed aŭskultu, kateto mia: ĉu vi ofte skribas al sinjoro de Blasano.
– Ni estas tre amikemaj unu al la alia. Tamen, pro reciproka mallaboremo, ni malofte korespondas.
– Nu, vi devos kontraŭe skribi al li ofte, tre ofte. Vi metos en vian leteron vorton ĝentilan al ĉiu loĝanto de la kastelo. Pro tio la duko estos devigata paroli pri tiuj amikaĵoj. Sinjoro de Prelongo petos novaĵojn: kaj, dank’ al tiu pera rimedo, mi ĉiam scios tion, kion vi faras, kaj en kiu loko vi troviĝas.
– Estas tre bone. Cetere tio ne longatempe daŭros. Mi klopodos por interŝanĝi kun kolego, kaj resti en Francujo. Mi estas certa, ke post ses monatoj ni estos geedzoj. Subite teruraj bojadoj, miksitaj kun bruoj de batalo, sonis en la parko. Obeante nur sian kuraĝon, sinjoro de Ruvezo rapidis eksteren. Post kelkaj metroj el la dometo, antaŭ du paŝoj apud la muro, kiu fermas la ĝardenon, li ekvidis Ŝafon flarantan la korpon de viro tere kuŝanta kaj bananta en sango.
– Ŝafo, Ŝafo, venu ĉi tien, tuj, ekkriis komandtone la juna oficiro.
La hundo obeis sed kolere kaj ĵetante al la nekonatulo malbonan rigardon.
La grafo sin klinis kaj rigardis. Kvankam al li lumigis nur la pala lumeto, kiu falas el steloj, li vidis, ke antaŭ li troviĝas la korpo de viro ankoraŭ juna, mezekreska, vestita kiel kamparano. Sur ĉiu flanko de lia kolo du profundaj vundoj larĝe sangdonis, dum la vizaĝo, kiu ŝajnis tranĉita de tranĉiletaj frapoj, estis kovrita sur diversaj lokoj de dubenigra masko el sango malmoliĝinta. Tio estis malbelega vidaĵo.
Valentino terurita siavice eliris el la dometo. La geamantoj forgesis pro kia speciala kaŭzo ili ĉeestis en tiu loko, kaj ne ŝajnis suspekti la nesingardemon de sia konduto.
– Tamen ni ne povas lasi tiun malfeliĉulon en la stato en kiu li troviĝas, kaj ne lin helpi, diris la junulino.
– Nu! ia ŝtelisto, kiu ricevis tion, kion li meritas, respondis Frederiko, kiu sur la batalkampoj jam vidis tiom da kadavroj kaj tiom da vunditoj, ke tia vidaĵo lin malmulte impresis.