Выбрать главу

Penante sin glorigi sur la Alĝeriaj batalkampoj, Viktoro celis unu nur celon: mirigi la markizon de Prelongo. Sed la kapitano estis persistema. Ĉar li ne sukcesis per la honorantaj rimedoj, necese estis ke li rekomencu per aliaj procedoj.

La reveno en Afrikon povis nun neniel lin utili: eĉ tre malutilus lin la malproksimeco for de lia agokampo: pro tio pli taŭgis la restado en Francujo kaj precipe en Parizo. Lia nomo fariĝis sufiĉe fama, por ke li, dank’ al ĝi, estu akirinta gravajn protektantojn: li komprenis ke lia plialtgradigo pli rapidos, se li montriĝas konstante antaŭ la okuloj de la regaj potenculoj, ol se li riskas sian vivon en ia antaŭpostena batalo, funde de l’ dezerto.

Viktoro decidis, ke li uzos la kelkajn tagojn de libertempo al li ankoraŭ restantajn, por peti aŭdiencon de la ministro, kaj provi sian interŝanĝon kun kolego, pretekstante sian malbonan farton. Liaj cikatroj estis utiligotaj de li: ĉar ili ŝajnigis erarige la alirajn kaj elirajn truojn faritajn de kuglo, kiu estus trairinta la gorĝon, ne vundinte ian gravan organon.

Sed antaŭ sia eliro, Viktoro volis klarigi detalon, de li suspektitan, sed pri kiu li ne estis sufiĉe certa.

Kompreneble Karadelo al li rakontis kiamaniere fraŭlino de Savinako svenis, eksciante la kredindan morton de sinjoro de Ruvezo. Tiu rakonto ŝanĝis en certecon la dubojn jam aperintajn en la cerbon de la filo Linŝardo.

– Valentino, li pensis, estas elirinta pro la entombigo de sia onklino; tre bone. Sed ŝi ne revenis; kial? Oni diras ke ŝi volas fariĝi monaĥino: tion mi tre malfacile kredas. Ĵus de ŝia eliro la bela Matildo ĉiudutage faras rajde longan promenadon kaj revenas nur nokte. Kien ŝi iras? Mi tion volas scii; mi tion scios.

Por sekvi la junulinon interspace, Viktoro penis aliformigi en rajdaton unu el plugĉevaloj de la farmodomo. Sed la fortika besto ne povis kontraŭbatali rapidece kontraŭ la vivega ĉevalo de fraŭlino de Prelongo; la junulo estis devigata forlasi tiun projekton. Tamen tiu unua provo ne estis senfrukta, ĉar ĝi ebligis, ke li rekonu la direkton sekvitan de Matildo.

Kiam li haltigis en Blazurbo sian rajditon sufokiĝantan, por ke ĝi ripozu manĝante avenaĵon, li estis tre mirigita sin trovante antaŭ Josefo, kiu trinketis glaseton da brando. La kapitano rapide turnis sian dorson, por ke la lakeo ne lin rekonu. Sed tiu sensignifa fakto certigis liajn suspektojn per nova pruvo. Fraŭlino de Prelongo iris en lokon, kiun ŝi ne volis ke ŝia lakeo konu. Tiam, serĉinte dum longa tempo en sia cerbo ĉiujn lokojn kuŝantajn en la ĉirkaŭaĵoj, la filo Linŝardo memoris ke, post tri kilometroj de Blazurbo, troviĝas la dometo loĝata de Kamuŝo. Nur en tiun lokon povis iri la junulino.

La morgaŭan matenon, dum la matenruĝo, Viktoro ree eliris kaj sin direktis senŝancele al la domo de l’ eksgardisto. Alveninte antaŭ kvincent metroj, li sin kaŝis kun sia ĉevalo en arbetaĵon, kaj okulcelante la enirejan pordon, li atendis.

La domo ŝajnis ne loĝata. La tago pasis. Ĉar la kapitano estis ne manĝinta de la mateno, li sentis ke lia stomako energie postulas nutraĵon. Tamen li obstine restis senmova sub la akra venteto, kiu tranĉetis lian vizaĝon kaj lin frostigis ĝis ostoj. Li kredis sin en militago, observante la malamikon: kaj reale tio estis alispeca malamiko, kiun senripoze li persekutis.

