Выбрать главу

– Mia kara Suzano, respondis Raŭlo, mi estas neniel maltrankvila. Ĉar nian filinon akompanas Josefo, ŝi riskas neniun danĝeron.

En tiu momento, fraŭlino de Prelongo eniris, tenante en mano sian vipeton, relevante la trenaĵon de sia rajdorobo. La aerblovado kaj la rapideco de la kurado ruĝigis ŝiajn vangojn. Ŝiaj okuloj brilis de nekutima helo: en ili oni povis legi la kontenton de la triumfo.

– Eble mi malfruiĝis, ŝi diris gaje: senkulpigu min. Rapide mi ŝanĝos mian vestaron kaj tuj revenos.

La junulino eliris kurante.

– Malfeliĉa infanino, sopiris la markizino. La forlaso de ŝia amikino ŝin fortege kortuŝos. Mi ne scias kiamaniere tion anonci al ŝi. Kaj ĵus, de l’ eliro de Valentino neniam mi vidis ŝin tiel gaja: tio pli malfaciligos mian taskon.

– Ŝia animo estas forta, sinjorino, respondis la paroĥestro. Mi kredas, ke vi povos sentime paroli: senŝancele ŝi ricevos la baton ŝin frapontan.

– Ni tion esperu, sinjoro Benojto, respondis Suzano. Kiam fraŭlino de Prelongo estis sciigita pri la situacio:

– Ĉu troviĝas en tiu letero, ŝi diris, io, kion mi ne devas legi?

– Nenio. Eĉ la postskribo enhavas vorton, kiu vin speciale koncernas.

– Ĉu vi permesas, ke mi ĝin legu?

– Certe. Nu, filino mia, jen estas ĝi. Matildo studis atentege la frazojn de sia amikino. Kontenta pri la redaktado, kiun ŝi inspiris mem, ŝi senkortuŝe redonis la leteron al la markizino.

– Nu, karulino mia, diris ŝia patrino, ĉu vi ne indignas pri la konduto de tiu persono?

– Mi garantias la koron de Valentino. Tiu letero min tre mirigas sed ne min ofendas. Mi estas certa, ke sub tiuj ŝajnoj kuŝas nur malbonkomprenaĵo, kiu vaporiĝos tuj kiam ni estos ĝin klarigintaj inter ni ambaŭ.

– Sed ĉu vi kredas, infanino mia, ke estus inda de ni kaj eĉ de vi ia peto de klarigo? Se fraŭlino de Savinako nun rifuzas ĉiun kunrilaton kun la Prelonga familio, ŝi estas tute libera. Cetere ŝi tion diras al ni sufiĉe klare.

Matildo povis tre malfacile deteni rideton.

La markizino daŭrigis:

– Kiam eĉ ni intencus subiri ĝis tiu peto, ni ne povus tion fari, ĉar ŝi ne lasis al ni sian adreson.

– Patrino mia, alvenas al mi ideo. Antaŭ kelka tempo, vi konsilis al mi naŭtagan religian enfermiĝon en monaĥinejo, kiam la farto de sinjorino de Blasano estos sufiĉe bona, por ke oni povu decidi en kiu dato fariĝos mia edziniĝo. Ĉu vi tion memoras?

– Jes, mi ne forgesis. Sed ĉu estas ia rilato inter ...

– Kiu min malhelpas elekti la monaĥinejon en kiu Valentino faras sian novicecon?

– Sed bedaŭrinde, mia kara infanino, ĵus ni ne konas tiun monaĥinejon.

– Pardonu min, ĉar mi insistas. Forlasante Prelongon, Valentino neniel intencis fariĝi monaĥino. Do, devige ŝi estis influita. Per kiu? La respondo ne estas duba: per la ĉirkaŭantoj de ŝia onklino. Sed fraŭlino Artemiso estis intima amikino kun la Superulino de Ursulinoj; per ŝi mi havos certe la sciigojn, kiuj al ni mankas.

Fraŭlino de Prelongo, kiu parolante ekscitiĝis, neniam estis pli rava. Raŭlo ŝin rigardadis admire kaj mallaŭte murmuris:

– Kia kapo! kia potenco al rezonado! kial bedaŭrinde ŝi ne estas fraŭlo?

– Tiamaniere, daŭrigis Matildo, mi kredas ke la aferoj plej bone aranĝiĝos. Via indeco malhelpas, ke vi faru la unuan paŝon. Ne estas same por mi, pli juna ol ŝi. Cetere mi ne persekutas ŝin: mi ŝin renkontas hazarde sur kampo neŭtra. Ni reciproke klarigas al ni la malbonkomprenaĵojn: kaj vi vidos, ke mi estas prava, certigante, ke ŝi al ni revenos.

– Mi certigas al vi, ke mi estus tre feliĉa pri tio, ĉar de kvar jaroj mi al ŝi amikaliĝis. Se ŝi, petante pardonon, revenus al mi, mi sentas, ke mi plezure al ŝi malfermus miajn brakojn.

Fraŭlino de Prelongo ŝajnis subite tre okupita al la distranĉado de flugilo fazana en sia telero. Ĉar necese estis, ke ŝi kaŝu al ĉiuj ĉeestantoj la ĝojan fajreron, kiu brilis en ŝiaj okuloj. Ŝi estis sukcesinta: de nun ŝia amikino ne timis plu ian danĝeron; kaj ŝi povis rigardadi la estontecon per okulo trankvila.

