La ĉambristino eliris. Restinte sola, fraŭlino de Prelongo prenis la tabakujon, kaj dum longa tempo ŝi ekzamenis la difektitan pentraĵon.
En arbetaro, paŝtistino vestita de blua jupo, de ruĝa korsaĵo, kun ŝultroj nudaj, kvazaŭ ŝi estus ironta al kortega balo, reveme sidis apud rivereta bordo. Ŝiaj piedetoj preskaŭ trempis en la klara ondo, plenigita da akvaj kreskaĵoj. Per la dekstra kubuto sin apogante sur rokon, kies piede estis ĵetita ŝia ĉapelo, ŝi subtenis en sia mano kapon iom beletan ornamitan per ornamaĵo kolektita en la apuda kampo, kiel la Boileau ’a paŝtistino. Ŝia maldekstra mano, mallaboreme kuŝanta sur ŝiaj genuoj, tenis frukton ian, kiun ŝi ne zorgis gustumi. Flanke de ŝi, du ŝafoj manĝetis kelkajn neprecizajn herbaĵojn. Malantaŭ la revantino, paŝtisto alvenis neatendite, kaj tiklis per pajla trunketo ŝian kolon por ŝin surprizi.
– Nu, diris Matildo, mi timis, ke mi troon promesis: sed ne. La figuroj estas ankoraŭ tre ŝatindaj. Nur la randoj de la pentraĵo difektiĝis. Mi povos tion ripari; kaj neniu ĝin suspektos.
La junulino malfermis la skatoleton ankoraŭ plenan da tabako.
– Puah! ŝi ekkriis, sentante sin ekokupitan de ternbezono. Ĉu estas eble, ke oni metas en sian nazon tian malpuraĵon.
Ŝi malplenigis sur angulon de la tablo la enhavon de la tabakujo, ĝin malforte tapetante, por ke neniu grajno restu en la interno.
– Morgaŭ, ŝi diris, mi ĝin portos en mian laborejon, kaj ordonos al Klemenco, ke ŝi ĵetu tiun malbonodoran pulvoron.
Tamen la kapitano ĉiam sidante sur la mallarĝa kornico, kun kruroj pendantaj, kun dorso apogiĝanta kontraŭ la muro, havante nenion al kio li alkroĉiĝus, se okaze li glitus, ne forlasis per okuloj la fenestron ĉiam lumigitan. Ĉar tra la muslinaj kurtenoj de la junulino, li perdis neniun el ŝiaj movoj, li malkontente murmuris:
– Sed kion do ŝi faras kun tiu tabakujo, kiun, de preskaŭ unu horo, ŝi ĉiumaniere manumas.
Fine Matildo leviĝis.
– Ne estas tro frue, opiniis Viktoro. Sed la junulino venis al la fenestro, kaj ĝin larĝe malfermis, volante aerumi sian ĉambron antaŭ la dormado. Ŝi kubutapogiĝis sur la balustradon, penante sondi per la rigardo la mallumaĵojn ŝin ĉirkaŭantajn. Sed la nokto estis tiel densa, ke kastelo, parko, vilaĝo, konfuziĝis en la unutoneco de nigra vasteco. Nur la lumo de ŝia lampo, alĵetita de la lumŝirmilo, faris malsupre de la doma muro kvazaŭluman makulon. En tiu parto lumigita troviĝis la piedo de la ŝtupetaro, kiun uzis Viktoro: la restaĵo perdiĝis en ombron.
– Nu, diris Matildo laŭte: jen ŝtupetaro. Aŭdante tiujn vortojn, la kapitano, forgesante en kiu loko li troviĝas, faris tre danĝeran kaj preskaŭ pereigan eksalton. Sed li fortege alkroĉiĝis, dum la junulino murmuris mallaŭte:
– Masonistoj venis tiutagmeze; kredeble ili ĝin tie forgesis. Nu, mi ne estas ŝancema hodiaŭ: vitraĵo rompita, fenestra kovrilo kiu ne fermiĝas, ŝtupetaro antaŭ du paŝoj de mia fenestro, se mi estus timema, mi havus tre bonajn motivojn por tremi.
