Выбрать главу

– Tio pruvas nenion. Se li estas ŝtelisto, nur la juĝistaro devos tion juĝi, sed ne ni.

– Vi estas prava kiel ĉiam, adorata katineto mia. Atendu; mi lin eksublevos.

Stariginte per la ŝultroj la korpon kovritan de koto kaj de sango, Frederiko lin altiris al la muro, kaj kontraŭ ĝin lin dorsapogis.

– Estas mirinde, li diris al Valentino; li similas la kapitanon.

– Viktoro Linŝardo! ekkriis la junulino. Kion li farus en la parko, dum la nokto, sub malpropra vesto?

– Estas vere. Kredeble mi eraras. Tamen tre ŝajnas al mi, ke mi lin rekonas. Aŭskultu: kaŝu vin en arbetaĵon; poste mi krios: ‘Al helpado!’ Kiam oni malfermos la pordojn, vi povos vin ŝovi en la kastelon, ne vidite.

– Tre bone. La belmova junulino foriris kurante, kaj baldaŭ malaperis en densan arbetaron.

Valentino estis tute kaŝita for de rigardoj, sed ŝi povis vidi tion, kio okazas. Do ŝia miro estis grandega, kiam ŝi ekvidis blankan formon, kiu penade altrenis al ilejo pezan ŝtupetaron. La scivolo venkis la singardemon: ŝi alproksimiĝis kaj rekonis fraŭlinon de Prelongo.

– Nu, Matildo, ĉu estas vi? Kion vi faras en la parko, kaj kial vi trenas tiun ŝtupetaron?

– Nu, kaj vi mem? ekkriis la junulino, kolera kaj maltrankvila, ĉar oni ŝin rekonis. Bone; vi revenas el la dometo.

Ŝiaj rigardoj aliris al la ŝlosilo, kiun Valentino konservis en sia mano: ĉar ĉiuj tiuj okazintaĵoj al ŝi forgesigis ĉiun singardemon.

– Jes, respondis ĉi tiu, siavice konfuza. Mi en ĝi ekdormis, kaj nur antaŭ momento mi vekiĝis. Mi tiel suferis dum la tuta tago.

Sed subite ŝi estis interrompita de krioj: “Al helpado! al helpado!” puŝitaj de sinjoro de Ruvezo.

Post kelkaj sekundoj, la fenestroj de la kastelo lumiĝis; ombroj kuris sur la kurtenoj; kaj tra pordoj rapide malfermitaj trairis sinjoro de Prelongo sekvita de multaj servistoj.

La du junulinoj profitis tiun momenton por reeniri: neniu ilin rimarkis.

– Kio okazas? kio okazas? ekkriis la markizo.

– Estas viro mortigita, kiun mi trovis en la ĝardeno, respondis la grafo. Li similas la kapitanon.

Frederiko alkondukis sinjoron de Prelongo al la loko en kiun li metis la nekonatulon.

La kastelmastro lin ekzamenis dum kelkaj momentoj, kaj respondis:

– Estas vere. Sed li troviĝas tiel malpurigita, ke oni povas nur konjekti, sed ne certigi. Kredeble ŝajno nin erarigas.

– Mi same opiniis, respondis la grafo.

La markizo ordonis, ke oni tuj preparu provizoran portilon, kaj ke oni sur ĝin metu la vunditon.

Dum la servistoj al li ekobeis, Raŭlo rimarkinte lumon, kiu filtris tra la fenestroj de la nenatura ruinaĵo, al ĝi sin direktis. Sed antaŭe li prenis revolveron en sia poŝo, kaj singarde eligis la vergeton.

Komprenante lian intencon, Frederiko tremis en ĉiuj siaj membroj; sed ĉar, por ŝanĝi la decidon de sinjoro de Prelongo, neniu bona klarigo estis donebla de li, li rezignacie sekvis la markizon.

Alveninte apud la dometo, Raŭlo rekomendis al la junulo, ke li faru neniun bruon. Alproksimiĝante singarde, li malrapide turnis la seruran butonon, kaj, direktante antaŭ si la tubon de sia armilo, li rapide enpuŝis la pordon. Kompreneble la ĉambro estis malplena. Sur la fortepiano brulis kandeloj. Sur la mebloj, sur la seĝoj, iom ĉie, aro da bukedoj amasiĝis, falis eĉ, en iaj lokoj, sur la tapiŝon, balzamumante la aeron per tiu forta odoro, kiun ellasas la velkantaj floroj. Raŭlo, kiu kredis penetri en rabistan nestegon, troviĝis en saloneto ornamita kiel por festo.

– Tre stranga, li murmuris. Alpaŝante, li diris al sia kunulo:

– Sed pro kia kaŭzo vi troviĝas en la parko, dum horo tiel nokta?

– Mi estis en mia ĉambro, respondis balbutante la grafo, mi ordigis miajn pakaĵojn por esti preta, kiam morgaŭ mi eliros; subite mi aŭdis bruon de batalo. Mia fenestro estis malfermita: ĉar ĝi troviĝas sur la unua etaĝo, mi sen malfacileco saltis en la korton, uzante la spalirojn.

