Poste li aliris al la urbo por peti ateston de la militkuracisto: li aldonis al sia letero tiun necesegan skribaĵon kaj sendis la tuton al sia hierarkia ĉefo.
La respondo de la regimentestro ne malfruiĝis. Dezirante montri al la kapitano, ke li tre multe lin ŝatas, ne nur li konsentis lian peton, sed plie li volis, ke tiu permesaĵo estu alportita de unu el kolegoj de Viktoro, la leŭtenanto Karadelo, kiu revenis Francujon.
– Ĉar vi estas devigata trairi Prelongon, por aliri al via familio, li diris iam al la juna oficiro, estu do sufiĉe afabla por halti en tiu urbo, kaj konigi al la kapitano Linŝardo la ĉagrenon, kiun mi sentis, kiam mi eksciis la malfeliĉon al li okazintan.
Komprenante ke tiu peto estas nur komando maskita, Karadelo respondis al la regimentestro, ke li trankviliĝu, ĉar la komisio estos plenumita.
Viktoro estis tre flatita de tia procedo. Dum la kelkaj tagoj, kiujn la leŭtenanto vivis en Prelongo, ĉiuj farmoloĝantoj klopodis, por ke la sendito de la regimentestro, reveninte al sia korpuso, forportu la plej bonan memoron de la gastado de li ricevita.
Eksciinte ke ĉeestas en la vilaĝo oficiro de l’ Afrika armeo, Valentino ektremetis. Ŝi pensis ke eble tiu junulo povos doni al ŝi sciigojn pri la viro, kiun ŝi amas. Pro tio, ŝi petegis Matildon, ke ŝi instigu sian patron al intervidiĝo kun la leŭtenanto. La markizo, kiu siavice estis pli kaj pli maltrankvila pri la sorto de Frederiko, akceptis senproteste la proponon de sia filino. Do li skribis al Karadelo leteron en kiu li diris:
– Mi estus tre feliĉa interparoladi kun vi pri afero kiun mi konigos. Do estu sufiĉe afabla por fari al mi la honoron akcepti vespermanĝan inviton en la kastelo.
La leŭtenanto ĝoje konsentis. La manĝado estis tre kora. La vespero pasiĝis en la vintroĝardeno, en kiu la markizino prezentigis la teon.
Sinjoro de Prelongo sprite parolis pri multaj aferoj; poste, sin turnante al Karadelo:
– Je Dio, leŭtenanto, li diris, mi estas nekonita de vi. Kredeble mia invito ŝajnis al vi tre stranga: tamen lasu min vin danki pro via akcepto.
Karadelo sin klinis, ne respondante kaj atendante tion, kion oni petos de li.
En tiu momento, Matildo alproksimiĝis fraŭlinon de Savinako kaj diris mallaŭte:
– Venu do; mi volus montri al vi kiel delikate la tabakujo estas restarigita. Neniam mi faris pentraĵon pli ŝatindan. Estas neeble ekvidi eĉ la plej malgrandan riparon.
– Mi dankas vin, Matildo, respondis Valentino ridetante malĝoje. Vi estas bona kiel ĉiam. Ĉar vi antaŭvidas malbonan novaĵon, vi volas min foririgi.
– Sed mi ĵuras ...
– Ne ĵuru; vi dirus mensogon.
– Nu, kiam eĉ tio estus reala? Por ke la vero estu pli facile konita, ĉu ne estas pli bone, ke vi forestu? Eble via ĉeesto ĝenos tiun sinjoron, kaj malhelpos, ke li parolu libere.
– Ho! amikino mia, vi ne kredas eĉ unu vorton pri paroloj de vi diritaj. Vi scias ke la leŭtenanto Karadelo tute ne scias la naturon de ligiloj, kiuj min jungas kun Frederiko. Do iel mi ne povas lin ĝeni. Cetere, daŭrigis la junulino ekscitiĝante, tia necerteco min mortigas. Mi pli amas koni la veron tuj, kia ajn doloriga ĝi estu.
La du amikinoj, kiuj, por paroli pli senmalhelpe, estis alirintaj ĝis la fundo de la ĝardeno, revenis apud la tablon, sur kiu liniiĝis maldikaj tasoj el porcelano. En tiu momento, la markizo diris al sia gasto:
– Vi kredeble konis junan sub-leŭtenanton nomitan Frederiko de Ruvezo.
– Ho, jes, tre bone. Pro tiuj vortoj la koro de Valentino batis rompeble. Ŝiaj belaj okuloj pafis al la fremdulo rigardon tiel borantan, ke ĝi ŝajnis fosonta lian cerbon tra la kranio, por ĉerpi lian penson, antaŭ kiam li ĝin elirigos.
– Li estas unu el niaj amikoj, daŭrigis Raŭlo. Ĝis tiuj lastaj semajnoj, ni regule ricevis sciigojn pri li. Sed liaj leteroj subite ĉesis. Ni ne scias tion, kio li fariĝis. Ĉu vi tion konas, sinjoro, kaj ĉu vi povas nin sciigi pri tio? Aŭdinte tiujn parolojn, la frunto de la juna oficiro videble malĝojiĝis.
