Выбрать главу

– Fine, sinjoro paroĥestro, diris Viktoro sin intermetante, vin preskaŭ vundis tiu grandega besto. Se vi parolus pri tio en la kastelo, kredeble oni aŭskultus kaj konsentus vian peton.

Ja, dum la unua vizito, kiun sinjoro Benojto faris al la markizino kaj al Matildo, li rakontis la okazintaĵon laŭ sia propra vidmaniero. Ĉar li ne povis suspekti la tre laŭdindajn intencojn al kiuj obeis la honesta kvarpiedulo, li parolis per tono tiel drama, ke Matildo kaj ŝia patrino estis konvinkitaj, ke la pastro forkuris veran danĝeron.

– Estas mirinde, diris la junulino: ĝis nun Ŝafo estis tiel pacema kiel la besto, kies ĝi portas nomon.

– Oni ne devas tro fidi al tiuj ŝajnoj, respondis la markizino. Kiam tiuj grandaj hundoj maljuniĝas, ofte ilia karaktero ŝanĝiĝas: tiam ili fariĝas tiel kruelegaj kiel ili estis antaŭe bonaj. Mi dankas vin, sinjoro paroĥestro, ĉar vi min avertis. Malfeliĉo tiel rapide alvenas, ke neniam oni eraras, uzante antaŭzorgojn. De nun, Ŝafo estos enĉenumita kaj ne forlasos sian dometon.

Aŭdinte tiujn vortojn, Matildo sentis, ke ŝiaj okuloj pleniĝas da larmoj: sed, funde de sia animo, ŝi tro bone komprenis la saĝon de motivoj al kiuj obeis ŝia patrino por kuraĝi ian proteston.

Instigante sinjoron Benojton, ke li riproĉos la markizinon pri ŝia hundo, Viktoro sekvis sian ideon. Pro tio, li estis tre feliĉa, kiam li eksciis ke, en la dramo preparita de li, la paroĥestro bonege plenumis la roleton, kiun li ludigis al li nescianta.

Ĉar, kvankam li estis nediskuteble tre kuraĝa, tamen la kapitano iom timis la Novterhundon: kaj eble li ne estis tute malprava. Kiam fraŭlino de Prelongo diris ke ŝia hundo estas tiel malkruela kiel ŝafo, tio estis vera por ĉiu homo krom por la junulo.

Ĉiufoje kiam Viktoro bezonis veni en la kastelon, ĉiam la hundego lin akceptis per timigaj gorĝbleketoj. Kiam ĝi lin ekvidis, ĝiaj haroj stariĝis, ĝiaj okuloj pleniĝis da sango. Vane per karesoj, frandaĵoj, sukerpecoj, la filo Linŝardo penis ĝin malsovaĝigi; nenio sukcesis. La hundo akceptis la sukeron sed malakceptis la karesojn. Kaj kiam ĝi plenbuŝe estis englutinta ĉiujn bonajn manĝaĵojn, kiujn Viktoro al ĝi ĵetis de malproksime tra la kradego, denove ĝi lin rigardis oblikvokule, kaj rekomencis siajn gorĝbleketojn. Instinkto ĝin avertis, ke troviĝas antaŭ ĝi malamiko al ĝia juna estrino, kaj ke ĉiuokaze estas prudente malfidi. Pro tio, la kapitano frotis siajn manojn unu kontraŭ la alia, eksciante ke de nun la Novterhundo ne povos plu malutili iun. Li murmuris, mokridetante:

– Nu, tio tre bone komencas: se tio daŭras, ni treege amuziĝos.

La muro, kiu fermis la parkon, datumis parte de Ludoviko XIV a . Kiam mortis la markizo Roĝero, ĝi estis preskaŭ ruiniĝinta kaj ekfalonta. Dum la unuaj jaroj, kiuj fluis post la morto de lia patro, Raŭlo ĝin restarigis, sed nur laŭ ia longo, kaj ordonis ke la masonistoj refaru la partojn plej difektitajn. Estis ĵus sur la ebena kamparo, tio estas en la lokoj plej facile alireblaj el la ekstero, ke tiu laboro estis konsiderita kiel plej necesa.

Por ke noktaj vagistoj ne povu penetri en la internon, oni kovris la randon de la muro per timinda aro da botelfundoj akre starantaj. Pri la parto, kiu superas la du centmetran profundaĵon, funde de kiu fluas Violano, en tiu loko la roko estas tiel kruta, ke oni opiniis senutila entreprenon de ia laboro. Ĉar oni estis konvinkita, ke la ŝtelo de kelkaj pomoj ne estas allogo sufiĉa por ke ŝtelistoj risku sian vivon tra vojo tiel danĝera. Pro tio, laŭ ia longo, la muro prezentis larĝajn truojn, tra kiuj viro facilmova kaj maldika povis facile trairi.

Dum du tagoj, Viktoro sekvis denove kaj tre atente la vojon, kiun tiel ofte li trairis kun sia patrino, kiam li estis infano. Post kiam li notis en sia memoro la plej malgrandajn detalojn de la muro, li diris al si:

– Flanke de la krutaĵo, la trairo de la muro estas nur ludo; sed oni unue devas ĝin trafi: tie kuŝas la malfacilaĵo. Plennokte oni riskas la rompon de siaj ostoj. Flanke de la kamparo kontraŭe, la afero estas multe pli simpla. Certe troviĝas la botelfundoj: sed mi scios ilin malaperigi.

