Выбрать главу

Dum la ĉambristino, restinta en la tualetejo, enpakis en vojaĝkeston tolaĵojn kaj vestojn, la du amikinoj, rifuĝinte en la ĉambron de fraŭlino de Savinako, interparoladis mallaŭte:

– Kion fari? diris Valentino: tiu malsano ĝenas ĉiujn niajn projektojn.

– Kontraŭe, karulino mia, ĝi ilin helpas.

– Kiamaniere?

– Aŭskultu min tre atente, kaj obeu litere miajn konsilojn.

En apuda ĉambro Celestino daŭrigis sian enpakigon, puŝante la meblojn, malfermante la tirkestojn. Por ke tiu knabino ne ŝin aŭdu, fraŭlino de Prelongo alproksimiĝis al la orelo de ŝia amikino. Dum kvarono da horo almenaŭ ŝi parolis mallaŭte.

De tempo al tempo Valentino skuis la kapon, signe de aprobo. Momente ŝi preskaŭ ekrifuzis, sed Matildo insistis: fraŭlino de Savinako ŝajnis akcepti la motivojn, kiujn ŝia amikino klarigis al ŝi. Fine ili ambaŭ leviĝis, dum Valentino diris:

– Tiamaniere la afero estas perfekta. Tute certe, dank’ al la rimedo montrita de vi, viaj gepatroj ne volos plu eĉ aŭdi pri mi. Sed neniam vi scios kiel profundkore mi suferas, ŝajnigante pagi per maldankeco la bonfarojn per kiuj ili ĉiam min plenigis.

– Mi komprenas, mi eĉ partoprenas tiun senton. Sed kion vi volas? Estas la neceso, kiu nin devigas uzi tiajn rimedojn. Tio daŭros nur dum mallonga tempo. Oni vin maljuste juĝu dum ses monatoj, la afero ne estas grava, kiam mi scias pri tio la plenan veron. Kiam tiu templimo estos pasinta, vi facile senkulpigos vin; kaj neniam oni reparolos pri tiuj malĝojaj okazintaĵoj.

La kaleŝo atendis en la precipa korto. Glutinte rapide malgrandan manĝeton, la du amikinoj lokiĝis en la veturilon. Alveninte en la stacidomon, ili sin reciproke kisadis amikeme. Valentino akompanata de Celestino supreniris en la vagonon: la vagonaro ekruliĝis. Dum kelkaj minutoj Matildo sekvis per la okuloj la blankan fumon de la lokomotivo, kiu veturigis fraŭlinon de Savinako al Parizo, tio estas al la nekonato.

De kvar jaroj, la du junulinoj ne sin forlasis. Duobla fariĝo samtempa, la edziniĝo de l’ unua, la kulpo de la dua ilin baldaŭ disigos. Kio alvenos? Ĉu ili povos ĉerpi en si mem sufiĉe da maltimo, sufiĉe da spiritĉeesto por taŭge ludi la rolon, kiun al ili trudas la cirkonstancoj, sed por kies plenumo tre malbone ilin preparis ilia edukado?

Kiam fraŭlino de Savinako alvenis Parizon por diri al sia onklino lastan adiaŭon, estis tro malfrue. Du horojn antaŭe, fraŭlino Artemiso estis elspirinta sian lastan blovon.

La posedaĵo de la mortintino estis rilate grava. Oni tuj almetis la sigelojn. Atendante ke oni ilin formetu, kaj ke oni malfermu la testamenton, Valentino, ĉiam akompanita de sia ĉambristino, lokiĝis en apudan hotelon. Ŝi skribis al la markizino mallongan letereton, por ŝin sciigi pri la morto de sia maljuna parencino. Samtempe ŝi skribis alian leteron longan, plenan da detaloj, superfluantan de amikeco, kiun ŝi sendis al la Kamuŝaj geedzoj, kun tiu surskribo “Por redoni al fraŭlino de Prelongo”.

Suzano estis iom mirigita pri la sekeco de Valentinaj frazoj. Pro tio, sentante sin ofendetita, ŝi respondis malvarman bileton de simpla kondolenco, ŝin senkulpigante, ĉar, pro ŝia farto, ŝi ne povas ĉeesti ĉe la entombigo de fraŭlino Artemiso. La junulino ekploris, ricevinte tiun leteron.

– Nu, ŝi diris, Matildo estis prava. Tiu necesega sed malĝojega komedio pli bone sukcesas ol mi estus tion dezirinta. Ve! kiel mi estas malfeliĉa, devigite al tiaj hipokritaĵoj.

La testamento estis verkita laŭ terminoj jam antaŭviditaj de ĉiuj, kiuj vizitadis la maljunan piulinon. Ŝi tute malheredis sian nevinon kaj donis siajn riĉaĵojn al monaĥinejoj iaj. Tamen, pro restaĵo de hontemo, kiu mirigis ĉiujn ĉeestantojn, la junulino estis enskribita por dumviva rento da dek mil frankoj, kiu ebligis ke ŝi manĝos kaj ne konos la mizerecon.

