Выбрать главу

Pro tiu penso, malvarma ŝvitado fluis el lia kolo al liaj kalkanoj: kaj li ekkriis, tordante siajn brakojn:

– Sed tiam, kiu el ambaŭ? kiu el ambaŭ?

ĈAPITRO SEPA

Malvarmetiginte en akvojn de Violano sian sangon bruligitan de febro, Viktoro realiris malfacilege la patran farmodomon. La pordo, kiun li nur duonfermis, estis nun tute fermita. Li devis frapi por ĝin malfermigi.

– Kiu estas tie ĉi? petis Andreo.

– Mi, Viktoro, malfermu rapide, respondis la junulo mallaŭte.

– Tuj. Kial vi troviĝas ekstere, en tia horo?

Parolante, Andreo tiris la riglilojn.

– Dio mia! Kio do al vi okazis? Kiu vin metis en tian staton?

– Antaŭsciigu mian patrinon, mi petas. Mi respondos post momento.

Heleno rapide alvenis. Ŝia instinkto al ŝi diris, ke ŝia filo revenas el la kastelo: sed ŝi konservis en sia koro siajn pripensojn.

Kiam la kapitano, post multaj penadoj, estis tireginta, pecon post peco, la malsekajn vestojn, algluiĝintajn sur lia haŭto, Heleno reenpaŝis terurita. La korpo de ŝia filo estis nur unu vundo.

– Sed fine ĉu oni povas scii, murmuris Andreo, kiu ne forlasis la ĉambron.

– Post momento, kiam mi estos enlitiĝinta, respondis Viktoro.

Kiam li troviĝis en sia lito, malsekiginte siajn vundojn por kvietigi la doloron, li opiniis ke, por sin liberigi el trudemuloj, necese estas, ke li faru kiel eble plej rapide rakonton ian, por pravigi lian farton.

– Nu, li diris, mi estis ĉasonta en embusko sovaĝajn anasojn.

– Vi bone scias, ke ne estas ankoraŭ la sezono.

– Jes, ili alvenas.

– Mi ne ankoraŭ ilin rimarkis.

– Vi eble, sed mi ilin ekvidis. Do mi atendis flugadon de tiuj birdoj, kiam grandega lupo rapidis al mi.

– Vi vidis lupon, ekkriis la patro: tio min treege mirigas. De mia naskiĝo neniam mi vidis voston de lupo. Iam, dum la infanaĝo de mia patro, ili fariĝis tre maloftaj; kaj de kvindek jaroj ili tute malaperis el la lando.

– Kredeble, respondis Viktoro senpacienca, unu almenaŭ restis, ĉar estas ĝi, kiu min vundis tiel kruele.

– Nu, estas eble, murmuris Andreo. Daŭrigu.

– La timeginda besto min ekkaptis al la gorĝo, min disŝiris per siaj ungegoj. Por min liberigi el ĝiaj atakoj, mi havis nur rimedon: min ĵeti en la riveron. Mi tion faris; kaj ĝi ne kuraĝis min persekuti tien. Nun, patro mia, ĉar via scivolo estas kontentigita, lasu min, mi petas. Mi tro bezonas dormon.

Andreo eliris el la ĉambro kun ŝajno nekredema, murmurante:

– Sovaĝaj anasoj dum septembro; lupo en Prelongaj herbejoj; tio estas tre stranga. Certe oni al mi malkonfesas ion.

Premegite pro laciĝo, Viktoro ekdormis. Heleno maltrankvila sidiĝis apud lia lito, kiun ŝi lasis nur matene. Nur kiam la matenruĝo ekaperis, oni venigis la kuraciston; ĉar, por ke oni ne babilu en la lando, la kapitano malkonsentis, ke oni lin alvoku pli frue.

La ekzameno de tiuj strangaj vundoj kaŭzis al la honesta praktikisto unu el plej grandaj miroj sentitaj de li dum lia vivo. Skribinte sian recepton pri la kuracado plenumota kaj pri la bandaĝoj almetotaj, li sin direktis al sia kabrioleto, kiu lin atendis apud la pordo, kiam Andreo stariĝis antaŭ li:

– Nu, doktoro, kion vi opinias?

– Estas tre danĝere, respondis la kuracisto. Troviĝas en la kolo du vundoj penetrantaj, kiuj min maltrankviligas. Ambaŭ okuloj estas okupataj de brulumo treege forta. Nur la vundetoj de la vizaĝo kaj la kontuzoj de la dorso ŝajnas negravaj. Mi kredas ke li resaniĝos; sed la malsano daŭros longatempe.

– Do, komencis Andreo, la du dentoj de la lupo ...

La kuracisto malfacile detenis nekredeman rideton. Sin klinante al la orelo de Linŝardo:

– Konfidencie, li diris, ĉu vi kredas tian historion?

– Sendube, ĉar li ĝin certigas. Kian profiton li ricevus per mensogo?

– Jes, jes, vi estas prava, murmuris la doktoro, kiu ne volis protesti; ĉar li tre deziris konservi la amikecon de ĉiuj siaj klientoj.

