Выбрать главу

Vidante tiun virginan korpon subite senvualigitan, la kapitano puŝis blekegon. Kun konvulsiaj trajtoj, kun gestoj de frenezulo, li rapidis al la malfeliĉulino. Ŝi, en la ekscitego en kiu ŝi troviĝis, nur zorgante pri la minacanta danĝero, ne ekvidis ke ŝiaj plej sekretaj ĉarmoj estis kaŝataj de nenio, kaj perdis la barilon, kiu povis ankoraŭ ilin protekti.

Persekutado senhalta komencis. Uzante ĉiun meblon kiel remparon, sin ŝovante kiel kolubro en interspacon kuŝantan inter ili, ĝis nun Matildo sukcese glitis for de la manoj de sia persekutanto: sed li ne laciĝis.

La malfeliĉa infanino sentis, ke ŝiaj fortoj eluziĝas. Ŝi antaŭvidis la momenton en kiu ŝi falos kiel senvivaĵo en la brakojn de sia malamiko, kiam subita inspiro trairis ŝian cerbon. Pasante apud la tablo, ŝi prenis plenmane amaseton da tabako. Dum Viktoro, ne rimarkinte ŝian geston, penis utiligi tiun movon por ŝin ekkapti malantaŭe, ŝi per eksaltego returneniris, kaj, almetante sian pugnon al lia vizaĝo, ŝi frotis lian frunton kaj plenigis liajn okulojn per la brulanta pulvoro. La kapitano kriegis, forlasis sian suferantinon, embarasis siajn piedojn en la noktovesto disŝirita tere kuŝanta, perdis ekvilibron kaj kun kapo malsupre ekfalis en la vitraĵon, kiun enirinte li estis metinta kontraŭ la muron.

Tio okazis tiel subite, ke Matildo restis senmova, rigardante, ne komprenante. Certe, ĵetante pulvoron en okulojn de sia atakanto, ŝi esperis, ke ŝi iom paralizos liajn fortojn; sed ŝi ne kredis, ke preneto da tabako estus kapabla naski tiel subitegajn rezultatojn.

La roloj interŝanĝiĝis: Viktoro Linŝardo ne estis plu timinda: fraŭlino de Prelongo eliris triumfe el tiu malnoblega kaj neegala batalo, dank’ al sia kuraĝo kaj sia spiritĉeesto. Tiam nur ŝi ekvidis, ke vesto neniu ŝin kovras. Ruĝiĝante pro indigno kaj pro honto, ĉar viro ŝin vidis en tia stato, ŝi rapide eniris en sian tualetejon, en kiu ŝi vestis la unuan negliĝon troviĝantan sub ŝia mano.

Dum tiu tempo, la venkito malfacile releviĝis. Kiam Matildo revenis, ŝi vidis Viktoron starantan meze de la ĉambro, kun brakoj etendataj, alpaŝantan kiel blindulo. Lia vizaĝo, tranĉetita de vundetoj faritaj de la vitraj disrompaĵoj, estis kuntirita de neesprimebla sufero: inter liaj palpebroj fluetis du larmoj nigraj pro tabako, kiuj miksiĝis kun sango fluanta el liaj vundoj. En tiu stato, li ŝajnis al fraŭlino de Prelongo tiel ridinde malbelega, ke ŝi, forgesante tion, kio okazis antaŭmomente, ne povis deteni ridegon bruan kaj tiel malestimantan, ke ĝi frapis la kapitanon kiel vipeta bato.

– Nu, sinjoro, ŝi diris, kion vi faras? Mi bonvolas kredi, ke vi ne intencas resti ĉi tie.

Mallaŭta balbuto estis la respondo de Viktoro.

– Ha! mi komprenas, daŭrigis la malkompatema junulino; vi ne klare vidas, ĉar la tabako vin blindigis. Etendu la manon; iru dekstren; haltu; nun, maldekstren: nu, jen la fenestro: ĝin paŝegu kaj eliru rapide. Precipe zorgu, ke vi ne falu. Ĉar se morgaŭ oni trovus vin malsupre de mia fenestro, kun kruro rompita, mi estus ĝenata por klarigi vian ĉeeston.

Premegita de doloro kaj de honto, Viktoro malsupreniris malrapide sur la ŝtupetaro. Kiam li troviĝis sur la tero, fraŭlino de Prelongo, kiu lin observis, al li ĵetis, per tono de netradukebla ironio, tiujn mokegajn vortojn:

– Iru, nepo de lakeo; kaj memoru, ke ĉiam Prelongoj devigos Linŝardojn al la malleviĝo de la kapo.

– Malbeno! ĉiam tiu sama insulto, murmuris kolere la kapitano, kiu penade duonmalfermis siajn okulojn por sin direkti.

La tabako, kiu ilin plenigis, samtempe fluis kun la larmoj. Kvankam li ankoraŭ sentis impreson de kruelega brulumo, tamen la junulo povis sublevi sian palpebron sufiĉe por sin konduki.

