Выбрать главу

– Lasu min, lasu min: vi min doloras. Ĝis nun la kapitano ne haltigis sian patrinon eksplodigantan ŝian koleron, kaj ne penis ŝin interrompi. Sed kiam li vidis, ke ŝi levas la brakon por survangi la junulinon, li stariĝis, ekkaptis la manon pasantan, kaj maldelikate premante ŝian manradikon per siaj fortikaj fingroj:

– Lasu ŝin, li diris simple.

– Nu, kriegis la farmomastrino, vi defendas tiun friponinon, tiun ...

– Lasu ŝin, ripetis la kapitano.

Dum Josefino hontema, sin kaŝis sub kovrilon, la junulo daŭrigis:

– Vi volas, ke ŝi eliru; ŝi eliros. Mi ne povas ordoni, ĉar mi ne estas mastro ĉi tie. Sed atendante mi malpermesas, ke vi ŝin frapu; aŭdu min, patrino, mi tion malpermesas. Nun eliru: mi volas paroli kun ŝi.

– Ha! je Dio! ĉu vi kredas, ke mi lasos vin ambaŭ ...

– Ĉu nun tio estas grava? Ĉu vi povas malefektivigi tion, kio efektiviĝis? Ne. Post unu horo ŝi estos lasinta tiun domon; mi mem forveturos per la unua vagonaro. Lasu nin, mi ripetas. Cetere estas malfrue; kaj mi bezonas vesti min.

Venkite de la tono ordonanta de l’ kapitano, sinjorino Linŝardo eliris, maĉadante:

– Nu, ili aranĝu tion inter si. En sia kolero, Heleno havis neniun riproĉan vorton al sia filo. Li, je Dio! faris sian metion de junulo. Li trovis sub sia mano belan knabinon, kiu petis senhonte, ke oni ŝin prenu; kaj li ŝin prenis. Nenio pli natura. Sur la solan Josefinon ŝi faligis la tutan pezon de ŝia malamikeco, kaj ŝi agis des pli kolereme, ke ŝi satis maljunan malamon amasigitan de longa tempo, malamon kiun la konduto de la junulino bedaŭrinde tro rajtigis.

Funde de sia koro, la patrino de Viktoro sentis strangan kontenton, en kiu miksiĝis la malhumileco kaj la venĝo fine satita. Ŝi memoris, kiel malfacile ŝi iam repuŝis la atakojn de Andreo. Tio kuŝis en la sango de Linŝardoj: la filo valoris la patron. Sed ŝi ne cedis: pro tio, dank’ al ŝia obstineco, ŝi fariĝis sinjorino Linŝardo. Feliĉe la malriĉa kuzino ne havis ŝian energion: sen tio ŝia filo, blindigite de la pasio, eble estus edziĝinta kun ŝi.

– Nu, ŝi diris konklude: ĉio plej bone aranĝiĝas. Nun, ĉar ŝi donis al li ĉion, li ne bezonos edziĝi kun ŝi por havi la restaĵon. Mi almenaŭ trovas bonegan pretekston por forpeli el mia domo tiun almozulinon; ĉar mi ĉiam timis, ke mi estos devigata nomi ŝin iam: mia filino.

Ne sen motivo la kapitano ne provis ian klopodon al sia patrino, por ke ŝi bonvolu konservi Josefinon. La malpermeso de la junulino estis elemento de la projekto elpensita de li, kiam li revenis el Blazurbo. Ĉar li intencis fari al sia amantino proponon tiel malfacile akcepteblan, ke li antaŭvidis tujan rifuzon, necese estis ke ŝi estu devigata ĝin konsenti, kaj, pro tio, ke lia patrino kolerega, nekonscie instigita de li, ŝin ĵetu sur la pavimon; tiamaniere, li tenis ŝin tutan en lia povo.

Do, kvankam li nun sentis al ŝi amon nur moderan, li opiniis, ke la sola rimedo ebla estas ebriigi ŝin per amo. Armita de volado malmulte komuna, li trovis en si sufiĉe da forto por renovigi unu el dekdu Herkulaj laboroj: kaj la malfeliĉa knabino, senmovigita de multnombraj kisadoj kiel de dormigilo, ekdormis en brakoj de sia amanto, kaj estis vekita nur de koleregaj kriadoj puŝitaj de Heleno.

– Kion vi faros nun? diris Viktoro, kiam ili troviĝis solaj.

– Ĉu mi scias? ŝi respondis ploregante.

– Vi havas neniun monon: vi estos devigata servi ĉe iu.

– Estos necesege.

– Aŭskultu; mi faros al vi proponon.

– Kiun?

– Vi memoras ke, post kiam vi estis provinta vian memmortigon, la morgaŭan tagon mi petis de vi, ke vi min helpu; kaj eĉ mi aldonis, ke eble vi mem fariĝos kastelmastrino de Prelongo.

– Jes, mi memoras. Pri tio mi ne kredis eĉ unu vorton; sed la afero ne estas grava. Daŭrigu.

– Mi bezonus personon fidindan kaj sindoneman, kiu min sciigus pri ĉio, kio okazas en la kastelo.

– Nu, spioninon.

