La juna duko rimarkis tiun sintenadon; kaj pro tio li sentis sin malĝoja.
– Kion do vi havas hodiaŭ, sinjoro Gastono, diris iam lia fianĉino; vi estas melankolia kiel Londona nebulo.
– Ha! fraŭlino Matildo, mi sentas grandan ĉagrenon.
– Sen maldiskreto, ĉu oni povas de ĝi koni la kaŭzon?
– Vi ne amas min.
– Vi ne estas sagaca, mia kara fianĉo. Kontraŭe mi sentas al vi sinceran amikecon. Kion vi volas plie? Nu, ĉu mi faris ion, kiu rajtigas viajn kulpigojn?
– Ho! jes. Sed tio estas tiel negrava, ke mi ne kuraĝas ĝin konfesi. Mi sentas, ke mi ŝajnus ridinda.
– Diru tamen: mi promesas, ke mi ne estos mokema.
– Ĉar vi nun kuraĝigas, mi riskas mian peton. Kial, kiam ni rajdas amike, flankon kontraŭ flanko, vi amuze instigas tuj vian rajditon al rapidegaj galopoj kaj al senfinaj kuradoj?
– Al mi estas netolereble ĉiam rajdi paŝe, kiel vendistino de ĉerizoj.
– Vi estas prava: kaj mia pripenso al vi ŝajnas ridinda.
– Ne, amiko mia. Nur estas afero, kiun vi ne kuraĝas konfesi. La rajdado vin lacigas: sed vi estas tro ĝentilhomo por tion konsenti; kaj vi pli amas vin pereigi ol min forlasi. Nu, jen estas tio, kion mi al vi proponas. Ĉar tiu ekzercado tre taŭgas al mia farto, mi rajdos ĉiujn duajn tagojn, kaj mi donos al vi la tagon intermezan: vi mem decidos pri la distraĵoj de la posttagmezo. Ĉu tio plaĉas al vi?
– Vi estas anĝelino, kara adoratino. Ho! kiel senpacience mi atendas la momenton en kiu mi fariĝos via edzo: tiam mi vin apudestos senĉese kaj ne dum kelkaj horoj ĉiudutage.
– Tio venos; neniu forkuras sian fatalon. Tuj kiam sinjorino de Blasano estos tute resanigita ...
– Sed ŝia farto fariĝas multe pli bona. Tiumatene la kuracisto diris, ke baldaŭ ŝi povos sin levi kaj paŝi.
– Jes, kun lambastonoj. Konsentu, amiko mia, ke sinjorino via patrino ne povas figuri tiamaniere en sekvantaro. Havu paciencon.
Tio, kio estis dirita, estis farita.
La markizino multe suferis, devigata vivi dum la tuta vintro en tiuj grandaj kastelaj ĉambroj, kiujn arbtrunkoj tage kaj nokte brulantaj en vastaj kamenoj, varmigis nur tre neperfekte. Dum la tuta tago, ŝi restis frostsenteme sidanta antaŭ sia fajro. Pro tio, Matildo ŝin anstataŭis en la disdono de ŝiaj almozoj. La junulino rapide plenumis sian taskon: poste, galopegigante sian ĉevalon, ŝi kuradis senhalte ĝis la Kamuŝa domo, por preni la leteron de Valentino.
La unuan tagon, kiam ŝi rajdis ne akompanata de sia fianĉo, la markizo volis ke Josefo, lakeo en kiu li tute fidis, sekvu sian junan mastrinon laŭ respekta interspaco, por helpi al ŝi, ĉu danĝero ia ŝin minacus. Dum ŝi galopis, Matildo serĉis rimedon por sin liberigi el la lakeo, kiam ŝi memoris ke, laŭ la famo, li iom tro ŝatis la trinkadon. Alveninte en Blazurbo, malgranda komunumo sidanta inter Prelongo kaj la maro, Matildo haltis.
– Josefo, ŝi diris, alvokante al ŝi la lakeon, mi estas vizitonta malsanulon en la apudaĵoj. Eble mi restos ĉe li dum iom da tempo. Ĉar vi povus malsaniĝi, min atendante sur la strato en tiel malvarma vetero, mi al vi permesas eniri en tiun trinkejon, kaj trinki glason da io ajn por mia farto. Revenante, mi vin reprenos.
Dirante tiujn vortojn, ŝi metis moneron en lian manon.
– Via fraŭlina Moŝto estas tre kompatema, respondis la lakeo. Mi ne rifuzas. Sed, se lia markiza Moŝto tion ekscias ...
– Estu diskreta; mi ne vin perfidos.
La lakeo sin klinis, malsupreniris el la ĉevalo, kaj sin direktis al la ĉevalejo de la gastejo. Dum tiu tempo, la junulino reforiris rapidege.
