De sia eliro el Prelongo, sinjoro de Ruvezo skribis regule al Gastono longan kaj ĉiusemajnan leteron, kiun la juna duko diligente legis antaŭ la kuniĝanta familio. Kiam li ricevis la unuajn leterojn, la junulo estis iom mirigita pri tiu bezono al korespondado, kiu malbone rilatis kun la kutimoj de lia amiko. Sed, ĉar sinjoro de Blasano estis provizita de tre delikata spriteco, li tre rapide komprenis, ke Frederiko uzas lin kiel risortplankon, difinitan resendi al la celitino la esprimon de sentoj, al kiuj Frederiko aludis, per konfuzaj frazoj, dum la vespero de la kuradĉaso. Kun la plej ĝentila afableco Gastono parto prenis tiun ludon. Kiam li respondis al sinjoro de Ruvezo, neniam li forgesis aldoni postskribe, ke fraŭlino de Savinako ĉiam ĝuas bonegan farton, kaj ke ŝi ŝajne aŭskultis la legadon de lia lasta letero kun la plej videbla intereso.
Subite ĉesis la alveno de grafaj leteroj al la kastelo. Unue oni kredis, ke la poŝto malfruiĝas, kaj oni ne estis tro maltrankvila pro tio. Post la unua semajno, la amikoj de la grafo fariĝis iom malkvietaj. Sed kiam la monato estis tute fluinta, dum kiu neniu letero alvenis al Prelongo, sinjoro de Blasano kaj la markizo estis certaj ke devige tia silento kaŝas gravaĵojn. Pri Valentino, ŝi ne vivis plu. Ĉiumatene, kiam la pordisto donis al la ĉambristo la leteraron trovitan en la skatolo, ŝi troviĝis tie kaj ĵetis rapidan rigardon sur la pleton plenan da kovertoj. Ĉar neniam ŝi rekonis la skribecon de Frederiko, ŝi rapidis al sia ĉambro kaj en ĝin sin enfermis, por plori sola dum multaj horoj. Ŝi sciis kiel ŝi estis amata: sed same ŝi sciis kiel ŝia amanto estis kuraĝa kaj malŝatis la danĝeron. Se li ne skribas, tio devenas ne de indiferenteco, ne de forgeso: tio okazas nur ĉar li sin ĵetis en militan aventuron, similan al tiuj, kiujn li al ŝi iam rakontis, kaj kiujn ŝi ne povis aŭskulti ne paliĝante. Malgraŭ aŭ prefere pro lia maltimo li ne revenis el ĝi.
Fine la farto de la junulino videble difektiĝis. Ŝi ne perdis sian dikecon, kiu kontraŭe ŝajnis pligrandiĝi; sed ŝiaj trajtoj lacaj, ŝiaj okuloj kavaj, ŝia pala mieno perfidis la moralajn suferojn, kiujn ŝi toleris senplende, kaj kiuj ŝin iom post iom malsanigis, dum la longaj horoj de ŝiaj sendormaj noktoj. Tio fariĝis tiel videbla, ke la markizino estis kortuŝita.
– Mia kara infanino, ŝi diris iam, vi suferas, vi eĉ multe suferas. Diru al mi kion vi havas.
– Sed nenion, sinjorino.
– Vi estas la intima amikino de mia filino: kaj vi scias, ke ni ĉiuj vin amas multe.
– Ho, jes! tion mi scias. Sed, kredu min, mi ne estas maldankema. Mia koro superfluas pro dankeco.
– Nu, kial vi ne konfidas al mi kiel al dua patrino? Kial vi ne konfesas la sekreton, kiu vin sufokas?
– Kiu al vi kredigas, ke mi havas sekreton? Ŝajnas, ke mia sintenado ...
– Infanino! Vi do ne vidas, ke mi scias ĉion.
Aŭdante tiujn vortojn, Valentino preskaŭ svenis pro miro kaj maltrankvileco. Kion signifas tiuj paroloj diritaj de sinjorino de Prelongo: “Mi scias ĉion”? Ridetante, la markizino daŭrigis:
– Vi amas sinjoron de Ruvezo. Kiam vi kredis, ke vi kaŝis vian sekreton en la plej profundan parton de via koro, vi ne ekvidis ke per viaj paroloj, per viaj gestoj, eĉ per viaj silentoj, vi ĝin perfidis ĉiumomente. Tiel cetere agas ĉiuj amantoj. Ĉar vi ne havas sciigojn pri la grafo, jen estas pro kio vi malsaniĝas. Vi lin kredas en danĝero, eble malviva. Tiu dubo vin pereigas.
La junulino ekploregis.
– Vi do vidas, mia kara Valentino, ke mi divenis. Sinjoro de Ruvezo estas perfekta ĝentilhomo: la grandega servo de li farita al ni lin fariĝigis nian amikon. Mi opinias, ke li estas tute inda de la amo, kiun li al vi inspiris. Post tiuj vortoj, fraŭlino de Savinako spiris: la markizino konis nur parton de la vero.
