Выбрать главу

Ha! tiuj cikatroj! Ofte la kapitano sin metis antaŭ spegulo. Tie li pasigis horojn, ilin rigardante, ilin palpante, sentante sian malnovan malamon suprenirantan al lia cerbo, pli varmegan, pli senkompatan ol antaŭe. Do ne nur oni lin vundis en lian memestimon, en lian indecon, sed ankaŭ en lian karnon; kaj oni ricevis tiun rezultaton, ke la vundo post sia resaniĝo lasos neforigeblan postsignon. Ha! Prelongoj volis, ke li ne forgesu: ili estos kontentaj. Kiam sonoros la horo al la venĝo, li scios memori: tiam, malfeliĉo al ĉiuj! Oni lin insultis, mokegis, suferigis, markis senripareble: tio kapitaliĝas, formas grandegan sumon. Li al si promesis, ke li pagos centoble la procentojn amasigitajn. La korsa sango de Boldinoj bolegis en la vejnoj de la juna oficiro. En lia malamo la tuta familio estis enhavita, Matildo, tiel fiera, tiel insultema, pli eble al la aliaj. Li ŝin malamis tiom kiom li ŝin deziris.

La plej granda ĝuo, kiun li antaŭvidis, estis jena: renovigi lian provon de l’ alia nokto, tiufoje sukcesi, kaj elĵeti poste for de si la junulinon kontuzitan kaj gravedigitan, portantan en ŝia internaĵo bastardon kaj honton. Alifoje li ruĝiĝis, sentante la malnoblecon de tiaj deziroj, revante, ke li sin ĵetas antaŭ ŝiajn genuojn, ke li ŝin ricevas nur de ŝi mem. Sed kiam hazarde la spegulo al li resendis lian figuron, kaj lin devigis revidi liajn cikatrojn, tiam la malamo resupreniris en lian koron. Se iam fraŭlino de Prelongo falos en lian potencon, la turmentego fariĝos por li ilo de volupto: kaj en sango, kaj en larmoj, li kontentigos sian pasion.

Feliĉe por Prelongoj la kolerego de l’ kapitano povis nur vaporiĝi per senfruktaj riproĉegoj. Ili tro alte staris sur la sociala skaldo, por ke ilin maltrankviligu la malamikaj projektoj elpensitaj de la filo Linŝardo. Tion Viktoro tre bone komprenis: nun li havis la manojn ligitaj. De la aventuro, kiu estis preskaŭ mortiga por la kapitano, la parko estis observita, dum la nokto, de gardisto, kies funkcio estis senĉesa promenado tra ĝi. Kiam liaj du horoj de observado estis finitaj, alia viro lin anstataŭis. Plie sinjoro Benojto rakontis al la junulo kiel potence tiu gardostaranto estis helpata de la Novterhundo, kiu senŝancele puŝegis siajn dentegojn en la karnhavajn partojn de tiuj, kiujn ĝi renkontis. Viktoro estis tro larĝe pagita por tion forgesi.

Tamen voĉo sekreta al li diris, ke la lasta vorto ne estas ankoraŭ elparolita. En la devigata senokupado, al li trudita de lia resaniĝo, lia cerbo, multe klopodinte en la malplenaĵo, fine alkroĉiĝis al ideo. En la kastelo okazis misteraĵoj. La miro de la markizo trovanta la ruinaĵon lumigita estis por li luma montro. La kapitano havis gravajn motivojn por esti certa, ke oni ne povis pri tio kulpigi Matildon; sinjorino de Prelongo preteriris la aĝon de amindumaj intrigoj: do restis Valentino. Oni ne povis suspekti sinjoron de Blasano tro ameman al lia fianĉino: sed la grafo tie troviĝis. Jam Viktoro rimarkis, ke li daŭrigis sian ĉeeston preter la limtempo anoncita de li al li mem, dum la tago de la kuradĉaso. Ĵus, dum la antaŭ tago de lia eliro, intervidiĝo kredeble ama okazis en la dometo. Certe, akceptante kiel vera amintrigon inter sinjoro de Ruvezo kaj fraŭlino de Savinako, Viktoro ne antaŭvidis ĉu li povas eltiri el ĝi ian profiton: sed li opiniis, ke ekzistas neniu diferenco inter la persekutado al venĝo aŭ al korpuso. Lerta armea ĉefo devas atentege studi la kampon, kaj ne malzorgi pri la cirkonstancoj ŝajne plej senvaloraj, antaŭ kiam li sur ĝin kondukos siajn batalionojn.

Du monatoj fluis: la folioj ekflaviĝis kaj falis, anoncante la alvenon de la vintro. Laŭ la decidoj antaŭe prenitaj, ĉiuj kastelloĝantoj pretiĝis por aliri Parizon, kaj por tie festi la geedziĝon de la duko de Blasano kun Matildo de Prelongo. Pro tio, post la festo de ĉiuj Sanktuloj, la servistoj rapide enpakis en vastajn kestojn ĉiujn objektojn, kiujn eble la kastelmastroj bezonos en Parizo: kaj la eliro estis difinita al la morgaŭa tago.