Dum ŝi, senmovigite de tiuj pripensoj, spiris la varmetan aeron de la nokto, ŝi direktis siajn rigardojn al la nenatura ruinaĵo, kiu ŝajnis lumigita, kvankam ŝi ne povis klarigi pro kiu kaŭzo kaj per kiu maniero.
– Dinome! blasfemis Viktoro inter siaj dentoj, ĉu ŝi ne baldaŭ enlitiĝos; ĉu ŝi atendigos min ĉi tie ĝis morgaŭ matene? La kapitano maltrankviliĝis, ĉar li sentis sin ekokupitan de rigidigeco, kiu komencis en liaj piedoj. Se li ne konservas sendifekta la uzon de siaj membroj, ĉu li povos eliri el la loko maloportuna en kiu li troviĝas.
Sed post kvarono da horo, fraŭlino de Prelongo reen iris kaj fermis la fenestron.
– Fine, maĉadis la junulo: feliĉe ne estas tro malfrue.
Sed li devis atendi ankoraŭ, dum duono da horo, ke la junulino, kiu ne rapidis, estas sin senvestiginta kaj kuŝiginta en sian liton.
Viktoro ne perdis unu detalon de tiu pornokta tualeto, kaj sentis en liaj vejnoj la ekbruliĝon de dezirega febro. Ĉar fraŭlino de Prelongo estis tiel belega korpe kiel beleta vizaĝe. Ĝis nun, krom ŝia patrino kaj ŝia ĉambristino, neniu povis fanfaroni, ke li konas belaĵojn, kiujn ne eĉ suspektis la kapitano. Hieraŭ lin instigis al tiu entrepreno nur la deziro al la venĝo; sed nun estis la amo, kiu lin ekscitis al ĝia tuja plenumo, amo bruta kaj voluptama, estas vere, sed pro tio pli perforta.
Fine la lampo estingiĝis. La ĉambro de Matildo estis lumigita nur de noktolampo, kies la opala vitroglobo lumigis al ĉiuj objektoj, kiel luna blanka radiado.
La junulo reiris al sia ŝtuparo, malsupreniris teren, kaj ĝin remetis malsupren de la fenestro. Ĉar Matildo estis enlitiĝinta, nun li ne timis plu surprizon: pro tio li opiniis ke la aliro estos pli facila per la ŝtupetaro senpere staranta sub la fenestro ol per la kornico. Sed li atendis ankoraŭ dum duono da horo, por ke ŝia suferontino havu la tutan tempon necesan por ekdormi.
Tiam li supreniris. La vitraĵo, rompita dum la mateno kaj anstataŭita dum la tagmezo, estis subtenita nur de mastiko ankoraŭ freŝa, kiun sen malfacileco li formetis per la pinto de sia tranĉilo. Poste preninte en sia poŝo malgrandan prenilon, kies li zorge sin provizis, li eltiris delikate la najletojn, kiuj fiksis ankoraŭ la vitraĵon, ĝin tutan formetis, ĝin prenis per sia dekstra mano, enirigis sian brakon maldekstran tra la malfermaĵo, kaptis la fenestrofermilon kaj ĝin turnis. La fenestro senbrue malfermiĝis. La kapitano repuŝis la du duonfenestrojn kaj eniris en la ĉambron, ĉiam tenante la vitraĵon en sia mano. Li rapide ĝin apogis kontraŭ la muron, ĉar ĝi lin embarasis: poste, ferminte la fenestron, li momente pripensis.
