La junulo revenis apud la knabojn, kiuj pli kaj pli ŝajnis okupitaj de sia ludo. Li sin kaŝis malantaŭ larĝa arbtrunko, certiĝis ĉu neniu lin vidas, metis la sageton ŝtelitan en la fendon de la pafarko, streĉis la ŝtalan arkon, celis, premis la risorton. La sago ekflugis siblante, trairis la foliaron, kaj, rompinte la fenestran vitraĵon, pikiĝis en la harligaĵon de la ĉambristino, kiu ordigis la ĉambraron de sia mastrino. Tiu knabino puŝis teruran krion, malsupreniris kvarŝtupe la ŝtuparon, lasante sterniĝantaj sur siaj ŝultroj siajn harojn malalligitajn, el kiuj pendis ankoraŭ la sageto, kiu preskaŭ ŝin mortigis; kaj ŝi rapidis kiel frenezulino en la kajuton de la pordisto.
Ekpreninte la kulpilon, la cerbero saltegis mezen de infanoj, kriante:
– Aro da buboj, al kiu apartenas tiu sageto?
– Al mi, sinjoro, respondis la posedanto de la sagujo.
– Petolulo, vi preskaŭ mortigis fraŭlinon Klemencon; vi rompis vitraĵon en la fenestro de ŝia fraŭlina Moŝto: vi tion elpagos al mi.
Tiam li ekkaptis per la orelo la malfeliĉan knabeton, kiu nenion pri tio komprenis, kaj kriegis:
– Ne estas mi, sinjoro; mi al vi ĵuras, ke ne estas mi. Kaj li senprokraste lin alkondukis al liaj gepatroj. Post la rakonto farita de la pordisto, malgraŭ la protestoj de la senkulpa knabo, ĉi tiuj opiniis, ke ili devas lin puni per grava survangaro.
– Nu, diris la pordisto revenante, post kiam li estis avertinta la vitraĵiston, neniam mi suspektis, ke tia ludileto havus tian fortikecon. Estas tre malprudente lasi armilon tiel danĝeran en manoj de dekjara knabeto.
Tuj kiam li pafis sian sageton, Viktoro singarde foriris, kaŝinte sian pafarkon. Sed kompreneble li povis resti en la loko en kiu li troviĝis; ĉar neniu estus suspektinta, ke viro tiel malpetolema kiel li, estus kapabla de tiaj infanaĵoj.
Post unu horo, la vitraĵisto anstataŭis la vitraĵon rompitan.
Nun, ĉar li bone preparis la batalan kampon, Viktoro opiniis, ke estis alveninta la momento por agi: do, dum la vespero mem, li provos la aventuron.
Dum la tago, li sin provizis de kamparana vestaro, por ke oni ne lin rekonu, ĉu okaze li renkontus iun. Kiam li opiniis, ke ĉiu dormas en la farmodomo, li vestis sian maskantan veston kaj forlasis senbrue la patran loĝejon. Li sin direktis, per la plej mallonga vojo, al la loko de la muro, kiun li markis antaŭtage; kaj facile li ĝin retrovis, malgraŭ la senlumeco. Ĉar la rikoltistoj de lia patro finis sian laboron dum la hodiaŭa tago, li estis preskaŭ certa, ke li renkontos neniun. Li malsupreniris en la fosaĵon, palpetis tra la herboj, kaj retrovis sian ŝtupetaron, kiun li apogis kontraŭ la muron. Alveninte supren, li rajdis la randon sur la loko sur kiu ne troviĝis plu la botelfundoj, ĉar li ilin rompis antaŭtage. Ekpreninte sian ŝtupetaron, li ĝin altiris al si, ĝin returnenirigis, ĝin malrapide remetis sur la alian flankon, kaj malsupreniris en la parkon, farinte neniun bruon. Ĉar li esperis reveni per la sama vojo, li remetis sian ŝtupetaron teren, laŭlonge de la muro, por ke ĝi ne altiru la rigardojn de servisto malfruiĝinta. Tion farinte, Viktoro restariĝis kaj longe spiris. Li troviĝis en la fortikaĵo. Li sciis, ke Ŝafo estas enĉenumita; do li ne timis, ke ĝi lin malhelpu. Ĉar, ne estinte certa pri tio, eble li estus forlasinta sian entreprenon.
