Dum ŝia foresto, sinjoro de Prelongo informis Karadelon pri la situacio, al li sciigante, ke fraŭlino de Savinako estas la fianĉino de la grafo. La juna oficiro grande sin kulpigis, dirinte parolon, kiu en lia buŝo havis teruran verŝajnecon. La vespero finis silente; kaj kun profunda malĝojo la leŭtenanto premis la manon al li prezentitan de la markizo:
– Permesu al mi, li diris al Raŭlo, ke mi revenu morgaŭ min informi pri la junulino, kiun mia malprudenta frazo frapis tiel kruele.
Kiam Valentino estis enlitigita, ŝi falis en rigidan malviglecon: kaj Matildo timigita volis, ke la ĉambristino petu helpadon. Sed fraŭlino de Savinako premis la manon de sia amikino per premo tiel elokventa, ke ĉi tiu kredis kompreni, ke la malsanulino deziras resti sola por plori senmalhelpe. Ŝi do ekeliris, kiam Valentino ŝin altiris al si, kaj diris mallaŭte:
– Elirigu Celestinon; mi dezirus paroli kun vi konfidencie.
La servistino estis sendita al la farmacisto por aĉeti eteron. Tuj kiam ŝi estis foririnta, la du amikinoj sin reciproke rigardis malĝoje. Matildo tre bone komprenis, ke Valentino estas rakontonta al ŝi tre gravan sekreton, sed ke ŝi ne scias kiamaniere komenci.
– Nu, karulino mia, diris fraŭlino de Prelongo, vi ne devas tiel malespere vin ĉagreni. Mi aŭskultis tre atente, mi al vi certigas, la rakonton de la leŭtenanto: kaj en ĝi troviĝas tre konsolanta afero: sinjoro de Ruvezo ne estas mortigita.
– Sed se li troviĝas inter la kaptitoj, la afero estas sama; ĉar Araboj tranĉas iliajn kapojn.
– Tio ne estas tute certa. Mi akceptos tiun malfeliĉon nur kiam oni estos retrovinta la korpon de Frederiko, aŭ kiam oni havos aliajn pruvojn, ke li ne ekzistas plu.
– Sed, ni konjektu, ke li vivas ankoraŭ, lia kaptiteco kredeble estos longedaŭra.
– Eble; sed tio negraviĝas. Kiam vi havos la certecon, ke li estas savita, vi tre bone povos atendi, ke via fianĉo estu redonita al vi. Ĉu mi ne atendas por edziniĝi, ke la farto de sinjorino de Blasano estu restarigita?
– Ho! por vi, Matildo, la afero ne estas sama. Facile vi povas prokrasti vian unuiĝon kun la duko. Pri mi, estas neeble.
– Kial?
– Promesu al mi, Matildo, ĵuru sur tion, kio estas al vi plej sanktega, ke vi absolute silentos pri tio, kion mi al vi ekkonfidos, kaj tio en kia ajn cirkonstanco.
La juna kastelmastrino mire rigardis sian amikinon: neniam ŝi estis vidinta sur ŝia vizaĝo ŝajnon tiel solenan. Kortuŝita mem de la ĵuro, kiun Valentino petis de ŝi, ŝi prezentis la manon al krucifikso, dirante:
– Mi ĵuras sur la animojn de Prelongoj, miaj prapatroj, kiuj mortis por la reĝo kaj por Francujo, ke neniam mi perfidos la sekreton, kiun vi al mi ekkonfidos, kaj tio en kia ajn cirkonstanco.
– Kaj ĉu vi ĵuras same, daŭrigis Valentino, ke vi ĉiam min amos, ke neniam vi min malbenos, ke neniam vi min elĵetos for de vi?
– Sed certe, karulino, kaj tutkore; mi tion certigas. Sed fine kial tiuj misteroj, kial tiuj teatraĵoj?
– Matildo, respondis fraŭlino de Savinako, kaŝante sian kapon sur la bruston de sia amikino, mi tro amis sinjoron de Ruvezo; kaj post ses monatoj, mi estos patrino.
ĈAPITRO OKA
Tiu konfeso frapis fraŭlinon de Prelongo kiel fulmobato. Momente ŝi restis senresponda: fine ŝi plektis la manojn, kaj ekkriis:
– Vi, kulpa, Valentino. Ha! mi ĵuras, mi estis dubinta pri ĉiu ajn, sed ne pri vi.
– Ho! Dio mia, mi estas sufiĉe malfeliĉa: ne min malbenu.
– Sed fine, kion vi faros?
– Mi ne scias.
– Mia patrino estas bonkonsila: ŝi multe amas vin. Mi estas certa ke, malgraŭ via kulpo, ŝi vin pardonos. Kial vi ne konfesus al ŝi la veron?
– Matildo, memoru ke vi ĵuris sur la animojn de Prelongoj, ke vi ne min perfidos.
