De kiam la filo Linŝardo estis malsana, Josefino apenaŭ forlasis la ĉambron de tiu, kiun ŝi konsideris kiel estron kaj adoris kiel dion. Dum la unuaj tagoj, Heleno volis tion malpermesi, pretekstante tre laŭte, ke la ĉeesto de junulino, en ĉambro, en kiu kuŝas ŝia filo, estas tre ege malkonvena. Sed tute alia estis la vera motivo de ŝia konduto: ŝi timis, ke Viktoro sentos renaskiĝi siajn iamajn amsentojn al sia amikineto. Ĉar nun lia edziĝo kun Matildo ŝajnis neebla, la junulo estus kapabla edziĝi pro ĉagreno kun tiu malriĉulino kompate akceptita.
Sed la kapitano ne povis toleri alian flegistinon ol Josefinon. Tiu mano malpeza kaj amema estis la sola kiu, tuŝante liajn vundojn, ne lin kriigas. Ĉar la kuracisto rekomendis, ke precipe oni al li evitu ĉiun ĉagrenon, ĉar li aldonis, ke kolera ekmovo eble estus pereiga, sinjorino Linŝardo devige obeis kaj cedis sub premo pli forta ol ŝia volo.
Sed kiam alvenis la resaniĝo, kiam la senperaj kuracaĵoj ne tiel urĝis kiel antaŭe, la junulino estis devigata malplidaŭrigi siajn vizitojn al sia amiko. Kiam ŝi povis momente trompi la aktivan observadon de Heleno, ŝi supreniris en sian ĉambron, aŭskultis ĉu ŝi aŭdas en tiu de Viktoro bruon de interparolado: kaj kiam ŝi estis certa, ke la junulo troviĝas sola, ŝi pasigis en lia intimeco la plej agrablajn horojn de sia vivo. Ian tagon, la kapitano diris al ŝi:
– Ĉar vi ĉiam timas surprizon kaj riproĉojn, kial do vi ne transiras per la pordo komunikiganta? Ĉar ĝi estas fermita de dekvin jaroj, ĉiu forgesis ĝian ekziston.
– Sed ĝi estas najlita.
– Tiuvespere, alportu do al mi prenilon. Kiam la junulo estis sola, li eltiris unu post la alia ĉiujn najlojn, sen ia penso kaŝita, nur por fari ŝercon al sia patrino: ĉar, lin senigante da flegoj de Josefino, Heleno lin treege tedis. Ne volante fariĝi kaŭzo de malkonsento en la hejmo, li estis tre feliĉa pro tiu aranĝo, kiu ĉion simpligis.
Ian nokton, la resaniĝanto vekiĝis, baniĝante en malvarma ŝvitado. Li sonĝis, ke fine li posedas la objekton de siaj deziroj kaj ke Matildo bonvolas kontentigi lian amon. Sed ŝin prenante por edziĝi kun ŝi, li sentis en ŝia kontakto nur naŭzigan impreson de glacia karno. La junulino kuŝanta sur la lito konservis senmovecon de statuo. Por ŝin vivigi, li lacegiĝis per vanaj penadoj, kaj fine ekvidis, ke li premas sur siajn lipojn nur lipojn de kadavro jam rigida. Tiam li ruliĝis sur sia lito, ĝemante kaj plorante. La bruo de liaj ploregoj estis tiel forta, ke ĝi vekis Josefinon tra la mureto. Konvinkita, ke ŝia amato suferas sed volas malhelpi neniun, ŝi petis tra la truo de la seruro ĉu li bezonas ion. Viktoro ĉiam dormanta ne respondis. Tiam Josefino, en noktovesto, kun piedoj nudaj en pantofloj, tenante en mano kandelingon, malrapide malfermetis la komunikigantan pordon, kaj ĵetis en la ĉambron rapidan rigardon.
Vidinte ke la junulo ĉiam dormetas kaj ke li parolis nur pro sonĝo, ŝi ekreeniris al sia lito, kiam la lumo, frapinte la okulojn de la dormanto, lin tuje vekis. Tiu blanka aperaĵo, kiu lin rigardis per timigitaj okuloj, ŝajnis al li fantomo. Li rapidis al Josefino, ekkriante:
– Demono! Vi do eliras el via tombo por min tenti ankoraŭ? Nu! vivan aŭ malvivan mi vin havos! Tiam, ekkaptinte en siajn brakojn la junulinon teruritan, li ŝin ĵetis sur la liton kaj ŝin amis.
Ŝi toleris tiun amon sen krio, sen protesto, kun sento de natura afero atendita de tempo tre longa. La estro parolis, ŝi devis nur obei. Josefino tre bone komprenis ke, ĉar ŝi ne povis fariĝi lia edzino, ĉu unu ĉu alian tagon ŝi devige fariĝos lia amantino. Ŝi do akceptis rezignacie kiel neeviteblaĵon la agon plenumitan.