– Josefino, ne diru do malbelajn vortojn. Nu, jen estas la afero al kiu mi pensis. Kial vi ne fariĝus la ĉambristino de fraŭlino de Prelongo?

– Mi! eniri en la kastelon kiel servistino ...

– Tiu metio ne estas pli malsupera al tiu de farmodoma knabino, respondis malafable la kapitano.

La malfeliĉa infanino denove ekploris.

– Aŭskultu, Jonjo, diris Viktoro per tono iom pli ĝentila. Se mi restus ĉi tie, vi ne bezonus laboradi; nenio mankus al vi. Sed mi foriras hodiaŭ, eble por longa tempo; mi ne estos apud vi por vin protekti. Vi do devas zorgi pri via estonteco. La malmulta mono, kiun mi lasos al vi, ne longatempe daŭros; kaj vi ne povas vivi sen nutraĵo, tio estas sen mono. Nu, estu prudenta: rigardu la realecon per okulo maltima. Se vi bone plenumos miajn ordonojn, vi povas esti certa ke, ĉu de proksime ĉu de malproksime, mi vin subtenos. Ian tagon, vi ĉefos estrine en tiu domo, en kiun vi estos enirinta servistine. Ĉu tia revo ne estas bela? Nu, vi tre facile povos ĝin realigi.

– Sed pro tio necese estas, ke la ofico estu ne okupata.

– Klemenco estas edziniĝonta kun Johano. Iru al ŝi kaj petu, ke ŝi bonvolu vin prezenti kiel sian anstataŭantinon. Lerte agante, vi sukcesos sen malfacileco.

– Poste kion mi faros?

– Vi skribos al mi ĉiusemajne longan leteron, en kiu vi rakontos ĉion, kion vi estos vidinta, aŭdinta kaj eĉ suspektinta. Vi zorge kaptados la konfidon de fraŭlino de Prelongo.

– Farante kion?

– Dirante pri mi tiom da malafablaĵoj kiom vi povos. La junulino miregita malfermis grandajn okulojn.

– Jes, la afero estas tia, certigis Viktoro. La bela Matildo sentas al mi sovaĝan malamon, kiun mi tutkore redonas al ŝi.

– Ĉu tio estus vera? ekkriis la ĵaluzema Josefino; ĉu vi ĵuras, ke vi ne amas ŝin?

– Infanino, murmuris la junulo kun nedifinebla rideto: iam mi persekutis la sukceson; hodiaŭ, la venĝon.

– La venĝon! Estas neeble.

– Jes. Ekzistas inter ni malnova konto reguligota pli poste, daŭrigis malvarme la kapitano. Faru akurate tion, kion mi al vi konsilas; kaj vi ne pentos pri tio.

Poste, kisinte ameme sian amantinon, kaj farinte siajn adiaŭojn al sia familio, Viktoro envagoniĝis kaj aliris al Parizo.

Por eviti ĉiun skandalon, Heleno parolis nek al Andreo, nek al sia unuanaskito pri la matena aventuro. Estis Josefino mem, kiu ŝajne foriris propramove. En la domo ĉiuj, krom sinjorino Linŝardo, penis ŝin kontraŭbatali; sed ŝi ne cedis. Dum la vespero mem, ŝi kuŝis en la kastelo; kaj, dum la morgaŭa mateno, ŝi komencis sian servon apud fraŭlino de Prelongo.

– Fine, kial do vi forlasis la farmodomon? senĉese demandis la juna kastelmastrino al sia nova ĉambristino.

– Tion mi jam diris al via Moŝto: oni faris al mi vivon tro malagrablan.

– Sed ĉu sinjoro Viktoro ne vin defendis?

– Li! Li prefere estus instiginta la aliulojn, por ke ili min ĉagrenu.

– Tamen oni certigis al mi, ke li multe amas vin.

– Kiam mi estis riĉa, eble; sed tuj kiam mi estis ruinigita, liaj sentoj ŝanĝiĝis. Feliĉe li foriris.

– Nu, ĉu la kapitano ne troviĝas plu en Prelongo?

– Nun, via Moŝto, li kredeble loĝas en Parizo.

– Ha! bone, bonege! ekkriis la junulino per tono tiel elkoriĝinta, ke Josefino pensis:

– Viktoro ne mensogis. Ŝi ne povas lin toleri. Ja, la eliro de la filo Linŝardo eligis el Matildo grandan pezon. Malgraŭ sia kuraĝo kaj sia fido al la rapideco de sia ĉevalo, ŝi ne ĉiam estis tute sentima, kiam ŝi rajdis sola sur la vojo el Blazurbo al la Kamuŝa domo. Ofte ŝi timis, ke la kapitano subite montriĝos sur ia angulo de la vojo, sin ĵetos al la kapo de ŝia rajdito kaj renovigos sian antaŭan abomenan provon. Momente ŝi pensis sin akompanigi de Ŝafo; kun tia kunulo, ŝi estus sentinta sin tute senriska. Sed la markizino sendiskuteble malpermesis, ke la Novterhundo eliru el sia dometo: por tion plenumi, la junulino estus devigita liveri ĉiuspecajn klarigojn. La foriro de la kapitano ĉion aranĝis.