Dum la vespero mem, li veturis en ĉareto, funde de kiu li kaŝis malgrandan ŝtupetaron, haltigis sian ĉevalon, antaŭ kelkaj paŝoj, apud la loko de li elektita; kaj per batoj de martelo li faligis kaj pulvorigis, laŭ unumetra longo, la vitrajn rompaĵojn enmetitajn en la gipson. Poste li malsupreniris el sia ŝtupetaro, ĝin kaŝis en la fosaĵon, zorge ĝin kovris per herboj, kaj najlis sur la muro pecon da ĉifonaĵo, por ke li facile rekonu la lokon kaj ne bezonu ĝin longatempe serĉi, kiam li pli poste ĉi tien revenos.

En tiu loko, la muro de la parko staris apud grenkampo apartenanta al lia patro. Dum la tago, Ludoviko en ĝin kondukigis mekanikan draŝilon, difinitan al la sen ŝeligo de garboj devenantaj de la lasta rikolto, kiuj, en la vasta kampo nove falĉita, amasiĝis sub formo de altegaj garbaroj.

La laboro urĝis pro la malbona vetero: la rikoltistoj estis maldormontaj dum parto de la nokto. Tiun detalon tre bone konis Viktoro. Pro tio, li ne hazarde elektis tiun vesperon, prefere al alia, por prepari sian malluman entreprenon. Li esperis ke, meze de la terurega bruego farita de la maŝino, la malsonoraj bruoj de lia martelo pistanta la vitraĵojn, estos maskitaj de la mekanika bruo, kaj pro tio ne aŭditaj. Tio cetere realiĝis.

Kiel ĉiuj Prelonganoj, la junulo konis la parton de la kastelo en kiu troviĝas la ĉambraro de Matildo, kaj inter ĉiuj fenestroj truigantaj la fronton, tiun kiu apartenas al ŝia dormoĉambro. Nun li devis rompi vitraĵon de tiu fenestro, ne vidite, kaj eĉ ne suspektite.

Dum la tuta nokto, li kavigis sian cerbon, serĉante ideon: sed matene, li estis trovinta ankoraŭ nenion. Li ellitiĝis, faronta sian kutiman promenadon, kaj kompreneble sin direktis al la malnova domego. Kiam li troviĝis antaŭ la kradego, li kalkulis ke la interspaco, disiganta la fenestron de fraŭlino de Prelongo el la ekstera punkto plej proksima, estas almenaŭ cento da metroj. Plie, arboj ankoraŭ folihavaj staris, kiel kurteno, inter tiu kastela flugilo kaj la ekstero de kradoj. Li ne povis esperi, ke li sukcesos per ŝtono ĵetita. Kuglo de pafilo certe trafus la celon, sed la bruo de l’ eksplodo lin perfidus. Li pripensis al tio, trairante placeton, kiu estis apartigita el la vasta kastela korto nur de la kradego, kiam li renkontis bandon de knaboj, inter kiuj troviĝis la infanoj de lia bofratino.

Tiuj knaboj estis tiel okupataj de ludo nova, ke ili ne rimarkis la ĉeeston de sia onklo. Unu el ili, la plej altkreska en la aro, estis ricevinta donace belan pafarkon pentritan per brilaj koloroj, kunirantan kun sagujo plena da sagetoj. Li amuziĝis, provante sian lertecon antaŭ siaj kunuloj, kaj celante celtabulon alkroĉitan sur arbo. Tiu ludo fariĝis por la kapitano montro lumiga.

Tamen la solvo de la problemo ne estis ankoraŭ trovita: neniam sago, ĵetita de tia ludileto havus sufiĉe da forto por rompi vitraĵon post cent metroj da interspaco. Plie la celado estis tre malfacila; kaj, por sukcesigi sian projekton, la kapitano ne povis korekti sian pafadon, kiel faris la infanoj. Li havis nur unu sageton pafeblan; kaj ĉi tiu ĵetaĵo senŝancele devis esti la trafonta. Li momente pripensis, kaj subite frapis sian frunton: li estis trovinta.

Li alproksimiĝis la ĝojan bandon. Dum li juĝis la sagpafojn kaj donis konsilojn, li lerte ŝtelis unu el plumhavaj vergetoj, kiuj troviĝis ankoraŭ en la sagujo, intencante in petto  doni al la posedanto sufiĉan kompenson, kiam okazo prezentiĝos. Post kelkaj minutoj, li lasis la knabaron kaj revenis al la farmodomo.

Tuj li supreniris en la grenejon, por vidi ĉu li ne trovos antikvan mezepokan pafarkon, datumantan de krucaj militiroj. Iam ĝi estis propraĵo de unu el liaj prapatroj, kiam Linŝardoj sekvis en la milito la Prelongajn sinjoregojn kiel armservantoj. Viktoro memoris, ke li ĝin vidis iam, kiam li estis infano: tamen li ne kuraĝis peti de iu ĉu ĝi ekzistas ankoraŭ, kaj en kiu loko ĝi troviĝas. Sed en provinco, ĉar la spaco ne mankas, oni facile estas konservema. Post kelkaj serĉadoj, la kapitano trovis tion, kion li deziris, malantaŭ malnovaj kestoj, meze de araneaĵoj. La armilo estis tre rustita kaj tre malpura, sed tute sendifekta laŭ ĉiuj siaj partoj. Ĝin viŝinte kaj zorge puriginte, li streĉis la pafarkon, celis, premis la risorton, kaj ĝoje konstatis, ke ĝi funkcias tiel bone kiel dum la Valois ’a epoko.