– Ne, sinjoro: nek mi, nek iu inter miaj kolegoj estas kapabla certigi akurate tion, kion Ruvezo fariĝis.
Valentino palegiĝis: eltirinte sian poŝtukon, ŝi plendente ĝin mordis por haltigi la ploregojn. Ĉiuj silentis kortuŝe. Fine la markizino renaskis la interparoladon, dirante:
– Ĉu estus maldiskrete peti de vi en kiu loko li troviĝis kaj kion li faris, la lastan fojon kiam vi lin vidis?
– Ne, sinjorino. Mi parolos pri Ruvezo tiel pli volonte, ke tio, kion mi rakontos, estos tute laŭdplena por li.
– Parolu, sinjoro, parolu.
– Estis matene. Troviĝis en El-Goléa du skadroj de Afrikĉasistoj, kiujn mi partoprenis, kaj la infanteria regimento, en kiu via amiko estas oficiro. La antaŭan nokton estis atakitaj la antaŭpostenoj. La regimentestro, kiu komandas la fortikaĵon, decidis ke li provos militeliron por fari ekzemplon. Parto de la garnizono antaŭeniris. Ĉar la malamiko sin malvidigis, la ĉefo haltigis la korpuson kaj demetis korpuseron, al kiu li komisiis la rekonon de marabuto staranta post kelka interspaco. Oni opiniis ke tiu konstruaĵeto kredeble liveris rifuĝejon al la forkurantoj. Al Ruvezo, kiu ĉefis la malgrandan bandon, oni ordonis senkompatan batalon. Mi troviĝis kun miaj rajdistoj, en la flugiloj, por lin helpi, se li estus atakita. Subite aro da Araboj, ne ekviditaj de ni pro faldo de l’ ebenaĵo, rapidis al ni. Post pafado multa kaj korpotuŝe pafita, ili forkuris sammaniere kiel ili estis alvenintaj, galope de siaj malgrandaj ĉevaloj, lasante sur la batalkampo kelkajn mortantojn kaj vunditojn. La infanterio same estis grave tuŝita: ĝi eĉ estis devigita iom reeniri malantaŭen pro la perforto de l’ atako. Pro tio, kiam, persekutinte la forkurantojn, mi revenis al ĝi por ĝin kolekti, mi ĝin retrovis nur malproksime de la loko en kiu okazis la batalo. Mirante, ĉar mi ne renkontis la oficiron, kiu ĝin ĉefas, mi petis de ĉefserĝento, ĉu sinjoro de Ruvezo estis mortigita dum la batalo. Tiu viro respondis, ke li ne scias, ĉar li estis tro okupita pro la memdefendo, por atenti al tio, kio okazis ĉirkaŭ li. Devigata preni la komandon de la tuta korpuso, ĉar mankis ĝia ĉefo, mi provizore devis forlasi ian serĉadon, kaj alkonduki al la tendaro tion, kio restis el la malgranda bando. La morgaŭan tagon nur ni povis aliri al la batalkampo, kaj enterigi niajn malvivulojn.
– Tiam sinjoro de Ruvezo ne troviĝis inter ili? petis sinjoro de Prelongo.
– Ne, sinjoro; ni malkovris neniun postsignon pri tiu malfeliĉa oficiro.
– Kial vi parolas tiamaniere? respondis la markizino. Ĉar vi trovis neniun divenigaĵon pri la sorto de nia amiko, kredeble lin oni militkaptis. Do restas espero.
– Ve! sinjorino, mi volus ĝin partopreni. Sed mi konas Ruvezon: li ne estas viro, kiun oni kaptas senbatale. Kredeble li kare vendis sian vivon; li falis, nur post kiam li estis farinta ĉirkaŭ si amason da kadavroj. Kiam li estis vundita sufiĉe grave por ke iu defendo estu neebla de li, tiam sed nur tiam, li estis kaptita kaj forportita.
– Tio senvaloriĝas, dum li estas ĉiam viva.
– Ve! respondis la oficiro per voĉo mallaŭta, sin turnante al la markizo por esti aŭdata nur de li, Araboj havas abomenindan kutimon: ili tranĉas la kapon de vunditoj.
Kvankam Karadelo tre mallaŭte parolis, tamen Valentino aŭdis. Ŝi subite stariĝis, puŝis ekĝemon haltigitan de sufoko, frapis la aeron per siaj brakoj kaj falis malantaŭen sur la sablon de l’ aleo. Ĉiuj leviĝis, klopodante por doni al ŝi la necesajn flegojn. Ŝia sveno daŭris almenaŭ dum kvarono da horo. Fine kiam ŝi estis iomete resaniĝinta, oni metis la malsanulinon sur apogseĝon, kiun du fortikaj servistoj portis en ŝian ĉambron.
Matildo kun ruĝaj okuloj malĝoje sekvis sian amikinon. Sinjorino de Prelongo ŝin kuniris por certiĝi mem, ĉu al la junulino nenio mankas. Kiam ŝi estis trankvila pri ŝia farto, ŝi proponis al sia filino, ke ambaŭ realiru al la ĝardeno, sed, ĉar Matildo petis de sia patrino la permeson resti apud sia amikino, la markizino malsupreniris sola.