Li melankolie sekvis la vojon tiel ĝoje aliritan de li antaŭ kelkaj horoj, kiam malsonora gorĝbleketo, antaŭ tri paŝoj de li, lin eksaltigis.

– Ŝafo libera! li ekkriis; mi estas pereonta. Antaŭ kiam la forkuranto trovis la tempon necesan por preni revolveron en sia poŝo, la grandega besto rapidas sur lin, almetas siajn manegojn sur liajn ŝultrojn, kaj malfermas siajn timindajn makzelojn por puŝegi en lian kolon siajn akrajn dentegojn. Viktoro kontraŭbatalas la atakon, ekkaptas la hundon per ĝia dika felo, kaj penas repuŝi la minacantan buŝegon, kies li sentas elspiraĵon varmigantan lian vizaĝon.

La kapitano estis facilmova kaj kuraĝa, sed Ŝafo pli. Ĝi saltegis kontraŭ la junulon per tia perforto, ke ĉi tiu, sentante siajn lumbojn faldiĝantajn kaj krakantajn falis malantaŭen, kun la hundo sur lia brusto. Tute senarma kontraŭ malamiko, kiu ĉiam havis siajn naturajn armilojn, Viktoro sentis en sia kolo kruelegan doloron, kiu lin sufokis. La krio, kiun li volis ekpuŝi, perdiĝis en stertoron: kaj li svenis.

Tamen Matildo, dezirante certiĝi ĉu ŝia malamiko vere eliris, staris ankoraŭ apud sia fenestro, kiam ŝi aŭdas la furiozajn bojadojn de Ŝafo bruantajn en la noktaĵo. Ŝi tremetas. Konante la malamon, kiun la hundego sentas al la kapitano, ŝi komprenas, ke terura dramo okazas post kelkaj metroj el la kastelo, kaj ke la filo Linŝardo estos baldaŭ senkompate sufokita.

Malgraŭ la monstra atenco en kiun ŝi preskaŭ falis, ŝi sentas sian koron prematan, pensante ke ŝi estos eble la senvola kaŭzo de hommortigo. Tuj ŝi eliras el sia ĉambro, malsupreniras rapide la malgrandan ŝtuparon rekte kondukantan en la parkon, kaj tiras la riglilojn de la pordo. Por malebligi malfeliĉon, se tamen la afero estas ankoraŭ ebla, ŝi volas alvoki sian hundon, kiam ŝi ekvidas du ombrojn, kiuj sin klinas supren de korpo tere kuŝanta. Flanke de ili, Ŝafo ŝajnis tute kvieta kaj eĉ ĝoje saltadis. Ĉar la pacema sintenado de la Novterhundo al ŝi pruvis, ke tiuj ombroj estas kastelloĝantoj, fraŭlino de Prelongo timis, ke oni ŝin surprizos. Ŝi volis malaperigi ĉian postsignon de la Viktora vizito; ĉar ŝi komprenis ke, se ĝi estus konita, neeviteble ĝi malpurigus ŝian bonan famon: do, pro tio, ŝi rapide elprenis la pezan ŝtupetaron, kaj ĝin trenis ĝis la ilejo.

En tiu momento ŝi estis renkontita de fraŭlino de Savinako, kiu revenis el sia amkunvenejo. La du junulinoj ambaŭ reciproke mirantaj, ĉar ili troviĝas en la parko dum horo tiel nokta, reeniris ĉiu en sian ĉambron, rezervante al la morgaŭa tago la klarigon pri tiuj strangaj okazintaĵoj.

Reveninte en sian apartementon, fraŭlino de Prelongo faletis sur apogseĝon, sin demandante ĉu tio, kio okazis estis vere reala; ĉu tio prefere ne estus la memoro de terura inkubsonĝo? Sed ŝi rimarkis sur la tapiŝo sian noktoveston disŝiritan kaj la sangoplenajn disrompaĵojn de la vitraĵo. Tiu vidaĵo ŝin revenigis al la realeco.

Nun, kion ŝi faros? Kompreneble ŝi ĉion rakontos al siaj gepatroj.

Tia estis ŝia unua ideo. Sed tiam ŝi devos paroli pri malnoblegaj detaloj, kies nur memoro paligas la malfeliĉan infaninon. Kaj sinjoro de Blasano, ŝia fianĉo, kion li diros, kion li pensos pri tio? Ĉu li kredos, ke fraŭlino de Prelongo estis vere malrespektegita? Eble li estos turmentita de dubo; eble li opinios, funde de sia koro, ke ŝi estis konsentinta. Ĉar la junulino estas tro fiera por toleri eĉ la plej malgrandan suspekteton, ŝi decidis, ke ŝi silentos kaj sekve ŝajnos tute nescianta pri la fariĝoj okazintaj dum la nokto.