Dum fraŭlino de Prelongo galopis sur la vojo malfluidigita de la frosto, Josefo eniris en la trinkejon. Tie, trinketante glaseton da brando, li maĉadis inter siaj dentoj: – Nu, nu, mi tre forte dezirus scii ĉu sinjoro de Blasano estus tre kontenta, ekkoninte tiun detalon. Malsanulo vizitonta! Je Dio, oni tre facile divenas la naturon de lia malsano, al tiu ŝerculo. Tamen senride ŝi estas rava la knabino; kaj mi ne plendas la fraŭlon, kiu trovis rimedon sin flegigi de ŝi.
Kaj, englutinte plengorĝon da brando, la petolema lakeo tuj ekridegis.
Ĉiudutage, fraŭlino de Prelongo refaris la saman vojiron, akompanata de Josefo, kiun ŝi lasis en Blazurbo: kaj la servisto trovis tiel grandan profiton en la diskreteco, ke li kompreneble ne rakontis al iu ajn la aventuron.
Ricevinte la leteron malvarme ĝentilan al ŝi senditan de fraŭlino de Savinako, la markizino estis miregigita. Valentino, la junulino, kiun ŝi plej amis post sia filino, al ŝi skribis laŭ tia stilo. Sed kia muŝo ŝin pikis? Post la multaj amikaĵoj al ŝi faritaj de ŝia edzo kaj de ŝi mem, sinjorino de Prelongo rajte esperis kiel rekompenson alian aferon al tian maldankemon.
Ŝi montris tiun leteron al Raŭlo:
– Nu, amiko mia, kion vi opinias pri tio?
– Mi absolute nenion komprenas, respondis la markizo. Eble vi ŝin ofendis, ne ĉeestante ĉe l’ entombigo de ŝia onklino.
– Ne estas eble. Valentino sciis ke fraŭlino Artemiso estis al mi tute antipatia. Ŝi mem sentis al sia parencino amikemon nur tre malvarman: tion cetere sufiĉe pruvis ŝia konduto, ĉar meze de ni ŝi pasigis sian vivon.
– Nu, mi vidas tiam nur unu klarigon. Ŝi heredis: havante sufiĉe da mono por ne timi la malriĉecon, ŝi nun volas vivi sendependa. Por tion plenumi, sentante sin ĝenata de nia amikema zorganteco, ŝi reprenas sian liberecon kaj nin forlasas.
– Sed se la ideo de vi esprimita estas vera, tia maldankemo ŝajnas al mi tute monstra.
Malgraŭ siaj penadoj, sinjorino de Prelongo ne povis deteni siajn larmojn.
En tiu momento, la abato Benojto eniris en la salonon.
– Vidu, sinjoro paroĥestro, diris Suzano ĉagrentone, jen kiamaniere oni estas rekompensita, kiam oni faras bonaĵojn.
Kaj ŝi al li montris la leteron de ŝi ricevitan.
– Sed, sinjorino, respondis la maljuna pastro, mi vidas en ĝi neniun ofendon al vi. Tiu letero estas tre ĝentila kaj tre respektplena. Fraŭlino de Savinako diras ke ŝi volas sin dediĉi al Dio. Kompreneble ne estas mi, kiu ŝin riproĉos pri tio.
– Mi estas tre mirigita. sinjoro Benojto. Neniam mi rimarkis ĉe ŝi ian inklinon al la religia vivo.
– Ĉu vi ne diris al mi, ke fraŭlino Valentino amis sinjoron de Ruvezo? Ĉar bedaŭrinde tiu brava junulo kredeble pereis, ŝi prenas vualon: sed tio ĉiutage vidiĝas.
Funde, la tri kvaronoj de religiaj emoj estas kaŭzitaj de amaj ĉagrenoj. Tiu sento malaperu, preskaŭ ĉiuj monaĥinejoj fariĝos tuj senmonaĥinaj.
– Sed vi bone vidas, ke ŝi ne amas nin, ke ŝi neniam amis nin: sen tio, ŝi estus petinta de ni konsilon, ŝi estus invitinta nin al sia vualpreno. Kontraŭe, ŝi eĉ ne konigas al ni sian adreson. Estas evidente, ke ŝi volas rompi ĉiun rilaton kun ni.
– Ŝi obeas senton, kiun mi komprenas kaj aprobas. Vin vidinte, eble ŝi timus ŝanceliĝon. Por resti forta en la ofero de sia vivo rompita, kiun ŝi volas prezenti al Dio, ŝi antaŭ ĉio deziras esti influita de nenia memoro, de nenia amikeco.
Tiu parolo de la paroĥestro donis al la letero de fraŭlino de Savinako sencon neatenditan sed ironian. Sinjorino de Prelongo respondis:
– Eble vi estas prava, sinjoro paroĥestro. Sendube estas pro troo da dankeco, ke Valentino montriĝas tiel maldankema.
– Ekstremaĵoj tuŝiĝas, respondis sentence la abato, nesciante ke li tiel ĝuste parolis.
Oni eksidiĝis al la tablo. Matildo ne estis ankoraŭ reveninta.
– Estas tre nesingardeme, diris la markizino, malfruiĝi tiel vespere, en tiu jarepoko, kiam la nokto alvenas tiel rapide.