Ne aldoninte unu vorton, li supreniris en sian veturilon. Sed, dum li incitis sian maljunan ĉevalon per forta vipfrapo, li pensis mallaŭte:

– Tio estas tre stranga. Fine oni estas devigata elpensi rakontojn, kiam oni ne volas diri la veron.

Post du tagoj, oni parolis en la vilaĝo nur pri la kapitano kaj pri lia lupo. Ĉar la servistoj de la markizo ne misterigis pri la nokta atako, okazinta en la kastelo, oni tre facile rilatigis la du fariĝojn. Ili tro akurate koincidis, por ke Viktoro ne estu konsiderita kiel la suprenrampinto. La spritaĵulo de la lando, nomita Blagardo, trovis la vorton finan, dirante:

– Tiu Linŝardo, kia ŝerculo! Lia lupo estas nur ŝafo. Ĉiuj ridegis: oni gratulis la eltrovinton de la ludvorto, dirante, ke ĝi estas tre bone pafita. Sed tiam alia demando trudiĝis:

– Kion la junulo faris en la parko?

Tamen oni ne povis kulpigi oficiron, ke li suprenrampis muron por ŝteli pirojn.

– Nu, nu, mokridetis la elpensinto de la spritaĵo, kiu ne volis halti senresponde, troviĝas en la kastelo aliaj fruktoj ol tiuj de la ĝardeno.

– Kion vi volas diri?

– En ĝi loĝas du belulinoj; kaj kredeble la kapitano estas frandema de tiaj bongustaĵoj.

– Nu, ĉu vi kredas?

– Oni vidis aferojn pli strangajn. Viktoro sufiĉe sin famigis por batigi la koron de unu el tiuj junulinoj.

Post tiuj vortoj oni disiĝis. Revenante hejmen, ĉiu pripensis al la paroloj de tiu petolanta Blagardo.

– Ofte oni diras la veron ridante, rimarkigis la fortaj kapoj de la vilaĝo.

– Sed tiam, se tio estas vera, por kiu li venis?

Kaj, kiel sinjoro de Prelongo, oni ripetis:

– Kiu el ambaŭ?

La doktoro ne eraris, certigante, ke la kapitano estis grave tuŝita, kaj antaŭvidante, ke lia malsano estos longedaŭra. Dum la vespero, forta febro naskiĝis. En la deliro kaŭzita de la cerba ekscitego, ĉiam la sama vidaĵo prezentiĝis antaŭ la okuloj de la junulo incitita: Matildo tute senvestigita, briliganta en la opala lumo de la noktolampo la perlamotajn rebrilojn de sia virgina haŭto, aŭ la skulptajn formaĵojn de antikva Galateo, kiu estus anstataŭinta per viva karno la senvivan marmoron. Jen li ŝin persekutis, kredante ŝin ekkapti: sed la ĉarma aperaĵo vaporiĝis inter liaj brakoj, reaperis piede de lia lito, kaj moke ridetis, dirante ĉiam: “Ne”. Jen kontraŭe, ŝajnis al li, ke li sentas sur siaj lipoj la kontakton de buŝo freŝa kaj parfumita, sur sia tuta korpo la impreson de silka epidermo, kiu apenaŭ lin tuŝetas de senhalta kaj volupta kareso. Tiam li leviĝis, prezentis la manojn al la neviditino, jen ridetis, jen ploregis, kaj fine refalis sur la kapkusenon, sufokiĝante, baniĝante en ŝvito, kaj ekkriante: – Venu, venu; mi amas vin: estu al mi por ĉiam.

Ian vesperon, kiam Josefino lin flegis, sidante apud lia lito, observante lian spiron, Viktoro sin turnis al ŝi. Kredante, ke ŝi estas fraŭlino de Prelongo, li ŝin ekkaptis en siajn brakojn. Tiam li malŝparis al sia infaneca amikino la plej pasiajn karesojn, kaj samtempe li balbutis al ŝi konfesojn tiel varmegajn, ke la plendinda knabino sentis grandegan ĝojon plenigantan ŝian koron, kaj redonis procentege al sia amiko la frenezajn ŝmacadojn per kiuj li ŝin kontuzis.

Tamen la nerva ekscitego, kiu suferigis la vunditon iom post iom kvietiĝis: ĉiutage malpliiĝis la febro. La kuracisto, kiu komence respondis nur tre rezerveme al la senĉesaj demandoj de Heleno, fine certigis, ke nun la kapitano estas konsiderota kiel savita el tuja danĝero.

– Nur, li aldonis, la resaniĝo estos longedaŭra, pli longa ol la malsano.

La fortoj renaskiĝis, sed samtempe la memoro de la terura nokto. Tio similis sieĝadon. Tuj kiam li ekdormis, la junulo estis certa, ke li revidus la adorindan virgulinon, starantan antaŭ li en la gloro de sia venkanta sen vualiĝo. La sonĝo ŝajnis tiel reala, ke la realeco ne estus gravuriginta en liajn nervojn impreson pli sentitan, pli materiigitan. Pro la neebleco posedi sian ĥimeron, Viktoro tordis siajn brakojn per krispiĝo de ĉiuj siaj muskoloj, kaj poste falis en malviglecon, kiu kelkafoje daŭris dum multaj horoj.