– Mi ĵuris, kaj mi respektos mian ĵuron, kio ajn alvenos. Sed kio malpermesas al vi tiun konfeson?
– La honoro de la nomo, kiun mi portas.
Apud la lito de fraŭlino de Savinako troviĝis skatoleto el Koromandela lako: la junulino ĝin prenis. Ĝin malferminte, ŝi el ĝi eltiris sinsekve diversajn alilandajn objektojn, kiujn ŝi pie metis apud sin. Fraŭlino de Prelongo rigardis ŝin agantan, mirigite. Fine, en la fundo, Valentino trovis tion, kion ŝi serĉas. Ĝi estis strangforma ponardo, havanta lignan prenilon kaj tranĉanton ondolinian: la pinto estis kovrita de flavbruna ŝmiraĵo similanta la rezinon. Esploristo estus facile rekoninta en ĝi Malajsan krison.
– Tiu skatoleto, diris respekteme fraŭlino de Savinako, enhavas ĉiujn memoraĵojn, kiujn mia patro kunportis de sia vojaĝo al Sumatra. Ian tagon, li estis persekutita de landano: li returneniris, lin atendis senŝancele kaj lin mortigis korpotuŝe per revolvera kuglo. Poste li kaptis tiun krison, per kiu la sovaĝulo penis lin pereigi, kaj ĝin konservis kiel memoraĵon de l’ okazintaĵo. Nu; mi tion ĵuras al vi, karulino mia, se iam mia honto estas konata ne nur de vi sed plie de alia persono, tiam mi puŝegos tiun ponardon en mian bruston.
Parolante, ŝi ĝin svingis: fraŭlino de Prelongo volis ĝin tiregi el ŝiaj manoj:
– Zorgu, Matildo; ne tuŝu ĝin. Ĝi estis venenigita de l’ upasa suko. Grataĵo, eĉ simpla pikvundeto, estas rapide mortiga.
Terurita, la juna kastelmastrino reeniris. Sed dum ŝia amikino relokis la krison en la skatoleton, ŝi sincere admiris tiun energion, kiun pli ol ĉiu ajn ŝi estis kapabla kompreni.
Post silento, ŝi diris:
– Ha! kiel vi devas lin malami.
– Kiun do?
– Sed tiun, kiu kaŭzis vian malfeliĉon.
– Infanino! ekkriis Valentino, kun rideto de nedifinebla kompato. Sed mi lin amas, sed mi lin amegas pli ankoraŭ ol kiam li estis tie ĉi, min kovrante per kisadoj. Eble mi trenos dum mia tuta vivo mizeran ekzistadon; eble mi pro tio mortos: neniam mi malbenos la memoron de Frederiko, neniam mi blasfemos tiun nomon, kiun mi balbutis meze de miaj plej feliĉaj amelmontroj. Kia ajn estos la estonteco al mi difinota, neniam mi pagos tro kare la horojn de ebriigaj plezuregoj, kiujn mi pasis inter liaj brakoj.
Matildo fariĝis revema. Kia do estis tiu sento sufiĉe potenca por venki la malfeliĉon, kaj orumi tutan ekzistadon! Kaj kial ĝi estas nekonata de ŝi? Post momento, ideo trairis ŝian cerbon.
– Ĉar vi ne volas paroli kun mia patrino pri via stato, eble vi ne estus sammaniere malkonsentanta pri mia maljuna nutristino. Vi scias ke, antaŭ ŝia edziniĝo, ŝi estis akuŝistino. Kredeble ŝi vidis multajn similajn okazojn, kaj povos montri al ni la vojon sekvotan.
– Ĉu vi estas certa pri ŝia diskreto?
– Vi scias mem, ke ĉiam ŝi estis al mi sindonemega. Plie, de la malfeliĉo okazinta al Kamuŝo, ŝi ŝuldas al mi ĉion. Ĉar miaj gepatroj sisteme rifuzas ĉiun kunrilaton kun ŝi kaj kun ŝia edzo, vi povas esti certa, ke ili ne perfidos nin.
Fraŭlino de Prelongo tiel partoprenis la interesojn de sia amikino, ke ŝi diris ni anstataŭ vi, ne tion rimarkante.
En tiu momento Celestino revenis, alportanta la eteron aĉetitan de ŝi ĉe la farmacisto. La interparolado tiam haltis.
La morgaŭan matenon, Matildo jungigis sian kaleŝon. Ĉar la markizino, demandinte Valentinon pri ŝia farto kaj ŝia dormado dum la nokto pasinta, petis de junulinoj la celon de ilia promenado, fraŭlino de Prelongo respondis:
– Ni esperas veturi ĝis la maro. Post la terura skuado sentita hieraŭ de mia plendinda amikino, ŝajnas al mi, ke la oceana blovado ŝin resanigos. Ni tagmanĝos ĉe mia nutristino, ĉar vi permesas ke mi kelkafoje ŝin vizitu, kaj ni revenos por la vespermanĝo.