Ne estis same por Viktoro. Kiam, tute rekonsciiĝinte, la junulo ekvidis, ke li estis la ludilo de senteraro, li montris grandegan konfuzon. Li sentis veran konsciencriproĉon, malrespektinte tiun infaninon, kiu neniam provis ian kontraŭbatalon, kaj kiun kontraŭe li estus devinta protekti eĉ kontraŭ ŝin mem. Lia pento kaj liaj bedaŭroj estis sinceraj. Li ŝajnis tiel ĉagrena, ke la junulino metis sian manon sur lian buŝon por haltigi parolojn, kiujn ŝi timis aŭdi, dirante ke ŝi lin amas, ke de longa tempo ŝi al li apartenas, ke, ŝin prenante, li uzis nur posedrajton al li donitan de ŝi sur ŝia persono, kaj fine ke ne nur ŝi havas nenion por al li riproĉi, sed ke kontraŭe estas ŝi, kiu nun troviĝas la plej feliĉa inter virinoj.
De tiu tago, la komunikiganta pordo ĉiunokte restis malfermata.
La amo al Josefino iom kvietigis en Viktoro la troecojn de sia pasia febro. Kiam li eliris el brakoj de sia amantino, li ekdormis tuj, kaj dormadis ĝis la mateno dormon sensonĝan kaj senintermankan. Tiu intermeto lin savis; ĉar sen ĝi, lia nerva sistemo estus tute difektiĝinta.
Lin tro lacegigis multnombraj kortuŝecoj: atendado sur la kornico, ekscitegoj de la batalo, ridinda malsukceso de lia entrepreno, korpaj vundoj, kaj fine penegoj de li faritaj kiam li glitis sur la deklivo de la krutaĵo. Sen tiu potenca alidirekto, lia tuta inteligenteco estus droninta en la frenezecon.
Pro tio, la resaniĝo tre rapide progresis, tiel rapide ke la doktoro mem miris pri tio, ne suspektante la misteran kuracilon, kiun uzis lia kliento.
Pro fenomeno tre ofta ĉe tiuj, kiujn manĝegas unu nura pasio, ne estis Josefino, kiun vidis kaj al kiu pensis la juna oficiro, kiam li ŝin premis inter siaj brakoj; ne, ĝi estis Matildo. Tuj kiam li fermis la okulojn, tuj li revidis la ensorĉantan figuron. Nur post longa tempo li fine konsentis ilin malfermi, tiel potenca estis lia iluzio. Tiam nevole li ofte montriĝis bruta kaj malĝentila por sia kuzino. kiu nenion komprenis pri tio kaj mallaŭte ploregis. Ve! ĉu li ne havis kontraŭ ŝi la plej gravan el ĉiuj kulpigoj, la senperan revenigon al la realeco.
Krom tiuj neegalecoj de karaktero, kiujn ŝi kredis kaŭzitaj de la malsano, Josefino estis plene feliĉa. Ŝi kredis, ke ŝin mem amas Viktoro. Kaj kiam ŝi vidis sian amanton forportitan tra la senfineco per unu el tiuj ĉarmo plenaj elmontroj, kiuj ŝin entuziasmigis, ŝi ne suspektis, ke al aliulino li balbutis tiujn flamajn parolojn, kaj ke ŝi estis nur pupo, kiun li vestis per sia revo.
Ian tagon, sinjoro Benojto faris al la malsanulo sian ĉiutagan viziton. La interparolado direktiĝis al la fariĝoj okazantaj en la kastelo.
– Kredeble vi aŭdis, kapitano, pri la lasta provo de suprenrampo.
– Jes, respondis Viktoro, kiu ne povis deteni rideton; mi ĝin konas laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj.
– Nu, tiun nokton, simila afero ankoraŭ okazis.
– Rakontu tion al mi. Neniam vi scios, kiel vi min interesas.
– Tiumatene, oni trovis en la dometo de Ŝafo pantalonan postaĵon sangoplenan. La ŝtelistoj eniris per la parto de la muro en kiu nun mankas la botelfundoj. Pro tio, sinjoro de Prelongo ordonis al sia ĉefmasonisto, ke li ilin remetu.
– Sed iam, sinjoro Benojto, respondis la resaniĝanto per voĉo iom kolertona, vi certigis al mi, ke Ŝafo estis enĉenumita.
– Dio mia, mi ripetis tion, kion ŝia markizina Moŝto diris al mi mem. Kredeble la Novterhundo, enĉenumata dum la tago, estas senĉena dum la nokto.
Tio estis vera. Kiam alvenis la vespero, oni liberigis Ŝafon en la ĝardenon.
Se Viktoro ne lin renkontis alirante, estis kulpigota pri tio la servisto komisiita zorgi pri la hundo: tiu viro, haltinte en la kuiroficejo kaj babiladinte kun siaj kunuloj, liberigis Ŝafon multe pli malfrue ol li devis tion fari. Sen tiu servista malzorgo, eble la filo Linŝardo estus forlasinta sian abomenan entreprenon: tiam li ne portus, sur la du flankoj de la kolo, tiujn profundajn cikatrojn, kiujn la dentegoj de Ŝafo kavigis en lian karnon.