– Estas tute strange, diris Kamuŝo; neniam mi aŭdis pri tiu kaverno. Neniu ĝin konas, kaj ni estas la unuaj homoj, kiuj ĝin vizitas; mi estas certa pri tio. Tamen oni povas facile eniri en ĝin.
– La klarigo estas tre simpla, respondis fraŭlino de Savinako. Tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj; sed kredeble natura muro malmulte dika ĝin apartigis el la maro. La lasta ventego detruis tiun barilon: kaj eble ni estas la unuaj homoj kiuj, de la epoko de tiu disrompo, pasas en tiu loko.
– Vi certe estas prava, fraŭlino. Mi memoras ke, dum la lasta septembro, la granda ekvinoksa maralfluo estis terura. Nu! mi nun komprenas, li aldonis sin turnante al sia edzino; vi memoras ke, ĵus de tiu epoko, ni aŭdis sub nia domo tiujn terurigajn bruadojn, kiuj kelkafoje al ni kredigis ke ĝi estas vizitata de fantomoj. Je Dio! estas simple la maro kiu, dum la ventegoj, enprofundiĝas en la kavernon.
– Tio estas certe la plej scienca klarigo, kiun oni povas prezenti pri tiuj bruoj, respondis la junulino.
La tri geesplorantoj, alirinte ĝis la fundo de la groto revenis per la sama vojo. Poste ili supreniris la serpentiĝantan vojeton kondukantan supren de la krutaĵo, kaj reeniris hejmen por enlitiĝi.
Malgraŭ la intereso, kiun ŝi ĉerpis el siaj legadoj, Valentino estus sekiĝinta pro enuego en la soleco en kiu ŝi troviĝis, se, trifoje en semajno, ŝi ne estus ricevinta la viziton de ŝia amikino. Matildo alvenis galope de sia ĉevalo, ĵetis la bridon al Kamuŝo, kiu ĉiam ŝin atendis sur la sojlo de la pordo, kaj kuris kisi fraŭlinon de Savinako, Dum du horoj, la junulinoj ne laciĝis, ripetante ĉiam la saman demandon.
– Ĉu ĝi estos knabo? ĉu knabino? kiun nomon ĝi ricevos? Kelkafoje ili restis malantaŭ la vitraĵoj de la fenestro, kaj rigardadis la ŝaŭmigan ventegon, alkurantan el la fundo de l’ horizonto, kaj rompegantan siajn ondegojn pieden de la krutaĵo, sub fumokolora ĉielo.
Ian tagon, Oceano estis trankvila. Sur barko fortike alligita al peco de rifo, laboristoj penis fiksi sur la sablan fundon longan feran stangon, sur kies pinto vidiĝis skribita tabulo.
Mirante la du amikinoj diris al Kamuŝo: “Kion do ili faras?”
– Ili metas stangon por montri ke la loko estas danĝera. Tie troviĝas terura fluo, kiu borderas la bordon dum kvin cent metroj, kaj poste supreniras al la maralto. Kredeble vi rimarkis, ke neniam ŝipo kuraĝas naĝi tie.
– Nu, vi estas prava.
– Ĝi timus la fluon. Ĉiu barko, kiu nesingarde en ĝin enirus, estus minacata de tuja rompego kontraŭ la rifojn. Rigardu, fraŭlinoj; la laboristoj zorge alligis sian boaton, kaj la ŝnuregoj estas fortege streĉitaj.
Dum kelkaj minutoj ankoraŭ Matildo rigardis interese tiun vidaĵon novan por ŝi. Poste, ĉar sonoris la horo por la reveno, ŝi kisis sian amikinon, eksaltis sur sian ĉevalon kaj forkuris rapidege.
Dum ŝi galopis al Prelongo, la junulino sentis sin okupitan de malgajaj pensoj. Kvankam ŝi konas la kaŭzon, tamen la ŝanĝoj okazintaj en ŝia amikino ĉiutage ŝin pli mirigis. La malsanetoj sentitaj de Valentino, dum la komenco, tute malaperis; neniam eĉ ŝia farto estis tiel bona. Sed Matildo memoris, ke ŝi iam konis junulinon altkreskan, belmovan, maldiktalian, havantan kolubrajn ondoliniojn; kaj nun ŝi retrovis virinon dikan, pezan, grasiĝantan, malfacile moviĝantan; dum ŝia vizaĝo, iam tiel ĉarma, estis kovrita de flavaj makuloj, kiuj ĝin malbeligis.
– Do, ŝi pensis, post kelkaj monatoj mi estos edzino. Kompreneble Gastono volos fariĝi mia edzo; mi ne povos tion malkonsenti. Tiam ĉiumomente min minacos la ebleco de la stato en kiu Valentino hodiaŭ troviĝas. Nu! kia abomeno! Vespere, ŝin senvestigante, Klemenco al ŝi diris:
– Via fraŭlina Moŝto scias sendube ke Johano revenis.
– Johano? Kiu estas tiu Johano?
– Sed mia fianĉo, tiu, kun kiu mi estas edziniĝonta.
– Ho! jes; mi memoras: vi al mi parolis pri li, antaŭ kelka tempo.
– Lia militista servo estas finita; li revenas en la patrolandon. Dum la tagmezo, kiam via Moŝto promenadis, li venis en la kastelon por rememorigi mian promeson.
– Kion vi faros?