La kapitano orientiĝis kaj sin direktis luppaŝe, marŝante laŭlonge de la kreskaĵaroj, al ilejo en kiu la ĝardenistoj lokis siajn ilojn. Li estis certa, ke li trovos en ĝi alian ŝtupetaron multe pli longan al tiun, kiun li alportis kun si: ĉar tiu ilo ne sufiĉis por atingi ĝis alteco de unua etaĝo. Li facile trovis tion, kion li serĉis, starigis la ŝtupetaron kontraŭ la muron, en loko kie la kastela flugilo, farante angulon kun la fronto, naskis parton malluman, pli mallumigitan ankaŭ, per tiu nokto sen luno, sub nubkovrita ĉielo. Suprenirinte ĝis la unua etaĝo, la junulo sin ŝovis sur la kornico ĝis la fenestro ankoraŭ lumigita, ĵetis internen rapidan rigardon, kaj, kontenta pro tio, kion li ekvidis, li atendis.
Fraŭlino de Prelongo estis en sia apartemento, kaj sin preparis al la enlitiĝo. Klemenco, ŝia ĉambristino, aliris kaj eliris tra la ĉambro, ordigante la noktan tualeton de sia juna mastrino. Ĉar dum la tuta tago la vetero estis varmega pro fulmotondro, la fenestro restis duonfermita. Pro tio, la kapitano perdis neniun vorton de l’ interparolado.
– Ĉu via fraŭlina Moŝto ne enlitiĝos tuj, petis la ĉambristino.
– Post unu momento, knabino. Antaŭe mi volas ekzameni tiun tabakujon, kiun mia patro al mi komisiis, por ke mi ĝin restarigu. De kiam sinjoro de Blasano min amindumas, mi havas plu unu minuton da libertempo.
– Via Moŝto ne estas plendinda. Ĉiuj edziniĝontaj fraŭlinoj estus feliĉaj, se ili povus diri similan parolon.
– Estas vere. Sed fine mi promesis, kaj mi ne plenumas mian promeson. Aminda patreto! Kiel li estas bona kaj paciencema. Li ne ankoraŭ petis de mi tiun juvelon, kaj tamen Dio scias, ke li multe ĝin ŝatas.
Klemenco daŭrigis siajn klopodojn tra la ĉambro.
– Kial do vi estas tiel malrapida, tiuvespere? al ŝi diris Matildo.
– Ne pli ol kutime, via Moŝto. Cetere, post unu momento, mi estos fininta. Mi tuj ekfermos la fenestrajn kovrilojn, kaj poste mi eliros.
Viktoro, kiu aŭskultis per siaj tutaj oreloj, ektremis, aŭdante tiujn vortojn: fermi la kovrilojn. Li kredis sin kalkulinta ĉion, kaj li ne zorgis pri tiu grava afero. Sed tiam, kiam la fermiloj estos alligitaj, lia entrepreno ridinde malsukcesos; kaj li estos devigata refari la vojon trairitan, hontema kiel vulpo venkita de kokino .
Tiam al li venis subita inspiro. Riskante, ke oni lin ekvidu, li sin ŝovis ĝis la fenestra kovrilo, kaj ekzamenis ĝian ferilaron.
Sur ĝia malsupera parto estis fiksita en la lignaĵo ĉeneto, el kiu pendis najlego. Malsupre troviĝis, enmetita en la masonaĵo, fera plataĵo mallarĝa, provizita de truo, en kiun oni faligis la najlegon, por haltigi la fermilon kontraŭ la muro.
Kvankam lia ŝajno estis malfortika, tamen Viktoro havis ŝtalajn muskolojn. Li puŝegis la feran vergeton en la truon malsuperan laŭ fortikeco tiel granda, ke nun li estus nekapabla ĝin tiri mem per sia mano kaj devigata uzi martelon. Tion farinte, ĉar Klemenco alproksimiĝis, li realiris en ombron.
La ĉambristino larĝe malfermis la fenestron kaj sin klinis por malalligi la haltigilojn de fenestrokovriloj. Por la dekstra la afero fariĝis tre facila: sed kiam ŝi volis altiri la maldekstran, ŝi vane tiris la ĉeneton; la najlego restis senmova.
– Nu, knabino, eluzu viajn ungojn, murmuris mallaŭte la junulo.
– Kion do vi faras en tiu fenestro? ekkriis Matildo. De kvin minutoj almenaŭ vi staras apud ĝi. Oni ne bezonas tri horojn por fermi du kovrilojn.
– Nu, mi ne povas; mi ĝin forlasas, balbutis la servistino spiregante.
– Vi kredeble ne agas sufiĉe lerte. Eliru; mi ekprovos. Dum kelkaj sekundoj, la junulino siavice penis tiregi la najlegon enpuŝegitan de Viktoro. Vidante ke estas vanaj ŝiaj klopodoj:
– Nu, ŝi diris, ni lasu ĝin tiel, tiuvespere.
– Se mi irus averti la ĝardeniston, dirante ke li venu kun siaj iloj?
– Neutile. Mi ne estas timena; vi tion scias. Mi ne mortos, ĉar unufoje mi dormos kun ŝirmiloj malfermitaj. Oni vidos morgaŭ.