– Kial malesperi? daŭrigis sinjorino de Prelongo. Tiu malesto de leteroj pruvas nenion. En la lasta, kiun ni ricevis de li, ĉu li ne diris ke kredeble li estos sendita al El Goléa . Sed tiu antaŭgvardia posteno troviĝas meze de la dezerto. Preskaŭ ĉiam mankas la komunikrimedoj. Oni havas nur karavanojn tro ofte rabitajn de Tuaregoj. Dum vi ĉagreniĝas, eble sinjoro de Ruvezo estas tre trankvila en sia fortikaĵo, havante kiel malamikon mortigotan de li nur la tempon, kiu fluas tro malrapide laŭ lia deziro. Nu, infanino mia, sekigu viajn larmojn, kisu min kaj esperu.
Kaj ŝi metis ameman kisadon sur la frunton de Valentino, kiu plimultigis ankoraŭ siajn ploradojn: sed tiufoje ili estis larmoj de dankemo.
Malgraŭ tiuj konsolaj paroloj, la junulino restis malgaja; kaj ŝia farto fariĝis pli kaj pli malbona. Nun ŝi suferis vomajn bezonojn, kiuj ŝin ekkaptis subite, eĉ meze de manĝadoj, kaj ŝin devigis lasi la tablon, aŭ nevenkeblan lacecon kunirantan kun senĉesa dormbezono. La morgaŭan tagon ĉiuj tiuj fenomenoj malaperis; kaj ilin anstataŭis ĉu senkaŭza bezono de kuradoj tra la kamparo, ĉu strangaj gustoj, kiuj neniel rilatis kun la delikateco de ŝia edukado.
Ian tagon, fraŭlino de Savinako promenadis en la kampoj kun Matildo kaj la markizino. Ŝi vidis kamparanojn, kiuj manĝis lardan supon. Ŝi tiel forte deziris fari la samon, ke momente ŝi timis, ke tiu bezono ne estos venkebla de ŝi. Post kelkaj paŝoj, ĉar tiu deziro ŝin tro suferigis, ŝi serĉis en sia poŝo kvazaŭ ŝi estus perdinta ion, kaj petegis sinjorinon de Prelongo kaj ŝian filinon, ke ili daŭrigu sian promenadon, aldonante ke ŝi rekuniĝos ilin post kelkaj minutoj: tiam ŝi revenis kurante apud la kamparanojn. Metinte en ilian manon moneron da dek frankoj, ŝi petis la permeson gustumi ilian lardosupaĵon. Komencinte, ŝi ĝin manĝegis ĝis la lasta panpeceto, bedaŭrante ke ne troviĝas plio en la kaserolo. Stranga afero! Ŝia malforta stomako, kiu antaŭtage ne povis toleri fluidan ovon, tre facile digestis la densan mastikon, kaj pro tio ne eĉ malsanetiĝis.
Multajn fojojn, la markizino esprimis la deziron, ke Valentino konsiliĝu kun la doktoro, kiam li faras sian ĉiutagan viziton al sinjorino de Blasano. Sed ĝis nun la junulino obstine rifuzis lian ekzamenon. Eĉ, por ke li ne ŝin renkontu, ĉiutage ŝi elpensis novan pretekston por foriri la kastelon dum la horo de lia vizito.
La farto de la dukino ĉiam pliboniĝis sed tiel malrapide, ke ne estis ankoraŭ antaŭvidebla la epoko en kiu la geedziĝo estos ebla. Certe sinjorino de Blasano diris: – Oni tre bone povas ĝin festi, kvankam mi ne ĉeestos en ĝi: mi donos skribe mian konsenton.
Sed Matildo respondis senŝancele al sia bopatrino: – Mi ne volas, ke la ago la plej grava de mia vivo okazu en kondiĉoj tiel malgajaj. La neceso uzi tiun rimedon difektus mian ĝojon.
Fundkore feliĉa pro tiu senta delikateco, la dukino ĉiutage montris al sia bofilino amikemon pli kaj pli kreskantan. Sola Gastono estis iom ĉagrena, vidante kiel malforte lia fianĉino deziras la edziniĝon. Tamen, ĉar li kredis, ke tiu decido devenas de ĝentileca sento eble trograndigita, li al ŝi facile pardonis, ĉar tiu sento elmontriĝis pro lia patrino. Se la malfeliĉa fraŭlo estus suspektinta la veran motivon, kiu instigis la junulinon, kredeble ne nur li estus prokrastinta sian unuiĝon kun ŝi, sed plie li estus kompreniginta al la markizo, ke tiu projekto de longa tempo kulturita, fariĝis revo tute ne efektivigebla.
Se la resaniĝo de sinjorino de Blasano malrapidiĝis, ne estis same por tiu de Viktoro. Dank’ al sia juneco kaj la amo de Josefino, la kapitano estis tute resanigita.
Sed, ĉar lia farto iom malfortigita de la malsano, ne ebligis la reprenon de militservo tiel lacegiga kiel tiu de l’ Afrika militado, li skribis al sia regimentestro kaj petis de li daŭrigon de sia libertempo, kiu alvenis al la fino.
Por klarigi siajn vundojn, kompreneble li rakontis historion tute fantazian.