Du kaleŝoj estis veturigontaj al la stacidomo ĉiujn vojaĝantojn. En unu lokiĝis la junularo: Matildo, Valentino kaj Gastono; en la alia, la seriozuloj, tio estas la dukino de Blasano, la markizino kaj Raŭlo. La veturiloj atendis antaŭ la perono. Sur la sidejo troviĝis veturigisto kaj piedlakeo, malridemaj, gravaj, korektaj, senmovaj kvazaŭ ili estus vaksopupoj. La ĉevaloj, kiuj de kelkaj tagoj ne promenadis pro la malbona vetero, senpacience frapis la teron per siaj hufoj, subite skuadis siajn kapojn kaj alĵetis sur la pavimon la ŝaŭmon, kiu blankigis iliajn enbuŝaĵojn.

Ĉiuj estis kuniĝintaj supre de la ŝtupoj: oni atendis por eliri nur sinjorinon de Blasano. Ĉi tiu alkuris, ĉagreneta, ĉar ŝi malfruiĝis. La lakeo, malsuprenirinte el sia sidejo, malfermis la kaleŝpordon. Sed en momento kiam la maljuna sinjorino metis la piedon sur la ĉaroŝtupon, la ĉevaloj, malpaciencaj pro tro longa senmoveco, faris antaŭen neatenditan ekmovon. La dukino, perforte frapita de la pordo, estis rapidigita sur la ŝtupojn: la rado, supreniris sur ŝian kruron, kiu tuŝis nur la randon de la ŝtupo sed ne kontaktiĝis kun la plata supraĵo, kaj ĝin rompis tuje kun seka bruo, kiu estis aŭdita de ĉiuj ĉeestantoj. Vane la veturigisto altiris la bridojn: estis tro malfrue. Plie tiu movado malantaŭen irigis la veturilon, kiu duafoje pasis sur la membro rompita, pligravigante la vundon faritan. Sinjorino de Blasano puŝis teruran kriegon kaj svenis. Oni rapidis al ŝi; kun multaj antaŭzorgoj oni ŝin realportis en ŝian ĉambron, kaj senprokraste oni venigis la kuraciston. Neutile aldoni, ke la vojaĝo estis remetita al epoko tute nekonita.

La doktoro skuis la kapon, vidante ostrompon tiel malsimplan. Momente eĉ li parolis pri la ebleco de membra detranĉo. Sed, almetinte unuan provizoran bandaĝon, li konsilis, ke oni tuj telegrafu Parizen, kaj ke oni venigu por konsiliĝo unu el majstroj de la ĥirurgio, la profesoron Nelatonon.

La sciencprinco opiniis la samajn malcertigojn ol sia provinca kolego, kaj li konsilis la saman kuracmanieron. Poste, klariginte ke, se la resaniĝo ne estas neebla, tamen ĝi plenumiĝos nur post tre longa tempo, li eliris, rekomendante, ke oni tuj lin sciigu, ĉu okaze alvenus ia maltrankviliga simptomo.

Dum la unuaj tagoj, kiuj postvenis post la akcidento, la juna duko sentis ĉagrenon tiel plorigan pro la malfeliĉo frapinta lian patrinon, ke li eĉ ne pripensis al la prokrasto, kiun tiu malsano trudos al lia edziĝo. Sed post kelke da tempo, kiam la unuaj ektimoj estis iom malaperintaj, li timeme parolis pri tio kun la markizo.

Ĉi tiu tre facile al li komprenigis ke, kvankam lia malpacienco estas tre rajta, tamen ne estus konvene, ke oni festu tiun ceremonion, tiel longe kiam sinjorino de Blasano estos nekapabla ĉeesti ĉe ĝi.

– Prokrasto de kelkaj monatoj, daŭrigis Raŭlo, estas konsiderota kiel negravaĵo, kiam oni havas antaŭ si longan vivadon por esti feliĉaj.

Kaj la semajnoj postvenis post la semajnoj. La ostrompo firmiĝis, sed malrapidege; ĉar multaj osteroj naskis ĉiumomente novajn abscesojn, kiuj prokrastis la resaniĝon. Tamen la ĝenerala farto ĉiam montriĝis kontentiga; kaj la timoj esprimitaj de la fama ĥirurgiisto ne efektiviĝis. Tio, klarigis la doktoro de la lando, devenas de la granda pureco de l’ aero spirita en Prelongo.

Se la prokrasto trudita al la geedziĝo multe ĉagrenis la junan dukon, ne estis same por Matildo. De la abomeninda atako de Viktoro, ŝi ne povis pensi sentremete ke, kiam ŝi estos edzino, Gastono havos sur ŝia persono ne protesteblajn rajtojn, kaj ke ŝi estos devigita vole konsenti tion, kion la kapitano provis proprigi al si per la perforto. Pro tiu penso, ŝi sentis sin tremetanta. Ŝi ne povis kompreni kiamaniere simpla formulo civila kaj religia povas konvenigi kaj eĉ moraligi agon tiel tedegigan, kaj aliformigi en devon aferon, kiu al ŝi aperis laŭ ĝia plej malbelega vidaĵo. Ŝi ofte paroladis pri tio kun Valentino, sed kompreneble per vortoj malprecizaj. Instruita de l’ eksperimentado, fraŭlino de Savinako malice ridetis, kaj nur respondis, ke iam ŝi konis inter ŝiaj amikinoj kelkajn novedziniĝintojn, kiuj trovis en la edzineco neniun aferon tedigan, kontraŭe.