La junulino dormis. Sed anstataŭ esti kvieta kiel kutime, ŝia dormo ŝajnis maltrankvila kaj febra, kvazaŭ ŝi sufokiĝus sub la premo de inkubsonĝo. Tiuj ekskuaj gestoj, tiuj nekompreneblaj paroloj elirantaj el ŝiaj lipoj kun tono de teruro, pruvis ke, en sia sonĝo, ŝi penis repuŝi sed sensukcese nevideblan malamikon furiozantan kontraŭ ŝin. Tio estis la sekvo de pripensadoj de ŝi faritaj, kiam ŝi enlitiĝis. Kvankam ŝi estas tre kuraĝa, tamen ŝi estis impresita pro la fariĝoj okazintaj dum la tago, multe pli ol ŝi kredis. Kaj tio reenagis en ŝia dormo.
Viktoro sin preparis, kaj jam estis ŝin ekkaptonta en siajn brakojn, kaj haltigonta per kisado sur la buŝon la krion, kiun certe ŝi ekpuŝos vekiĝante, kiam subite Matildo, malfermante la okulojn, stariĝis kaj sidiĝis. Vidante antaŭ si, vestitan kiel kamparanon, tiun viron kiu, pro lia malvera vesto, estis malfacile rekonebla, ŝi volis krii.
La teruro paralizis ŝian langon; kaj nur raŭka sono eliris el ŝia gorĝo. Cetere ŝi ne estis certa ĉu ŝi ne ankoraŭ dormas. En ŝia cerbo duonvekita duondormanta, la sonĝaĵo kaj la realaĵo tiel konfuziĝis, ke ŝi kredis daŭrigi la sonĝon komencitan.
La junulo profitis tiun sekundon da ŝanceliĝo. Li rapidis al la lito, sublevis la kovrilojn kaj jam ekkaptis la junulinon per siaj fortikaj brakoj, kiam la malfeliĉa infanino, subite vekita de la malvarmo, rekonis sian atakanton. Baraktante, ŝi ekkriis:
– Viktoro Linŝardo!
– Jes, belulino mia, Viktoro Linŝardo kiu cin amas, kaj kiu tion ekpruvos al ci. Ĉar mi ne povas esti cia edzo, mi fariĝos cia amanto: la afero estos sama.
Tiu malĝentilega cidiro impresis Matildon eble pli dolore ol la restaĵo. Ŝi penis sin liberigi el liaj ĉirkaŭpremoj kaj alvoki helpadon, sed vane.
Ĉar dum li rekomencis sian atakon, premegante per sia tuta pezo la korpon de sia suferantino, la malnoblulo almetis sian manon sur ŝian buŝon por haltigi ŝiajn kriojn.
– Cia sintenado estos vere fiera, li moke murmuretis en ŝian orelon, kiam ci estos vekinta la tutan loĝantaron. Oni venos al ni; oni cin trovos inter miaj brakoj. Jen estas bela vidaĵo prezentota al sinjoro de Blasano, ŝia fianĉo.
Fraŭlino de Prelongo sufokiĝis, eĉ stertoris sub la brutaj karesoj de sia atakanto. Sed ŝi havis en vejnoj sangon de antikvaj ferarmitaj herooj; kaj ŝi ne perdis kuraĝon. Konsiderinte ke la situacio estus pereiga por ŝia famo, se oni ŝin surprizus kun Viktoro, ŝi komprenis, ke la kapitano estas prava, sekve ke ŝi devas sin defendi sola. Ĉar la junulo premegis ŝian buŝon per soldataĉa kisado, ŝi mordis lian lipon ĝis sango. Linŝardo aŭdigis malsonoran ĝemadon kaj rapide stariĝis. Profitante tiun momenton da malatento, Matildo lin repuŝis kontraŭ la muron, kaj per unu saltego eksaltis el la lito. Volante ŝin reekkapti, Viktoro streĉis la brakon: sed liaj fingroj nur prenis la noktan veston el maldika tolaĵo, kiu ŝiriĝis kaj restis en liaj manoj, lasante la junulinon tute senvestitan.