– Por fari tian gimnastikon, tio pruvas, ke vi estas treege facilmova, respondis sinjoro de Prelongo.

Sed, ĉar la klarigo estis kredinda, la markizo ĝin akceptis.

Ili revenis al la loko en kiun Frederiko metis la sangokovritan korpon de la nekonatulo; sed tie, nova miro ilin atendis.

La servistoj komisiitaj fari portilon rapide plenumis sian laboron. Sed kiam ili revenis por preni la vunditon, ili ne lin retrovis. Ili do mirante petis de sia mastro ĉu, dum ilia foresto, li ne donis aliajn ordonojn al aliaj servistoj.

– Ne, ne, diris Raŭlo; ni serĉu. En la stato en kiu ni lin vidis, tiu individuo ne povis iri tre malproksimen.

La parko estis ekzamenita en ĉiuj lokoj: oni demandis ĉiujn arbetarojn unujn post la aliaj. Sed kiam, post du horoj, la tuta servistaro lacega revenis al la loko en kiu sinjoro de Prelongo kaj la grafo atendis, oni estis devigita akcepti la evidentecon.

La mortigita viro estis malaperinta.

ĈAPITRO SESA

Ian matenon, post la tago en kiu Viktoro sendis al sinjoro de Prelongo sian faman edziĝpeton, la paroĥestro eniris en la farmodomon, kiel li kutimis fari ĉiumatene, de la tago kiam la kapitano estis reveninta el Alĝerio. Sed lin enirantan mirigis la ĉagrena mieno pentrita sur ĉiuj vizaĝoj. Viktoro precipe ŝajnis pli malridema kaj pli kolerema ol la aliaj farmoloĝantoj, kaj havis malbonan rigardon, kiun la pastro ne vidis ankoraŭ.

– Kio do okazas? demandis la maljunulo.

– Ni ĉiuj estas mokegitaj, sinjoro Benojto, vi kiel la aliaj. Ĉar fine vi partoprenis miajn esperojn: estas vi, kiu al mi konsilis la provon de tiu aventuro.

– Mi ne komprenas. La bona abato ŝajnis tiel miranta, ke Viktoro metis sub liajn okulojn la leteron ĉifitan, dirante:

– Ĉu vi komprenas, nun?

– Ho! ekkriis la bona paroĥestro, sufokiĝante pro indigno. Estas tre malbona tio, kion ili faris. Mi ne kredis, ke ili estas kapablaj plenumi agon tiel malkristanan, Sed mi parolos kun ŝia markizina Moŝto; mi ŝin riproĉos.

– Diru nenion, sinjoro Benojto; vi ĉion difektus. Estas afero finita; ni ne pripensu al ĝi. Mi faris belan revon, eble efektivigeblan de la kapitano Linŝardo, se, kun sia kuraĝo kaj sia inteligenteco, li estus prezentinta ian peceton da nobeltitoleto, sed kiu povis esti nur utopio por la nepo de l’ iama lakeo.

– Nu, dum vi konsoliĝas tiel saĝe, vi estas tute prava. Kaj verdire, laŭ mia opinio, estas pli bone por ĉiuj, ke la afero finu tiamaniere.

La abato elironta troviĝis sur la sojlo de la pordo, kiam la kaleŝo de la markizino pasis rapidege, sekvita de Ŝafo, kiu saltegis dekstren kaj maldekstren. Ekvidinte sinjoron Benojton, la hundo petolante volis leki liajn vangojn, kaj pro tio metis siajn larĝajn manegojn sur liajn ŝultrojn.

Kiam la paroĥestro vidis kontraŭ sia vizaĝo tiun buŝegon larĝe malfermatan, armitan de duobla vico da timegindaj dentegoj, la malfeliĉa pastro kredis, ke lia lasta horo estas alveninta, kaj preskaŭ svenis pro timego. Sed Ŝafo, sentante ke la kaleŝo ĉiam ruliĝas, forlasis sinjoron Benojton palan pro teruro, kaj alkuris al la veturilo, kiun ĝi trafis post kelkaj saltegoj.

Dume la plendinda maljunulo, falinte sur seĝon, iom post iom reprenis sian spiradon, dum Heleno diris:

– Ĉu estas prudente lasi libera tian bestegon? Ĉu tia rasan kaj tiakreskan hundon oni ne devus ĉiam enĉenu mi? Sed tio tre bone pentras tiujn nobelulojn. Por kontentigi unu el iliaj kapricoj ĉio taŭgas: kaj por ili estas indiferente, ke unu el iliaj lakeoj ĉu iamaj ĉu nunaj estu mortigita.

– Ho! sinjorino, mi kredas, ke vi trograndigas. Sinjorino de Prelongo estus ĉagrenega se malfeliĉo okazus al iu pro ŝia kulpo.