Выбрать главу

– Tre bone. Agrable promenadu. La kaleŝo eliris, rapide tirita de la markizaj trotistoj. Kiam la patrino Kamuŝo ekvidis sian junan protektantinon kaj sian amikinon, ŝi levis siajn brakojn al la ĉielo, aŭdigante kriadojn de bruanta ĝojo.

Dum la junulinoj malsupreniris el la kaleŝo, ŝi ekkriis:

– Nu, ĉu estas vi, fraŭlinoj: kiel afablaj vi estas ambaŭ, venante viziti maljunulinon kiel min. Sed eniru do: kion mi povus prezenti al vi?

– Unue tagmanĝon, mia bona nutristino, respondis Matildo, poste vian amikecon, vian sindonemon kaj vian diskreton: ĉar kredeble ni bezonos ĉiujn tiujn aferojn.

– Petu de mi tion, kion vi volos; mi vin obeos. Ha! mi ne forgesis, mia kara infanino, ke se mi manĝas panon, mi ĝin ŝuldas al vi.

En tiu momento, ŝia rigardo falis sur Valentinon. La maljuna akuŝistino ŝin ekzamenis de la kapo ĝis la piedoj. Ŝia malgranda griza okulo ŝajnis ŝin esplori tiel detale, ke la junulino sentis ruĝon de honto, kiu kovris ŝian vizaĝon.

Altirinte Matildon aparten, la maljunulino diris en ŝian orelon:

– Kial vi ne diris, ke via amikino estas nun edzino? Antaŭ momento, mi ŝin vokis: fraŭlino. Eble mi nevole ŝin ofendis.

– Sed per kio vi vidas tion? respondis fraŭlino de Prelongo mirigita.

– Per kio, per kio, maĉadis la patrino Kamuŝo: ne estas malfacile diveni per kio.

Sed, memorante ke ŝi parolas kun junulino:

– Nu, ŝi diris, supozu ke mi diris nenion. Mi nur konjektis.

– Nu, mia bona nutristino, vi malbone konjektis; kaj antaŭnelonge vi estis tute prava, ŝin vokante kiel vi faris.

La akuŝistino puŝis unu Ha! tiel plenan da mirego, ke Valentino, kiu aŭdis ĉion, ekploregis.

– Mi ĝuste vidis, murmuris la edzino de l’ eksgardisto. Oni ne erarigas maljunan batalĉevalinon kiel min. Kvankam mi ne kuracis de tempo tre longa, tamen mi ne forgesis mian iaman profesion. Malfeliĉa fraŭlino, ŝi aldonis sopirante, mi multe vin plendas.

– Ho! jes, ekkriis fraŭlino de Savinako, alproksimiĝante la maljunan akuŝistinon, mi estas mizerega. Pro tio mi venas, por ke vi donu al mi bonan konsilon.

– Aŭdu, diris Virginio, pripensante dum kelkaj minutoj: se vi trovos rimedon por klarigi vian foreston dum ses monatoj, vi povos veni ĉi tien. La loĝejo ne estas luksa kiel en la kastelo; sed fine, dank’ al la malavareco de via amikino, nenio mankas al ni. Mi povas certigi al vi, ke vi estos bone flegata. Kiam alvenos la momento, mi vin liberigos. Mi faros mem la deklaracion en la urbodomo: mi eĉ senŝancele elpensos rakonton, se la oficistoj montriĝas tro scivolaj. Ne timu, ŝi aldonis, vidinte ke la junulinoj tremetis, aŭdante la vorton “urbodomo”; ne timu: mi konas ĉiujn elirejojn de tiu ŝajna senelirejo. Poste ni vartigos la infanon per nutristino. Tiamaniere neniu suspektos ion.

– Sed ĉu vi ne timas ke via edzo ...

– Kamuŝo! Ha! ne estas konjekteble, ke li min malhelpos pruvi al vi mian dankemon. Kiam vi lokis ĉi tien nin ambaŭ, ni ĵuris, ke vi povos konfidi al ni, kia ajn estu la cirkonstanco. Prezentiĝas okazo al vi pruvi nian sindonemon: tio sufiĉas. Vi povas fidi al ni.

En tiu momento, Kamuŝo eniris, flirtigante la dekstran manikon de sia vesto, kiun ne povis plenigi lia forestinta brako. Li jam ekdiris kelkajn frazojn ĝentilajn por esprimi al la fraŭlinoj, kiel li estas kortuŝata pro la honoro, kiun al li ili faras, veninte lin viziti, kiam lia edzino, haltigante liajn afablaĵojn, lin fortiris en apudan ĉambron, dirante:

– Venu, maljunulo mia; mi volas interparoli kun vi. Restinte solaj, la du junulinoj sin kubutapogis sur la fenestron, kiu rigardas la maron. Dum ili vagigis siajn okulojn al la horizontaj malproksimaĵoj, ili sin sentis tiel okupataj de siaj reciprokaj pensoj, ke ili ne elparolis eĉ unu vorton.

Post kvarono da horo, Kamuŝo reeniris.