– Mi estas tre embarasata. Mi estus dezirinta forlasi vian Moŝton nur post ŝia edziniĝo; sed ĉar oni ne scias ankoraŭ en kiu epoko ĝi efektiviĝos ...
– Mi vin komprenas; vi malpacienciĝas; vi ne volas atendi.
– Ne estas mi, via Moŝto, sed Johano. Li diras ke de sep jaroj li kalkulas la tagojn: nu! li laciĝas pro atendo.
– Mia bona Klemenco, mi sentus konsciencriproĉon, prokrastante vian feliĉon. Mi vin bedaŭros, ĉar mi scias, ke vi estas al mi koralligita. Nun, kiun oni metos en via loko?
– Se via Moŝto konsentus min aŭdi, eble mi havus ĉambristinon tre proponindan.
– Kiun do?
– Josefinon Brantinon, la kuzinon de Linŝardoj.
– Nu! ŝi volas fariĝi servistino.
– Jes, via Moŝto. Ŝi estas bona knabino kaj tre malfeliĉa, mi tion certigas. Linŝardoj ŝin forpelis; kaj, ĉar ŝi estas senmona, ŝi ne scias en kiu loko ŝi dormos kaj trovos manĝaĵojn.
– Ho! tiuj Linŝardoj! ekkriis fraŭlino de Prelongo indignanta: devenante de ili, tia konduto ne min mirigas; estas neniuj malnoblaĵoj, kies ili ne estas kapablaj. Klemenco, via protektitino min multe interesas. Ĉu vi scias en kiu loko ŝi nun troviĝas?
– Ŝi rifuĝis ĉi tien.
– Ŝi estis prava. Ŝi dormu tiun nokton en la kastelo. Morgaŭ alkonduku ŝin al mi: mi kun ŝi interparolos.
– Ho! via Moŝto estas tre bonkora; kaj la malfeliĉa infanino tre feliĉiĝos.
La morgaŭan matenon, kiam Josefino troviĝis antaŭ fraŭlino de Prelongo, ŝi rakontis, ne ke oni ŝin forpelis, kiel diris Klemenco, sed ke ŝi estis tre malfeliĉa ĉe siaj kuzoj. Ili ŝin uzis por la plej malŝatindaj laboroj, kaj tamen ili senĉese riproĉis al ŝi la panon, de ŝi manĝitan. Tiam ŝi preferis eliri el tiu hejmo kaj gajni honeste sian vivon: tiamaniere ŝi ne bezonos peti ion de iu ajn.
Matildo ŝin gratulis pro ŝia decido, kaj ŝin dungis tuj.
– Atendante la eliron de Klemenco, ŝi aldonis, vi loĝos en la kastelo. Dum tiu tempo, vi povos lerni la detalojn de viaj novaj okupoj.
Josefino sin klinis respekte kaj eliris. Jen estas kiamaniere la amantino de la kapitano Linŝardo fariĝis la ĉambristino de fraŭlino de Prelongo.
ĈAPITRO NAŬA
Ofte kontaktiĝas en la sama homo supera inteligenteco kaj morala sento tute malsupera. Tiu kunligo renkontiĝis en Viktoro. Lin instigis nur lia malhumileco kaj liaj pasioj. Por kontentigi la unuan kaj la aliajn, ĉiuj rimedoj al li ŝajnis taŭgaj. Estas tio, kio lin faris tiel timinda; en tio li ĉerpis la preskaŭ tutecon de siaj fortoj. En okazoj en kiuj viro pli honesta estus haltigita de la riproĉoj de sia konscienco, Viktoro, kiu ne eĉ suspektis, ke tia sento havas realan ekziston, antaŭeniris kaj sukcesis. Dum la koron de liaj soldatoj kaj de oficiroj, liaj kolegoj, batigis la vortoj “honoro” kaj “patrujo”, li ne povis ilin aŭdi kaj samtempe ne senti siajn lipojn kuntiritajn de ironia rideto. Tamen li ne malŝatis la uzon de tiuj esprimoj; kontraŭe ĉiam li ilin havis en la buŝo, ĉar li konis la grandegan influon, kiun li povis ekzerci, ilin elparolante en momentoj taŭgaj. Sed por li tiuj terminoj estis vortoj sence malprecizaj; por li, ili similis tiujn kabalajn formulojn, kiujn la mezepokaj sorĉistoj kredis provizitaj de supernatura potenco, kaj kiujn ili uzis preparante siajn malbonfaraĵojn, kvankam ili ne konis ilian veran signifon.
Estis same pri lia kuraĝo. Certe la junulo montris en multaj cirkonstancoj neordinaran maltimecon; tamen tre malofte li rapidis antaŭen, ne zorge preparinte eliran pordon. En okazoj en kiuj oficiro pli sincere kuraĝa ne ŝanceliĝis kaj mortis por la honoro de la standardo, la kapitano Linŝardo pli ŝatis la uzon de la ruzo, kaj rekondukis al la tendaro la korpuson de li ĉefitan, ne suferinte gravajn difektojn. El la bataleto, en kiu Frederiko sendube estis mortigita, kredeble Viktoro estus elirinta sana kaj savita. Ĉar li tre ŝatis sian haŭton, kaj li ĝin riskis nur kiam la premio egalvaloris la laboron. Sed tiam li rapidis kun kapo antaŭa, kaj frapis la malamikon per maltimaj batadoj tiel nekredindaj, ke ilin admiris ne nur liaj superuloj, sed ankaŭ liaj konkurantoj.