Ĉiutage Valentina sciigis Matildon pri tio, kio okazis, kaj al ŝi skribis longan leteron, kiun ŝi adresis al ŝi ĉe Kamuŝon. Kiam la heredaj aferoj estis finitaj, la junulino komprenis, ke estis alveninta la momento plenumi la projekton koncerte elpensitan inter ŝi kaj ŝia amikino. Multe ploradinte, petinte de Dio pardonon pro la mensogo, kiun ŝi estos devigita fari, ŝi sidiĝis antaŭ sian tablon kaj skribis al sinjorino de Prelongo. Sed ŝi sinsekve disŝiris multajn leterprovaĵojn, antaŭ kiam ŝi estis sukcesinta unu, kiu ŝin kontentigas. Ĉiam senvole enŝoviĝis kelkaj amemaj aŭ dankemaj vortoj, kiujn, laŭ sia projekto, ŝi devis senkompate forĵeti. Fine ŝi decidis, ke ŝi rekopios la malplej malbonan: ĝi estis verkita laŭ jenaj terminoj:

Sinjorino,

Hodiaŭ, ĉar mi troviĝas senfamilia, plenaĝa, sekve sola ĉefantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dediĉos min al Dio, kaj eniros en monaĥinejon. Sed mi ne volis tion fali, ne vin dankinte antaŭe pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Antaŭ kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adiaŭon.

Volu prezenti al sinjoro de Prelongo tiun lastan montron de mia respektplena dankemo. Pri vi, sinjorino, kredu ĉiam al la filina ameco de la malnova amikino de via filino.

VALENTINO DE SAVINAKO.

Postskribo.

Estu sufiĉe bona por peti de fraŭlino de Prelongo, ke ŝi bonvolu enpakigi ĉiujn objektojn al mi apartenantajn, kiujn mi lasis en la kastelo. Ilin ŝi al mi sendos en la pakaĵejon de la Sankta-Lazara stacidomo. Tio estas la lasta komplezo, kiun mi kuraĝas peti de vi. De nun mi vin dankas.

Valentino volis relegi sian leteron; sed unue ŝi ne povis, timante ke la larmoj, kiuj fluis, guton post guto, el ŝiaj vangoj, falos sur la paperon kaj ĝin makuligos. Ĉar estis malpermesate ke iu signo de ĉagreno dolĉigu la sekecon de ŝiaj frazoj. Tamen ŝi kvietiĝis, viŝis siajn okulojn, ilin refreŝigis per malvarmeta akvo, rapide tralegis sian leteron, kaj decidis, ke ŝi ĝin sendas senŝanĝe.

– Ve! kiel ili min kredas maldankema kaj senkora. Ha! se ne estus krimo, mi pli amus fini mian vivon tuje.

Instinkte ŝi malfermis sian skatoleton, kiun ŝi estis alportinta kun si, kaj el ĝi eltiris la ponardon.

– Ne, ŝi diris post kelka momento: tio estus malkuraĝaĵo kaj samtempe egoismaĵo al mi malpermesata. Mi portas en mia internaĵo estaĵeton, kies vivo, alligita al la mia, rilatas kun ĝi senpere. Min mortigi estus pli ol memmortigo, tio estus alimortigo. Nu, mi faris kulpon, de ĝi nun mi toleras la sekvojn: estas juste. Mi ne povas kulpigi iun, ne eĉ lin. Ĉar mi lin amis, kaj li ne prenis min perforte. Mi kuraĝe penos trafi la celon; kaj se mi falas sur la vojo, lacegigita, mi almenaŭ havos kiel kompenson la senton, ke mi faris ĝis la fino mian tutan devon, kaj ke mi ne liveris al la mokoj de la mondo la senmakulan nomon al mi lasitan de mia patro.

Poste residiĝinte al sia skribotablo, la malfeliĉa virino skribis al Matildo alian leteron, en kiun ŝi metis sian tutan animon. Ha! ĝi estis longa, tiu ĉi: kaj ŝi ne bezonis leterprovaĵon.

De la eliro de Valentino, Matildo fervore amuziĝis per ekzercoj de rajdarto. Sinjorino de Prelongo estis tre feliĉa pro tio. Ja ŝi demandis sin kortuŝe ĉu ŝia filino ne suferos pro enuo, ĉar nun fraŭlino de Savinako ne troviĝas plu apud ŝi por ŝin distri. Pro tio, ŝia miro estis granda, kiam ŝi konstatis la neatenditan kuraĝon per kiu Matildo toleris la foreston de ŝia amikino. Ĉiutage post la tagmanĝo la junulino eliris rajde, kaj revenis nur por la vespermanĝo.

Plej ofte, sinjoro de Blasano ŝin akompanis. Sed la junulo estis malboneta rajdisto. Ĉar lia fianĉino havis kelkafoje neordinarajn kapricojn, instigante sian ĉevalon al rapidegaj galopadoj, la duko ĝojis, kiam preteksto tre akceptinda kaj povanta neniamaniere malutili lian famon de ĝentilhomo ebligis, ke li ne ŝin sekvu.

Ne sen motivoj tiel agis la malica junulino. Ĉar ŝi deziris sin liberigi el atestanto, kiun certe ŝi ametis, se kiu estus fariĝinta tre ĝenanta, obstinante ŝin sekvi en ĉiujn lokojn en kiujn ŝi intencis aliri.