Tuj kiam ŝia letero estis skribita, fraŭlino de Savinako metis en la manon de sia ĉambristino bankan bileton da cent frankoj, por doni kompensaĵon pro la domaĝo al ŝi kaŭzita, kaj ŝin forpermesis, dirante, ke ŝi eniras en monaĥinejon. Poste Valentino forlasis Parizon per la Norda stacidomo, kaj, farinte kurbiĝon, aliris nokte al la Kamuŝa domo, ne rimarkite.

Kompreneble fraŭlino de Prelongo estis avertita. Ĉar ŝi antaŭnelonge ĵus estis vidinta sian amikinon tute sanan kaj sukcese plenumintan ŝian malsimplan vojaĝon, pro tio vidiĝis sur ŝia vizaĝo tiu ŝajno de kontento, kiun tre bone rimarkis la okulo sagaca de la markizino.

La akcepto, trovita de fraŭlino de Savinako ĉe la Kamuŝaj geedzoj, estis tia, kian deziris Matildo. Tiuj gebonuloj fervore klopodis, translokis sian tutan meblaron, kompreneble donis al sia beleta loĝantino la plej belan ĉambron, kaj ĝin ornamis per ĉiuj objektoj iom luksaj, de ili poseditaj. Sed terura malamiko atendis la junulinon: ĝi estis la enuo. Por eviti la maldiskretajn rigardojn de maloftaj pasantoj, kiuj promenadis en tiu loko, Valentino devige restis enfermita dum la tuta tago.

Nur dum la vespero, ŝi povis iom eliri por spiri la vivigan aeron, elblovatan el la maralto. Verdire, dum la vintro la nokto alvenas rapide, kaj la maldolĉeco de la vetero igas la promenadojn malmulte agrablaj.

La patrino Kamuŝo faris ĉion eblan por ŝin distri: sed ŝia senĉesa babilado pli lacigis Valentinon ol ĝi ŝin amuzis; escepte tamen kiam Virginio parolis pri sia malnova metio, kaj rakontis aventurojn similajn al tiuj de la junulino, aventurojn kies ŝi estis sola atestantino. La stato en kiu troviĝis fraŭlino de Savinako ebligis, ke la maljuna akuŝistino penetru en detalojn, kiujn ŝi ne estus kuraĝinta rakonti, en la ĉeesto de Matildo. Tiamaniere la horoj pasis malrapide, tre malrapide, sed pasis tamen en la dometo konstruita sur la krutaĵo.

La rimedo, kiun plej ofte uzis Valentino por kontraŭbatali la enuon, estis la legado. Sed la libraro de Kamuŝo, tre maldensa, enhavis nur librojn de ĉasarto. Tiu de Matildo estis baldaŭ legita ĝis la lasta libro. Certe troviĝis la granda librejo de la kastelo, kiu estus enhavanta nekonsumeblan libraron, se al fraŭlino de Prelongo oni estus permesinta eniri en ĝin libere. Sed kredeble en ĝi troviĝis libroj, kiuj ne taŭgas al junulino, ĉar la markizo ĉiam ŝlosis zorge tiun ĉambron kaj Matildo ne kuraĝis peti de li la ŝlosilon. Fine ŝi trovis kelkajn librojn pri natura historio, kiujn ŝi alportis triumfe al fraŭlino de Savinako. Ne havante pli amuzan legaĵon, ŝi ilin englutis ĝis la lasta linio, kaj tiamaniere sin nevole instruis.

Sensenteble ŝi interesiĝis al fenomenoj, kiujn ŝi havas konstante sub siaj okuloj. Ŝi lernis kiamaniere la ondoj translokas la kontinentojn sur la supraĵo de la globo, iom post iom, molekulon post molekulo. Tiam ŝi observis interese tiun senĉesan ludon de l’ ondego detruanta la krutaĵon, dum ĉiu maralfluo, kaj ĝin transportanta pli malproksimen sub formo de ŝtonetoj kaj de sableroj: kaj tio senhalte, senripoze, senlace. Ofte, akompanata de Kamuŝo kaj de Virginio, ŝi malsupreniris sur la marbordon, al ili klarigis fenomenojn, kiuj ilin mirigis, kaj rimarkigis detalojn, kiujn ili vidis ĉiutage, sed kiujn ili ekvidis, dank’ al ŝi, nur por la unua fojo.

Ian vesperon, dum la marelfluo, la luno brilis plene: la bordo kaj la maro estis lumigataj de arĝenta lumo: oni vidis tiel klare kiel en la tago. Rondirinte ĉirkaŭ ŝtonego, Valentino eltrovis la enirejon de kaverno, kiu ŝajne penetris profunden sub la krutaĵo. Obeinte ŝian peton, Kamuŝo supreniris hejmen, kaj realportis paketon da kandeloj. Ili triope eniris en la groton. La ĉasgardisto, lia edzino kaj la junulino estis miregigitaj pro la alteco de arkaĵoj, el kiuj pendis stalaktitoj. Malsupre de ili grandaj stalagmitoj, stariĝintaj el la tero, aliris al la renkonto de tiuj pendaĵoj: ĉe la lokoj en kiuj ili kuniĝis, la longaj kolonoj rektaj, faritaj de la kalka karbono malrapide almetita, kredigis, ke tiu kavaĵo estas la navo de ia fantazia preĝejo.