– Fraŭlino, li diris, sin turnante al Valentino, kiun li salutis tre respekte, mia edzino al mi ĉion rakontis. Vi bezonas nin; vi povas nin uzi. Se mi partoprenus ankoraŭ la servistaron de lia markiza Moŝto, mi dirus: “ne”: ĉar tia ago estus perfido al la mastro. Sed li min forpelis kiel hundon: mi ŝuldas al li nenion. Mi bone scias ke lin erarigis la ŝajnoj: pro tio, mi ne lin riproĉas malame: sed nur tiun senkulpigon mi povas doni al li. Sed kontraŭe mi ĉion al vi ŝuldas, via fraŭlina Moŝto, li aldonis, sin turnante al Matildo: kaj mi scios pruvi ke, helpinte la maljunan Kamuŝon, vi ne faris komplezon al maldankemulo.

Post la tagmanĝo, la du junulinoj dankis la eksgardiston kaj lian edzinon, aldoninte ke baldaŭ Valentino venos loĝi ĉe ili, tuj kiam ŝi estos trovinta taŭgan rimedon por klarigi sian eliron el la Prelonga domo. La kaleŝo ekruliĝis rapidege kaj revenis al la kastelo.

Certe Valentino estis tre kulpa, tro obeante la instigojn de sia koro. Sed io troviĝis, kio procesis por ŝi la profiton de senkulpigaj cirkonstancoj. Ŝi ne havis patrinon por zorgi pri ŝi. Estante ankoraŭ infanino, ŝi perdis sian patron kaj oni povas aldoni sian patrinon samtage, ĉar sinjorino de Savinako estis frapita de frenezeco pro ĉagrenego. Plie la intima karaktero de tiu junulino estis antaŭ ĉio esence ina, tio estas pasia. Ofte sinjorino de Prelongo rimarkis, ne sen maltrankvileco, la instigecojn de tiu vivega natureco, kiu agis unue kaj antaŭpensis nur poste.

Se Valentino estus estinta ŝia filino, eble ŝi estus peninta haltigi la fervorojn iom tro malprudentajn de tia organeco. Sed la markizino havis sur ŝin neniun rajtan aŭtoritaton. Kvankam ja la junulino partoprenis la familion, tamen ŝi troviĝis en Prelongo nur kiel gastino, kiel invititino. La patrino de Matildo timis ke, per mallerta intermeto, ŝi vundus la karakteron iom ofendsenteman de fraŭlino de Savinako, eble ŝin instigus eliri for de la kastelo, kaj sekve senigus sian filinon da la sola amikino al kiu ŝi sentis veran amikecon. Loĝinte Frederikon kaj Valentinon, ĉiun en la plej apartigitaj partoj de la kastelo, sen ebla komunikaĵo, sinjorino de Prelongo kredis, ke tio sufiĉas.

Fine la fatalo sin intermetis. Devigita, pro ŝiaj devoj de mastrino kaj de fianĉina patrino, zorgi nur pri sinjorino de Blasano kaj pri ŝia filo, la kastelmastrino dankis fundkore fraŭlinon de Savinako pro ŝia diskreteco, ĉar ŝi ne ĉeestis ĉe intimaj vesperkunvenoj rezervitaj nur al la familio. Sinsekvaj fariĝoj sendependaj de la voleco, ekzemple la fulmotondro, vindis la junulinon en reton, kies maŝoj ĉiutage kuntiriĝis: kaj la malfeliĉa infanino, nekonscia suferantino de sia natureco kaj de cirkonstancoj, estis nun sola por subportadi la pezon de ĉiuj tiuj amasiĝintaj okazintaĵoj.

Alveninte en la kastelon, Valentino trovis la markizinon, kiu ŝin atendis. Tuj post la eliro de du junulinoj, sinjorino de Prelongo trovis en la leteraro leteron stampitan de Parizo, adresitan al fraŭlino de Savinako, kaj portantan tiujn vortojn skribitajn sur la koverto: “Urĝa kaj propra”.

La legado de tiu letero multe kortuŝis la junulinon; kaj ŝi ĝin montris al la markizino, petante de ŝi konsilon. Amiko de ŝia onklino Artemiso ŝin sciigis, ke la maljuna piulino estas malsanega, kaj ke Valentino devos rapidi, se ŝi deziras kisi sian parencinon unufoje ankoraŭ antaŭ kiam ŝi mortos. Kvankam fraŭlinon de Savinako ne tre kontentigis la procedoj, kiujn la maljunulino uzis al ŝi, tamen ĉi tiu estis ŝia onklino, la fratino de ŝia patro. Fraŭlino Artemiso akceptis sian nevinon kiam ŝi fariĝis orfino, kaj ĝis la tago en kiu ŝi renkontis Matildon, la junulino havis kiel hejmon nur la domon de ŝia onklino.

– Via devo estas nediskutebla, infanino mia, diris la markizino. Ordonu ke Celestino faru tuj vian valizon, kaj forveturu per la unua vagonaro.

– Tia estis mia intenco, sinjorino. Mi estas feliĉa, vidante ke vi same opinias. Mi supreniras por ĉion preparigi.

– Mi vin akompanas, Valentino, aldonis fraŭlino de Prelongo. Tio ebligos ke mi kunestu pli longatempe kun vi.