Fine dum la vespero la pordo malfermiĝis. Tri homoj, du virinoj kaj unu viro eliris el la domo. Viktoro vidis ilin malsuprenirantajn al la marbordo per la dekliva vojeto. Tuj, alliginte sian ĉevalon al arbeto, la kapitano siavice sin ŝovis al la marŝtonetaro per alia vojo. Ĉar la tri gepromenantoj sin direktis al li, la junulo sin kaŝis malantaŭ ŝtonego. La luno ekleviĝis, kaj iliaj vizaĝoj estis distingeblaj. Li unue rekonis Kamuŝon kaj lian edzinon: pri ilia kunulino, la filo Linŝardo unue dubis, ĉar Valentino estis tiel ŝanĝita, ke li malfacile ŝin rekonis: sed tiu ŝanceliĝo ne daŭris longatempe. Tute rajtigitaj troviĝis liaj suspektoj. Fraŭlino de Savinako estis graveda: ĉar la malapero de sinjoro de Ruvezo malebligis, ke ŝi riparu sian kulpon, ŝi venis ĉe Kamuŝon por ĉi tie naski sekrete; kaj fraŭlino de Prelongo, konante la veron, fariĝis la kunkulpantino de sia amikino.

La kapitano ĝoje frotis siajn manojn, ĉar demona ideo trairis lian spiriton. Nun li estas certa, ke li efektivigos sian venĝon, kaj realigos sian revon pri Matildo. La amo al Josefino, kiu momente lin kvietigis, lin trompinte, fariĝis ŝarĝo hodiaŭ, kaj pli fortigis liajn amsentojn al la juna kastelmastrino.

La morgaŭan tagon, Viktoro estis elironta el Prelongo. Heleno zorge rekomendis al Josefino, ke ŝi estu preta tre frue por ŝin helpi en la lastaj preparadoj, necesigitaj de l’ eliro de la kapitano. Ŝi mem, ellitiĝinte antaŭ la sunapero, direktis al objektoj apartenantaj al sia filo lastan rigardon, senpacienca ĉar la junulino ne sin montras.

– Kion ŝi povas fabriki en sia ĉambro? ŝi pensis: tamen mi al ŝi diris, ke senprokraste ŝi malsupreniru tre frumatene: kaj ŝi promesis, ke ŝi tion faros.

Heleno atendis ankoraŭ dum dek minutoj; sed Josefino ne montriĝis.

Fine sinjorino Linŝardo kolere supreniris. Dum ŝi frapis sur la pordon, ŝi kriis tra la truo de la seruro:

– Rapidu do, mallaborema knabino: vi tamen scias, ke mi bezonas vin malsupre.

Neniu respondis. Heleno sentis tremeton trakurantan tra sia dorso. Viktoro eliris. Ĉu la malfeliĉa infanino rekomencis memmortigan pruvon, similan al la alia? La farmomastrino, kiun teruris tia ideo, turnis la butonon, kaj perforte puŝis la pordon.

La ĉambro estis malplena kaj la litaĵo ne malordigita. Sed kun mirego la patrino de Viktoro rimarkis, ke la pordo iam kondamnita estas larĝe malfermata. Sinjorino Linŝardo transiris la sojlon kaj eniris en la ĉambron de sia filo. Sed antaŭ la vidaĵo prezentiĝanta sub ŝiaj okuloj, ŝi restis kun brakoj ĉielen levitaj, kun buŝo vaste malfermata pro miro.

La antaŭtagon, Josefino reigis la komunikaĵon inter la du ĉambroj, kiel ŝi kutimis fari ĉiuvespere, kiam ĉiuj dormas en la domo. Ŝia amanto ŝin akceptis brakomalferme. Ĉar tiu nokto estis la lasta, kiun ambaŭ gejunuloj estis vivontaj kune, iliaj kisadoj fariĝis tiel oftaj, ke unu kaj la alia estis okupitaj de dormo nur dum la mateno.

La suno brilis jam de longa tempo; kaj, male de sia kutimo, la junulino estis ankoraŭ apud Viktoro, kaj dormis senmova, ĉirkaŭante per brakoj la kolon de la junulo. La malpeza bloveto, eliranta el ŝiaj amemaj lipoj, tuŝetis la vangon de la kapitano, kiu ronkadis kiel basulo. Ili estis senpere vekitaj de la voĉo kolera de Heleno, kiu fine retrovinte la parolon, kriegis en la orelojn de la junulino:

– Mizerulino! sentaŭgulino! malpurulino! ĉu vi ne hontas tian konduton? Mi ĉiam suspektis, ke tio finos tiamaniere: jen estas kial mi ne volis lasi vin sola kun li. Estas indigne tiel perfidi la bonaĵojn al vi faritajn. Por min rekompensi, vi faras malkonvenaĵojn en mia domo, kun la filo de via bonfaranto. Sed estas finite nun. La lastan panpeceton de Linŝardoj vi manĝis hieraŭ. Nu, leviĝu, ellitiĝu, eliru pli rapide, liberigu min el via ĉeesto, iru krevi kien vi volos.

Parolante, Heleno altiris al si Josefinon, kiu baraktis inter ŝiaj brakoj, kaj ekkriis plorante: